"La ŝtelita kuriero" - читать интересную книгу автора (Rejtő Jenő)Jenő Rejtő. LA ŜTELITA KURIEROtradukis: László Balázs U N U A Ĉ A P I T R O— Estas tre bone, ke vi jam antaŭpreparis la kadavron al la sekcado. Mi ĝojas, ke fine estas ordo en la hospitalo. Ni komencu ĝin sinjoroj. Laŭ la kuracista konstataĵo ĉi tie estas ĉirkaŭ kvardek kvin jara, anemiulo, kaŭzo de la morto: progresinta atrofio… La prosektoro levis sian tranĉilon, detiris la kovrotukon, sed tiam je lia plej granda miro la mortinto side leviĝis, kiu averte etendinte sian montrofingron ekparolis jene: — Pardonon, la etiketo preskribas, ke mi prezentu min antaŭ la sekcado. — La profesoro severe kuntiris siajn brovojn kaj rigardis al la konsternita hospitala servisto. — Marcelo! Kiel troviĝas bonedukita, virina kadavro ĉi tie, anstataŭ mezaĝa, ĉirkaŭ kvardek kvin jara persono. Sinjoroj! — Kaj li turnis sin al la kuracistoj, eĉ respondon ne atendinte: — La ĵus diritajn mi nuligas: tamen ne estas ordo en la hospitalo. — Tute neparolante pri la fenestroj — rimarkis la mortinto kun riproĉa impeto, nekutima de kadavro, — kiujn oni ne purigis minimume du monatojn. Mia nomo estas Prücsök, kiu estas sekreta speŭdonomio por internaciaj spioninoj. — Kiel vi troviĝas sur la sekcadtablon? — kriis la hospitala servisto. — Nokte mi ensteliĝis ĉi tien, ĉar mi estas fifama spionino, kaj mi volis esplori gravajn militsekretojn. Ĝi estas deviga, ĉar mia komisiinto, kiu havas dikegajn brovojn, nomiĝas sinjoro Ikso, kiu iafoje ridas, li mortigas ĉiun kaj estas okulfrape ŝtipogamba, li ĉantaĝas min pere de miaj malsanaj parencoj. — Eĉ nun mi ne komprenas tion — diris la kuracisto al siaj kolegoj. Mi scias tiel, ke la hospitalo de la milita prokurorejo ne havas neŭrologian sekcion. — Eble ŝi rifuĝis el alia loko. Dume Marcelo, la servisto telefonis al la gardistoj. La sekciota mortinto kompreneble estis en la angulo de la ejo, en la profundo de ĉerko same tiel, kiel alifoje. Tiu knabino simple kuŝis sur lian lokon. — Bonvolu kredi, ke mi enŝteliĝis por akiri la kemian recepton de la kanonproduktado… — asertis la bonedukita kadavro senpacience, per iomete lamenta voĉo. — Supoze, ke la plej superaj militistaj rondoj gardas gravajn dokumentojn en la kadavrejo pro ia enigma kaŭzo — respondis la profesoro severe, — mi diras, ankaŭ en tiu interesa situacio mi devas postuli, ke vi tuj forlasu la sekcan tablon, ĉu sola, ĉu akompanate de via flegisto, prokrsastinte vian timigan planon. — Ne — respondis la mortinto, elŝovinte sian langon al la kuracistoj, kio decas, se iu havas febron aŭ ŝatus peti la opinion de la kuracisto pri sia misdigesto, sed la knabino havis nek febron, nek misdigeston. Laŭ la unuanima fulmdiagnozo de la kuracistoj, nun temas pri malbela, akompana simptomo de tre grava „progresinta needukiteco”. La gardistoj venis rapide, akompanate de la kaporalo. La nigrahara knabino kun timemaj okuloj malesperiĝinte forŝovis la mortotukon, kaj evidentiĝis, ke ŝi portas trivitan kaj ĉifonan, nigran vestaĵon, krome forĵetitajn, virajn ŝuojn, numero minimume kvardek kvin. Ŝi faris la virajn ŝuojn akvorezista per ludkartoj, ĉar kera reĝo elrigardis melankolie tra trua parto de la plandumo, kiel suvereno, enkarcerigita en la turka fortikaĵo Sep-turoj, en iu liberaera prezentado de historia dramo. La profesoro ne volonte staris tie, ĉar li malŝatis tiajn scenojn, kiam la gardistoj katenas kaj forkondukas la spioninon, kiun nek sia frenezeto povas savi de la certa mortpafo. Tial li iomete deturnis sin. Sed li tre surpriziĝis, kiam la ruĝhara kaporalo ekkriis per kolera voĉo al la internacia spionino: — Atendu nur, vi, nazmukulino! Ĉu vi envenis ankaŭ ĉi tien? — Bonvolu kredi — balbutaĉis la spionino timeme, — mi volis ŝteli la kemian formulon de la aviadilproduktado, kaj mi estas la membro de la angla servo. Arestu, kaj pridemandu min… Mi scias la sekreton de la mortoradio. Mi estas la Verda Rido… Sed la kaporalo per krizostata memjuĝado kaj per tiu krakanta, senindulga voĉo, kiel oni komandas pafon kontraŭ la mortkondamito en la korto de la fortikaĵo Vincennes, li kriis: — Elĵetu la impertinentulinon! …Kaj oni tuj efektivigis la verdikton. La kondamnito ŝrikis multajn lastajn dezirojn, sed oni ne plenumis tiujn. Tamen eblas, ke kelkaj el tiuj plenumiĝos per si mem, ĉar ne estas ekskludite, ke apopleksio kaptos provoson dum plenumo de sia tasko. Tiuokaze li mortus portante ŝuojn, kio grandlinie, sed ne en la detaloj koincidus kun la lastaj deziroj de la mortkondamnito. |
|
|