"La Murdoj de Kadavrejo-Strato" - читать интересную книгу автора (Poe Edgar Allen)Edgar Allen Poe. La Murdoj de Kadavrejo-StratoEsperantigis EDWIN GROBE La mensaj kvalitoj nomiĝantaj analizaj nur malmulte analizeblas en si. Ni taksas ilin ĉefe laŭ iliaj efikoj. Ni scias pri ili, inter aliaj informaĵoj, ke por posedanto posedanta ilin preterabunde, ili estas ĉiam fonto de la plej vigla ĝojo. Same kiel la fortikulo festegas sian fizikan potencon, ĝuante tiujn ekzercojn kiuj aktivigas siajn muskolojn, feliĉigas la analiziston tiu intelekta agado kiu La solvokapablon multe vigligas eble matematika studado kaj precipe tiu plej alta branĉo nomiĝanta, maltaŭge kaj, kvazaŭ superlative, ununure pro siaj retroiraj funkcioj: analizo. Tamen kalkuli ne estas en si analizi. Ŝakludisto, ekzemple, kalkulas sed ne analizas. Sekvas ke ŝakludado, rilate al siaj efikoj sur mensan karakteron, ege miskompreniĝas. Mi ne verkas traktaton nun, sed simple antaŭparolas per hazarde elektitaj perceptaĵoj iom strangan rakonton. Tial mi elprofitos la okazon deklarante ke la superajn potencojn de la kontemplema intelekto pli rigore kaj pli utile laborigas malpompa matĉo de damludo ol ĉiuj komplikaj ŝakludaj frivolaĵoj. ĉe ŝakludo, kie la pecoj havas malsamajn kaj bizarajn movojn, kun diversaj kaj ŝanĝantaj valoroj, oni erare taksas profunda (kaj ne malkutima eraro ĝi estas) tion kio estas nur kompleksa. La ĉe damludo tamen, kie la movoj estas unikaj kaj havas nur malmultan malsamecon, malmultnombriĝas la ebloj preteratenti kaj la atentokapablo havas nur ioman utilon. Tial, se iu ajn ludanto pridisponas avantaĝojn, tiujn li gajnas pere de supera sagaceco. Por iom konkretigi la temon, ni imagu damlud-matĉon en kiu restas nur kvar damoj kaj kie, kompreneble, ni ne rajtas atendi preteratentaĵon. Memklare estas ke ĉi-tie venko efektiviĝas (ni supozu la ludantojn egaltalentaj) nur pere de bonege konceptita movo rezultigita per forta mensolaboro. Maldisponante kutimajn rimedojn, la analizisto sin transĵetas en la spiriton de sia kontraŭstaranto, sin identigas kun tiulasta kaj tiumaniere ne malofte prikonscias ekrigarde la ununurajn rimedojn (foje eĉ absurde facilajn) per kiuj delogi en eraron aŭ hastigi en miskalkulon. Jam de longa tempo oni konscias pri la forta influo kiun vistoludo alportas al la homa kalkulpovo. Homoj havantaj la plej altkvalitan intelekton laŭraporte distriĝas pretermezure ĝin ludante dum ili sin senigas kontente je ŝakludado, taksante tiulastan frivola. Preterdube, ekzistas nenia samspecaĵo povanta tiom forte laborigi la analizkapablon. Povas esti ke la plej bona ŝakludanto de la tuta Kristanlandaro estas nur la plej bona ŝakludanto. Sed kapablo pri vistoludado ampleksas kapablon sukcesi pri ĉiuj tiuj pli gravaj entreprenoj en kiuj menso kontraŭbatalas menson. Kiam mi diras "kapablo" mi voldiras tiun perfektan ludlertecon inkluzivantan komprenon pri Sed estas pri aferoj situantaj eksterlime de nuraj reguloj ke elmontriĝas la lerteco de la analizisto. Li faras, silente, aregon da observaĵoj kaj induktoj. Same agas, eble, liaj kunludantoj, sed la diferenco en la amplekso de la akiritaj informaĵoj sidas ne tiom en la valideco de la induktado kiel en la kvalito de la observado. La bezonata scio estas: La analizkapablon ni ne konfuzu kun simpla inĝenieco; ĉar, kvankam la analizisto laŭnecese inĝenias, la inĝeniulo ofte mirinde malkapablas analizi. La konstru– aŭ kombinscipovo, pere de kiu la inĝenieco kutime evidentiĝas kaj al kiu la frenologoj (erare, mi opinias) atribuis apartan organon, supozante ĝin esti prakapablo, elmontriĝis tiel ofte ĉe homoj kies intelekto en ĉiu alia maniero alproksimiĝis idiotecon ke abunde komentas la kondiĉon aŭtoroj pri moroj. Inter inĝenieco kaj analizkapablo ekzistas efektive ege pli granda diferenco ol tiu ekzistanta inter fantazio kaj imago, kvankam en maniero nepre analoga. Okazas, verdire, ke inĝeniuloj estas ĉiam fantaziaj dum La sekvonta rakonto ŝajnos al la leganto sendube speco de komentario pri tiuj ĵus proponitaj teorioj. Loĝante en Parizo dum la printempo kaj parto de la somero de 18…., mi ekkonatiĝis tie kun iu S-ro C. Aŭgusto Dupino. Tiu juna estimato fontis el bonega, verdire eminenta familio, sed, pro sinsekvo da malkutimaj eventoj, malsuprenfalis al tiel malriĉa vivnivelo ke la energio de lia karaktero venkiĝis sub ĝi kaj li ĉesis frekventi la mondon aŭ entrepreni rekonsistigi siajn fortunojn. Pro la bonvolo de liaj kreditoroj ankoraŭ restis al li eta ero de lia heredaĵo, kaj, helpe de la enspezoj devenantaj de ĝi, li sukcesis, pere de rigora ekonomio, akiri la bazajn bezonaĵojn de la vivo sen devi okupiĝi pri ties superfluaĵoj. Libroj, efektive, fariĝis lia ununura lukso kaj en Parizo tiuj facile haveblas. Nia unua renkontiĝo okazis ĉe malmultkonata biblioteko de Monto-Martiro-Strato kie nia komuna sorto, postulante ke ni serĉu sammomente la saman ege raran kaj ege mirindan volumon, nin pliproksimigis unu al la alia. Foje kaj refoje, denove kaj redenove, ni ekkunestis. Mi ege interesiĝis pri la mallonga familia historio kiun li rakontis al mi kun ĉiu tiu malkaŝemo kiun ĉiu Franco permesas al si kiam temas pri la memo. Surprizis min ankaŭ la vasta etendiĝo de lia legadsperto kaj, antaŭ ĉio, mi sentis ardiĝi mian animon pro la sovaĝa avido kaj la vigla freŝeco de lia imagkapablo. Serĉante en Parizo la celobjektojn kiujn mi tiam deziris, mi opiniis ke la kompanio de tia viro estos por mi pretervalora trezoro. Tiun opinion mi malkaŝe sciigis al li. Finfine ni aranĝis kunloĝadon dum mia gastado en la urbo. Pro tio ke mia monprovizo estis malpli limigita ol lia, mi konsentis lui kaj mebli, laŭ stilo konvena al la iom fantazia malĝojo de nia komuna karaktero, tempoeroditan kaj groteskan domegon, de longe dezertan pro superŝticoj pri kiuj ni ne enketis, kaj falantan en kadukecon en apartigita kaj ruinigita parto de Sankta-Ĝermano-Kvartalo. Se la mondo konsciintus pri la rutino de nia tiuloka vivado, ĝi nin taksintus frenezuloj-kvankam, eble, frenezuloj de senminaca karaktero. Nia izoliĝo estis nepra. Ni akceptis neniajn vizitantojn. Efektive, la situejon de nia retiriĝo mi zorge malsciigis al miaj antaŭaj kunlaborantoj kaj jam de multaj jaroj Dupino ĉesis gasti kaj gastigi en Parizo. Ni ekzistis entute inter ni mem. Mia amiko ĝuis strangan fantazion (kiel alie mi nomu ĝin?): apartan amon al la nokto mem, por ties propra eco. Mi komencis partopreni tute bonvole en tiu En tiuj momentoj mi ne povis ne prikonscii kaj primiri (kvankam lia fertila ideismo jam pretigis min ĝin supozi) apartan analizkapablon ĉe Dupino. Verŝajne ege plaĉis al li, se ne intence ĝin elmontri, almenaŭ ĝin utiligi, kaj li ne hezitis agnoski la plezuron tiel sentitan. Li fanfarone diris al mi, kun mallaŭta kluksona ridado, ke la plej multaj homoj, kompare al li, portas kvazaŭajn fenestrojn en siaj brustoj kaj li kutime subtenis tiajn deklaraĵojn prezentante senperajn kaj ege surprizajn pruvojn pri lia intima kono pri la mia. Lia maniero en tiaj momentoj estis frigida kaj abstrakta. Liaj okuloj sensigniĝis. Lia voĉo, kutime riĉtenora, iom sopraniĝis preskaŭ ĝis impertinenteco, konservante tamen sian ĉiaman zorgan kaj nepre klaran elparolmanieron. Observante lin sperti tiujn humorojn, mi ofte meditis pri la malnova filozofio de la Du-Parta Animo kaj distris min imagante duoblan Dupinon: la kreivan kaj la solvan. Oni ne supozu, laŭ tio kion mi ĵus diris, ke mi rakontas misteron aŭ verkas romanon. Tio kion mi priskribis ĉe la Franco estis nur la rezulto de ekscitita, aŭ eble malsanigita, intelekto. Sed pri la karaktero de liaj diraĵoj en la koncernaj tempoj, ekzemplo pli bone komprenigos la aferon. Ni promenadis iun nokton laŭ longa malpura strato proksime al Reĝa-Palaco. Okupiĝante ambaŭflanke, ŝajne, pri aparta meditado, dum almenaŭ dek kvin minutoj nek li nek mi eldiris ununuran silabon. Subite Dupino interrompis la silenton per ĉi-tiuj vortoj. "Li estas ege malalta ulo, mi diru la veron, kaj pli bone taŭgus al Varieteo-Teatro." "Tion ni ne pridubu," mi respondis aŭtomate kaj ne konsciante unuamomente (tiom mi priatentis nur mian propran meditadon) pri la eksterordinara maniero en kiu la parolinto eĥadis miajn proprajn pensadojn. En la sekvinta momento mia menso revenis al la nuna tempo kaj mia miro ekprofundis. "Dupino," mi diris serioze, "tio preteriras mian komprenon. Mi ne hezitas agnoski mian miron kaj apenaŭ scipovas kredi miajn sensojn. Kiel eblas ke vi sciis ke mi pensis pri…?" ĉi-tie mi paŭzis, dezirante ekcerti preterdube ĉu li vere scias pri kiu mi pensis. "…pri Ĉantijo," li diris. "Kial vi paŭzas? Vi opiniadis silente ke lia malgranda figuro lin maltaŭgigas por tragedio." La temo estis precize tiu kiun mi ĵus primeditadis. Ĉantijo estis antaŭa ŝuflikisto de Sankta-Deniso-Strato kiu, fervoriĝinte pri la scenejo, entreprenis ludi la rolon de Kserkso en la samtitola tragedio de Krebijono kaj sin ege malfavore kritikigis pri sia laboro. "Diru al mi, nome de ĉielo," mi deklaris, "la metodon-se temas pri metodo-per kiu vi sukcesis scipenetri mian animon pri tiu afero." Efektive, mi eĉ pli multe surpriziĝis ol mi bonvolis agnoski. "Estis la fruktovendisto," respondis mia amiko, "kiu instigis vin konkludi ke la plandumriparisto ne sufiĉe altas por ludroli kiel Kserkso aŭ aliaj samspecaj homoj." "La fruktovendisto! Vi mirfrapas min! Mi konas nenian ajn fruktovendiston!" "La viro kontraŭkurinta vin kiam ni eniris la straton-povas esti, antaŭ dek kvin minutoj." Nun mi memoris ke, efektive, fruktovendisto, portante surkape grandan korbon da pomoj, preskaŭ terenfaligis min hazarde, dum ni elpasis C…..-Straton en la vojon kie ni nun staris. Tamen mi nepre ne komprenis kiu rilato kunligis tion kaj ĉantijon. Dupino estas neniel Estas malmultaj homoj kiuj en laŭhazarda vivmomento ne elektis distriĝi rememorante la pensaditineron ilin kondukintan al apartaj opinioj. La entrepreno ofte plenas je intereso. Tiu kiu unuan fojon entreprenas la taskon miregas pri la ŝajne senlimaj distanco kaj senkohero apartigantaj la komenc– kaj la finpunktojn. Kiel granda tial estis sendube mia mirego kiam mi aŭdis la Francon anonci la ĵusan informon dum mi ne scipovis malagnoski ties veron. Li daŭrigis: "Ni parolis pri ĉevaloj, se mi bone memoras, ĵus antaŭ ol eliri C…..-Straton. Tio estis la lasta temo kiun ni pridiskutis. Dum ni transiris en la nunan straton, fruktovendisto, portante surkape grandan korbon, rapide preterpasante nin tanĝamove, flankenŝovis vin sur amason da pavimŝtonoj tie kunigitaj kie oni riparas la irvojon. Vi surpaŝis unu el la malfiksaj ŝtonoj, stumbletis, iom tro streĉis maleolon, ekestigis ĝenitan aŭ paŭtan mienon, murmuretis kelkajn vortojn, turniĝis por rigardi la amason, tiam antaŭeniris silente. Mi ne atentis apartacele vian konduton, sed lastatempe observado fariĝis por mi speco de nepraĵo." "Vi fiksrigardis la grundon, kontrolante kun iritiĝema aspekto la truojn kaj sulkojn de la pavimento (tiel mi konsciis ke vi ankoraŭ pripensis la ŝtonojn) ĝis kiam ni atingis la vojeton nomiĝantan "Lamartino", kiun, eksperimentcele, oni pavis per superkuŝigitaj kaj nititaj blokoj. Ĉi-tie via mieno heliĝis kaj, vidante moviĝi viajn lipojn, mi ne rajtis dubi ke vi murmuris la vorton "stereotomio", terminon kiun oni pompe atribuas al tiu speco de pavimento. Mi sciis ke vi ne sukcesus diri al vi "stereotomio" sen ekpensi pri atometoj kaj rezulte pri la teorioj de Epikuro kaj, pro tio ke kiam antaŭnelonge ni pridiskutis tiun temon mi menciis al vi kiel malkutime, tamen kiel senrimarke, la svagajn divenojn de tiu eminenta Heleno konfirmis nia lastatempa nebuloza kosmogonio, mi opiniis ke vi ne povus eviti suprendirekti la rigardon ĝis la granda "Tamen en tiu akra riproĉado aperinta kontraŭ ĉantijo en la hieraŭa Ne longe post tio, ni tralegis vesperan numeron de EKSTERORDINARAJ MURDOJ. Hodiaŭmatene, ĉirkaŭ la tria horo, vekis la dormantajn loĝantojn de Sankta-Roĥo-Kvartalo sinsekvo da teruraj ŝirkrioj fontintaj verŝajne el la kvara etaĝo de domo de Kadavrejo-Strato, apartenanta laŭ la ĝenerala scio ekskluzive al iu S-rino Lespanajo kaj ŝia filino Fraŭlino Kamijo Lespanajo. Post ioma prokrasto, okazigita per sensukcesa klopodo sin enlasigi en la kutima maniero, oni rompis la ĉefpordon per levstango kaj ok-dek najbaroj eniris, en la kompanio de du ĝendarmoj. En tiu momento la krioj jam ĉesis sed, dum la vizitantaro suprenrapidiĝis laŭ la unua ŝtuparo, du krudaj voĉoj, aŭ eĉ pli, aŭdiĝis kolere disputante verŝajne en la supera nivelo de la domo. Kiam la enirintoj atingis la duan etaĝon ankaŭ tiuj disputbruoj jam silentis kaj ĉio restis en nepra sensono. La kontrolantaro diskuniĝis diversdirekten, hastante de ĉambro al ĉambro. Alveninte grandan malantaŭflankan ĉambron de la kvara etaĝo (post malfermi perforte la pordon kies ŝlosilo troviĝis en la interna ŝlosiltruo), la enketantoj ekvidis spektaklon pli mirigan ol timigan. Granda ĥaoso malbeligis la apartamenton: rompitaj kaj flankenĵetitaj mebloj kuŝis dise ĉirkaŭ la tuta ĉambro. Estis nur unu litkadro sed de sur tiu oni formetis la liton kaj ĝin ĵetis en la mezon de la ĉambro. Sur seĝo kuŝis razilo, ŝmirite je sango. Sur la fajrejo vidiĝis du-tri longaj dikaj bukloj da griza homhararo, ankaŭ trempetite je sango, kaj verŝajne fortirite ekde la radikoj. Sur la planko troviĝis kvar Napoleon-moneroj, topaza orelringo, tri grandaj arĝentaj kuleroj, tri pli malgrandaj kuleroj de Alĝera falsarĝento kaj du sakoj enhavantaj preskaŭ kvar mil orfrankojn. La tirkestoj de iu ŝranko, staranta en unu angulo, estis malfermitaj kaj verŝajne disrabitaj, kvankam ankoraŭ restis en ili multaj objektoj. Malgranda fera monŝranko malkovriĝis sub la Pri S-rino Lespanajo neniaj spuroj vidiĝis ĉi-tie. Sed malkutima kvanto da fulgo troviĝis en la fajrejo pro kio oni kontrolis la kamentubon kaj el ĝi fortrenis (horora rakontendaĵo!) la kadavron de la filino, renversitan kaj suprenŝovitan ioman distancon en la mallarĝan malfermaĵon. La korpo ege varmis. Ĝin kontrolante, oni rimarkis multajn ekskoriaĵojn sendube okazigitajn pro la perforto per kiu ĝi enŝoviĝis kaj eltiriĝis. La vizaĝo elmontris multajn severajn grataĵojn kaj la gorĝo malhelajn ekimozojn kaj profundajn ungonoĉojn kvazaŭ la viktimo mortintus pro strangolado. Post kompleta enketo pri ĉiu ero de la domo kaj sen malkovri ceterajn indicojn, la kontrolantaro antaŭeniris en malgrandan pavimitan korton situantan malantaŭ la domo kaj tie kuŝis la kadavro de la maljunulino. Ŝia gorĝo estis tiel nepre tratranĉita ke kiam oni entreprenis levi la korpon, ties kapo forfalis. Kaj korpo kaj kapo estis horore mutilitaj, precipe la korpo kiu neniel similis homan estaĵon. Pri tiu timiga mistero ĝis nun ekzistas, laŭ nia kompreno, neniega indico. La sekvinttaga ĵurnalo raportis tiujn aldonajn detalojn: LA TRAGEDIO DE KADAVREJO-STRATO. Multajn homojn oni jam intervjuis rilate al tiu ege eksterordinara kaj timiga afero, [la vorto PAUXLINO DUBURGO, lavistino, depozicias ke ŝi konas ambaŭ mortintojn jam de tri jaroj, lavinte vestaĵojn por ili dum tiu periodo. La maljunulino kaj la filino ĝuis bonajn rilatojn inter si, estis tre amemaj unu pri la alia. Ili pagis bonsalajre ŝian laboron. Havis neniajn informojn pri vivmaniero nek enspezkvanto de ili. Kredas ke S-rino L. sortodivenis por gajni vivmonon. Laŭonidire havis ŝparkonton. Neniam renkontis aliajn homojn en la domo kiam kolektis aŭ liveris vestaĵojn. Certas ke ili dungis nenian servanton. Verŝajne estis neniaj mebloj en la tuta konstruaĵo krom kvaraetaĝe. PETRO MOROO, tabakisto, depozicias ke li kutimis vendi etajn kvantojn da fumtabako kaj snuftabako al S-rino Lespanajo dum preskaŭ kvar jaroj. Naskiĝis en la najbarejo kaj de ĉiam loĝas tie. La domon en kiu troviĝis la kadavroj la mortinto kaj ŝia filino enloĝis dum pli ol ses jaroj. Antaŭe enloĝis ĝin juvelisto kiu vicluigis la superajn ĉambrojn al diversuloj. La domo apartenis al S-rino L. Ŝi malkontentiĝis pri la difektaĵoj kiujn la luanto estigis al la proprietaĵo kaj transloĝiĝis tien ŝi mem, malkonsentante luigi iun ajn parton. La maljunulino estis infankonduta. La atestinto vidis la filinon eble kvin-ses fojojn dum la ses jaroj. La paro estigis ege izolitan vivadon, laŭraporte disponis monon. Aŭdis najbarojn diri ke S-rino L. sortodivenas-tamen ne kredas tion. Neniam vidis eniri la domon iun ajn krom la maljunulino kaj ŝia filino, la pordisto unu-du fojojn, kaj kuracisto ok-dek fojojn. Multaj ceteraj homoj, najbaroj, atestis samdetale. Ili menciis neniun kiel oftan vizitinton de la domo. Oni ne sciis ĉu S-rino L. kaj ŝia filino havas vivantajn parencojn. La ŝutroj de la surstrataj fenestroj nur malofte malfermiĝis. Tiuj de la malantaŭa domflanko estis ĉiam fermitaj, krom tiuj de la granda malantaŭĉambro de la kvara etaĝo. La domo estas bonstata konstruaĵo-ne tre malnova. ISIDORO MUSETO, ĝendarmo, depozicias ke, vokite al la domo ĉirkaŭ la tria de la mateno, li trovis dudek-tridek homojn starantajn antaŭ la pordego, strebantajn eniri. Malfermis ĝin perforte tempofine, per bajoneto, ne per levstango. Spertis nur malmulte da ĝeno ĝin malfermante pro tio ke ĝi estis duobla aŭ faldpordego, riglita nek supraĵe nek malsupraĵe. La kriaĉoj daŭre aŭdiĝis ĝis la perforta malfermiĝo de la pordego-tiam subite ĉesis. Ili aŭdiĝis ŝajne kiel kriaĉoj de homo/homoj spertanta/spertantaj grandan doloregon. Estis laŭtaj kaj longdaŭraj, ne mallongaj kaj rapidaj. Depoziciinto malfermis la suprenirantan vojon laŭ la ŝtuparo. Atinginte la unuan etaĝon, aŭdis du voĉojn kverelantajn laŭte kaj kolere. Raŭka estis la unua; ege pli strida, kaj stranga, la alia. Scipovis kompreni kelkajn vortojn eldiratajn de la unua voĉo, voĉo de Franco. Certis ke ne estis voĉo de virino. Sukcesis rekoni la vortojn HENRIKO DUVALO, najbaro kaj faka arĝentisto, depozicias esti membrinta en la ensemblo unue enirinta la domon. Konfirmas ĝeneraldetale la depozicion de Museto. Tuj post kiam ili perfortis la enirpordon, ili refermis ĝin por ekskludi la homamason tre rapide kuniĝintan malgraŭ la malfruo de la horo. La strida voĉo, laŭ tiu depoziciinto, estis tiu de Italo. Certis ke ne estis tiu de Franco. Ne certis ĉu ĝi estis virvoĉo. Estis eble virinvoĉo. Ne konis la Italan lingvon. Ne scipovis rekoni apartajn vortojn, tamen konvinkiĝis pro la intonacio ke la parolinto estis Italo. Konis S-rinon L. kaj ŝian filinon. Tre ofte interparolis kun ambaŭ. Certis ke la strida voĉo estis tiu nek de la patrino nek de la filino. ….. ODENHEJMERO, restoraciisto. Tiu atestinto memvole proponis sian ateston. Ne scipovante la Francan, intervjuiĝis pere de interpretisto. Denaska Amsterdamano. Preterpasis la domon en la tempo kiam okazis la ŝirkriegoj. Ili daŭris plurajn minutojn-eble dek. Ili estis longdaŭraj kaj laŭtaj-tre hororaj kaj maltrankviligaj. Nombriĝis inter tiuj enirintaj la domon. Konfirmis la antaŭajn atestaĵojn pri ĉiuj detaloj krom unu. Certis ke la strida voĉo estis tiu de viro-tiu de Franco. Ne sukcesis rekoni la eldiritajn vortojn. Ili estis laŭtaj kaj rapidaj-malkonstantaj-eldiritaj verŝajne ne nur pro timo sed ankaŭ pro kolero. La voĉo estis raŭka-ne tiel strida kiel raŭka. Ne rajtis nomi ĝin strida voĉo. La raŭka voĉo diris ripete ' JULIO MINJODO, bankisto de Firmao-Minjodo-kaj-Filo, Deloreno-Strato. Estas la patro. S-rino Lespanajo havis bienon. Malfermis konton ĉe lia banko en la printempo de la jaro …. (ok jarojn antaŭe). Lasis ofte etkvantajn deponaĵojn ĉe li. Eltiris nenion ĝis tri tagojn antaŭ sia morto kiam proprapersone ŝi forprenis 4.000 frankojn. Tiun sumon la banko pagis ormonere kaj banka komizo ŝin akompanis hejmen kun la mono. ADOLFO LEBONO, komizo ĉe Minjodo-kaj-Filo, depozicias ke en la koncerna tago, ĉirkaŭ tagmezo, li akompanis S-rinon Lespanajon al ŝia loĝejo kun la 4.000 frankoj deponitaj en du sakoj. Kiam la pordo malfermiĝis, Fraŭlino L. aperis kaj forprenis el liaj manoj unu el la du sakoj dum la maljunulino liberigis la alian. Tiam li riverencis kaj foriris. Vidis neniun en la strato en tiu tempo. Malĉefstrato ĝi estis-tre soleca. GILJOMO BIRDO, tajloro, depozicias esti membrinta en la ensemblo enirinta la domon. Estas Anglo. Loĝas en Parizo nur de du jaroj. Estis unu el la unuaj suprenirintaj laŭŝtupare. Aŭdis la voĉojn en kverelado. La raŭka voĉo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn sed ne povas ĉiujn rememori nun. Aŭdis klare ' Kvar el la suprenomitaj atestintoj, revokite, depoziciis ke kiam la enketintaro atingis la ĉambron en kiu troviĝis la kadavro de Fraŭlino L., la pordo estis ŝlosita internaflanke. Ĉio nepre silentis, neniaj ĝemoj nek bruoj de iu ajn speco. Perfortinte la pordon, ili vidis neniun. La fenestroj, kaj de la malantaŭa kaj de la antaŭa ĉambroj, estis fermitaj kaj solide fiksitaj de interne. Pordo kunliganta la du ĉambrojn estis fermita sed ne ŝlosita. La pordo kunliganta la antaŭan ĉambron kaj la koridoron estis ŝlosita kaj la ŝlosilo situis internaflanke. Malgranda ĉambro situanta kvaraetaĝe en la antaŭa parto de la konstruaĵo, ĉe la komenco de la koridoro, estis malfermita kaj ties pordo duonaperta. Tiu ĉambro plenegis je malnovaj litoj, skatoloj, kaj tiel plu. Oni forportis kaj zorge kontrolis tiujn. Nepre ĉiun colon de ĉiu ero de la domo oni zorge kontrolis. Per tiucelaj brosoj oni kontrolesploris la tutan longon de la kamentuboj. La domo disponis kvar etaĝojn kaj mansardojn. Surtegmenta klappordo estis zorge fermita per najloj-verŝajne restante tia jam de multaj jaroj. La tempodaŭron okazintan inter la ekaŭdo de la kverelantaj voĉoj kaj la perforta malfermo de la ĉambropordo malsame kalkulis la atestintoj. Kelkaj proponis mallongan tempon: tri minutojn. Aliaj, pli longan tempon: kvin minutojn. La pordo malfermiĝis tre malfacile. ALFONSO GARSIO, funebraĵisto, depozicias ke li loĝas en Kadavrejo-Strato. Estas landano de Hispanio. Partoprenis en la domenirado. Ne iris supraetaĝen. Facile nervoziĝas kaj timas eblajn rezultojn de agitiĝo. Aŭdis la kverelantajn voĉojn. La bruska voĉo estis tiu de Franco. Ne komprenis kion oni diris. La strida voĉo apartenis al Anglo. Certas pri tio. Ne scipovas la Anglan lingvon sed juĝas laŭ la intonacio. ALBERTO MONTANO, frandaĵisto, depozicias ke li nombriĝis inter la unuaj suprenirintoj. Aŭdis la koncernajn voĉojn. La raŭka voĉo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn. La parolanto ŝajnis protestadi. Ne sukcesis distingi la vortojn de la strida voĉo. Parolis rapide kaj malkonstante. Opinias ĝin voĉo de Ruso. Konfirmas la ĝeneralan atestaĵaron. Estas Italo. Neniam interparolis kun landano de Rusio. Pluraj atestintoj, revokite, nun depoziciis ke la fumtuboj de ĉiuj kvaraetaĝaj ĉambroj estis tro mallarĝaj por permesi la trapason de homa korpo. Dirante "tubbrosoj" oni aludis la cilindrajn balaibrosojn utiligatajn de kamentubistoj. Tiujn brosojn oni laŭirigis supren kaj malsupren en ĉiu kamentubo de la domo. Ne estas malantaŭflanka ŝtuparo laŭ kiu homo povintus descendi samtempe dum la enirantoj suprenrapidiĝis. La korpo de Fraŭlino Lespanajo estis tiel solide fiksita en la tubo ke oni ne sukcesis ĝin eligi ĝis post kvar-kvin helpantoj kunigis siajn klopodojn. PAUXLO DUMASO, kuracisto, depozicias ke li estis vokita ĉirkaŭtagiĝe por kontroli la korpojn. Ambaŭ kuŝis tiam sur la litkadra kanabaĵo en la ĉambro kie malkovriĝis Fraŭlino L. La kadavro de la juna virino estis ege kontuzita kaj ekskoriita. Sendube kaŭzis tiujn aspektojn tio ke ĝi profunde enŝoviĝis en la kamentubon. La gorĝo estis ege frotaĉita. Vidiĝis ĵus submentone pluraj profundaj ekskoriaĵoj, same kiel sinsekvo da lividaj makuloj rezultigitaj laŭindikaĵe far fingropremado. La vizaĝo timige miskoloriĝis kaj la okulgloboj elstaregis. La lango estis duone tramordita. Granda ekimozo malkovriĝis en la stomakokavo, kaŭzite sendube far genupremo. Laŭ la opinio de S-ro Dumaso, Fraŭlinon Lespanajon mortigis per strangolado homo aŭ homoj nekonataj. La kadavro de la patrino estis horore mutilita. Ĉiuj ostoj de la dekstraj kruro kaj brako estis pli-malpli frakasitaj. La maldekstra tibio kaj aldone ĉiuj ripoj de la maldekstra flanko, ege splititaj. La tute korpo, ege kontuzita kaj miskolorigita. Ne eblis diri kiel la vundoj kaŭziĝis. Peza lignoklabo, aŭ larĝa ferstango-seĝo-iu ajn granda, peza, obtuza armilo povintus estigi tiajn rezultojn manipulate per la manoj de ege fortika viro. Nenia virino povintus trudi la batojn per iu ajn armilo. La kapo de la mortinto, vidite de la atestinto, estis entute apartigita disde la korpo kaj estis ankaŭ ege frakasita. La gorĝo estis tratranĉita verŝajne per ege akra ilo-sendube per razilo. ALEKSANDRO ETJENO, kirurgo, estis alvokita kun S-ro Dumaso por kontrolesplori la kadavrojn. Konfirmis la atestaĵojn kaj opiniojn de S-ro Dumaso. Nenia grava ceteraĵo eksciiĝis, kvankam intervjuiĝis pluraj ceteraj homoj. Murdo tiel mistera, tiel perpleksiga pri ĉiuj detaloj, neniam antaŭe okazis en Parizo-se verfakte temas pri murdo. La polico entute malscipovas klarigi la aferon-malkutima stato ĉe ili okaze de tiaj eventoj. Tamen ankoraŭ ne aperis la plej eta indico-ombro. La vespera numero de la ĵurnalo raportis ke la plej granda ekscito daŭre agitas Sankta-Roĥo-Kvartalon, ke oni zorge rekontrolis la koncernajn ejojn kaj novfoje intervjuis la atestintojn, sed entute sensukcese. Postskribo menciis tamen ke Adolfo Lebono arestiĝis kaj malliberiĝis, kvankam nenio ŝajnis lin kulpigi krom la jam anoncitaj faktoj. Dupino ŝajnis multege interesiĝi pri la progreso de tiu afero-almenaŭ tiel mi juĝis laŭ lia maniero, ĉar li komentis nenion. Nur post la anonco pri la malliberigo de Lebono li petis mian opinion rilate al la murdoj. Mi rajtis nur konsenti kun la tuta Parizanaro, tiujn konsiderante kiel nesolveblan misteron. Mi konceptis nenian rimedon pere de kiu spuri la murdinton. "Ni ne juĝu laŭ la rimedo," diris Dupino, laŭ tiu rudimenta kontrolesploro. La Pariza polico, tiel laŭdate pri "Rezultas tial ke oni povas agi tro profunde. La vero ne sidas ĉiam en puto. Efektive, rilate al la plej grava scio, mi opinias ke la vero estas jes ja senmanke surfaca. Profundeco situas en la valoj kie ni serĉas la veron, ne sur la montopintoj kie ni ĝin malkovras. La modoj kaj fontoj de tiu erarspeco bone ekzempliĝas en nia meditado pri la astroj. Spektadi stelon per ekrigardetoj, ĝin okulkontroli per deflanka rigardado, turni ĝiadirekten la eksterajn partojn de la retino (kiuj pli facile kaptas malfortajn lumradiojn ol la internaj partoj), tio estas percepti la stelon klardetale, tio estas havigi al si la plej bonan alttakson pri ties brilo-brilo kiu malheliĝas proporcie dum ni direktas pli kaj pli plenan rigardon al ĝi. En tiu lasta kazo pli da radioj trafas verfakte la okulojn sed en la antaŭa ekzistas pli rafinita komprenkapablo. Pere de maltaŭga profundeco ni konfuzas kaj malfortigas la pensadon. Ni povas eĉ malaperigi el la firmamento Venuson mem per spektado tro longdaŭra, tro koncentrita, tro rekta." "Rilate al tiuj murdoj, ni mem entreprenu kelkajn kontrolesplorojn antaŭ ol finopinii pri ili. Enketo provizos nin per distriĝo,"[1] "kaj krome Lebono foje estigis helpon al mi pro kio mi ne estas maldankema. Ni mem iru kaj kontrolu proprokule la murdejon. Mi konas G…..on, Prefekton de Polico, kaj spertos nenian ĝenon akirante la devigan permeson." La permeson li akiris kaj tuj ni aliris Kadavrejo-Straton. Tiu estas unu el tiuj aĉaj vojetoj intervenantaj Riĉeljeo-Straton kaj Sankta-Roĥo-Straton. La posttagmezo malfruhoris kiam ni atingis ĝin ĉar tiu kvartalo situas tre malproksime disde tiu kiun ni enloĝis. La domon ni facile trovis ĉar multaj homoj fiksrigardis la fermitajn supraetaĝajn ŝutrojn kun sencela scivolemo ekde la kontraŭa flanko de la vojo. Ĝi estis ordinara Pariza loĝdomo kun pordego ĉe unu flanko de kiu situis vitrita kontrolbudo havanta en la fenestro glitpanelon identigantan ĝin kiel apartamenton de pordisto. Antaŭ ol eniri ni piediris laŭ la strato, turniĝis en flankaleon kaj, tiam turniĝante denove, preterpasis la malantaŭaĵon de la konstruaĵo. Intertempe, Dupino okulkontrolis, krom la domo, ankaŭ la tutan najbarejon, kun zorgega atento kies celon mi nepre ne komprenis. Revenante inverse laŭ la sama vojo ni atingis denove la ĉefenirejon de la domo kaj, elmontrinte niajn identigdokumentojn, estis enlasitaj de la respondecaj agentoj. Ni aliris la supraetaĝan ĉambron kie malkovriĝintis la korpo de Fraŭlino Lespanajo kaj kie ankoraŭ kuŝis ambaŭ mortintoj. La ĥaosa stato de la ejo restis senŝanĝe, konforme al polica procedo. Mi vidis nenion krom tio kion raportis Mi jam diris ke la kapricoj de mia amiko estis multnombraj kaj ke Lia emfazmaniero, kiam li diris la vorton "Ne, nenion "La Mi fiksrigardis la parolinton kun senparola miro. "Mi nun atendas," li daŭrigis, rigardante ĝis la pordo de nia apartamento, "mi nun atendas homon kiu, kvankam eble ne la farinto de tiuj buĉadoj, sendube iomagrade partoprenis en ili. Pri la plej horora parto de la krimoj efektivigitaj probablas ke li estas senkulpa. Mi esperas ne erari pri tiu supozaĵo ĉar sur ĝi mi starigas mian anticipon ekpovi sondumi la tutan enigmon. Mi atendas la alvenon de la viro ĉi-tien, en ĉi-tiun ĉambron mem, ĉiuajnmomente. Kvankam eblas ke li malkonsentu tiel agi, probablas ke li alvenos. Kaj se li alvenos, necesos ke ni lin detenu. Jen pistoloj kaj ambaŭ ni scipovas ilin utiligi kiam la situacio tion devigas." Mi enmanigis la pistolojn, apenaŭ prikonsciante tion kion mi faris, apenaŭ kredante tion kion mi aŭdis, dum Dupino daŭre paroladis, kvazaŭ monologante. Mi jam menciis lian abstraktan manieron en tiaj momentoj. Siajn proklamojn li direktis al mi, sed lia voĉo, kvankam certe ne laŭta, havis tiun intonacion kutime utiligatan por paroli al iu situanta fordistance. Liaj okuloj, sen esprimlumo, rigardis ununure la muron. "Ke la kverelantaj voĉoj," li diris, "aŭditaj de la suprenirantaro ne estis la voĉoj de la virinoj mem, tion entute pruvis la indicaro. Tio forigas ĉiun dubon pri la demando ĉu la multaĝulino unue mortigis la filinon, tiam poste sin mortigis. Mi priparolas tiun punkton plejparte nome de la metodo. Ĉar la fizika forto de S-rino Lespanajo nepre malsufiĉintus por suprenŝovi la kadavron de la filino en la kamentubon tiel kiel oni ĝin malkovris. Kaj la karaktero de la vundoj sur ŝia propra korpo entute forigas ĉiun ideon pri sindetruo. Murdon tial efektivigis tria aro kaj la voĉoj de tiu tria aro estis la aŭditaj kverelantaj voĉoj. Mi nun atentigu-ne la tutan atestaĵaron pri tiuj voĉoj-sed tion kio Mi rimarkis ke, dum ĉiuj atestintoj konsentis kunopinii ke la raŭka voĉo estis tiu de Franco, ili ege malkonsentis pri la strida, aŭ laŭ la priskribo de iu atestinto, la raspa voĉo. "Tio estis la atestaĵaro mem," diris Dupino, "sed ne la strangeco de la atestaĵaro. Vi konstatis nenion distingan, tamen estis jes ja distingaĵo. La atestintoj, laŭ via raporto, konsentis pri la raŭka voĉo. Tiurilate ili estis unuanimaj. Sed rilate al la strida voĉo, la strangaĵo situas, ne en ilia malkunkonsento, sed en tio ke, kiam Italo, Anglo, Hispano, Nederlandano kaj Franco entreprenis ĝin priskribi, ĉiu ĝin identigis kiel voĉon de "La Franco opinias ĝin voĉo de Hispano kaj 'povintus rekoni kelkajn vortojn "Nu, kiel malkutime aparta, ni devas supozi, estis verfakte tiu voĉo povinta instigi tiajn atestaĵojn-eĉ en kies tonoj rekonis nenion konatan la landanoj de kvin grandaj nacioj de Eŭropo. Vi diros ke ĝi estis eble voĉo de Aziano, aŭ Afrikano. Nek Azianoj nek Afrikanoj multnombriĝas en Parizo. Tamen, sen kontraŭstari la hipotezon, mi nun atentigu nur tiujn tri punktojn. La voĉon unu atestinto priskribas kiel 'raspan, ne stridan'. Du aliaj raportas ĝin esti 'rapida kaj "Mi ne scias," daŭrigis Dupino, "kiujn efektojn mi estigis ĝis nun, eble, sur vian komprenon. Sed mi ne hezitas diri ke laŭleĝaj konkludoj fontintaj el eĉ nur tiu parto de la atestaĵaro-la parto rilatanta al la raŭkaj kaj stridaj voĉoj-jam sufiĉas en si por naskigi suspekton devontan fiksi direkton al ĉiu posta progresado en la kontrolesploro pri la mistero. Mi diris 'laŭleĝaj konkludoj' sed mia voldiro ne plene envortiĝas tiel. Mi deziris sugesti ke la konkludoj estas la "Nun ni translokiĝu, permense, al tiu ĉambro. Kion ni unue serĉu ĉi-tie? La elirrimedon kiun utiligis la murdintoj. Mi certe ne troigas dirante ke nek vi nek mi kredas je preternaturaĵoj. Sinjorinon kaj Fraŭlinon Lespanajon ne detruis fantomoj. La farintoj de la ago estis materiaj kaj eskapis materie. Tial kiel? Feliĉe, estas nur unu maniero rezonadi pri la temo kaj "Klare estas ke la murdintoj enestis la ĉambron kie troviĝis Fraŭlino Lespanajo, aŭ almenaŭ la apudan ĉambron, kiam la enketontaro supreniris laŭŝtupare. Estas tial nur ĉe tiuj du loĝejoj ke ni devas serĉi elirejojn. La polico nudigis la plankojn, plafonojn kaj murmasonaĵojn en ĉiu direkto. Neniajn "Ni konsideru la kamentubojn. Tiuj, kvankam pridisponante ordinaran larĝon ĝis ok-dek futoj super la fajrejo, ne entenos, laŭ sia tuta longo, la korpon de granda kato. Pro tio ke nepras la maleblo eliri pere de rimedoj jam menciitaj, restas al ni nur la fenestroj. Pere de tiuj de la fasadflanka ĉambro neniu povintus eskapi sen ke la surstrata homamaso lin rimarku. Laŭnecese tial la murdistoj trapasis tiujn de la malantaŭflanka ĉambro. Nu, atinginte tiun konkludon en tiel nedubasenca maniero, ni ne rajtas, kiel logikistoj, ĝin malakcepti pro ŝajnaj malebloj. Nur restas al ni pruvi ke tiuj ŝajnaj malebloj estas, verfakte, eblaj." "Estas du fenestroj en la ĉambro. Unu el ili entute videblas ĉar ĝin obstrukcas neniaj mebloj. La malsupra parto de la alia malvideblas ĉar la kapo de la malfacile manipulebla litkadro estas ŝovita kontraŭ ĝin. La unua fenestro troviĝis en sekura, de interne fermita stato. Ĝi kontraŭstaris la nepran potencon de ĉiuj entreprenintaj ĝin suprenlevi. Granda boriletotruo trapenetris ties kadron maldekstraflanke kaj solidega najlo ĝin ensidis, tien enŝovite preskaŭ ĝiskape. Kontrolado pri la alia fenestro sciigis ke simila najlo simile enfiksiĝis en ĝi kaj ankaŭ malsukcesis vigla klopodo suprenlevi tiun klapon. La polico nun plene konvinkiĝis ke elirvojo nepre ne ekzistis en tiuj direktoj. "Mia propra kontrolesploro estis iom pli partikulara kaj pro la kialo kiun mi ĵus citis, ĉar ĉi-tie, "Mi komencis pensadi jene, "Mi alpaŝis la senobstrukcan fenestron, eltiris iom malfacile la najlon, kaj entreprenis levi la klapon. Kiel mi jam antaŭsupozis, ĝi rezistis ĉiujn klopodojn miajn. Mi nun konsciis ke devas ekzisti kaŝita risorto. Tiu konfirmo pri mia ideo konvinkis min ke almenaŭ miaj hipotezoj estis ĝustaj, kiom ajn misteraj ŝajnis la cirkonstancoj rilatantaj al la najloj. Zorga enketo baldaŭ malkovris la kaŝitan risorton. Mi premis ĝin, kaj kontenta pri la malkovro, elektis ne levi la klapon." "Mi nun remetis la najlon kaj ĝin rigardis atente. Homo eksterenpasinta tra tiu fenestro povintus ĝin refermi eble kaj la risorto realfiksiĝintus, sed tiu ne povintus remeti la najlon. La konkludo estis klara kaj denove mallarĝigis la areon de mia esplorkampo. "Vi diros ke mi perpleksiĝis. Sed se vi tiel opinias, sendube vi malkomprenis la karakteron de la induktoj. Uzante sportoterminon, mi eĉ ne unu fojon 'misludis'. Neniam unu sekundon mi perdis la spuron. Okazis difekto en nenia ĉenero. Mi spuris la sekreton ĝis ties fina rezulto kaj tiu rezulto estis "La frakturo estis malnova (ĉar ties randoj krustiĝis pro rusto) kaj verŝajne fariĝis per martelbato parte alfiksinta en la supraĵon de la malsupra klapo la kaphavan eron de la najlo. Nun mi zorge remetis tiun kapaĵon en la noĉon el kiu mi antaŭe ĝin eltiris kaj la simileco al perfekta najlo estis nepra-la fendo ne videblis. Premante la risorton, mi levis la klapon leĝergeste kelkajn colojn. La najlkapaĵo leviĝis kun ĝi, restante fiksite en sia litaĵo. Mi fermis la fenestron kaj denove la ŝajnigo de kompleta najlo nepregis." "La enigmo, ĝis tiu punkto, nun malenigmiĝis. La murdinto forfuĝis pere de la fenestro alfrontanta la liton. Falinte proprainstige post lia foriro (aŭ eble fermite laŭcele), ĝi refiksiĝis pere de la risorto. Kaj estis tiu perrisorta reteno kiun la polico malprave interpretis kiel pernajlan retenon. Daŭran tiurilatan enketadon tial oni juĝis ne plu bezoni." "La venonta demando estis tiu de la descendorimedo. Tiuteme, mi kontentiĝis ĉirkaŭpromenante kun vi la konstruaĵon. Proksimume kvin futojn kaj duonon for de la koncerna fenestroklapo etendiĝis fulmosuĉilo. Ekde tiu suĉilo maleblintus al iu ajn atingi la fenestron, des pli ĝin eniri. Mi rimarkis tamen ke la ŝutroj de la kvara etaĝo estis de tiu aparta speco kiujn Parizaj ĉarpentistoj nomas "Klare estis al mi tamen ke la ŝutro apartenanta al la fenestro situanta ĉekape de la lito, se oni refaldus ĝin kontraŭmuren, atingus lokon nur du futojn for disde la fulmosuĉilo. Ankaŭ evidente estis ke, pere de la estigo de ege malkutima kvanto da agado kaj kuraĝo, oni povintus eniri la fenestron ekde la suĉilo. Etendinte la brakon distancon de du futoj kaj duono (ni nun imagu la ŝutron malfermitan plenlarĝe), ŝtelisto povintus enmanigi solide la lignokradaĵon. Tiam, liberiginte la alian manon de ĉirkaŭ la suĉilo, apoginte la piedojn sekure kontraŭ la muron kaj saltinte kuraĝe foren, li povintus fermsvingi la ŝutron. Se la fenestro, ni supozu, estis malfermita en tiu momento, li povintus eĉ sin svingi en la ĉambron." "Mi deziras ke vi retenu mense precipe tion: mi parolis pri "Vi diros, sendube, uzante la lingvaĵon de la jurisprudenco, ke, por starigi mian argumentaron, mi subtaksu anstataŭ plentaksi la agadon bezonitan en tiu afero. Tio povas esti la jurisprudenca kutimo, sed la rezono ne funkcias tiel. Mia fina celo estas nur la vero. Mia tuja celo estas vin konvinki apudigi tiun Instigite de tiuj vortoj, svaga kaj duonforma koncepto pri la voldiraĵo de Dupino traflugetis mian menson. Mi spertis la senton situadi, sen komprenpovo, sur la rando de ekkomprenado. Same kiel homoj fojfoje sin trovas sur la rando de rememorado sen, post ĉio, rememorpovo. Mia amiko daŭrigis sian diskurson. "Vi konscios," li diris, "ke mi anstataŭis la temon de elirrimedo per tiu de enirrimedo. Mi intencis komprenigi ke eniro kaj eliro efektiviĝis sammaniere, samloke. Ni nun revenu al la enaĵo de la ĉambro. Ni superrigardu la tieajn aspektojn. La tirkestoj de la ŝranko, laŭraporte, estis disrabitaj, kvankam restis en ili multaj vestaĵoj. La tiurilata konkludo estas absurda. Ĝi estas nura konjekto-kaj ege malbonsenca-nenio alia. Kiel ni eksciu ke la artikloj trovitaj en la tirkestoj ne estis ĉio kion la tirkestoj origine entenis? S-rino Lespanajo kaj ŝia filino estigis ege izolitan vivadon, akceptis neniajn gastojn, malofte eliris en la urbon, malbezonis multajn vestoŝanĝaĵojn. La trovitaj vestaĵoj estis sendube tiel bonkvalitaj kiel aliaj povintaj aparteni al la sinjorinoj. Se rabisto forprenis iujn, kial li ne forprenis la plej bonajn? Kial ne ĉiujn? Simplavorte, kial li postlasis kvar mil orajn frankojn por sin superŝarĝi per pako da tolaĵoj? La oron li "Mi deziras tial forigi el viaj pensadoj la eraregan "Retenante nun konstante antaŭmense la konsiderindaĵojn kiujn mi atentigis al vi-tiun strangan voĉon, tiun malkutiman facilmovecon kaj tiun surprizan mankon de motivo por murdo tiel aparte abomena-ni enketu pri la buĉado mem. Jen virino mortigita per mana strangolado kaj enŝovita en kamentubon kapon malsupren. Ordinaraj murdistoj ne utiligas tian murdorimedon. Des malpli ili sin senigas tiamaniere je la murditoj. En la maniero en kiu oni suprenŝovis la kadavron en la kamentubon, vi agnosku, estis io ekscese troigita-io nepre neakordigebla kun niaj kutimaj konceptoj pri homa agado, eĉ kiam ni supozu la aktorojn la plej depravaciiĝintaj homoj. Konsciu ankaŭ kiel granda estis laŭnecese la fortiko povinta suprenŝovi la kadavron en tian aperturon tiel perforte ke la kunigita fortiko de pluraj homoj apenaŭ sufiĉis por ĝin "Ni konsideru nun ceterajn indikaĵojn pri la uzado de mirindega fortiko. Sur la fajrejo kuŝis dikaj bukloj-ege dikaj bukloj-da griza homhararo. Tiujn oni forŝiris ekde la radikoj. Vi konscias pri la granda fortiko bezonata por fortiri kune el la kapo eĉ dudek-tridek harojn. Vi vidis same kiel mi la koncernajn buklojn. Iliaj radikoj (horora vidaĵo!) koaguliĝis kun eroj de kranihaŭto-nepra signo pri la enorma potenco aktivigita por elradikigi ununurgeste eble duonmilionon da haroj. La gorĝo de la maljunulino estis ne nur tranĉita. La kapo estis fortranĉita disde la korpo kvankam la tranĉilo estis ordinara razilo." "Mi deziras ke vi konsideru ankaŭ la "Se nun, krom ĉiuj tiuj konsiderindaĵoj, vi ankaŭ primeditis ĝustavalore la strangan malbonordon de la ĉambro, ni nun sukcesis apudigi la jenajn temojn: surprizegan facilmovecon, preterhoman fortikon, brutalan ferocon, senmotivan buĉadon, Mi sentis ekvibraĉi mian karnon dum Dupino starigis la demandon. "Frenezulo," mi diris, "plenumis tiun faron. Iu delira maniulo, forfuĝinte el najbara sandomo." "Laŭ iu vidpunkto," li respondis, "via ideo ne estas indiferenta. Tamen la voĉoj de frenezuloj, eĉ okaze de iliaj plej sovaĝaj paroksismoj, neniam akordas kun tiu stranga voĉo aŭdita surŝtupare. Frenezulo devenas de iu lando kaj lia lingvaĵo, kiom ajn malkohera ĉe la nivelo de siaj vortoj, havas ĉiam koheron de silabado. Aldone, la hararo de frenezulo ne similas tion kion mi nun tenas enmane. Mi malimplikis tiun etan tufon el la rigide kroĉintaj fingroj de S-rino Lespanajo. Diru al mi kiel vi ĝin interpretas." "Dupino!" mi diris, nepre sennervigite. "Tiu hararo ege strangas. Ĝi neniel estas "Mi ne asertis kontraŭe," li diris, "sed antaŭ ol determini tiun punkton, mi petas ke vi ekrigardu la etan krokizon kiun mi desegnis sur ĉi-tiun folion. Ĝi estas "Vi perceptos," daŭrigis mia amiko, dissternante la folion sur la tablon antaŭ ni, "ke ĉi-tiu desegnaĵo pensigas pri solida kaj fiksita teno. Evidentas nenia Mi entreprenis sensukcese plenumi la peton. "Eble ni ne traktas tiun aferon juste," li diris. "La folio estas sternita sur ebena surfaco sed la homa gorĝo estas cilindra. Jen lignoŝtipo kies cirkonferenco egalas proksimume tiun de la gorĝo. Volvu la desegnaĵon ĉirkaŭ ĝi kaj refaru la eksperimenton." Mi tiel agis sed la malfacilaĵo evidentis eĉ pli ol antaŭe. "ĉi-tiu," mi diris, "estas la marko de nenia homa mano." "Nun legu," respondis Dupino, "ĉi-tiun ekstrakton el Kuvjero." Ĝi estis detala anatomia kaj ĝenerale priskriba raporto pri la granda flavbruna orangutano de Indoneziaj Insuloj. La gigantan staturon, la mirigajn fortikon kaj agadon, la sovaĝan ferocon kaj la imitkapablojn de tiuj mamuloj ĉiuj konas sufiĉe bone. Tuj mi ekkomprenis la plenajn hororojn de la murdoj. "La priskribo pri la fingroj," mi diris, finleginte la ekstrakton, "akordas ekzakte kun la desegnaĵo. Mi konscias ke nenia besto krom orangutano de la ĉi-tie menciita specio povintus premi la noĉojn tiel kiel vi ilin desegnis. Aldone ĉi-tiu flavbruna hartufo havas la saman karakteron kiel tiu de la besto de Kuvjero. Tamen mi nepre ne scipovas kompreni la apartajn detalojn de tiu timiga mistero. Krome, "Prave! Kaj vi memoros diraĵon atribuitan preskaŭ unuanime al tiu voĉo-la diraĵon ' "Mi ne daŭrigos tiujn konjektojn-alie mi ne rajtas ilin nomi-ĉar la ombra reflektado sur kiu ili baziĝas estas apenaŭ sufiĉe profunda por ke mia intelekto ilin agnosku kaj ĉar mi ne scipovus komprenebligi ilin al la intelekto de aliulo. Ni nomu ilin tial konjektoj kaj ilin aludas tiel. Se la koncerna Franco laŭ mia supozo jes ja senkulpas pri tiu abomenaĵo, ĉi-tiu reklamo, kiun hieraŭnokte post nia hejmenreveno mi liveris al la oficejo de Li transdonis al mi paperfolion kaj mi legis la jenon: "Kiel eblis al vi," mi diris, "ekscii ke la viro estas maristo kaj apartenas al Malta ŝipo?" "Mi "Se nun, malgraŭ ĉio, mi eraras en miaj induktoj pri tiu rubando, tio estas, ke la Franco estas maristo deĵoranta sur Malta ŝipo, mi nenion difektis dirante tion en la reklamo. Se mi eraras, li nur supozos ke min devojigis iu cirkonstanco pri kiu li ne penados enketi. Se mi pravas tamen, granda avantaĝo atingiĝas. Konsciante pri la murdoj, tamen senkulpa tiurilate, kompreneble la Franco hezitos alrespondi la reklamon kaj postuli la rehavigon de la orangutano." "Li rezonos tiumaniere. 'Mi estas senkulpa. Mi estas malriĉa. Mia orangutano altvaloras-al homo situanta en miaj cirkonstancoj, vera fortuno en si. Kial maldisponigi min pri ĝi pro senkaŭzaj timoj pri danĝero? Jen ĝi estas, preta al mia manpreno. Ĝi malkovriĝis en Bulonjo-Arbaro, ĉe fora distanco disde la buĉadsceno. Kiel oni povus iam suspekti ke bruta besto efektivigis la misfaron? La polico kulpas. Ili malsukcesis malkovri la plej malgrandan indicon. Eĉ se ili spurus la beston, ne eblus al ili pruvi mian konscion pri la murdo aŭ kulpigi min pro tiu konscio." "'Antaŭ ĉio, oni En tiu momento ni aŭdis paŝon sur la ŝtuparo. "Pretigu viajn pistolojn," diris Dupino. "Tamen nek uzu nek vidigu ilin antaŭ signalo de mi." La ĉefpordon de la domo ni antaŭe postlasis en malfermado kaj la vizitanto, jam enirinte sen sonigi, antaŭenvenis plurajn paŝojn sur la ŝtuparo. Nun tamen li ŝajnis heziti. Baldaŭ ni aŭdis lin descendi. Dupino jam moviĝis pordodirekten kiam denove ni aŭdis lin suprenvenadi. Li ne forturniĝis duan fojon sed alproksimiĝis rezolute kaj frapsonigis la pordon de nia ĉambro. "Eniru!" diris Dupino feliĉ– kaj bonkorvoĉe. Viro eniris. Li estis maristo, evidente-alta, solida, muskola persono havanta iom ĉioriskulan, tute ne senĉarman mienon. Lian vizaĝon, ege sunbruligitan, barbo kaj lipharoj pli ol duone kaŝis. Li kunportis grandan kverkan klabon, sed ŝajnis alie senarmila. Li riverencis malgracie kaj diris al ni "Bonan vesperon" kun Franca parolmaniero kiu, kvankam iom pensiganta pri Novkastelo, aŭdigis rekoneblan Parizan ekdevenon. "Bonvolu sidiĝi, mia amiko," diris Dupino. "ĉu mi rajtas supozi ke vi alvenas rilate al la orangutano? Honestavorte, mi preskaŭ envias vian posedrajton pri ĝi: mirinde bonega kaj sendube altvalora besto. Kiom aĝa vi taksas ĝin?" La maristo ensuĉis longan spiradon, en la maniero de homo ĵus formetinta netolereblan ŝarĝon, kaj tiam respondis sekuravoĉe: "Mi havas nenian kalkulrimedon. Tamen ĝi ne povas esti pli ol kvar-kvinjara. Ĉu vi ĝin retenas ĉi-tie?" "Ho, ne! ĉi-tie ni ne disponas pri konvenan retenujon. Ĝi sidas en proksima lustablo de Duburgo-Strato. Vi povos rehavi ĝin morgaŭmatene. Kompreneble, vi pretas identigi la posedaĵon, ĉu ne?" "Kompreneble, sinjoro. Mi pretas." "Bedaŭrinde estos devi min senhavigi je ĝi," diris Dupino. "Mi tute ne atendas ke vi estu prizorginta ĝin senpage, sinjoro," diris la viro. "Ne rajtas esperi tion. Tre bonvolas pagi rekompencon kontraŭ la malkovro de la besto-tio estas, konvenan rekompencon." "Nu," respondis mia amiko. "ĉio tio tre justas, certe. Mi pripensu! Kion necesos al mi ekhavi? Ho! Mi diru al vi. Jen estos mia rekompenco. Vi transsciigos al mi ĉiujn laŭeblajn informaĵojn pri tiuj murdoj okazintaj en Kadavrejo-Strato." Dupino eldiris tiujn lastajn vortojn en tre malalta, tre trankvila tono. Egale trankvile li aliris la pordon, ĝin ŝlosis, metis la ŝlosilon en la poŝon. Tiam li tiris pistolon el sia brusto, metis la armilon sen la plej eta agitiĝo sur la tablon. La vizaĝo de la maristo ekruĝiĝis, kvazaŭ li luktus kontraŭ sufokiĝo. Li stariĝis eksalte, alprenis sian klabon. Tamen en la sekvinta momento li refalis sur sian seĝon, tremegante kaj elmontrante survizaĝe kvazaŭ la maskon de Morto mem. Nenian vorton li eldiris. Mi lin kompatis plenkore. "Mia amiko," diris Dupino afablavoĉe, "vi maltrankviligas vin senbezone. Jes ja, verfakte. Ni nepre malcelas noci vin. Mi promesas al vi, honestavorte de sinjoro kaj de Franco, ke ni neniel intencas vin difekti. Mi scias kun nepra certeco ke vi senkulpas pri la abomenaĵoj de Kadavrejo-Strato. Ne decos nei tamen vian ioman implikiĝon en ili. Laŭ tio kion mi jam diris, vi devas konscii ke, rilate al tiu afero, mi disponis pri informrimedoj kiujn vi neniam povintus imagi." "Nu, jen la situacio. Vi faris nenion eviteblan-nenion certe povantan vin kulpigi. Vi senkulpis eĉ pri ŝtelado en momento kiam vi povintus ŝteli senpune. Vi havas nenion kaŝendan. Vi havas nenian kialon ion kaŝi. Aliflanke, ĉiu honorprincipo vin devigas konfesi vian tutan tiurilatan sciadon. Nun sidas en malliberejo senkulpulo al kiu imputiĝis krimo kies farinton vi scipovas identigi." La maristo jam sin reregis egagrade dum Dupino eldiris tiujn vortojn; tamen nun entute malaperis lia antaŭa kondutaŭdaco. "Dio helpu min!" li diris post mallonga paŭzo. "Mi jes ja sciigos al vi ĉion kion mi scias pri tiu-ĉi afero. Sed mi ne atendas ke vi kredu duonon el mia dirado. Se mi tion atendus, mi estus efektive stultulo. Ĉiomalgraŭe, senkulpa mi estas, kaj mi plene konfesos eĉ devonte morti pro tio." Sekvas esencadetale tio kion li raportis. Li vojaĝis lastatempe en Indonezia Insularo. Bando, al kiu li aniĝis, alteriĝis en Borneo kaj faris interninsulan distriĝekskurson. Li kaj kunekskursinto kaptis la orangutanon. Lia kunulo mortis kaj la besto fariĝis lia aparta posedaĵo. Post multe da ĝeno, okazigita per la nebridebla feroco de lia kaptito dum la hejmenrevena vojaĝo, li sukcesis finfine loĝigi ĝin sekure ĉe si en Parizo. Tie, por ne altiri al si la malplaĉan scivolemon de siaj najbaroj, li retenis la beston en prizorgata sekureco ĝis kiam tiu resaniĝus de piedvundo kaŭzita de surŝipe ricevita splito. Lia fina celo estis vendi la simion. Hejmenreveninte de iu marista kapriolado la nokton, aŭ pli ĝuste la matenon de la murdoj, li trovis la beston enloĝantan lian propran dormĉambron en kiun ĝi eskapis el apuda kamero kie ĝi estis, laŭ la supozo de la maristo, sekure malliberigita. Tenante razilon enmane, plene ŝaŭmsapite, ĝi sidis antaŭ la spegulo, entreprenante sin razi, procedo kiun antaŭe, sendube, tra la kamera ŝlosiltruo, ĝi vidis plenumi la mastron. Ekvidinte tiel ferocan kaj tiel imitpovan beston posedi armilon tiel danĝeran, dum kelkaj momentoj, terurite, la maristo ne sciis kion fari. Li jam kutimis pacigi la beston tamen, eĉ okaze de ĝiaj plej ferocaj humoroj, per vipo, kaj tiun li nun utiligis. Vidinte la vipon, la orangutano trairis eksalte la ĉambropordon, kuris malsupren laŭ la ŝtuparo kaj de tie, pere de fenestro bedaŭrinde malfermita, eniris la straton. La Franco postsekvis malespere. La simio, ankoraŭ tenante enmane la razilon, haltis fojfoje por rigardi malantaŭen kaj gestadi al sia postkuranto ĝis kiam tiulasta preskaŭ atingis ĝin. Tiam ĝi foriris denove. Tiel-ĉi la ĉaso daŭris longan tempon. La stratoj nepre silentis ĉar estis preskaŭ la tria horo de la mateno. Laŭpasante strateton malantaŭ Kadavrejo-Strato, la fuĝinto ekvidis lumon brilantan tra la malfermita fenestro de la ĉambro de S-rino Lespanajo en la kvara etaĝo de ŝia domo. Hastante al la konstruaĵo, ĝi perceptis la fulmsuĉilon, suprengrimpis laŭ ĝi kun nekonceptebla facilmovo, alprenis la ŝutron, kiu estis ĵetita entute kontraŭ la muron, kaj pere de tiu sin svingis plendistance sur la kaptabulon de la lito. La tuta agadaro efektiviĝis en malpli ol unu minuto. La ŝutron la orangutano remalfermis piedbate enirante la ĉambron. La maristo intertempe kaj ĝojiĝis kaj konsterniĝis. Nun li ege esperis povi rekapti la bruton ĉar ĝi apenaŭ povos eskapi el la kaptejo en kiun ĝi ĵus eniris krom pere de la suĉilo, ĉe la malsupro de kiu la posedanto povus rehavi ĝin. Aliflanke li multe pritimis kion povus fari la simio en la domo. Tiu lasta pensado instigis la viron daŭre postsekvi la fuĝinton. Fulmsuĉilon oni povas facile laŭgrimpi, precipe maristo. Kiam li atingis tamen la nivelon de la fenestro, kiu situis malproksime maldekstre, lia suprenirado ĉesis. Ĉio kion li povis fari estis kliniĝi maldekstren por iom ekvidi la internon de la ĉambro. Tiu ekvido preskaŭ faligis lin de sur la suĉilo pro troigo da hororo. En tiu momento interrompis la nokton tiuj aĉaj ŝirkriegoj ekmaldormigintaj la loĝantojn de Kadavrejo-Strato. Sinjorino Lespanajo kaj ŝia filino, surportante dormvestaĵojn, verŝajne priokupiĝis aranĝante dokumentojn en la jam menciita ferkofro antaŭe rulita en la mezon de la ĉambro. Ĝi estis malfermita kaj ties enhavaĵoj kuŝis apude sur la planko. Devas esti ke la viktimoj sidis malalfrontante la fenestron kaj, juĝante laŭ la eta tempodaŭro forpasinta inter la eniro de la besto kaj iliaj ŝirkriegoj, oni rajtas supozi ke ili ne tuj ĝin ekvidis. La klaksonon de la ŝutro ili atribuintus kompreneble al la vento. Kiam la maristo enrigardis, la bestego jam alprenis Sinjorinon Lespanajon per la hararo (kiu estis malfiksa ĉar ŝi kombis ĝin) kaj svingis la razilon antaŭ ŝia vizaĝo, imitante barbirajn gestojn. La filino kuŝis sternite kaj senmove, sveninte. La kriegoj kaj baraktoj de la maljunulino (dum kiuj la hararo estis forŝirita de sur ŝia kapo) finagis ŝanĝante la verŝajne pacajn celojn de la orangutano en kolerajn entreprenojn. Per unu rezoluta svingo de sia muskola brako ĝi preskaŭ fortranĉis ŝian kapon disde ŝia korpo. Kiam la besto ekvidis sangon, ĝia kolero pligrandiĝis en deliron. Grincigante la dentojn, flagrigante kvazaŭan fajron el la okuloj, ĝi atakis la korpon de la fraŭlino, enfiksis siajn timigajn ungegojn en ŝian gorĝon, ilin retenis tie ĝis kiam ŝi mortis. Ĝiaj nomadaj kaj sovaĝaj rigardoj atingis en tiu momento la kapon de la lito super kiu nun videblis la vizaĝo de ĝia mastro, rigida pro hororo. La frenezo de la besto, kiu sendube daŭre memoris la teruran vipon, tujege ŝanĝiĝis en timegon. Nun prikonsciante sian punindan kulpon, ĝi ŝajnis deziri kaŝi siajn sangajn farojn kaj saltetis ĉirkaŭ la ĉambro en krizo de nervoza ekscitiĝo, faligante kaj rompante la meblojn survoje, fortrenante la liton de sur ties kadro. Rakontofine, ĝi ekprenis unue la kadavron de la filino, suprenŝovis ĝin en la kamentubon kie ĝi poste malkovriĝis, tiam tiun de la maljunulino kiun ĝi tuj forlanĉis kapon antaŭen tra la fenestro. Dum la simio alproksimiĝis la fenestroklapon kun sia mutilita ŝarĝo, la maristo kaŭris ŝokite sur la suĉilo kaj malsuprenglitante (ne grimpante) laŭ ĝia longo, revenis haste hejmen, timegante la sekvojn de la buĉado kaj ĝoje rezignante, en sia teruro, ĉiun zorgon pri la sorto de la orangutano. La vortoj aŭditaj de la homoj sur la ŝtuparo estis la horor-kaj-timplenaj ekkrioj de la Franco intermiksitaj kun la demona babilaĉado de la bruto. Mi havas preskaŭ nenion por aldoni. Devas esti ke la orangutano eskapis el la ĉambro pere de la suĉilo ĵus antaŭ ol oni enrompis la pordon. Ĝi fermis la fenestron sendube ĝin trapasante. Kaptis ĝin poste la posedanto mem kiu vendis ĝin kontraŭ altega monsumo ĉe Botanik-Ĝardeno (kiu ampleksas la Parizan bestoĝardenon). Lebonon oni tuj liberigis post nia rakonto pri la cirkonstancoj (kun kelkaj komentoj de Dupino) ĉe la buroo de Polica-Prefekto. Tiu funkciulo, kvankam tre plaĉis al li mia amiko, ne sukcesis kaŝi sian ĉagrenon pri la evoluturniĝo de la afero kaj sin permesis iom sarkasmiĝi pri la socia maldeco de homoj malbonvolantaj atenti siajn proprajn aferojn. "Li parolu," diris Dupino, opiniante ke ne necesas respondi. "Li diskursu. Tio senzorgigos lian konsciencon. Sufiĉas al mi esti venkinta lin en lia propra kastelo. Tamen, ke li malsukcesis solvi tiun misteron ne estas mirindaĵo kiel li supozas, ĉar verfakte nia amiko prefekto estas tro ruza por esti profunda. Lia saĝeco havas nenian daŭrokapablon. Ĝi estas entute kapo kaj neniel korpo, tiel kiel ni vidas en bildoj pri Deino Laverno, aŭ, pli bone, entute kapo kaj ŝultroj, same kiel gadfiŝo. Sed li estas bona estaĵo, finfine. Li plaĉas al mi precipe pro majstra ĵargonmanovro per kiu li akiris sian famon kiel geniulo. Mi volas diri lia maniero |
|
|