"Fred la Malpura intervenas" - читать интересную книгу автора (Rejtő Jenő)

T R I A   Ĉ A P I T R O

– Vidu, sinjoro – diris Mr. Theo, kiam ili fine sidis ĉe primetita tablo kaj atendis la kelneron. – Vi grimpis sub mian liton: mi diris nenion, vi diris malĝentilaĵojn al mi: mi englutis tion, vi serĉadis en mia ŝranko: mi rezignis tion, vi dubis pri mia honesto, sed tiel, kvazaŭ ĝi estus granda honoro por mi: mi lasis tion. En ordo! Sed nun mi avertas vin je la sekvaj aferoj: Mi donas mian honorvorton, ke mi deprenos mian ĉemizon de sur vi, mi ne pagos vian matenmanĝon, kaj mi portos vin al la policejo pro rompoŝtelo, se vi ne respondos tiun nekredeblan kaj enigman insolecon: kial vi demandis: “kiu tago estas hodiaŭ?” antaŭ ol vi estus dirinta, ke via nomo estas Gustavo Bahr? Kion vi dirintus, se hodiaŭ estus vendredo aŭ mardo?! Bone pripensu, sinjoro, vian respondon, ĉar okaze de nesufiĉa respondo, mi senhaŭtigos vian kapon, kiel la indianoj, vian skalpon mi fiksos al mia rimenzono, kiun vi portas ĉirkaŭ via trunko, kaj mi foriros.

La mortinto neŝanceliĝante akcepti la emocieruptiĝon

– Mi ne timas mian kaphaŭton – li diris trankvile. – Se mi estis iel rostita en tubo, mi povos vivi sen mia frizaĵo. Pro vi gastamo aŭdu mian informon. – Li fermis siajn okulojn por momento, kvazaŭ li farus resuman retrospekton al la objekto de sia direndo, poste li komencis mallaŭte: – Mi estas agento sub la nomo de Egon Small. Kontrau miaj akiritaj mendoj oni sendas mian tut-semajnan tantiemon merkrede al mia hejmo, ĉar mi vojaĝas la ceterajn tagojn de la semajno. La vera geografo neniam povas ĉesigi difinitive la vojaĝadon. Kaj mi povas diri, ke la vojlinioj, iritaj kun polvosuĉiloj estas fonto de interesaj malkovroj, surprizaj spertoj, kie mi ne malhavas la danĝeron, elprovadoj, kaj ofte mi renkontiĝis kun sovaĝuloj, aŭ kio estas malpli ofta: eĉ milduloj troviĝas en la kruela, malnova tribo de la aĉetatnoj. Se evidentiĝos, ke mi estas Gustavo Bahr, tiel finiĝos mia serena, trankvila vivo. Kio okazos, se ni ne interkonsentos, kaj mi devas fuĝi de antaŭ via atendebla maldiskreteco? Jam nek ĉe mia firmao, nek en mia loĝejo mi povas iri plu. Do, se estas mardo aŭ sabato, kaj mia tantiemo ankoraŭ atendeblas, tiel mi pripensas eĉ dufoje, ĉu mi diru mian nomon al iu? Ĉar estas merkredo, kaj oni jam certe sendis la monon, mi povas prezentiĝi sen risko, kaj mi povas ankaŭ fuĝi, se necese. Se nun vi ne pardonpetos, tiel kompreneble estu malbenita sepfoje.

– Mi komprenas, ke vi pravas. Bonvulu pardoni min, kaj rakontu, kion vi pensas? Unue kompreneble konsumu vian hieraŭan matenmanĝon, kaj nur poste vi komencu tion.

– Prave. Poste mi komencos manĝi mian hodiaŭan matenmanĝon.

Ĝi okazis tiel. Li konsumis sian matenmanĝoj aktualan el la antaŭan tagon kaj la restintan el la hodiaŭa tago, eĉ, ĉar neniu scias, kio okazos morgaŭ, la manĝis ankaŭ la sekvonttagan matenmanĝon. Fininte tion, li fermis siajn okulojn, kiel grandaj magiistoj de la paganaj tempoj, kiam ili enprofundiĝas en si, antaŭ ol deklari sian aŭguron en la ĉeesto de la tribanoj.

– Mi komencis mian admirindan karieron per malpli gandaj, plie botanikaj, ol per malkovaraj vojaĝoj. Mia unua provado direktiĝis por malkovri la Sundan Poluson kun societo. Trovinte tiun lokon, mi revenis. Mi tute ne pensis pri longdistancaj ekspedicioj, sed tramo da itinero de la sorto sufiĉas al tio, se ĝi volas surtreti min. Ĝi estas malgaja stato de faktoj! Mi esploris la flaŭron de la insularo, veturante per mia malgranda ŝipo, kiam neatendita uragano kaptis nin antaŭ Manilo. La vivo de la mondvojaĝanta scienculo estas en la mano de Dio. Tiel okazis, ke mia fato plenumiĝis. Ĉe la klifoj de Manilo dum tritaga pereiga tempesto… Mi edziĝis! Jes!.. Post la alveno mi devis ekiri por fari mian plej teruran ekspedicion: Dum faleganta pluvo en rikiŝo mi serĉis ĉambron en Manilo! Ni lasu la dramajn detalojn! Mi ne priskribas la unuarangajn hotelojn de la urbo, en kiuj laŭ la modelo de la tromultiĝinta loĝantaro de Japanio aŭ Koreio, vivantaj sur riveroj, ili jam povis proponi nur sian banĉambron, kie maltrankvila duŝtubo krutis kun Damokla ŝmacado super la kapo de la dormanto en la bankuvo. Mi povus paroli malpli kara, malpli plenŝtopitaj hoteloj, en kiuj, kiel la aŭtarkiaj nomando, vivantaj sur la stepoj de Azio, ĉiu kunporta sian kuŝejon kaj kontaĝan malsanon… sed ĝi ne estas grava fenomeno. Ni daŭrigu tie, kiam mi sidis lace en mia rikiso nokte je la unua horo, en pluvego, kiun la kulio, kun malsuprenpremita timono ekvilibris alte kaj krute super sia kapo, ĉar li tiel volis ŝirmi sin kontraŭ la pluvo, kaj kvankam mi minimume estus esperinta tion por ĝi, ke poste, li ferminte min kiel pluvombrelon, li starigos min ripozi en ties sekigilon. Sed tiam mi ankoraŭ estis juna kaj rezoluta, kiel mia kolego Kolumbo, pri kiu eble ankoraŭ vi legis. Li serĉis la hindan traveturejon kaj malkovris Amerikon pro nepardonebla eraro, ĉar tiu terpartego troviĝis inter du kontinentoj. Ne la pan-envio parolas el mi, kiam mi konstatas tion, sed mia principo estas, ke la rezulto ne povas savi mistrafon. Konsiderinte la kernon de la afero: mi havis nur unu elekton; tranokti iel. La rikiso veturigis min per rapida galopo en noktan amuzejon. Dum mia scienula kariero la unuan fojon mi estis inter la tiel nomata kvinahora popolaĉo, kunvenanta en lokaloj. La virinoj kun siaj bruaj braceletoj, pro la batal-koloroj de la abunda ŝminkado tute ĝis ilia cigaredoj memorigas la scienculon pri Egipto, de kie devenas, kiel estas konate, la modo de la lakitaj piedungoj, krome la Dek Plagoj. La unuan fojon mi atentis ilian dancadon, al kio ili uzas nek lancon, nek adzon pro ia nekomprenebla kaŭzo. Poste mi jam volis nenion alian, ol tiu certa Kolumbo, tiutempe: mi serĉis trairejon de la pergeto ĝis la vestogardejo. Sed tiam inter mi kaj la pargeto venis renkonte al mi virino, kiel iama Amerika al mia bonŝanca kolego! Mia edzino malkovris min! Tiam ŝi estis ankoraŭ nekonata kaj enigma por mi, kiel la iama Aŭstralio, en ĝia epoko Terra Incognita, antaŭ ol kapitano Coock malkovris ĝin, kiel certe ankaŭ vi scias.

– Mi ne scias pri tio, sed se vi asertas, ke tiu policista oficiro malkaŝis ŝian sinjorinan moŝton, tiam ĝi certe estas tiel.

– Mi pensis Aŭstalion, sinjoro! Do sufiĉas tio, ke knabino staris antaŭ mi, svelta, kiel la Fajrolando, emigma, kiel la Irana Altebenejo, kaj tiel flirtema, ke tia al ĝi simila geografia nocio apenaŭ ekzistas.

– Mi ne bezonas, ke vi klarigu la flitemon de ŝia sinjorina moŝto per pitoreskaj vojaĝpriskriboj…

– Mi ne faros tion. Laŭ malnnovaj alkoholistoj geografo kun bona fizika stato ne povas trinki pli ol unu botelon da ĉampano. Escepte eble Marko Polo-n, kiu certagrade estis ĉarlatano, aŭ Cecil Rhodes-on, kiu plie kalkuliĝas diplomato. Tiel do estas kompreneble, se la pia ŝipo de mia vivo proksimiĝis kun malcerta ondado, al la milde ondanta balanciĝo, vindita en streĉan silkon, en kies fono latentis la fato. Ĉar tiu virino estis tia, kiel Afriko; abunde pitoreska, enigma, ekzotika, varmega… kaj ŝi povsciis kisi!..

– Pardonon, ke mi interrompis vin, sed mi ne estas sperta pri la geografio: kiel povscias Afriko kisi?

– Via malaltnivela ŝercado estas multel pli triviala, ol ke vi povus ofendi min per tio. Mi do daŭrigas trankvile. Mi konatiĝis tiun vesperon kun la koralrifo de mia kariero. Imagu rifon, en senmanika vesperfesta robo, kun mirindaj, bluaj okuloj, kaj ŝi estis tia…

– Mi scias: ŝi estis tia, kiel la Fajrolando, ŝi kisis sovaĝe, kiel Afriko, ŝi ondadis, kie la Irana Altebenejo, kaj ŝi brakumis, kiel Supra Mongolio. Daŭrigu plu!

– Via malgracia konduto nun ne ofendas min. Ni interkonatiĝis, kaj mi trinkis alian botelon da ĉampano, kiu eble nocus ankaŭ al Pizarro aŭ Cortez, kvankam ili unuavice estis konkerantoj. Ĉu ĝi estas vera aŭ ne?… nun jam neniu scias tion, sed oni asertas, kaj aŭdigante entuziasman henon, aŭrore mi mem kuris kun la rikiŝo de mia edzino ĝis la hotelo. Eĉ hodiaŭ mi ne komprenas, tamen dika, maljuna koloniulo descendis kontente kaj donis al mi kvindek cendojn. La musono firiozis ankoraŭ du tutajn tagojn, kaj mi pluajn ok jarojn, ĉar mi edzinigis tiun virinon ne pli ol dudek kvar horoj. Mi pensas, ke mi sukcesis komprenigi al vi, kia estas koralrifo. Kvankam mi esperas, ke vi sciis tion.

– Rilate la rifojn, mi sciis nur pri subakva ŝtipo.

– Egalas. Se vi volas, mi trafis en la mezon de koralrifo, se vi volas sur la rendon de pereo: gravas, ke ĝi estis rifo, enigma, submara praformacio… sed kiel ŝi povis kisi!

– Ne emfazu tion. Mi rimarkis, ke la koralrifo kisas tiel, kiel Afriko, ĝi estas svelta, kiel la Fajrolando, kaj ĝenerale, ŝia sinjorina moŝto estas filtrema, kiel la pli signifaj geografiaj nocioj. Nun mi ŝatus scii la kernon de la multe da parolo. Vi ne estas sufiĉe konciza.

– Mi respondas al vi, eĉ se mi estas konciza. Klare kaj simple, sen tio, ke mi perdus la fadenon de la parolo. Dum la keriero de geografo ĝenerale signifas decidan prosperon, kiam li edziĝas. Tiam okazas longa, grava, eble multjara vojaĝo, kiam nenia ĝangalo povas esti sufiĉe profunda, malluma, fora kaj danĝera. Rilate mian geedzecon, ĉi-konsidere ĝi estis ideala. Ĉar mia edzino pasie buŝharmonikas. Estimata sinjoro! Mi aŭdis hurli la berber-leonon, serĉantan sian predon, kaj mi ĉeestis en Bombajo, kiam rabiiĝinta elefanto trumpetis per sia lasta elspiro. Tiuj voĉoj nun jam estas miaj intimaj memoroj, se mi pensas pri la buŝharmonikado de mia edzino. La harmonikado kaŭzis, ke mi decidis malkovri la ĝangalo de Amazono, kaj estas mirinde, ke eĉ hodiaŭ troviĝas tie nekonata regiono. Foje mi vojaĝis pro tiu harmonikado al la lago Rudolfo en Mez-Afriko. Alifoje mi ŝlosis min en la banĉambron kaj malfermis la akvokranojn… Fine sur la insulo Tsiui, antaŭ ol revojaĝi, mi sentis: sufiĉe! La glaso superpleniĝis! Kial iri hejmen el inter la kanibaloj? Mi povas resti ĉi tie en paco, trankvile. Okazis tiel. Mi dormis kaj vivis bonege. Kaj mi grasiĝis. To kaŭzis mian pereon. La kanibaloj komencis rigardadi min kun pudora rideto. Ili portis al mi donacojn kaj frandaĵojn. Mi konjektis, ke ili grasigas min por la festoj, kaj ili sendas invitilojn al siajn provincaj parencoj, apelaciante min. Iun antaŭtagmezon la tribestro diris, petante mian pardonon en ĝena embaraso, ke vespere ili preparos min por manĝi, kaj ili volonte plenumas mian lastan deziron: se mi volas lardite; se mi volas peklante ili surtabligos, sed se tio plaĉas al mi, trapikite, ili diris, ĉar la krueleco ne karakterizas la tribon. Ili ja sekrete ŝatintus la geografon lardite, nur pro komplezo ili proponis al li elekton. Tamen ili ne manĝis lin…

– Ne diru!

– Malmulto mankis al tio. Bonŝance ŝipo albordiĝis posttagmeze, kaj kelkaj matrosoj trovis ofenda tiun ideon, ke oni farĉu ilin budeno, al kolbasaĵo el diversaj viandoj. Unue okazis disputo, poste manbatado, kaj mi sukcesis fuĝi kun la buden-kandidatoj, sed mi kunportis de sur iu malnova menukarto la nomon de usona agento Egon Small. Mi estis tiu, kiu informis la vastan publikon, ke la kanibaloj formanĝis Gustavon Bahr-on el la vico de la vivuloj. Ĝi estas la historio. Nun via estas la vico prepari la ekspedicion kun konvena propagando, kiu serĉos, trovos kaj reveturigos lin.

– Se la afero statas tiel, diru, kial vi iros hejmen denove? Ĉu ne estis bone ĉi tie en San- Francisko?

Li kapbalancis malgaje.

– Estis bonege… Sed tiu virino ne lasas min paca eĉ ĉi tie.

– Ĉu vi volas kredigi al mi, ke aŭdiĝas ĉi tien el Londono, kiam ŝia sinjorina moŝto buŝharmonikas?

– Ĉu vi scias, kio estas rehejmeniro?

– Jes. Kiam geografoj kun malboniĝinta animstato ne diskonigas sian morton, sed ili honeste hejmenveturas al sia familio.

– Mi ne diskutas. Gravas, ke mia edzino fariĝis spiritisto aŭdinte, ke mi mortis, kaj de tiam ŝi alvokas min dum ĉiu seanso el la transa mondo. Ĉu estas io en la spiritismo, aŭ ne, mi ne povas decidi tion. Ĝi certas: ĉiun nokton mi sonĝas tion, ke mi vekiĝas hejme en mia loĝejo, kaj mi estas kun mia edzino. Kaj ni harmonikas. Dum mia sonĝo ŝi instruis min pri tio. Mi do prefere iras hejmen, mi dormas en mia loĝejo, kaj mi sonĝas tion, ke mi vekiĝas en San-Francisko, ĉar mi sentas min bone ĉi tie. Bedaŭrinde, sinjoro, se virino volas molesti sian edzon, ŝi venkas eĉ la morton. Tio estas la instruo por mi. Trovu min koste de eraro, vagadoj kaj luktoj, laŭ ties malorda maniero.

– Kaj kiel decas vin trovi?

– Ĝi ne estas simpla. Vi devos prezenti la pruvaĵojn. La pragmatisto devas klarigi, la historion kun scienca fono. Se vi ne trovos min laŭ ĝia ordo kaj maniero, tiam oni priridos kaj senmaskigos vin. Tiurilate mi ne signifas avantaĝon, se mi estas kaŝiĝinta sur via ŝipo.

– Kiel vi imagas la esploron?

– Mi enloĝiĝos al vi kaj kaŝiĝos en via loĝejo. Poste sekvos la gazetara kampanjo: kio okazis al Gustavo Bahr? Fine venos vi, kaj vi organizos ekspedicion. Ek! Zorgema efektivigo. Vi faros mezuradojn, komparante tiujn kun la indikoj, pridemandante la indiĝenojn, penterante en la internon de la insulo Tsiusi, kaj vi trovos min en la mezo de la sovaĝejo. Estus bone, se vi trejnus kun mi la grandan momenton el la vivhistorio de Stanley. Ekzemple oni suspektigis lin per trompo, kvankam estis mirinde, kion li faris. Ni devas agi per pli puraj manoj, ĉar temas pri trompo.

– Do, kiel okazis tiu seceno?

– Kiam Stanley ekvidis Livingstone-on, ekparolis jen: “Se mi ne eraras, vi estas sinjoro Livingstone!” Mi devas diri Gustavo Bahr-on en mia kazo. Mi etenѤos mian manon, kaj mi respondos: “Jes…” Tiam vi ripetos la varmegajn vortojn de Stanley: “Mi dankas Dion, ke mi renkontis vin…”

– Ĝi estos tre bela – ĝemis sinjoro Theo. – Krome estos bezonata iu, kiu sufloros.

– Ĝi meritasĠla penon! Ni iros sur la ŝipon dum la ovacio de la indiĝenoj, inter la sparilo de viaj akompanantoj, kaj vi reveturigos la tute sovaĝiĝintan esploriston al lia edzino.

– Vi absolute ne aspektas sovaĝiĝinta.

– Nun ne. Sed rigardu min, kiam vi revenigos min al mia edzino.

Kaj jam pro la nura penso li vere aspektis multe pli sovaĝiĝinta.