"Eŭgeno Onegin(Fragmentoj)" - читать интересную книгу автора (Puŝkin Aleksandr)
1
I“Jen mia onklo — virt-modelo —subite ekmalsanis tre;li aŭdis vokon de l' ĉielo —plej bona estis la ide'.Ekzemplo lia vin instruos;sed, Dio, kiel mi enuostagnokte sidi ĉe la lit'de l' malsanulo, sen evit'!Ja kiom aĉas la afekto —komplezi al duonvivul',kusenojn turni laŭ postul',pocion doni kun respekto,suspiri, pensi: ĉu en fin'diablo iam prenos vin?”IVSed kiam la junec' ribelaekregis en Eŭgena kor',kun revoj kaj kun tristo hela —Monsieur pelita estis for.Do jen Onegin, hom' libera,tondita laŭ la mod' supera,londona dandy laŭ kostum' —aperis fine en mondum'.La francan uzis li perfektepor skribo kaj konversaci',mazurkon dancis kun graci'kaj riverencis senafekte;l' mondum' decidis (kion pli?),ke saĝas kaj tre ĉarmas li.
VNi ĉiuj, vere, lernis ion,poiomete, iel ajn,do per eduko, danke Dion,facilas brili, je verŝajn'.Laŭ juĝo de l' mondum' rigora,Onegin estis ja bonmorainstruitulo, sed pedant':talenton de sufiĉa grand'li havis por preter-menciode ĉiuj temoj en parol';silentis dum diskuta bol'kun la aspekt' de granda scio,kaj flamis por ridet' de dam'li per subita epigram'.XVIMallumo. Sledo lin atendas.Vetur'. Koĉero krias: “For!”Per frosta neĝopolv' arĝentaskolumo lia el kastor'.Li hastas ĉe Talon aperi:atendas tie lin Kaverin.Kork' al plafon'! Salutas linekŝpruco de kometa vin',roast-beef sanganta — laŭ bonvolo,kaj trufoj — lukso de junec',de franca art' elita spec';Strasburga kuk' el ladskatolo,fromaĝ Limburga — alta klas',kaj orkolora ananas'.