"Spuroj de miaj pasxoj" - читать интересную книгу автора (Luin Franko)

Spuroj de miaj paŝoj

Spuroj 

Posttagmezo

Mi kuŝas en verda herbo kaj pensas nenion La vualnuboj postkuras sin malaperas por reaperi pli longe for en sama daŭra ludo La folioj super mi kliniĝas unu al alia flustrante nekonatajn sekretojn kiujn la vento kaŝaŭskrultas kaj diskonigas al la mondo La sunradioi haltas sur folioj kai lasas sin luli lacaj de la longa vojaĝo por subite eksalti en la herbon kaj kaŝi sin en ĝi La birdoj dormas Abeloj muŝoj birdoj okupas ilian lokon kaj ilia senĉesa zumado dormigas min Mi kuŝas en verda herbo kaj pensas nenion

La gutoj

Mi aŭdas ilin mi aŭdas ilin kviete frapantaj sur la trostreĉita tendo mi aŭdas ilin silente surglitantaj ĝin kiel se ili ne volus ĝeni mian pacon Ili aŭdiĝas kiel lulkanto delonge forgesita sed nun rememorata en la koro Melankolia estas ilia voĉo kiel estas melankoliaj miaj pensoj kiam kviete kvazaŭ timeme glitas sur la tendo la pluvaj gutoj

La reveno

La ŝtonoj kuŝas sur siaj lokoj nur pli rondaj nur pli glataj de la multaj pluvoj la arboj kreskas sur la samaj lokoj eble pli grandaj ilia ombro pli vasta pli da birdoj en iliaj branĉoj la domoj la homoj la bestoj ĉio estas kiel antaŭe La homoj kun siaj voĉoj agrable afablaj la domo kiu iam estis hejmo la ŝtonoj kiuj iam sukcesis transdoni sian varmon al la nudaj piedoj la arboj kies branĉoj kutimis luli min kiam mi tion postulis de ili ne estas kiel antaŭe Mlaj pensoj estas for de ili mia sopiro alie fremde rigardas ilin miaj okuloj la piedoj ne plu nudaj ne povas senti la varmon de la ŝtonoj nek la ŝtonoj povas rekoni mian paŝon

Al la vespero

Al la vespero mi krias mian doloron al la sangruĝa vespero de !a tago de la vivo Mi ne aŭdas la rekrion de la silento de la nokto alproksimiĝanta senŝue sub la murmurantaj arboj kiuj etendis siajn ŝtelemajn branĉojn tiel ke la koro ektremas kaj klopodas kaŝi sin en la bruston Pli laŭte levigas mia krio al la sangruĝa vespero kiam guto po guto la ruĝo malaperas lasante min sola kun la kruela nokto la murdemaj hranĉoj la arboj

Spuroĵ de miaj paŝoj

La ondoj ankoraŭ ne vekiĝis de la nokta dormo la sablo seka ne ankoraŭ varma ŝutiĝas sub la piedoj la spuroj post ili estas profundaj kaj longe videblaj malantaŭ mi Longa estas la vojo al la leviĝama suno la piedoj laciĝas la koro deziras reen  La sunleviĝo vekas la ondojn la vento salute rapidas al ĝi Kiam la piedoj turniĝas for estas jam la spuroj de miaj paŝoj la vojo reen nekonata nevidebla la celo La koro ektremas en silenta timo kaj ekbatas pii forte