"La nebulozo de Andromedo" - читать интересную книгу автора (Efremov Ivan)#264;apitro 9 Lernejo de la tria cikloLa kvarcent deka lernejo de la tria ciklo situis sude de Irlando. Vastaj kampoj, vinber#285;ardenoj kaj kverkaj bosketoj estis mallevi#285;antaj de sur verdaj montetoj al la maro. Veda Kong kaj Evda Nal alveturis dum leciona horo kaj estis malrapide irantaj la#365; ringa koridoro, #265;irka#365;anta lerno#265;ambrojn, disvolvitajn la#365; perimetro de la ronda domo. Estis malserena tago kun eta pluvo, kaj la lecionoj okazis en la #265;ambroj, sed ne sur gazonoj sub arboj, kiel ordinare. Veda Kong, eksentinta sin lerneja knabino, #349;teliradis kaj suba#365;skultadis #265;e enirejoj, aran#285;itaj, kiel en plej multaj lernejoj, sen pordoj, kun muraj elstara#309;oj, kulise #349;ovitaj unu post la alia. Evda Nal eniris en la ludon. La virinoj singarde ka#349;rigardadis en klas#265;ambrojn, penante trovi la filinon de Evda kaj resti nerimarkitaj. En la unua #265;ambro ili trovis desegnitan je tuta muro per blua kreto vektoron, #265;irka#365;itan de spiralo, disvolvi#285;anta la#365; #285;i. Du pecoj de la spiralo estis #265;irka#365;itaj per transversaj elipsoj kun enskribita en ilin sistemo de ortaj koordinatoj. — La dupolusa matematiko! — kun #349;erca teruro ekkriis Veda. — #264;i tie estas io pli granda! Ni atendu minuton, — kontra#365;is Evda. — Nun, kiam ni konati#285;is kun la ombraj funkcioj de ko#293;lea, alivorte spirala propaga movi#285;o, aperantaj la#365; vektoro, — estis klariganta maljuna instruisto kun profunde sidantaj brulantaj okuloj, — ni aliras la nocion «repaguluma kalkulo». La nomo de la kalkulo devenas de antikva latina vorto, signifanta «baro, fermilo», pli #285;uste, transiro de unu kvalito en la alian, prenita en duflanka aspekto. — La instruisto almontris al la lar#285;a elipso transverse de la spiralo. — Alivorte, tio estas matematika esploro de reciproke transformi#285;antaj fenomenoj. Veda Kong ka#349;i#285;is malanta#365; la elstara#309;o, fortreninte la amikinon je la mano. — Tio estas nova! El tiu fako, pri kiu parolis via Ren Boz sur la mara bordo. — Lernejo #265;iam donas al lernantoj la plej novan, konstante de#309;etante la malnovan. Se nova generacio ripetados malnovi#285;intajn nociojn, do kiel ni garantios rapidan movi#285;on anta#365;en? Kaj e#265; sen tio por transdono de stafeto de scio al infanoj perdi#285;as tiel senfine multe da tempo. Jardekoj pasos, #285;is infano i#285;os plenvalore edukita, ta#365;ga por plenumo de gigantaj aferoj. Tiu pulsado de generacioj, kie oni faras pa#349;on anta#365;en kaj na#365; dekonojn malanta#365;en, dum kreskas kaj lernas nova generacio, — estas la plej malfacila por la homo biologia le#285;o de morto kaj renaski#285;o. Multo el tio, kion ni lernis pri matematiko, fiziko kaj biologio, malnovi#285;is. Alia afero estas via historio: #285;i malnovi#285;as malpli rapide, #265;ar #285;i mem estas tre malnova. Ili rigardis en alian #265;ambron. Instruistino, starinta per la dorso al ili, kaj absorbitaj de la lekcio lernejanoj nenion rimarkis. #264;i tie estis altaj gejunuloj deksepjaraj. Iliaj rozkolori#285;intaj vangoj atestis, kiom ili estas interesitaj de la leciono. — Ni, la homaro, pasis grandegajn elprovojn. — La vo#265;o de la instruistino sonoris per emocio. — Kaj #285;is nun la #265;efa afero en la lerneja historio estas esploro de historiaj eraroj de la homaro kaj de iliaj konsekvencoj. Ni pasis neelteneblan kompliki#285;on de vivo kaj #265;iutagaj aferoj, por veni al pleja simpleco. La kompliki#285;o de #265;iutaga vivo kondukis al simpligo de spirita kulturo. Devas esti neniaj superfluaj a#309;oj, ligantaj homon, kies traviva#309;oj kaj perceptoj estas multe pli fajnaj kaj komplikaj en simpla vivo. #264;io, kio rilatas al priservo de #265;iutaga vivo, same estas pripensata de la plej bonaj cerboj, kiel gravegaj problemoj de scienco. Ni sekvis la #285;eneralan vojon de evoluo de animala menso, kiu estis direktita al liberigo de atento per a#365;tomatigo de movoj, evoluigo de refleksoj en laboro de nerva sistemo de organismo. A#365;tomatigo de produktadaj fortoj kreis analogian refleksan sistemon de regado en ekonomia produktado kaj permesis al multegaj homoj okupi#285;i pri tio, kio estas la #265;efa afero de la homo, — pri sciencaj esploroj. Ni ricevis de la naturo grandan esploreman cerbon, kvankam komence #285;i estis destinita nur por ser#265;ado de nutra#309;o kaj esploro de #285;ia man#285;ebleco. — Bone! — flustris Evda Nal kaj tiam ekvidis la filinon. La junulino, nenion konjektante, penseme rigardis al onda surfaco de fenestra vitro, permesanta vidi nenion ekster la klaso. Veda Kong scivole estis komparanta #349;in kun la patrino. Samaj rektaj longaj nigraj haroj, traplektitaj #265;e la filino per blua fadeno kaj subligitaj per du grandaj ma#349;oj. Sama mallar#285;i#285;anta malsupre ovalo de la viza#285;o, en kiu estis io infana pro la tro lar#285;a frunto kaj la vangostoj, elstarantaj sub la frunto. Ne#285;e blanka bluzo el artefarita lano substrekis la malheletan palecon de #349;ia ha#365;to kaj la akran nigrecon de la okuloj, brovoj kaj okulharoj. Koliero el ru#285;a koralo harmoniis kun la sendube originala aspekto de tiu junulino. La filino de Evda estis vestita per sama lar#285;a kaj mallonga, super la genuoj, pantalono, kiel #265;iuj en la klaso, nur distingi#285;anta per ru#285;a fran#285;o, enkudrita en flankajn orlojn. — Indiana ornama#309;o, — flustris Evda Nal al demanda rideto de la amikino. Evda kaj Veda hastis retiri#285;i en la koridoron: el la klas#265;ambro, fininte la lekcion, estis eliranta la instruistino. Poste impetis kelkaj lernantoj, inter ili anka#365; la filino de Evda. Subite la junulino rigidi#285;is, ekvidinte la patrinon — sian fieron kaj #265;iaman ekzemplon por imito. Evda ne sciis, ke en la lernejo ekzistis rondeto de #349;iaj adorantoj, decidintaj iri en la vivo la#365; sama vojo, kiel la fama Evda Nal. — Panjo! — flustris la junulino kaj, #309;etinte sin#285;eneman rigardon al la kunulino de la patrino, alpremi#285;is al Evda. La instruistino haltis kaj aliris pli proksime. — Mi devas sciigi la lernejan konsilion, — diris #349;i, ne obeante al protesta gesto de Evda Nal. — Ni prenos iun utilon el via veno. — Prefere prenu utilon jen el kiu. — Evda prezentis Veda-n Kong. La instruistino de historio kovri#285;is per ru#285;o kaj i#285;is tute juna. — Tre bone! — #348;i penis konservi la afereman tonon. — La lernejo estas anta#365; fino de la plej a#285;aj grupoj. Vivrekomendoj de Evda Nal en kombino kun sinoptika#309;o de antikvaj kulturoj kaj rasoj fare de Veda Kong — estas sukceso por nia junularo! #264;u vere, Rea? La filino de Evda ekapla#365;dis. La instruistino impetis per facila kurmaniero de gimnastino en oficejon, situantan en longa rekta alkonstrua#309;o. — Rea, #265;u vi preterlasos slojdon, kaj ni promenos en la #285;ardeno? — proponis Evda al la filino. — Mi ne sukcesos viziti vin ankora#365;foje anta#365; ol vi elektos la heroa#309;ojn. Pasintfoje ni ne decidis definitive… Rea senvorte prenis la patrinon je la mano. Lecionoj en #265;iu ciklo de lernado alternis kun slojdoj. Nun estis unu el la #349;atataj slojdoj de Rea — tajlado de optikaj vitroj, sed kio povis esti pli interesa kaj grava, ol veno de la patrino? Veda ekiris al videbla malproksime eta astronomia observatorio, lasinte la patrinon kaj la filinon solaj. Rea, infanece alpremi#285;inte al la forta mano de la patrino, iris apude, koncentrite pensante. — Kie estas via eta Kaj? — demandis Evda, kaj la junulino rimarkeble malgaji#285;is. Kaj estis #349;ia lernanto. Pli a#285;aj lernantoj vizitadis situantajn apude lernejojn de la unua a#365; la dua cikloj kaj observadis lernadon kaj edukadon de elektitaj zorgatoj. #264;e skrupula edukado tia integra helpo al instruistoj estis necesa. — Kaj transiris al la dua ciklo kaj forveturis malproksimen. Mi tiel beda#365;ras… Por kio oni nin transmovas de unu loko al alia #265;iun kvaran jaron, de ciklo al ciklo? — Vi ja scias, ke la psiko laci#285;as kaj malspriti#285;as en monotoneco de impresoj. — Mi nur ne komprenas, kial la unua el la kvar kvarjaraj[48] cikloj nomi#285;as la nula — ja en #285;i okazas same tre grava procezo de edukado kaj instruado de etuloj de a#285;o de unu #285;is kvar jaroj. — Tio estas malnova kaj malsukcesa nomo. Sed ni evitas #349;an#285;i establi#285;intajn terminojn sen ekstrema neceso. Tio #265;iam ka#365;zas nenecesan mal#349;paron de homa energio. Gardi la homaron kontra#365; #265;i tio devas #265;iu senescepte. — Sed ja la disigo de la cikloj — ili lernas kaj vivas aparte, iliaj konstantaj translo#285;i#285;oj de loko al loko — same estas granda mal#349;paro de fortoj? — Tion superkompensas refre#349;igo de percepto, de utila efiko de instruado, kiu alie kun #265;iu jaro neeviteble malkreskas. Vi, malgrandaj homoj, dum kresko kaj edukado i#285;as kvalite malsamaj esta#309;oj. Kuna vivo de malsamaj a#285;aj grupoj malhelpas al edukado kaj incitas lernantojn mem. Ni reduktis la diferencon al minimumo, dividinte infanojn al la kvar a#285;aj cikloj, sed tamen tio estas neperfekta. Sed ni konsili#285;u anta#365;e pri viaj revoj kaj aferoj. Mi devos prelegi al vi #265;iuj, kaj, eble, viaj demandoj klari#285;os per si mem. Rea komencis konfesi al la patrino siajn intimajn pensojn kun malfermita fidemo de infano de la erao de la Ringo, neniam spertinta ofendan mokon a#365; nekomprenon. La junulino estis enkorpi#285;o de juneco, ankora#365; nenion scianta pri la vivo, sed jam plena je pensema atendo. Kun deksepjari#285;o la junulino estis finonta la lernejon kaj enironta en la trijaran periodon de Heraklaj heroa#309;oj, plenumante laboron jam inter plena#285;uloj. Post la heroa#309;oj oni definitive difinas emojn kaj kapablojn. Tiam sekvas dujara supera lernado, donanta rajton al memstara laboro en elektita fako. Dum longa multjara vivo homo sukcesas pasi superan lernadon pri kvin-ses fakoj, #349;an#285;ante specon de laboro, sed de elekto de la unua kaj malfacila agado — la Heraklaj heroa#309;oj — dependas multo. Tial ili estis elektataj post skrupula pripensado kaj nepre kun pli a#285;a konsilanto. — #264;u vi jam pasis la finajn psikologiajn testojn? — kun#349;ovante la brovojn, demandis Evda. — Pasis. Mi havas de dudek #285;is dudek kvar en la unuaj ok grupoj, dek ok kaj dek na#365; en la deka grupo kaj en la dektria, kaj e#265; dek sep en la deksepa grupo! — fiere ekkriis Rea. — Tio estas bonega! — ek#285;ojis Evda. — Por vi estas malfermita #265;io. #264;u vi ne #349;an#285;is elekton de la unua heroa#309;o? — Ne. Mi estos flegistino sur la insulo de Forgeso, kaj poste tuta nia rondeto, la rondeto de viaj adorantoj, laboros en la Jutlanda psikologia hospitalo. Evda bonkore #349;ercis pri la fervoraj psikologoj, sed Rea elpetis la patrinon i#285;i la mentoro por la anoj de la rondeto, same starantaj anta#365; elekto de la heroa#309;oj. — Mi devos lo#285;i #265;i tie #285;is fino de la ferioj, — ekridis Evda. — Kion faros Veda Kong? Rea rememoris pri la kunulino de la patrino. — #348;i estas bona, — serioze diris Rea, — kaj preska#365; same bela, kiel vi! — Multe pli bela! — Ne, mi scias… Tute ne pro tio, ke vi estas mia panjo, — insistis Rea. — Eble, per unua rigardo #349;i #349;ajnas pli bona. Sed vi portas en vi internajn fortojn, kiujn Veda Kong ankora#365; ne havas. Mi ne diras, ke ne havos. Kiam havos — tiam… — #264;u eklipsos vian panjon, kiel luno stelon? Rea nege ekskuis la kapon. — Kaj #265;u vi restos surloke? Vi pasos e#265; pli malproksime ol #349;i! Evda movis la manon la#365; la glataj haroj, rigardinte en la levitan al #349;i viza#285;on de la filino. — #264;u ne sufi#265;as da la#365;doj, filino? Ni perdos tempon!.. Veda Kong kviete iris la#365; aleo, enprofundi#285;ante en boskon de lar#285;foliaj aceroj, susurantaj per humida peza foliaro. Unuaj signoj de vespera nebulo penis levi#285;i de sur proksima herbejo, sed estis momente disblovataj de vento. Veda Kong pensis pri movi#285;ema kvieto de la naturo kaj pri tio, kiel sukcese oni #265;iam elektas lokojn por konstruado de lernejoj. Gravega flanko de edukado estas evoluigo de akra percepto de la naturo kaj de delikata interrilato kun #285;i. Obtuzi#285;o de atento al la naturo estas, propre, halto de evoluo de homo, #265;ar, mallernante observi, homo perdas kapablon #285;eneraligi. Veda pensis pri scipovo instrui — valorega kapablo en la epoko, kiam oni finfine komprenis, ke instruado, propre, estas #285;uste edukado kaj ke nur tiel eblas prepari infanon al malfacila vojo de homo. Certe, fundamenton donas denaskaj ecoj, sed ili povas resti nerivelitaj sen fajna prilaboro de homa animo, farata de instruisto. La historiistino revenis al tiuj jam foraj tagoj, kiam #349;i mem estis modlita el kontra#365;diroj juna esta#309;o de la tria ciklo, tremanta pro deziro oferi sin kaj samtempe ju#285;anta pri la tuta mondo nur la#365; si mem, kun egocentrismo de sana juneco. «Kiom multe faris tiam la instruistoj — vere ne ekzistas pli nobla afero en nia mondo!» En la manoj de instruisto estas estonteco de lernanto, #265;ar nur per liaj penoj homo levi#285;as #265;iam pli alte kaj i#285;as #265;iam pli potenca, plenumante la plej malfacilan taskon — venkon de si mem, de memama avideco kaj nebriditaj deziroj. Veda Kong turnis sin al borderita de pinoj malgranda golfo, de kie a#365;di#285;is junulaj vo#265;oj, kaj balda#365; renkontis dekon da knaboj en plastaj anta#365;tukoj, diligente prilaborantajn longan kverkan trabon per hakiloj — instrumentoj, inventitaj jam en kavernoj de la #349;tonepoko. La junaj konstruantoj respekte salutis la historiistinon kaj klarigis, ke ili, imite al historiaj herooj, deziras konstrui #349;ipon sen helpo de a#365;tomataj segiloj kaj muntaj stabloj. La #349;ipo estas destinita por marveturo al ruinoj de Kartago, kiun ili deziras plenumi dum ferioj kune kun la instruistoj de historio, geografio kaj slojdo. Veda deziris sukceson al la #349;ipistoj kaj intencis iri pluen. Anta#365;en eliris alta kaj maldika junulo kun tute flavaj haroj. — #264;u vi alveturis kune kun Evda Nal? Tiuokaze #265;u mi povas fari kelkajn demandojn? Veda konsentis. — Evda Nal laboras en la Akademio de Mal#285;ojo kaj #284;ojo. Ni lernis socian organizon de nia planedo kaj de kelkaj aliaj mondoj, sed al ni oni ankora#365; ne diris pri celoj de tiu Akademio. Veda rakontis pri granda kalkulo, farata de la Akademio en la vivo de la socio, — la kalkulo de malfeli#265;o kaj feli#265;o en vivo de apartaj homoj, esploro de malfeli#265;o la#365; a#285;aj grupoj. Poste sekvas analizo de #349;an#285;i#285;oj de malfeli#265;o kaj #285;ojo la#365; etapoj de historia evoluo de la homaro. Malgra#365; diversa kvalito de traviva#309;oj, en sumoj, prilaboritaj per metodoj de grandaj nombroj — stokastiko, trovi#285;as gravaj le#285;ecoj. La Konsilioj, direktantaj pluan evoluon de la socio, nepre penas atingi pli bonajn indikojn. Nur #265;e kresko de #285;ojo a#365; #265;e #285;ia ekvilibro kun mal#285;ojo oni opinias, ke evoluo de la socio iras sukcese. — Do, la Akademio de Mal#285;ojo kaj #284;ojo estas la plej #265;efa? — demandis alia knabo kun kura#285;aj kaj viglaj okuloj. La aliaj ekridis, kaj la unua kunparolanto de Veda Kong klarigis: — Ol #265;ie ser#265;as #265;efecon. Kaj mem revas pri grandaj #265;efoj de la pasinteco. — Tio estas dan#285;era vojo, — ridetis Veda. — Kiel historiisto mi povas al vi diri, ke tiuj grandaj #265;efoj estis la plej ligitaj kaj dependaj homoj. — Ligitaj per kondi#265;eco de siaj agoj? — demandis la flavhara junulo. — #284;uste. Sed tio estis en neegalmezure kaj spontane evoluantaj antikvaj socioj de la EDM kaj pli fruaj. Nun #265;efeco ne ekzistas tial, ke agoj de #265;iu Konsilio estas nepenseblaj sen #265;iuj ceteraj Konsilioj. — Kaj la Konsilio de Ekonomio? Sen #285;i neniu povas entrepreni ion grandan, — singarde kontra#365;is la konfuzi#285;inta, sed ne perpleksi#285;inta Ol. — Prave, #265;ar ekonomio estas la sola reala bazo de nia ekzisto. Sed al mi #349;ajnas, ke vi havas ne tute #285;ustan koncepton pri #265;efeco. #264;u vi jam lernis citoarkitektonikon de la homa cerbo? La junuloj respondis jese. Veda petis doni al #349;i bastonon kaj desegnis sur sablo rondojn de la #265;efaj regaj institucioj. — Jen en la centro la Konsilio de Ekonomio. De #285;i ni streku rektajn ligojn al #285;iaj konsultaj organoj: AM#284; — la Akademio de Mal#285;ojo kaj #284;ojo, APF — la Akademio de Produktadaj Fortoj, ASAE — la Akademio de Stokastiko kaj Anta#365;diro de Estonteco, APL — la Akademio de Psikofiziologio de Laboro. La flanka ligo estas kun memstare aganta organo — la Konsilio de Stelnavigado. De #285;i estas rektaj ligoj al la Akademio de Direktitaj Radioj kaj al la eksteraj stacioj de la Granda Ringo. Poste… Veda desegnis sur la sablo komplikan skemon kaj da#365;rigis: — #264;u tio ne rememorigas al vi pri homa cerbo? La esploraj kaj kalkulaj centroj estas sensorganoj. La konsilioj estas asociaj centroj. Vi scias, ke la tuta vivo konsistas el altiro kaj forpu#349;o, ritmo de eksplodoj kaj akumuloj, ekscito kaj bremsado. La #265;efa centro de bremsado estas la Konsilio de Ekonomio, transportanta #265;ion sur la grundon de realaj ebloj de la socia organismo kaj de #285;iaj objektivaj le#285;oj. Tiu interagado de kontra#365;aj fortoj, kunigita en harmonian laboron, #285;uste estas nia cerbo kaj nia socio — amba#365; sen#265;ese movi#285;as anta#365;en. Iam anta#365;longe kibernetiko, a#365; scienco pri regado, sukcesis redukti komplikegajn interagojn kaj transformojn al relative simplaj agoj de ma#349;inoj. Sed ju pli evoluis nia scio, des pli komplikaj i#285;adis fenomenoj kaj le#285;oj de termodinamiko, biologio, ekonomio kaj por #265;iam malaperadis simpligitaj konceptoj pri la naturo a#365; pri procezoj de socia evoluo. La junuloj a#365;skultis Veda-n senmove. — Kio do estas la #265;efa en tia socia aran#285;o? — turnis #349;i sin al la #349;atanto de #265;efoj. Tiu konfuzite silentis, sed la unua junulo hastis helpi. — Movi#285;o anta#365;en! — kura#285;e deklaris li, kaj Veda i#285;is ravita. — Premion pro bonega respondo! — ekkriis #349;i kaj, #265;irka#365;rigardinte sin, demetis de la maldekstra #349;ultro emajlan agrafon, montrantan blankan albatroson super blua maro. La juna virino etendis la a#309;on al la junulo sur la malfermita manplato. Tiu #285;eni#285;is nedecideme. — Por memoro pri la hodia#365;a konversacio kaj pri movi#285;o anta#365;en! — insistis Veda, kaj la junulo prenis la albatroson. Subtenante la defalantan sur#349;ultra#309;on de la bluzo, Veda direktis sin reen en la parkon. La agrafo estis donaco de Erg Noor, kaj la subita deziro fordoni #285;in signifis multon, inklude anka#365; strangan deziron pli rapide de#309;eti de si la anta#365;an, forpasintan a#365; forpasantan, kion sciis pri si Veda. Ronda halo en centro de la domo kolektis tutan lo#285;antaron de la lerneja urbeto. Evda Nal en nigra robo ekstaris sur la centran podion, prilumitan desupre, kaj trankvile #265;irka#365;movis la rigardon la#365; vicoj de la amfiteatro. La a#365;ditorio eksilentis, a#365;skultante #349;ian nela#365;tan, klaran vo#265;on. Kriantajn amplifilojn oni uzadis nur okaze de dan#285;ero. Neceso de grandaj a#365;ditorioj malaperis #265;e evoluo de televidaj stereotelefonoj TVF. — Dek sep jaroj estas sojlo de la vivo. Balda#365; vi diros la tradiciajn vortojn en la kunvenejo de la Irlanda regiono: «Vi, plena#285;uloj, vokintaj min al la vojo de laboro, akceptu mian scion kaj deziron, akceptu mian laboron kaj instruu min tage kaj nokte. Donu al mi manon de helpo, #265;ar malfacila estas la vojo, kaj mi iros post vi». En tiu antikva formulo inter linioj estas ka#349;ita tre multe, kaj hodia#365; mi devas diri al vi pri tio. Vin ekde la infaneco oni instruas pri dialektika filozofio, iam en sekretaj libroj de antikveco nomita «La mistero de la Duobla». Oni opiniis, ke #285;ian potencon povas posedi nur «inicitoj» — fortaj, mense kaj morale altaj homoj. Nun vi ekde la juneco komprenas la mondon tra la le#285;oj de dialektiko, kaj #285;ia potenca forto servas al #265;iu. Vi venis en la vivon en la bone aran#285;ita socio, kreita de generacioj de miliardoj da famaj laborantoj kaj luktantoj por pli bona vivo. Kvincent generacioj pasis post la tempo de krei#285;o de unuaj socioj kun divido de laboro. Dum tiu tempo miksi#285;is diversaj rasoj kaj etnoj. Guto da sango, kiel oni diris antikve, — heredaj me#293;anismoj, diros ni nun, — estas en #265;iu el vi de #265;iu etno. Estis farita giganta laboro por purigi la heredecon disde konsekvencoj de nesingarda uzado de radiado kaj de malsanoj, oftaj en la pasinteco, penetrantaj en #285;iajn me#293;anismojn. Edukado de nova homo estas delikata laboro kun individua analizo kaj tre singarda aliro. Senrevene pasis la tempo, kiam la socio kontenti#285;adis per iel-tiel, hazarde edukitaj homoj, kies malvirtoj estis pravigataj per heredeco, per denaska naturo de homo. Nun #265;iu malbone edukita homo estas ripro#265;o al la tuta socio, peza eraro de granda kolektivo da homoj. Sed vi, ankora#365; ne liberi#285;intaj de junula egocentrismo kaj trotakso de sia memo, devas klare kompreni, kiom multaj aferoj dependas de vi mem, kiomgrade vi mem estas kreantoj de via libero kaj de intereso de via vivo. Elekto de vojoj #265;e vi estas tre vasta, sed tiu libero de elekto samtempe estas anka#365; plena responso pri la elekto. Delonge malaperis revoj de senkultura homo pri reveno al la sova#285;a naturo, pri libero de praaj socioj kaj rilatoj. Anta#365; la homaro, unuiginta kolosajn amasojn da homoj, staris reala elekto: a#365; submeti sin al socia disciplino, longa edukado kaj instruado, a#365; perei — aliaj vojoj por vivi sur nia planedo, kvankam #285;ia naturo estas sufi#265;e malavara, ne ekzistas! Filozofa#265;oj, revintaj pri reveno malanta#365;en, al la praa naturo, ne komprenis kaj ne amis la naturon vere, alie ili scius #285;ian senkompatan kruelecon kaj neeviteblan neniigon de #265;io, ne obeinta al #285;iaj le#285;oj. Anta#365; homo de la nova socio ekstaris neevitebla nepreco de disciplino de deziroj, volo kaj penso. Tiu vojo de edukado de menso kaj volo nun estas same nepra por #265;iu el ni, kiel edukado de korpo. Esploro de le#285;oj de la naturo kaj la socio, de #285;ia ekonomio anstata#365;igis personan deziron per konsciita scio. Kiam ni diras: «Mi deziras», — ni subkomprenas: «Mi scias, ke tiel eblas». Jam anta#365; jarmiloj antikvaj helenoj diris: Kun kresko de kultura nivelo malforti#285;is strebo al kruda feli#265;o de posedo, al avida kvanta pligrandigo de posedo, rapide malakri#285;anta kaj lasanta malhelan nekontentecon. Ni instruas vin pri multe pli granda feli#265;o de rezigno, pri feli#265;o de helpo al aliulo, pri vera #285;ojo de laboro, flamiganta la animon. Ni estis helpantaj al vi liberi#285;i de potenco de etaj streboj kaj etaj a#309;oj kaj transporti viajn #285;ojojn kaj mal#285;ojojn en la superan regionon — la kreadon. Zorgo pri fizika edukado, pura, regula vivo de dekoj da generacioj liberigis vin de la tria terura malamiko de la homa psiko — de indiferenteco de malplena kaj pigra animo. #348;argitaj per energio, kun ekvilibra, sana psiko, en kiu pro natura proporcio de emocioj estas pli da bono, ol da malbono, vi eniras en la mondon por laboro. Ju pli bonaj estos vi, des pli bona kaj alta estos la tuta socio, #265;ar #265;i tie estas reciproka dependo. Vi kreos altan spiritan medion kiel konsistaj eroj de la socio, kaj #285;i levos vin mem. La socia medio estas la plej grava faktoro por edukado kaj instruado de la homo. Nun la homo estas edukata kaj instruata dum la tuta vivo, kaj levi#285;o de la socio iras rapide. Evda Nal pa#365;zis, glatigis la harojn per sama gesto, kiel sidanta, ne de#349;irante de #349;i la okulojn, Rea, poste ree ekparolis: — Iam homoj nomis revoj la strebon al ekkono de la realo de la mondo. Vi tiel revos dum tuta vivo kaj estos #285;ojaj en ekkono, movi#285;o, en lukto kaj laboro. Ne atentu falojn post ekflugoj de la animo, #265;ar tio estas samaj naturaj turnoj de la spiralo de movi#285;o, kiel en la tuta cetera materio. La realo de libero estas severa, sed vi estas preparitaj al #285;i per disciplino de via eduko kaj lerno. Tial al vi, konsciantaj la responson, estas permesitaj #265;iuj tiuj #349;an#285;oj de agado, #285;uste kiuj konsistigas personan feli#265;on. Revojn pri kvieta senagado de paradizo ne pravigis la historio, #265;ar ili kontra#365;as al la naturo de homo-luktanto. Estis kaj restis propraj malfacila#309;oj por #265;iu epoko, sed feli#265;o por la tuta homaro i#285;is la sen#265;esa kaj rapida levi#285;o al #265;iam pli granda alto de scio kaj sentoj, scienco kaj arto. Evda Nal finis la prelegon kaj deiris malsupren, al la anta#365;aj se#285;oj, kie #349;in salutis Veda Kong, kiel #264;ara-n en la festo. Kaj #265;iuj #265;eestantoj ekstaris, ripetante tiun geston, kvaza#365; esprimante admiron pri senekzempla arto. |
||
|