"Fred la Malpura intervenas" - читать интересную книгу автора (Rejtő Jenő)U N U A Ĉ A P I T R OM I Ŝ A T U S F A R I Ĝ I M O N D F A M A Mi havas multe da mono, sed malmulte da sagaco! Ĉiun bonan ideon ĝoje akceptas: simpatia junulo, kiu perdis sian kuraĝon al la vivo Respondoj: Letero n-ro 1: Mi legis vian anoncon, kaj mi informas vin, ke mi estas honesta trovinto de via perdiĝinta vivĝojo. Ses jarojn mi agadis en Bostono, kiel la ekfunkciigisto de la elektroekzekuta seĝo, kiam foje okazis kurtcirkvito pro mia kaŭĉuka manumo, kaj la kondamnito ne forpasis por eterna dormo pro manko de kurento, aŭ por malbona dormo, neglektinte la kurent-ekfunciigiston, li restis maldorma. Bedaŭrinde ekzekuto ne povas okazi sen viktimo, kaj oni tuj eliminis min el mia trankvila laboro. Estu permesate mencii tiom pri mia kaŭĉuka manumo. Poste kompreneble mi serĉis laboron ĉe la filmistoj, ĉar mi estas faksperta selomajstro. Laŭdire oni bezonas tiulon dum la kaŭboj-scenoj. Tiel mi fariĝis biciklanta kurknabo ĉe Paramount, sed mi edziĝis frue, tiel do nun mi havas florantan, sed apenaŭ lukrantan hortikulturejon en la ŝtato Oklahoma. Mi nomiĝas Sokrato Schwachta aŭ Knapp (laŭ via plaĉo). Mi estas kvardek kvin jara, vidva ekzekutisto, kiu sentas tiel, ke la vivo ankoraŭ konservadas ion por li. Li legis vian gazetanoncon, kaj mi havas la sekvan proponon: Vi povas fariĝi mondfama, se vi adoptos min, kaj vi donacos mian havaĵon al mi, poste vi pilgrimos en Kalikaton piedirante aŭ per tiel nomata trotilo, kiu estas ludilo, ruliĝanta sur siaj radoj, kaj survoje vi diskonigos tion, ke la konsumado de nekuiritaj manĝaĵoj faras miraklojn! Se tiu idiotaĵo disfamiĝus, oni konus vian nomon en ĉiuj kvar anguloj de la mondo, ĉar vi dirus al la homaro: “Nu jen vidu…” Informu min, ĉe kiu trajno vi atendos kvardek kvin jaran, emeritan ekzekutiston (kiu sentas tiel, ke la vivo ankoraŭ konservadas ion por li), kaj li povas pruvi sepdek du laŭregule faritajn, dokumentitajn ekzekutojn. Mi estas via homo! Salutas vin: SOKRATO SCHWACHTA aŭ KNAPP (laŭ via plaĉo) Letero n-ro 2: Sinjoro! Fariĝi mondfama estas ludo infana! Mi inventis la plaĉan infanludon, kies nomo estas “Viaj infanoj murdas ludante” adaptita al bebosonorigo, lud-fervojo, kiu samtempe estas muŝicido. La aparato ekfuncias pro la pezo de du muŝoj, kaj mortfrapas tiujn! Financu min, kaj la homaro menciios mian nomon apud tiu de Edison, kaj Vian nomon apud la mia pro tiu inventaĵo, kiu mortigas du muŝojn, kaj per unu frapo vi fariĝos mondfama… Letero n-ro 3: ĈU VI DEZIRAS FARIĜI MONDFAMA? ĈU VI ŜATUS, KE ONI ADMIRUS KAJ ESTIMUS VIN? SE MILIONOJ DA HOMOJ MENCIUS VIAN NOMON? ĈU VI VOLAS DEDIĉI KONSIDERINDAN MONSUMOJN POR TIU? LAŬ MI, ĜI ESTAS GRANDA IDIOTAĴO FLANKE DE VI! Sen ĉiu estimo B. KNOX naturamanta, mormona predikatoro, baritonisto de la ĥoro de la societo Mazdaznan Letero n-ro 4: VI POVAS FARIĜI MONDFAMA KONTRAŬ MALMULTE DA REKOMPENCAĴO! KIO ESTAS LA SEKRETO DE LA SUKCESO?! Mi studis zorgeme la vivon de Napoleono Tolstoj, Chaplin kaj D. S. Windthorn. Tiuj famaj homoj tial fariĝis senmortaj, ĉar ili uzis Lent-oleon “Bajoka” kontraŭ kalviĝo. Ĉu vi deziras fariĝi nocio, kiel Rasputin, Beethoven, Shaw, Pasteur kaj D. S. Windthorn? UZU LENT-OLEON “B A J O K A”! PRODUKTAS ĜIN: Letero n-ro 5: Se Vi deziras rapide kaj favorpreze fariĝi mondfama, legu mian ĉefverkon: Mi atendas vian afablan mendon en la Karitata Hospitalo de Malsanaj Senhejmuloj en Bostono, eĉ mi pretendas helpi vian familihavan homkunulon, kiu estas malsana kvin monatojn! Altestimate E. H U B E R T O N la aŭtoro de la verko “Kiel ni vivu riĉe, sukcese kaj sane” P. S. mia alia ĉefverko: “ Kaj tiel plu! Pli kaj pli adsudaj respondoj, unu estas malpli saĝa, ol la alia. La multe da letero de la respondoj formis monteton, kaj ĉiu estis nura stultaĵo. – Bedaŭrinde ne estas konvena – diris Tehobaldo Linkoln, kiam li legis ankaŭ la lastan. La leter-amas, duon metron alta, ekmoviĝis antaŭ la brakseĝo, kaj grimpis el sub ĝi enkovrita sekretario. – Mi konjektis. Oni ne estas tro eltrovemaj, sinjoro Theo – diris la elgrimpito. Li diris tiel: “sinjoro Theo”, ĉar nek la dungitoj nomis tiun junulon alimaniere, nur laŭ lia baptonomo, restaŭrita gemuta el la ruinoj de lia theobald-a aŭtoritato. Ke oni tamen uzis ankaŭ la titolon sinjoro, ĝi estis ebla nur tial, ĉar iom da respekto, se persone ne al li, sed al liaj milionoj devas esti donita fare de sia ĉirkaŭaĵo. Ĉar la junulo estis milionulo. Lia individueco konsistis el tri trafe karakterizaj koeficiento, nome: Lentuga vizaĝo, ruĝa hararo kaj profunda antajuĝo al ĉiuspacaj agadoj; do, vane mi volas beligi la aferon, ni konfesu virece: tiu junulo estis eksterordinare maldiligenta. Cetere oni opiniis lin agrabla junulo. Lia konstante gaja vizaĝo, la supraĵa viv-filozofio, liaj larĝaj ŝultroj, la serenaj, bluaj okuloj faris lin bonguste simpatia, kaj lia aspekto kalkuliĝis favora en tiu kazo, kiaj liaj konatulinoj ludis tion, ke kiu el ili amus Theo-n, se li ne posedus milionojn. Sed lastatempe li havis fianĉinon, pro subita, akuta, anima vivo, nome Charlotte Dusan, la unuaranga artistino, importita el Francio, kiu vekis tiel grandan artistan interesiĝon en iu eleganta amuzejo de Brodway per sia prezentita agonio, kies titolo estis Sinjoro Theo naskiĝis, kiel la filo de la ĝenerala direktoro de la Trusto Pacifika Oceano, kaj li klarigis ĝin tiel, ke sufiĉas por lia taga agado, se li fiksas kiel celon de sia vivo, forigi la enuon. Komence nur la forigo de la enuo konduzkis lin al Charlotte Dusan, sed poste liaj sentoj transiris al tute seriozaj kaj pasiaj nokto-diboĉadoj, rilate la artistinon. – Charlotte! Mi edzinigos vin! – diris la milionulo iun tagon. Sed la artistino refutinte la facile imageblan respondon, ŝi ekparolis jene: – Kion komenci kun homo, kiu estas nur milionulo? Ĉu vi pesas tion, ke ĝi estas ĉio? – Jes – respondis la junulo sincere, ĉar li vere pensis tion. – Vi eraras! Oni ne diru pri mia edzo, ke li estas monsako. Li havu aŭtoritaton kaj pozicion! Li laboru ion! – Mi ne povas fari tion – respondis sinjoro Theo. – Kiu havas monon, tiu ne ĝenu alies profesion per laboro.. – Tiam vi tute ne sonĝu pri mi! Sed la amo de la junulo ne konis malhelpon. Li serĉis ian mezvojon, por ke li havu aŭtoritaton, kaj nek labori estu necesa. – Sinjoro Theo – demandis sian sekretarion informiĝante iun malgajan vesperon, – kion fari, se iu ne volas labori, li tamen ŝatus motivi certagrade sian konstantan ĉeeston en la mondo? La sekretario frotis sian firmkarekteran, faltan vizaĝon. Emanuel Thorn estis sekstatura, magra homo, kun flegma kaj dormema voĉo. – Ekzemple – li proponis aplombe, – fondu societon kun tiu titolo: “Labori ne estas honte, Sed enue!” La societo disvastigus sian programon tage-nokte: Neniu laboru, kies laboro ne estas bezonata, aŭ li devas perlabori la monon ne pro sia vivteno. Se ĝi realiĝos, tiel la mondo komencu evolui rapidege, sekvus beno por la homaro, oni mencius vian nomon kun tiu de Galileo, kiu same laboris nenion laŭ mi, ĉar li povis observi nur pro sia enuo, ke la Tero rondiras. – Stop! Vi tamen estas la plej utila homo en mia servo! Kiel ajn idiotaĵon vi diras, ia utiligebla ideo venis en mian kapon. – Jes… – Li kapbalancis, kaj li fermis siajn dormemajn palpebrojn kontente kun mankohavaj, maldensaj, skarlataj okulharoj. – Gravas, ke oni iel fariĝu nemalhavebla. Rezulto estas la valoro de la laboro, ĉar nek la plej valora laboro estas alibio, kaj ĝi ne pravigas la senrezulton. Mi opinias, ke mia diro estis tre bona. – Ankaŭ min surprizas tio. Eblas, ke vi malvarmumis ie. Mia ideo ĉiuokaze estas unuaranga! Mi fariĝos mondfama. La sola maniero, ke iu vivu bone sen laboro, kaj oni ne kritiku lin. Neniu esploris, ĉu Edison laboras, kiaj li ne estis inventinta la inkandeskan lampon, la gramofonon kaj aliajn tiaĵojn. Aŭ kiu zorgis pri tio, ĉu Darwin agadas konstante, kiam li opiniis, ke ni havas parencecon kun la simioj laŭ ascenda branĉo? Morgaŭ publikigu anoncon en la ĵurnaloj. Ĝi ne plaĉis al la sekretario. – Mi ĉiam luktis kontraŭ tio, ke ĝentlemano rolu antaŭ la vasta publiko. Sed vi estas obstina hoo. Mi do rezignas la lukton kaj aranĝos la aperigon de la anonco. Ĝi okazis tiel. Sed post la senfrukta rezulto de la stultaj respondleteroj sinjoro Theo decidis kontaktiĝi kun tiu severa patro, kiu jam multe pli longe alproprigis la opinion de Charlotte Dusan, rilate la gravecon de la laboro. La junulo estis preta cedi la multajn persvadojn kaj dungiĝos al la firmao. – Sinjoro Thorn! Kunligu min kun “Pacicoci”! Ankaŭ tio karakterizis la individuon de sinjoro Theo, ke la seriozan, grandegan Truston Pacifika Oceano, laŭ lia naturo li nomis mallonge “Pacioci”, kiel oni allogas poniojn per abomenindaj ŝmacadoj. Li ekfumis cigaron malbonhumore, ĉar montriĝis la antaŭsignoj de la futuro, rilate la malfacilan laboron, kiam li vivos same, kiel nun, sed oni rajte povos riproĉi li ĉiutage. – La Pacioci, sinjoro Theo! – diris la sekretari kaj trandonis la telefonon. La junulo laŭ sia kutima, nepripensita maniero vortmuelis en la aŭdilon: – Mi deziras paroli kun mia paĉjo! Ĉi tie estas Theo! La interna telefoncentralo miskomprenis lian nomon “Leo”, anstataŭ Theo, kaj oni konektis la pordiston, kiu havis dudek jaran filon sub tia nomo. – Raspa voĉo kriis al sinjoro Theo: – Nu atendu, kanajlo! Unu horon mi sidas ĉi tie sen pantalono! – Kiel ĝi eblas? – Tiel, ke mi ne havas la pantalonon ĉe mi! Ĉu vi volas, ke mi malvarmumu?! – Dio gardu! – respondis la milionulo timeme, ĉar li ŝatis siajn homkunulojn. – Mi jam havas nazkataron! – Ĉu ne estas tie ia litkovrilo tie, per kiu vi povus kovri vin? – Saĝulo! Mi ne povas estis en la antaŭhalo, portante litkovrilon! – Tio certas. – Se post kvin minutoj mi ankoraŭ sidis tie sen pantalono, tiam mi rompos vian kapon! – Mi tuj aranĝos la aferon. – Alo! Farigu subŝtofon sur la malsupran refaldajon, ĉar ĝi disfibriĝos, kiam estos kota vetero. Kaj la gladaĵo estu tia, kiel la eĝo de la razilo, ĉar vi memoros miaj batojn permanajn! Kiam la pordisto, kiu havis dudek jaran filon, kies nomo estis Leo, frape demitis la aŭdilon, sinjoro Theo sonorigis, kaj aperis la lakeo Sigorski. – Tuj portu mian iun pantalonon al Pacioci – diris la milionulo, – sed ties gladado estu tia, kiel la eĝo de la razilo, ĉar la pordisto havos ĝin, kaj se li ne estos kontenta, tiel ni ricevos gravan korpan punon. Kudrigu subŝtofon sur ties refaldaĵo, ĉar ĝi disfibriĝos tiel. Diru al li, ke mi salutas lin, kaj se li bezonas ankaŭ la jakon, li nur telefonu. Sigorski, la lakeo, iam tavivis fervojan katastrofon, kaj sekve de tio li fariĝis unuokula kaj idiota. Ĝenerale nur lia nefidindeco kaj neakurateco resti la malnova el lia sana periodo. – Sinjoro Theo – li demandis per malrapida, nazvoĉo, kun levita kapo, – kial disfibriĝas la pantalono. Oni ja trafikas per aŭtomobilo nuntempe. – Sed la pordisto de Pacioci ne havas aŭton… Vere!.. Nek tio estas en ordo! Eniru kun la pantalono al la firmao de la familio Chrysler, kaj aĉetu sportaŭton por la kompatindulo. Sinjoro Baruch T. Livingstone, la pordisto tre surpriziĝis, kiam la unuokula kaj idiota Sigorski paŝis en lian niĉon kun pantalono kaj kun kontrakto, pruvanta la aĉeton de la ses-cilindra sportaŭto Chrysler. La kolera patro dume akceptis la konsilon de sinjoro Theo, kaj li sidis ĉe la fenestro, ĉirkaŭvindinte sin per la litkovrilo, en la mano kun la okaza tabuleto de la prezidenta ĉambro NI PETAS SILENTON PRO INTERKONSILIĜO! por ke li batu forte je la kapo sian filon, nomatan Leo, kiam li kvankam malfruiĝinte, tamen kunportas la deziratan vestaĵpecon. Li eĉ imagon ne havis pri tio, ke tiu danĝero ne minacas lin, ĉar lia filo tagmeze dungiĝis matroso, li disipis drinkante la prezon de la plombo, kaj li duonhoron estas survoje kun la pantalono al Havajo, kie la noktoj estas bonodoraj, la virinoj havas fajrajn okulojn, krome sonas la gitaro, se oni povas kredi ankoraŭ al la tago-tekstverkistoj, kio estas sufiĉe duba. – Mia mastro mesaĝas – raportis Sigorski, – ke nun jam ne disfibriĝos via pantalono, ĉar li aĉetis pro vi kvin-litran aŭton. La pordisto miregis, se tiu vorto sufiĉe bone esprimas la eksterordinaran, konsternitan staton inter la miro kaj la sveno. – Kiu… vi estas? – li balbutaĉis. Rolando Sigorski. Antaŭ nelonge vi parolis kun mia mastro pri la afero de pantalono. – Mi ne havas la feliĉon… Eble bonvolu diri pli proksiman, kiu vi estas…? – Bone. – Li kapjesis malvarme kaj jam recitis: – Mi naskiĝis en Odesa, mi havas pli ol kardek du jarojn, kaj mi venis en Usonon, kiel la iama ĉefĉevalisto de la emerita, greka staciestro Papagalos. Jen estas via pantalono. Prenu ĝin sinjoro. – Pardonon, sed ĉi tie estas eraro… – li miregis. – Mi neniam parolis kun sinjoro ĉefstaciestro… – Li ne pretis tion, kiel ofendon. Almenaŭ li ne menciis tion al mi. La oldulo estis malparolema homo. Jen estas ankaŭ la kontrakro. La glado de la pantalono estas speciale akra. – Ĉu vi certas pri tio, ke vi ne eraras? – Mi mem gladis ĝin. Sed se vi deziras, mi ankoraŭfoje glados ĝin, ĉar mia mastro ŝatus eviti viajn antaŭvidigitajn insultojn. Prenu ĝin, sinjoro! La pordisto staris vertiĝante. Sigorski ankorŭ diris al li, kian telefonnumeron li voku, se le bezonus ankaŭ jakon, kaj li foriris. Baruch T. Livingstone staris buŝmalferme tie, en iu mano kun la patalono, en la alia la kontrakto, sur liaj piedoj la falinta litkovrilo, kaj li aspektis tiel en la aperaĵsimila, sed modere ornama pozo, kiel la verko de ia eksterordinare moderna pentristo. Sed tiam aperis dika homo, la ĉefo de la personaro. – Mi prezentas al vi la novan pordiston, Livingstone – li diris gemute por ne inciti la malsanulon. – Vi forgesas pri tio, ke iu devas stari ankaŭ antaŭ la banko. Vi povas transpreni tuj vian salajron. – Mi ne povas tuj transpreni ĝin. Nur duavice. Unuavice li surprenis la pantalonon. La pantalono konsciante sian fizikan veron leĝere kaj unuanime disŝiriĝis. Sinjoro Theo forgesis pri tio, ke la pordisto pro sia sida laboro estis fortika viro. Tiel do Baruch T. Livingstone povis fari nenion alian, li ĉirkaŭvindis sian trunkon per la litkovrilo, kaj la nova prdisto rigardis lin mire, kiam lia antaŭulo sidas en grandegan aŭton, starantan antaŭ la konstruaĵo, kaj li forveturegas. – Vidu, Marved – diris la direktoro de la personaro, – diligentaj homoj tiel disiĝas de la entrepreno post kelkaj jaroj. La nova pordisto ne povis, kiel kompreni tion. Ĉu sen pantalono aŭ per aŭto? Aŭ cerbmalsane? Sed tio jam ne apartenas al la temo de nia romano. La epizodo havas nur tian signifon, se la pantalono ne aperas en la logika vico de la okazaĵoj, tiam sinjoro Theo informus sian patron pri sia intenco, kaj kiel karaktera homo, li retirus ĝin neniam plu. Sed tiel li prokrastis la erare konektitan interparoladon kaj iris en sian dormoĉambron por kiŝiĝi iomete. Sed per tio li jam ekiris per raketorapideco de sia vivo, neretireble kaj difinitive sur vojo plena de zigzagaj kurbiĝoj, inter konsternaj aventuroj kaj frenezaĵoj. Li decidis iri dormi je la 10-a kaj 45 minutoj, kaj je la 11-a kaj 20 minutoj li jam matenmanĝis bonguste kun tiu delonge polviĝanta mortinto, kiu fariĝis kaŭzanto de ĉiu malbono. |
|
|