"La nebulozo de Andromedo" - читать интересную книгу автора (Efremov Ivan)#264;apitro 8 Ru#285;aj ondojSur lar#285;a balkono de la observatorio libere pasadis vento. #284;i transportis trans la maron el Afriko odorojn de florantaj vegeta#309;oj de la varmega lando, vekantaj en la animo maltrankvilajn strebojn. Mven Mas neniel povis venigi sin al tiu klara, firma, senigita je duboj stato, kiu necesis anta#365; la gravega eksperimento. Ren Boz sciigis el Tibeto, ke la rekonstruo de la instala#309;o de Kor Jull estas finita. La kvar observantoj de la sputniko 57 volonte konsentis riski per la vivo, nur por helpi en la eksperimento, similan al kiu sur la planedo oni delonge ne faris. Sed la eksperimento estis farata sen permeso de la Konsilio, sen vasta anticipa pridiskuto de #265;iuj ebloj, kaj tio donis al la tuta afero kromguston de malkura#285;a ka#349;emo, tiom nekarakteriza por modernaj homoj. La granda celo, starigita de ili, kvaza#365; pravigas #265;iujn #265;i rimedojn, sed… indus, ke la animo estu tute pura! Aperis la antikva homa konflikto — inter celo kaj rimedo por #285;ia atingo. Sperto de miloj da generacioj instruas, ke necesas scipovi precize determini la transiran e#285;on, kiel tion faras en abstraktaj demandoj de matematiko la repaguluma kalkulo. Kiel atingi tian kalkulon en intuicio kaj moralo?.. La afrikanon ne lasadis trankvila la historio de Bet Lon. Anta#365; tridek du jaroj unu el famaj matematikistoj de la Tero — Bet Lon trovis, ke kelkaj signoj de de#349;ovo en interagado de potencaj fortokampoj povas esti klarigitaj per ekzisto de paralelaj dimensioj. Li faris serion de interesaj eksperimentoj kun malapero de objektoj. La Akademio de Limoj de Scio trovis eraron en liaj kalkuloj kaj donis principe alian klarigon al la observitaj fenomenoj. Bet Lon estis potenca menso, hipertrofia pro malforta evoluinteco de moralaj fundamentoj kaj de bremso de deziroj. Forta kaj egoisma homo, li decidis da#365;rigi eksperimentojn en sama direkto. Por ricevi decidajn pruvojn, li partoprenigis kura#285;ajn junajn volontulojn, pretajn al ajna heroa#309;o, nur por servi al la scio. Homoj en la eksperimentoj de Bet Lon malaperadis senspure, samkiel objektoj, kaj neniu sciigis pri si «el la transa flanko» de alia dimensio, kiel kalkulis la kruela matematikisto. Kiam Bet Lon sendis en «neekziston» — pli #285;uste, simple neniigis — grupon el dudek homoj, li estis ju#285;ita. Sukcesinte pruvi, ke li estis konvinkita pri tio, ke la homoj voja#285;as vivaj en alia dimensio kaj ke li agis nur kun konsento de siaj viktimoj, Bet Lon estis kondamnita al ekzilo, pasigis dek jarojn sur Merkuro kaj poste izoli#285;is sur la insulo de Forgeso. La historio de Bet Lon, la#365; opinio de Mven Mas, similis al lia propra. Tie same estis malpermesita ka#349;ita eksperimento, plenumita pro motivoj, malakceptitaj de la scienco, kaj tiu simileco tre malpla#265;is al Mven Mas. Postmorga#365; estos vica elsendo la#365; la Ringo, kaj tiam li estos libera dum ok tagoj — por la eksperimento. Mven Mas retrofleksis la kapon. La steloj #349;ajnis al li speciale helaj kaj proksimaj. Multajn li konis la#365; iliaj antikvaj nomoj kiel malnovajn amikojn. Ja #265;u ili ne estis #265;iamaj amikoj de la homo, direktantaj liajn vojojn, levantaj liajn pensojn, kura#285;igantaj revojn! Nehela steleto, klini#285;inta al la norda horizonto, — tio estas la Polusa, a#365; la Gama de Cefeo. En la erao de la Disa Mondo la Polusa estis en la Malgranda Ursino, sed turni#285;o de la randa parto de la Galaksio kune kun la suna sistemo iras direkte al Cefeo. Sterni#285;inta supre, en la Laktovojo, la Cigno, unu el la plej interesaj stelfiguroj de la norda #265;ielo, jam etendis suden sian longan kolon. En #285;i brulas belega duopa stelo, kiun antikvaj araboj nomis Albireo. Reale tie estas tri steloj: Albireo I, duopa, kaj Albireo II — grandega blua malproksima stelo kun granda planeda sistemo. #284;i estas preska#365; en sama distanco de ni, kiel la giganta suno en la vosto de la Cigno, Denebo, — blanka stelo kun lumeco je kvar mil okcent niaj sunoj. En la anta#365;a elsendo nia fidela amiko la 61 de la Cigno kaptis mesa#285;on de Albireo II — averton, ricevitan kvarcent jarojn post la tempo de la sendo, sed ege interesan. Fama kosma esploristo de Albireo II, kies nomo transdoneblis per la teraj sonoj, kiel Vli#293;#293; oz Ddiz, pereis en regiono de la konstelacio Liro, renkontinte la plej minacan dan#285;eron de la kosmo — stelon Ookr. La teraj sciencistoj klasigis tiajn stelojn al la klaso E, nomita tiel oma#285;e al la grandega fizikisto de la antikveco Ejn#349;tejno, anta#365;diveninta ekziston de tiaj steloj, kvankam poste tion oni longe pridubis, kaj estis e#265; difinita limo de maso de stelo, konata sub nomo la limo de #264;andrasekar.[47] Sed tiu antikva astrofizikisto bazis siajn kalkulojn nur sur elementa me#293;aniko de gravito kaj sur #285;enerala termodinamiko, tute ne atentinte la komplikan elektromagnetan strukturon de gigantaj kaj supergigantaj steloj. Sed #285;uste la elektromagnetaj fortoj kondi#265;as la ekziston de E-steloj, kiuj rivalas per ampleksoj kun ru#285;aj gigantoj de la klaso M — tiaj, kiel Antareso a#365; Betel#285;uzo, sed diferencas per pli granda denseco, proksimume egala al la denseco de la Suno. Kolosa gravitforto de tia stelo haltigas radiojn, ne permesante al lumo forlasi la stelon kaj forkuri en la spacon. Senfine longe ekzistis en la spaco tiuj neimageble grandegaj ka#349;itaj masoj, ka#349;i#285;ante en sia inerta oceano de gravito. En la antikva hinda religia mitaro «noktoj de Bramo» nomi#285;is periodoj de senaga kvieto de la supera dia#309;o, kiujn, la#365; la kredo de la antikvuloj, anstata#365;adis «tagoj», a#365; periodoj de kreado. Tio efektive similis al la longa akumulado de materio, poste fini#285;anta per varmi#285;o de supra#309;o de stelo #285;is la klaso O-nula — #285;is cent mil gradoj, kvankam la procezo havis nenian rilaton al dia#309;o. Finfine rezultis kolosa eksplodo, dis#309;etanta en la spaco novajn stelojn kun novaj planedoj. Tiel iam eksplodis la Kraba Nebulozo, atinginta nun diametron je kvindek duilionoj da kilometroj. Tiu eksplodo estis egala al forto de samtempa eksplodo de kvariliono da murdaj hidrogenaj bomboj de la EDM. Tute malhelaj E-steloj diveneblis en la spaco nur la#365; sia gravito, kaj pereo de stel#349;ipo, metinta la kurson apud la monstro, estis neevitebla. Nevideblaj infraru#285;aj steloj de la spektra klaso T same estis dan#285;ero sur vojo de #349;ipoj, kiel anka#365; malhelaj nuboj de grandaj korpuskloj a#365; tute malvarmi#285;intaj korpoj de la klaso TT. Mven Mas pensis, ke la kreo de la Granda Ringo, liginta mondojn, lo#285;atajn de racihavaj esta#309;oj, estis la plej granda revolucio por la Tero kaj respektive por #265;iu lo#285;ata planedo. Anta#365; #265;io #285;i estis venko super la tempo, super mallongeco de vivda#365;ro, permesanta nek al ni, nek al aliaj fratoj la#365; penso penetri en forajn profunda#309;ojn de la spaco. Sendo de mesa#285;o la#365; la Ringo estas sendo en ajnan estontecon, #265;ar penso de homo, aran#285;ita en tia formo, plu penetrados la spacon, #285;is atingos ties plej malproksimajn regionojn. Eblo esplori tre malproksimajn stelojn i#285;is reala, tio estas nur demando de tempo. Anta#365;nelonge nin atingis mesa#285;o de grandega, sed tre malproksima stelo, nomita Gama de la Cigno. #284;is #285;i estas du mil okcent parsekoj, kaj mesa#285;o iras dum pli ol na#365; mil jaroj, sed #285;i estas komprenebla al ni kaj povis esti de#265;ifrita de anoj de la Ringo, proksimaj la#365; karaktero de pensado. Estas tute alia afero, se mesa#285;o iras de globaj stelsistemoj kaj stelamasoj, kiuj estas pli antikvaj, ol niaj plataj sistemoj. Same estas pri la centro de la Galaksio — en #285;ia aksa stela nubo estas kolosa zono de vivo sur milionoj da planedaj sistemoj, ne sciantaj noktan mallumon, prilumataj de radiado de la galaksia centro. De tie estas ricevitaj nekompreneblaj mesa#285;oj — bildoj de komplikaj strukturoj, neesprimeblaj per niaj nocioj. La Akademio de Limoj de Scio jam dum kvarcent jaroj nenion povas de#265;ifri. Kaj eble… La spirado de la afrikano interrompi#285;is pro subita penso. De proksimaj planedaj sistemoj — anoj de la Ringo — venas mesa#285;oj pri interna vivo de #265;iu el lo#285;ataj planedoj — pri #285;ia scienco, te#293;niko, #285;iaj arta#309;oj, dum eble la malproksimaj antikvaj mondoj de la Galaksio montras la eksteran, kosman movi#285;on de sia scienco kaj vivo? Montras, kiel ili rekonstruas planedajn sistemojn la#365; sia deziro? «Balaas» la spacon de malhelpantaj al stel#349;ipoj meteor#349;tonoj, faligas ilin, kaj samtempe anka#365; maloportunajn por vivo malvarmajn eksterajn planedojn en la centran sunon, da#365;rigante #285;ian radiadon a#365; intence altigante temperaturon de siaj sunoj. Eble, e#265; tio ne sufi#265;as — ili rekonstruas najbarajn planedajn sistemojn, kie estas kreataj plej bonaj kondi#265;oj por vivo de gigantaj civilizoj. Mven Mas konekti#285;is kun konservejo de memorregistra#309;oj de la Granda Ringo kaj klavis kodon de unu el la malproksimaj mesa#285;oj. Sur la ekrano malrapide ekna#285;is strangaj bildoj, venintaj al la Tero de la globa stelamaso Omego de la Centa#365;ro. #284;i estis la dua el la plej proksimaj al la suna sistemo kaj distancis nur je ses mil okcent parsekoj. Dum dudek du mil jaroj penetradis la mondan spacon lumo de #285;iaj helaj steloj, por atingi okulojn de tera homo. Densa blua nebulo sterni#285;is per glataj tavoloj, kiuj estis trapikitaj per vertikalaj nigraj cilindroj, sufi#265;e rapide turni#285;antaj. Apena#365; rimarkeble la konturoj de la cilindroj de tempo al tempo kunpremi#285;adis, i#285;adis similaj al malaltaj konusoj, kunigitaj per la bazoj. Tiam la tavoloj de la blua nebulo dis#349;iri#285;adis je akraj fajraj serpoj, freneze rotaciantaj konusoj, la mallumo malaperadis ien supren, kreskadis kolosaj blindige blankaj kolonoj, el malanta#365; kiuj per oblikvaj kulisoj el#349;ovi#285;adis e#285;aj akra#309;oj de verda koloro. Mven Mas frotis la frunton en penoj kapti almena#365; ion kompreneblan. Sur la ekrano la e#285;aj akra#309;oj volvi#285;is spirale #265;irka#365; la blankaj kolonoj kaj subite dis#349;uti#285;is per torento de metale brilantaj globoj, kunmeti#285;intaj en vastan ringan zonon. La zono komencis kreski la#365;lar#285;e kaj la#365;alte. Mven Mas subridis kaj mal#349;altis la registra#309;on, reveninte al siaj anta#365;aj pensoj. «Pro manko de lo#285;ataj mondoj a#365;, pli #285;uste, de ligo kun ili en la altaj latitudoj de la Galaksio ni, la homoj de la Tero, ankora#365; ne povas eliri el nia malheligita ekvatora zono de la Galaksio. Ne povas levi#285;i super la kosma polvo, en kiun estas mergita nia stelo — la Suno kaj #285;iaj najbaroj. Tial ekkoni la Universon por ni estas pli malfacile, ol por aliaj…» Mven Mas movis la rigardon al la horizonto, tien, kie malsupre de la Granda Ursino, sub la #264;ashundoj, ku#349;is la stelfiguro Berenica Hararo. Tio estis la «norda» poluso de la Galaksio. #284;uste en tiu direkto estis malfermi#285;anta tuta vasteco de la ekstergalaksia spaco, same kiel en la kontra#365;a punkto de la #265;ielo — en la konstelacio Skulptisto, nemalproksime de la fama stelo Fomalha#365;to, #265;e la «suda» poluso de la galaksia sistemo. En la randa regiono, kie situas la Suno, diko de bran#265;oj de la spirala disko de la Galaksio estas nur #265;irka#365; sescent parsekoj. Perpendikulare al la ekvatora ebeno de la Galaksio eblus trairi tricent-kvarcent parsekojn, por levi#285;i super la nivelo de #285;ia giganta stela rado. Tiu vojo, netrairebla por stel#349;ipo, ne estis neebla por elsendoj de la Ringo. Sed ankora#365; neniu planedo de steloj, situantaj en tiuj regionoj, ani#285;is al la Ringo… La eternaj enigmoj kaj la senrespondaj demandoj i#285;us nenio, se li sukcesus fari ankora#365; unu plej grandan el sciencaj revolucioj — venki la tempon, lerni trairi ajnan spacon dum ajna tempoda#365;ro, treti per mastra piedo la senfinajn vasta#309;ojn de la kosmo. Tiam ne nur nia Galaksio, sed anka#365; aliaj stelaj insuloj i#285;os ne pli malproksimaj de ni, ol malgrandaj insuletoj de Mediteraneo, kiu pla#365;das nun malsupre en nokta mallumo. En tio estas la pravigo de la despera provo, elpensita de Ren Boz kaj realigata de li, Mven Mas, la estro de la eksteraj stacioj de la Tero. Se ili povus pli bone motivi la eksperimenton, por ricevi permeson de la Konsilio… Lumoj de la Spirala Vojo #349;an#285;is la koloron de la oran#285;a al la blanka: estis la dua horo de nokto — la tempo de plifortigo de transportado. Mven Mas rememoris, ke morga#365; estos la festo de Flamaj Tasegoj, al kiu lin vokis #264;ara Nandi. La estro de la eksteraj stacioj ne povis forgesi la renkonton sur mara bordo kaj tiun ru#285;-bronzan junulinon kun cizelita fleksi#285;emo de movoj. #348;i estis kiel floro de sincereco kaj fortaj impetoj, malofta en la epoko de bone disciplinitaj sentoj. Mven Mas revenis en la laboran #265;ambron, vokis la Instituton de Metagalaksio, laborantan nokte, kaj petis sendi al li por la morga#365;a nokto stereofilmojn de kelkaj galaksioj. Ricevinte konsenton, li levis sin sur la tegmenton de la interna fasado. #264;i tie trovi#285;is lia aparato por malproksimaj saltoj. Mven Mas #349;atis tiun nepopularan sporton kaj atingis nemalgrandan majstrecon. Fiksinte rimenojn de heliuma balono #265;irka#365; si, la afrikano per risorta salto levi#285;is en la aeron, por sekundo #349;altinte pu#349;an helicon, kiun nutris malpeza akumulilo. Mven Mas #265;irka#365;skribis en la aero arkon longan je #265;irka#365; sescent metroj, alteri#285;is sur elstara#309;o de la Domo de Man#285;o kaj ripetis salton. Per kvin saltoj li atingis negrandan #285;ardenon sub deklivo de kalko#349;tona monto, demetis la aparaton sur aluminia turo kaj deglitis la#365; stango sur la teron, al sia malmola lito, staranta sub grandega platano. Sub susuro de folioj de la potenca arbo li ekdormis. La festo de Flamaj Tasegoj ricevis sian nomon de fama versa#309;o de poeto-historiisto Zan Sen, priskribinta antikvan hindan moron elekti la plej belajn virinojn, kiuj alportadis al forirantaj al gloro herooj batalajn glavojn kaj tasegojn kun flamanta en #285;i aroma rezino. Glavoj kaj tasegoj delonge ne estis uzataj, sed restis simbolo de heroa#309;o. Kaj heroa#309;oj senlime multobli#285;is en la kura#285;a, energiplena lo#285;antaro de la planedo. Grandega laborkapablo, en la pasinteco konata nur al speciale eltenemaj homoj, kiujn oni nomis geniuloj, plene dependis de fizika fortikeco de korpo kaj de abundo de stimulaj hormonoj. Zorgo pri fizika povo dum jarmiloj faris tion, ke ordinara homo de la planedo i#285;is simila al antikvaj herooj, nesatigeblaj en heroeco, amo kaj ekkono. La festo de Flamaj Tasegoj i#285;is printempa festo de virinoj. #264;iujare, en la kvara monato post vintra solstico, a#365;, la#365; la antikva nomo, en aprilo, la plej #265;armaj virinoj de la Tero montradis sin en dancoj, kantoj, gimnastikaj ekzercoj. Fajnaj nuancoj de belo de diversaj rasoj, manifesti#285;antaj en la miksita lo#285;antaro de la planedo, brilis #265;i tie en neel#265;erpebla diverseco, kiel facetoj de juvel#349;tonoj, donante senfinan #285;ojon al spektantoj — de lacaj pro pacienca laboro sciencistoj kaj in#285;enieroj #285;is vervaj artistoj a#365; tute ankora#365; junaj lernejanoj de la tria ciklo. Ne malpli bela estis la a#365;tuna vira festo de Heraklo, farata en la na#365;a monato. Maturi#285;intaj junuloj raportadis pri plenumitaj de ili Heraklaj heroa#309;oj. Poste i#285;is moro dum tiuj tagoj fari tutmondajn revuojn de faritaj dum jaro rimarkindaj agoj kaj atingoj. La festo i#285;is komuna — vira kaj virina — kaj disspeci#285;is al la tagoj de Bela Utilo, de Supera Arto, de Scienca Kura#285;o kaj de Fantazio. Iam anka#365; Mven Mas estis agnoskita heroo de la unua kaj la tria tagoj… Mven Mas aperis en la giganta Suna halo de la Tirena stadiono #285;uste dum elpa#349;o de Veda. Li trovis la na#365;an sektoron de la kvara radiuso, kie sidis Evda Nal kaj #264;ara Nandi, kaj ekstaris sub ombro de arkado, a#365;skultante la malaltan vo#265;on de Veda. En blanka robo, alte levinte la helharan kapon kaj turninte la viza#285;on al la superaj galerioj de la halo, #349;i estis kantanta ion #285;ojan kaj #349;ajnis al la afrikano enkorpi#285;o de printempo. #264;iu el spektantoj premadis unu el kvar situantaj anta#365; li butonoj. Ekbrilantaj en la plafono de la halo oraj, bluaj, smeraldaj a#365; ru#285;aj lumoj montris takson al artisto kaj anstata#365;is bruajn apla#365;dojn de anta#365;aj tempoj. Veda finis kanti, estis rekompencita per bunta brilo de oraj kaj bluaj lumoj, inter kiuj perdi#285;is nemultaj verdaj, kaj ru#285;a, kiel #265;iam, pro emocio, ali#285;is al la amikinoj. Tiam alvenis anka#365; Mven Mas, renkontita afable. La afrikano #265;irka#365;rigardis, ser#265;ante per rigardo sian instruiston kaj anta#365;ulon, sed Dar Veter nenie videblis. — Kie vi ka#349;is Dar Veter-on? — #349;erce turnis sin Mven Mas al #265;iuj tri virinoj. — Kaj kien vi ka#349;is Ren Boz-on? — respondis Evda Nal, kaj la afrikano hastis deflanki#285;i de #349;iaj penetremaj okuloj. — Veter fosas sub Suda Ameriko, elprenante titanon, — diris pli kompatema Veda Kong, kaj io tremeris en #349;ia viza#285;o. #264;ara Nandi per defenda gesto altiris al si la belan historiistinon kaj alpremi#285;is per la vango al #349;ia vango. La viza#285;oj de amba#365; virinoj, tiaj malsamaj, estis similaj per unuiganta ilin milda tenero. La brovoj de #264;ara, rektaj kaj malaltaj sub la lar#285;a frunto, #349;ajnis konturo de #349;vebanta birdo kaj harmoniis kun la longaj okulfendoj. La brovoj de Veda estis levi#285;antaj supren. «La birdo eksvingis la flugilojn…» — pensis la afrikano. La densaj kaj brilantaj nigraj haroj de #264;ara estis falantaj sur la nukon kaj la #349;ultrojn, kontrastigante striktan koloron de la glatigitaj kaj alte kombitaj haroj de Veda. #264;ara rigardis al horlo#285;o en la kupolo de la halo kaj levis sin. La vesto de #264;ara afekciis la afrikanon. Sur la sunbrunaj #349;ultroj de la junulino ku#349;is platena #265;eneto, lasanta la kolon malkovrita. Sub la klavikloj la #265;eneto estis agrafita per brilanta ru#285;a turmalino. La fortikaj mamoj, similaj al vastaj renversitaj tasoj, #265;izitaj per mirinde preciza #265;izilo, estis preska#365; malkovritaj. Inter ili de la agrafo al la zono transiris strieto de malhel-viola #349;tofo. Samaj strietoj iris tra la mezo de #265;iu mamo, tirate malanta#365;en de la #265;eneto, fermita sur la nuda dorso. La tre maldikan talion de la junulino #265;irka#365;is blanka, kovrita per nigraj steloj zono kun platena buko en aspekto de luna serpo. Malanta#365;e al la zono estis alfiksita kvaza#365; duono de longa jupo el peza blanka silko, same ornamita per nigraj steloj. Neniaj juvela#309;oj estis sur la dancistino, krom brilantaj bukoj sur etaj nigraj #349;uoj. — Balda#365; estos mia vico, — senzorge diris #264;ara, direktante sin al arkado de trairejo, retrorigardis al Mven Mas kaj malaperis, akompanata per flustro de demandoj kaj per miloj da rigardoj. Sur la scenejo aperis gimnastino — belstatura junulino, a#285;a ne pli ol dek ok jarojn. Sub recitativo de muziko, prilumita per ora lumo, la gimnastino faris rapidegan kaskadon de ekflugoj, saltoj kaj turnoj, rigidi#285;ante en nepensebla ekvilibro en momentoj de kantecaj kaj malrapidaj transiroj de la melodio. La spektantoj aprobis la elpa#349;on per multaj oraj lumoj, kaj Mven Mas pensis, ke al #264;ara Nandi estos malfacile elpa#349;i post tia sukceso. En eta maltrankvilo li pririgardis la senviza#285;an multon de homoj kontra#365;e, kaj subite rimarkis en la tria sektoro pentriston Kart San-on. Tiu salutis lin kun gajeco, #349;ajninta al la afrikano nekonvena, — kiu, se ne la pentristo, verkinta de #264;ara la pentra#309;on «Filino de Mediteraneo», devus maltrankvili pri sorto de #349;ia elpa#349;o. Nur la afrikano sukcesis pensi, ke post la eksperimento li veturos por rigardi la pentra#309;on, kiam la lumoj supre estingi#285;is. La diafana planko el organika vitro ekbrilis per karmezina lumo de arda krudfero. El sub malsuperaj #349;irmiloj de la scenejo ekstriis fluoj de ru#285;aj fajroj. Ili #309;eti#285;adis kaj alfluadis, kombini#285;ante kun ritmo de la melodio en penetranta kantado de violonoj kaj malalta sonoro de kupraj kordoj. Iom perpleksa pro rapideco kaj forto de la muziko, Mven Mas ne tuj rimarkis, ke en la centro de la flamanta planko aperis #264;ara, komencinta la dancon en tia ritmo, ke la spektantoj retenis la spiron. Mven Mas teruri#285;is, kio okazos, se la muziko postulos e#265; plian akcelon. Dancis ne nur la kruroj, ne nur la brakoj — la tuta korpo de la junulino estis respondanta al la flama muziko per ne malpli varmega spirado de la vivo. La afrikano pensis, ke se la antikvaj virinoj de Hindujo estis tiaj, kia estas #264;ara, do pravas la poeto, komparinta ilin kun flamaj tasegoj kaj doninta la nomon al la virina festo. La ru#285;eta sunbruno de #264;ara en rebriloj de la scenejo kaj de la planko ricevis helan kupran koloron. La koro de Mven Mas furioze ekbatis. Tiun koloron de ha#365;to li vidis #265;e la homoj de la fabela planedo Epsilono de la Tukano. Tiam li eksciis, ke povas ekzisti tia spiriteco de korpo, kapabla per siaj movoj, per delikatega #349;an#285;o de belaj formoj esprimi la plej profundajn nuancojn de sentoj, fantazio, pasio, petego pri #285;ojo. Anta#365;e plene strebinta en la neatingeblan foron de na#365;dek parsekoj, Mven Mas komprenis, ke en senlima ri#265;o da belo de la tera homaro povas ekzisti floroj, same belaj, kiel la garde konservata de li vizio de la fora planedo. Sed la longa strebo al la neebla revo ne povis malaperi tiel rapide. #264;ara, ricevinta aspekton de la ru#285;ha#365;ta filino de la Epsilono de la Tukano, firmigis la obstinan decidon de la estro de la eksteraj stacioj. Evda Nal kaj Veda Kong — mem bonegaj dancistinoj, nun unuafoje vidinte dancojn de #264;ara, estis afekciitaj. Veda, en kiu parolis sciencisto-antropologo kaj historiisto de antikvaj rasoj, decidis, ke en la fora pasinteco virinoj de Gondvano, de la sudaj landoj, #265;iam estis pli multaj, ol viroj, kiuj pereadis en bataloj kontra#365; multaj dan#285;eraj bestoj. Poste, kiam en multehomaj landoj de la sudo aperis despotaj #349;tatoj de la antikva Oriento, viroj pereadis en konstantaj militoj, ofte ka#365;zataj de religia fanatikeco a#365; de hazardaj kapricoj de despotoj. Filinoj de la Sudo vivis malfacilan vivon, en kiu estis cizelata ilia perfekteco. En la Nordo, #265;e maldensa lo#285;antaro kaj neri#265;a naturo, ne estis #349;tata despotismo de la Malhelaj jarcentoj. Tie da viroj konservi#285;is pli multe, virinojn oni taksis pli alte kaj vivis kun plia digno. Veda estis observanta #265;iun geston de #264;ara kaj pensis, ke en #349;iaj movoj estas mirinda dueco: ili estas samtempe teneraj kaj rabaj. La tenereco venis de glateco de movoj kaj nekredebla fleksi#285;emo de la korpo, kaj la raba impreso venis de abruptaj transiroj, turnoj kaj haltoj, okazantaj kun preska#365; nerimarkebla rapideco de rabobesto. Tiun #349;teliran fleksi#285;emon ricevis la malhelha#365;taj filinoj de Gondvano dum jarmiloj da malfacila lukto por ekzisto. Sed kiel harmonie #285;i kombini#285;is en #264;ara kun malmolaj kaj etaj kreto-helenaj trajtoj de la viza#285;o! En mallongan malrapidi#285;on de ada#285;o enplekti#285;is pliofti#285;antaj disonancaj sonoj de iaj frapinstrumentoj. Rapidega ritmo de ekflugoj kaj faloj de homaj sentoj en la danco estis esprimata per alterno de intensaj movoj kaj preska#365; plena ilia halto, kiam la dancistino rigidi#285;adis kiel senmova statuo. Veki#285;o de dormantaj sentoj, impeta eksplodo de ili, langvora mallevi#285;o, pereo kaj nova renaski#285;o, ree impeta kaj nekonata, la vivo katenita kaj luktanta kontra#365; neretenebla pasado de la tempo, kontra#365; klara kaj senkompata difiniteco de devo kaj sorto. Evda Nal eksentis, kiel proksima al #349;i estas la psikologia bazo de la danco, kiel #349;iaj vangoj kovri#285;as per ru#285;o kaj pliofti#285;as la spirado… Mven Mas ne sciis, ke la baleta suito estis verkita de komponisto speciale por #264;ara Nandi, sed #265;esis timi la uraganan ritmon, vidante, kiel facile regas #285;in la junulino. Ru#285;aj ondoj de lumoj brakumis #349;ian kupran korpon, #265;irka#365;is per skarlataj eksplodoj la fortikajn krurojn, dronis en malhelaj sinuoj de la #349;tofo, kiel a#365;roro ru#285;is sur la blanka silko. #348;iaj malanta#365;en fleksitaj brakoj malrapide rigidi#285;is super la kapo. Kaj subite, sen ajna finalo, rompi#285;is la furioza sono de alti#285;antaj notoj, haltis kaj estingi#285;is la ru#285;aj lumoj. La alta kupolo de la halo ekbrilis per ordinara lumo. La laca junulino klinis la kapon, kaj #349;iaj densaj haroj #349;irmis la viza#285;on. Post miloj da oraj lumeksplodoj a#365;di#285;is obtuza bruo. La spektantoj montris al #264;ara la superan respekton por artisto — dankis #349;in, ekstarinte kaj levinte super la kapoj kunmetitajn manojn. Kaj #264;ara, sentima anta#365; la elpa#349;o, konfuzi#285;is, de#309;etis la harojn de sur la viza#285;o kaj forkuris, turninte rigardon al la superaj galerioj. La aran#285;antoj de la festo deklaris pa#365;zon. Mven Mas impetis ser#265;i #264;ara-n, kaj Veda Kong kaj Evda Nal eliris sur gigantan, lar#285;an je kilometro, #349;tuparon el blua nediafana vitro — smalto, mallevi#285;antan de la stadiono rekte en la maron. Vespera krepusko, diafana kaj malvarmeta, instigis amba#365; virinojn bani sin la#365; ekzemplo de miloj da spektantoj de la festo. — Ne vane mi tuj rimarkis #264;ara-n Nandi, — ekparolis Evda Nal. — #348;i estas bonega aktorino. Hodia#365; ni vidis dancon de vivoforto! #284;uste tio, probable, estas Eroso de la antikvuloj… — Mi nun komprenis Kart San-on, ke belo efektive estas pli grava, ol al ni #349;ajnas. #284;i estas feli#265;o kaj senco de la vivo, li bone diris tiam! Kaj via difino estas #285;usta, — konsentis Veda, demetante la #349;uojn kaj mergante la piedojn en varman akvon, pla#365;dantan sur la #349;tupoj. — #284;usta, se psikan forton kreas sana, energiplena korpo, — korektis Evda Nal, demetante la robon kaj #309;etante sin en diafanajn ondojn. Veda atingis #349;in, kaj ili amba#365; ekna#285;is al grandega ka#365;#265;uka insulo, ar#285;entanta je kilometro kaj duono for de la bordo de la stadiono. Plata, egala kun la nivelo de akvo, la supra#309;o de la insulo estis borderita per vicoj de konk-formaj markezoj el perlamota plasto, de amplekso, sufi#265;a, por #349;irmi kontra#365; suno kaj vento tri-kvar homojn kaj plene izoli ilin disde najbaroj. Amba#365; virinoj ku#349;igis sin sur la mola, #349;anceli#285;anta planko de «konko», enspirante la eterne fre#349;an odoron de maro. — Post kiam ni intervidi#285;is sur la bordo, vi forte sunbruni#285;is! — diris Veda, #265;irka#365;rigardante la amikinon. — #264;u vi estis #265;e maro, a#365; tio estas piloloj de sunbruna pigmento? — Piloloj de SP, — konfesis Evda. — Mi estis sub suno nur hiera#365; kaj hodia#365;. — #264;u vi efektive ne scias, kie estas Ren Boz? — da#365;rigis Veda. — Proksimume scias, kaj tio sufi#265;as por mi, por esti maltrankvila! — malla#365;te diris Evda Nal. — #264;u vi vere deziras?.. — Veda eksilentis, ne fininte la penson, kaj Evda levis la pigre mallevitajn palpebrojn kaj rekte rigardis al #349;iaj okuloj. — Al mi Ren Boz #349;ajnas ia senhelpa, ankora#365; nematura knabo, — nedecideme kontra#365;is Veda, — kaj vi estas tia tuteca, kun potenca racio, ne cedanta al ajna viro. En via interno #265;iam senteblas #349;tala trunko de volo. — Tion al mi diris anka#365; Ren Boz. Sed vi ne pravas en la takso de li, same unuflanka, kiel Ren mem. Tio estas homo de kura#285;a kaj potenca racio, de grandega laborkapablo. E#265; en nia tempo nemulte troveblas egalaj al li homoj sur la planedo. En kombino kun liaj kapabloj ceteraj liaj kvalitoj #349;ajnas subevoluintaj, #265;ar ili estas kiel #265;e avera#285;aj homoj a#365; e#265; pli infanecaj. Vi #285;uste nomis Ren-on — li estas knabo, sed samtempe li estas heroo en preciza senco de tiu nocio. Jen Dar Veter — en li same estas knabeco, sed #285;i estas simple pro troo da fizika forto, sed ne pro nesufi#265;o de #285;i, kiel #265;e Ren. — Kaj kiel vi taksas Mven-on? — interesi#285;is Veda. — #264;u nun vi pli bone konati#285;is kun li? — Mven Mas estas bela kombina#309;o de malvarma racio kaj arkaika furiozeco de deziroj. Veda Kong ekridegis: — Kiel mi lernu tian precizecon de karakterizoj? — Psikologio estas mia fako, — kunpremis la #349;ultrojn Evda. — Sed permesu al mi nun demandi vin. #264;u vi scias, ke Dar Veter tre altiras min?.. — #264;u vi timas nedifinitivajn decidojn? — ru#285;i#285;is Veda. — Ne, #265;i tie ne estos pereiga nedefiniteco kaj nesincereco. #264;io #285;is sonoreco klaras… — Kaj sub atenta rigardo de la sciencistino-psikiatro Veda trankvile da#365;rigis: — Erg Noor… niaj vojoj disiris delonge. Mi nur ne povis obei al nova sento, dum li estas en la kosmo, mi ne povis malproksimi#285;i kaj per tio malgrandigi forton de espero, de kredo je lia reveno. Nun tio denove estas preciza kalkulo kaj certeco. Erg Noor #265;ion scias, sed iras la#365; sia vojo. Evda Nal brakumis per la maldika brako la rektajn #349;ultrojn de Veda. — #264;u tio signifas — Dar Veter? — Jes! — firme respondis Veda. — Kaj #265;u li scias? — Ne. Poste, kiam «Tantro» estos #265;i tie… #264;u ne tempas reveni? — ekkriis Veda. — Por mi tempas forlasi la feston, — diris Evda Nal, — la ferioj fini#285;as. Min atendas granda nova laboro en la Akademio de Mal#285;ojo kaj #284;ojo, kaj mi devas ankora#365; vidi la filinon. — #264;u via filino estas granda? — Dek sep. La filo estas multe pli a#285;a. Mi plenumis la devon de #265;iu virino kun normala sano kaj heredeco — du infanojn, ne malpli. Kaj nun mi deziras la trian — sed nur plena#285;an! Evda Nal ridetis, kaj #349;ia koncentrita viza#285;o eklumis per kareso de amo, la supera lipo, fleksita kiel kruta pafarko, duonmalfermi#285;is. — Kaj mi imagis al mi bonan grandokulan knabon… kun sama karesa kaj mirigita bu#349;o… sed kun lentugoj kaj stumponazan, — ruzete diris Veda, rigardante rekte anta#365; si. #348;ia amikino, silentinte, demandis: — #264;u vi ankora#365; ne havas novan laboron? — Ne, mi atendas «Tantron». Poste estos longa ekspedicio. — Veturu kun mi al la filino, — proponis Evda, kaj Veda volonte konsentis. Je tuta muro de la observatorio altis sepmetra duonsfera ekrano por spektado de fotoj kaj filmoj, faritaj per potencaj teleskopoj. Mven Mas #349;altis sinoptikan foton de sektoro de la #265;ielo apud la norda poluso de la Galaksio — la meridianan strion de konstelacioj ekde la Granda Ursino #285;is la Korvo kaj la Centa#365;ro. #264;i tie, en la #264;ashundoj, la Berenica Hararo kaj la Virgulino, situis multaj galaksioj — stelaj insuloj de la Universo en formo de plataj radoj a#365; diskoj. Speciale multe da ili estis malkovritaj en la Berenica Hararo — apartaj, regulaj kaj malregulaj, en diversaj turnoj kaj projekcioj, iam nekredeble malproksimaj, distancantaj je miliardoj da parsekoj, iam kreantaj tutajn «nubojn» el dekoj da miloj da galaksioj. La plej grandaj galaksioj atingas de dudek #285;is kvindek mil parsekojn en diametro, kiel nia stela insulo a#365; la galaksio NN 89105+SB23, antikve nomata M-31, a#365; la nebulozo de Andromedo. La malgranda, malforte lumanta nebula nubeto videblis de sur la Tero per simpla okulo. Jam delonge la homoj malkovris sekretojn de tiu nubeto. La nebulozo evidenti#285;is giganta radsimila stelsistemo, unu-kaj-duon-oble pli granda, ol e#265; nia giganta Galaksio. Esplorado de la Andromeda galaksio, malgra#365; la distanco je kvarcent kvindek mil parsekoj, disiganta #285;in de la teraj observantoj, tre helpis al ekkono de nia propra Galaksio. Ekde la infana#285;o Mven Mas memoris bonegajn fotojn de diversaj galaksioj, ricevitajn helpe de elektronika konverto de optikaj bildoj a#365; per raditeleskopoj, penetrantaj e#265; pli malproksime en profunda#309;ojn de la kosmo, kiel, ekzemple, du gigantaj teleskopoj — la Pamira kaj la Patagonia, #265;iu kun diametro je kvarcent kilometroj. Galaksioj — monstraj amasoj de centmiliardoj da steloj, disigitaj per plurmilion-parsekaj distancoj, — #265;iam vekadis en li furiozan deziron ekscii la le#285;ojn de ilia konstruo, historion de ilia apero kaj postan sorton. Kaj la #265;efan, kio nun estis interesanta #265;iun lo#285;anton de la Tero, — la demandon pri vivo sur sennombraj planedaj sistemoj de tiuj insuloj de la Universo, pri brulantaj tie fajroj de penso kaj scio, pri homaj civilizoj en tiom senlime foraj spacoj de la kosmo. Sur la ekrano aperis tri steloj, kiujn antikvaj araboj nomis Sirra#293;, Mira#293; kaj Alma#293; — alfa, beta kaj gama de Andromedo, situantaj la#365; levi#285;anta rekto. Amba#365;flanke de tiu linio situis du proksimaj galaksioj — la giganta Andromeda galaksio kaj la bela spiralo M-33 en la konstelacio Triangulo. Mven Mas ne deziris ankora#365;foje vidi iliajn konatajn lumantajn konturojn kaj #349;an#285;is la metalan filmon. Jen galaksio, konata ekde antikveco, nomita tiam NGK 5194, a#365; M-51 en la konstelacio #264;ashundoj, distancanta je milionoj da parsekoj. Tio estas unu el la nemultaj galaksioj, videblaj de ni plate, perpendikulare al la ebeno de la «rado». Hele lumanta densa kerno el milionoj da steloj, kun du spiralaj bran#265;oj. Iliaj longaj ekstrema#309;oj #349;ajnas #265;iam pli malfortaj kaj nebulaj, #285;is malaperas en mallumo de la spaco, etendi#285;ante en kontra#365;aj direktoj je dekmiloj da parsekoj. Inter la #265;efaj bran#265;oj, alternante kun nigraj abismoj — densa#309;oj de malluma materio, etendi#285;as mallongaj strioj de stelaj densi#285;oj kaj nuboj de lumanta gaso, fleksitaj precize kiel platoj de turbino. Tre bela estas kolosa galaksio NGK 4565 en la konstelacio Berenica Hararo. De distanco je sep milionoj da parsekoj #285;i estas vidata e#285;e. Klinita al unu flanko, kiel #349;vebanta birdo, la galaksio vaste etendas flanken sian, evidente konsistantan el spiralaj bran#265;oj, maldikan diskon, kaj en la centro kiel platigita globo brilas la kerno, #349;ajnanta densa lumanta maso. Estas klare videble, kiom plataj estas la stelaj insuloj — la galaksion eblas kompari kun maldika rado de horlo#285;a me#293;anismo. La randoj de la rado estas neklaraj, kvaza#365; solvi#285;as en senfunda mallumo de la spaco. #264;e simila rando de nia Galaksio situas la Suno kaj eta polvero — la Tero, kunkro#265;ita per forto de scio kun multaj lo#285;ataj mondoj kaj etendinta flugilojn de homa penso super la eterneco de la kosmo! Mven Mas #349;altis la ekranon al la plej interesanta lin #265;iam galaksio NGK 4594 el la konstelacio Virgulino, same videbla en ebeno de #285;ia ekvatoro. Tiu galaksio, distancanta je dek milionoj da parsekoj, similis al dika lenso de brulanta stela maso, #265;irka#365;kovrita per tavolo de lumanta gaso. La#365; la ekvatoro la lenton estis trastrekanta dika nigra strio — densi#285;o de malluma materio. La galaksio #349;ajnis mistera lanterno, lumanta el abismo. Kiaj mondoj estis ka#349;i#285;antaj tie, en #285;ia suma radiado, pli hela, ol de aliaj galaksioj, mezume atinganta la spektran klason F? #264;u ekzistas tie lo#285;antoj de potencaj planedoj, #265;u stre#265;i#285;as same, kiel #265;e ni, la penso super sekretoj de la naturo? Plena senrespondeco de la gigantaj stelaj insuloj igis Mven Mas-on kunpremi la pugnojn. Li komprenis tutan monstrecon de la distanco — #285;is tiu galaksio lumo iras dum tridek du milionoj da jaroj! Por inter#349;an#285;o de mesa#285;oj necesos sesdek kvar milionoj da jaroj! Mven Mas fosis en bobenoj, kaj sur la ekrano ekbrilis granda, hela kaj ronda makulo de lumo inter maloftaj kaj malhelaj steloj. Malregula nigra strio estis sekcanta la makulon duone, kontrastigante forte lumantajn fajrajn masojn amba#365;flanke de la nigro, kiu estis lar#285;i#285;anta #265;e la ekstrema#309;oj kaj malheligis vastan kampon de brulanta gaso, ringe #265;irka#365;anta la helan makulon. Tiel aspektis ricevita per nekredeblaj te#293;nikaj artifikoj foto de kunpu#349;i#285;antaj galaksioj en la konstelacio Cigno. Tiu kunpu#349;i#285;o de gigantaj galaksioj, egalaj amplekse al la nia a#365; al la Andromeda, estis delonge konata kiel fonto de radiado, probable, la plej potenca en la atingebla por ni parto de la Universo. Rapide movi#285;antaj kolosaj gasaj strioj naskis elektromagnetajn kampojn de tia nekredebla povumo, ke ili sendis al #265;iuj randoj de la Universo mesa#285;on pri la titana katastrofo. La materio mem estis sendanta tiun signalon pri la akcidento per radistacio kun povumo je kviniliardo, a#365; mil kvinilionoj da kilovatoj. Sed la distanco #285;is la galaksioj estis tiel granda, ke la foto, brilanta sur la ekrano, montris ilian staton anta#365; centoj da miliardoj da jaroj. Kiel aspektas nun la galaksioj, pasantaj unu tra la alia, ni vidos post tiom granda tempo, ke ne estas sciate, #265;u ekzistos la homaro tiom neimageble longe. Mven Mas salte ekstaris kaj apogi#285;is per la manoj al la masiva tablo tiel, ke krakis la artikoj. La milionjaraj da#365;roj de transsendo, neatingeblaj por dekmiloj da generacioj, signifantaj mortigan por la konscio «neniam» e#265; por plej foraj posteuloj, povus malaperi pro svingo de sor#265;a bastono. Tiu sor#265;a bastono estas la malkovro de Ren Boz kaj ilia kuna eksperimento. Neimageble foraj punktoj de la Universo i#285;os en distanco de etendita mano! Antikvaj astronomoj opiniis galaksiojn diskurantaj. Lumo, venanta en terajn teleskopojn de malproksimaj stelaj insuloj, estis #349;an#285;ita — lumaj osciloj estis plilongigitaj, transformi#285;inte en ru#285;ajn ondojn. Tiu ru#285;i#285;o de la lumo atestis pri forirado de galaksioj de la observanto. Homoj de la pasinteco kutimi#285;is percepti fenomenojn unuflanke kaj rektlinie — ili kreis teorion de la ekspansianta a#365; eksplodanta Universo, ankora#365; ne komprenante, ke ili vidas unu flankon de la granda procezo de detruo kaj kreo. #284;uste nur unu flanko — tiu de disipo kaj detruo, alivorte transiro de energio sur malpli altajn nivelojn la#365; la dua le#285;o de termodinamiko, percepti#285;is per niaj sensoj kaj per aparatoj, konstruitaj por plifortigo de tiuj sensoj. La alia flanko — tiu de akumulo, kolekto kaj kreo — ne estis sentata de la homoj, #265;ar la vivo mem #265;erpis sian forton el energio, disipata de steloj-sunoj, kaj respektive al tio krei#285;is nia percepto de la #265;irka#365;anta mondo. Sed la potenca homa menso penetris anka#365; en tiujn ka#349;itajn disde ni procezojn de kreo de mondoj en nia Universo. Sed en tiuj antikvaj tempoj #349;ajnis, ke ju pli malproksime de la Tero situis iu galaksio, des pli grandan rapidon de fori#285;o #285;i montris. #264;e enprofundi#285;o en la spacon la afero atingis proksimajn al la luma rapidojn de galaksioj. La limo de videbla Universo i#285;is tiu distanco, de kiu galaksioj #349;ajnus atingintaj la luman rapidon — efektive nenian lumon ni ricevus de ili kaj neniam povus ilin vidi. Nun ni scias la ka#365;zojn de ru#285;i#285;o de lumo de foraj galaksioj. Ili estas pluraj. De malproksimaj stelaj insuloj nin atingas nur lumo, eligata de iliaj helaj centroj. Tiuj kolosaj masoj de materio estas #265;irka#365;itaj de ringaj elektromagnetaj kampoj, tre forte efikantaj al lumradioj ne nur per sia povumo, sed anka#365; per sia longeco, akumulanta malrapidigon de lumaj osciloj, kiuj i#285;as pli longaj ru#285;aj ondoj. Astronomoj delonge sciis, ke lumo de tre densaj steloj ru#285;i#285;as, linioj de la spektro #349;ovi#285;as al la ru#285;a ekstrema#309;o kaj la stelo #349;ajnas malproksimi#285;anta, kiel, ekzemple, la dua kompona#309;o de Siriuso — la blanka nano Siriuso B. Ju pli malproksima estas galaksio, des pli centri#285;as atingantaj nin radioj kaj des pli forta estas #349;ovi#285;o al la ru#285;a ekstrema#309;o de la spektro. Aliflanke, lumaj ondoj dum tre longa vojo la#365; la spaco «balanci#285;as», kaj lumaj kvantumoj perdas parton de energio. Nun tiu fenomeno estas esplorita — ru#285;aj ondoj povas esti anka#365; lacaj, «maljunaj» ondoj de ordinara lumo. E#265; #265;ien penetrantaj lumaj ondoj «maljuni#285;as», trakurante nepenseblajn distancojn. Do kia povas esti espero trairi ilin por homo, krom surtreti la graviton mem per #285;ia malo, kiel tio sekvas el la matematiko de Ren Boz? Ne, malgrandi#285;is la maltrankvilo. Li pravas, farante la senekzemplan eksperimenton! Mven Mas, kiel #265;iam, eliris sur la balkonon de la observatorio kaj komencis rapide iradi. En la lacaj okuloj ankora#365; lumis foraj galaksioj, sendantaj al la Tero ondojn de ru#285;a lumo kiel signalojn, petantajn pri helpo, vokojn al #265;iovenka penso de la homo. Mven Mas ekridis malla#365;te kaj certe. Tiuj #265;i ru#285;aj radioj i#285;os same proksimaj al la homo, kiel tiuj, kiuj #265;irka#365;kovris per ru#285;a lumo de vivo la korpon de #264;ara Nandi en la festo de Flamaj Tasegoj, de #264;ara, neatendite montri#285;inta al li kiel kupra filino de la stelo Epsilono de la Tukano, la junulino de liaj revoj. Kaj li direktos la vektoron de Ren Boz #285;uste al la Epsilono de la Tukano jam ne nur en espero ekvidi la belan mondon, sed anka#365; oma#285;e al #349;i — #285;ia tera reprezentantino! |
||
|