"Eŭgeno Onegin(Fragmentoj)" - читать интересную книгу автора (Puŝkin Aleksandr)

2

XXXV En paca vivo ili amis kutimojn de l' gepatra ter': alvenon de printemp' ornamis per rusaj blinoj kun buter'; konfesis dum la jar' dufoje; rond-balancilon ŝatis ĝoje, popolajn kantojn, dancojn plu. Dum festo de la Triunu' oscedas la popol-amaso — sur levistikon kun fervor' larmetis ili laŭ la mor'; por ili vivnecesis kvaso, kaj en festen' laŭ ranga skal' por gastoj estis la regal'.
XXXVI Do ili maljuniĝis pare. Kaj malfermiĝis jam en fin' ĉerk' por la edzo. Ordinare li prenis kronon de l' destin': li mortis je tagmanĝa horo, kaj adiaŭis kun priploro najbar', filinoj kaj edzin' pli kore, ol alian, lin. Li estis simpla kaj honesta, kaj, kie kuŝas lia rest', sur tomba ŝton' legeblas tekst': Dimitrij Larin, vir' modesta, ĉefkolonel', kun dia grac' ripozas tie ĉi en pac'.