"Eŭgeno Onegin(Fragmentoj)" - читать интересную книгу автора (Puŝkin Aleksandr)
5
IEn tiu jar' aŭtunveterotro longe daŭris. La natur'atendis vintron kun sufero.Ekneĝis januare nur,la trian nokte. FrumateneTatjana vidis: jen ĝardeneblankiĝis ĉio, hela bril'sur bed', tegmentoj kaj baril',sur vitroj la ornam' aĵura,jen arboj en la prujn-arĝent',longvostaj pigoj — gaja gent',kaj la montaron kovras purade l' vintro luksa tapiŝeg'.Sur ĉio — blanke-brila teg'.VIII
Tatjana kun scivolo grandarigardas al la vaks-figur':formiĝas el bizaro fandapri io stranga la aŭgur';el akvoplena plad' laŭriteelvenas ringoj; kaj subiteŝi sian ringon el ĉi kvant'ricevis kun antikva kant':“Kampuloj riĉaj en vilaĝoarĝenton rastas per la ŝpat';al vi ni kantas por bonstat'kaj gloro!” Tamen pri damaĝoĉi kant' avertas laŭ destin';pli bonas aŭdi pri katin'.XXIVAlarmas ŝin la sonĝ terura.Ne konsciante pri la senc',signifon de l' koŝmar' obskuraTatjana serĉas. Por komenc'laŭ kurta listo, malkviete,Tatjana trovas alfabete:arbar', blizard', kaban', krescent',ogrin', ponteto, urso, vent',kaj tiel plu. Ŝin kontraŭ dubojne helpos de Zadeko saĝ;sed aventurojn por domaĝal ŝi aŭguras la inkuboj.Dum kelkaj tagoj, pro l' memor',ŝin ne forlasis mishumor'.