"La nebulozo de Andromedo" - читать интересную книгу автора (Efremov Ivan)

#264;apitro 10 Tibeta eksperimento

La instala#309;o de Kor Jull situis sur pinto de plata monto, nur je unu kilometro for de la Tibeta laboratorio de la Konsilio de Stelnavigado. La kvarmilmetra alto ne permesis ekzisti #265;i tie al ajna arba vegeta#309;o, krom alveturigitaj el Marso nigre-verdaj senfoliaj arboj kun bran#265;oj, fleksitaj internen, al la arbopinto. Palflava herbo estis klini#285;anta sub vento al la valo, sed tiuj fere malmolaj venintoj el la fremda mondo staris tute senmove. La#365; montaj deklivoj fluis #349;tonaj riveroj el pecoj de dis#349;uti#285;intaj rokoj. Kampoj, makuloj kaj strioj de ne#285;o radiis specialan blankon, kiun ricevas pura monta ne#285;o sub brilanta #265;ielo.

Malanta#365; resta#309;oj de muroj el fenda diorito — ruinoj de mona#293;ejo, kun mirinda a#365;daco konstruita sur tiu alto, levi#285;is #349;tala tuba turo, subtenanta du a#309;urajn arkojn. Sur ili, malfermita en la #265;ielon per klinita parabolo, brilis grandega spiralo el berilia bronzo, kovrita per brilantaj blankaj punktoj de reniaj kontaktiloj. Dense al la unua spiralo almeti#285;is la dua, turnita per la malfermita flanko al la grundo kaj kovranta ok grandajn konusojn el verdeta borazona alojo. #264;i tien iris bran#265;oj de alkondukantaj energion tuboj de sesmetra diametro. Tra la valo iris fostoj kun direktantaj ringoj — provizora bran#265;o de la observatoria energi-dukto, ricevanta dum elsendo energion de #265;iuj stacioj de la planedo. Ren Boz, gratante per la fingroj la hirtigitan kapon, kun kontento rigardis al #349;an#285;oj en la anta#365;a instala#309;o. La konstrua#309;o estis muntita per fortoj de volontuloj dum nekredeble mallonga tempo. La plej malfacila evidenti#285;is konstruado de profundaj malfermitaj tran#265;eoj, eltran#265;itaj en necedema #349;tono de la monto sen venigi #265;i tien grandajn montajn ma#349;inojn, sed nun anka#365; tio pasis. La volontuloj, nature atendantaj rekompence spekta#309;on de la granda eksperimento, deiris malproksime de la instala#309;o kaj trovis por siaj tendoj malkrutan deklivon de la monto norde de la domo de la observatorio.

Mven Mas, en kies manoj estis #265;iuj kosmaj komunikiloj, estis sidanta sur malvarma #349;tono kontra#365; la fizikisto kaj, facile #285;ibeti#285;ante, estis rakontanta nova#309;ojn de la Ringo. La sputniko 57 dum la lasta tempo estis uzata por subteno de komunikado kun stel#349;ipoj kaj planed#349;ipoj kaj ne laboris por la Ringo. Mven Mas sciigis pri la pereo de Vli#293;#293; oz Ddiz #265;e E-stelo, kaj la laca fizikisto vigli#285;is.

— Altega tensio de gravito en E-stelo dum posta evoluo de tia suno kondukas al ega varmi#285;o. Rezultas violkolora supergiganto de monstra forto, superanta la kolosan graviton. #284;i jam ne havas ru#285;an parton de la spektro — malgra#365; forto de la gravita kampo, lumaj ondoj ne plilongi#285;as, sed malplilongi#285;as.

— I#285;as ekstreme violaj, — konsentis Mven Mas, — kaj ultraviolaj.

— Ne nur. La procezo iras pluen. #264;iam pli potencaj i#285;as kvantumoj, finfine ili superas la transiron de nul-kampo kaj rezultas zono de kontra#365;spaco — la dua flanko de movi#285;o de la materio, nekonata #265;e ni sur la Tero pro malgrandegeco de niaj skaloj. Ni ne povus atingi ion ajn similan, se e#265; forbruligus la tutan hidrogenon de la oceano de la Tero.

Mven Mas fulmorapide faris en la menso komplikegan kalkulon.

— Dek kvin mil trilionoj da tunoj da akvo ni transkalkulu al energio de hidrogena ciklo la#365; la principo de relativeco — maso/energio, proksimume — triliono da tunoj da energio. La Suno dum minuto donas ducent kvardek milionojn da tunoj — entute estas dekjara radiado de la Suno!

Ren Boz kontente subridis.

— Kaj kiom donos blua supergiganto?

— Por mi estas malfacile kalkuli. Sed ju#285;u mem. En la Granda Magelana Nubo estas stelamaso NGK 1910 apud la nebulozo Tarantulo… Pardonu min, mi kutimas kun mi mem operacii per antikvaj nomoj kaj sigloj de steloj.

— Tute ne gravas.

— #284;enerale la nebulozo Tarantulo estas tiom hela, ke, se #285;i situus sur la loko de la konata al #265;iu Oriona nebulozo, #285;i lumus same, kiel plena luno. En la stelamaso 1910 kun diametro je nur sepdek parsekoj estas ne malpli ol cent supergigantaj steloj. Tie trovi#285;as duopa blua supergiganto ES de la Orfi#349;o kun helaj linioj de hidrogeno en la spektro kaj malhelaj #265;e la viola rando. #284;i estas pli granda, ol la orbito de la Tero, kun lumeco je duonmiliono da niaj sunoj! #264;u vi diris #285;uste pri tia stelo? En la sama stelamaso estas e#265; pli grandampleksaj steloj, kun diametro je la orbito de Jupitero, sed ili ankora#365; nur varmi#285;as post la E-stato.

— Ni lasu la supergigantojn. Homoj dum jarmiloj rigardadis al ringaj nebulozoj en la Ver#349;isto, la Granda Ursino kaj la Liro kaj ne komprenis, ke anta#365; ili estas ne#365;traj kampoj de nul-gravito la#365; la le#285;o de repagulumo — transiro inter gravito kaj kontra#365;gravito. #284;uste tie ka#349;i#285;is la enigmo de la nul-spaco.

Ren Boz salte ekstaris de sur sojlo de rega bunkro, konstruita el grandaj, surver#349;itaj per silikato #349;tonpecoj.

— Mi ripozis. Ni povas komenci!

La koro de Mven Mas ekbatis, emocio kunpremis la gor#285;on. La afrikano profunde kaj interrompe suspiris. Ren Boz restis trankvila, nur febra brilo de liaj okuloj malka#349;is stre#265;on de penso kaj volo, kiun akumulis en si la fizikisto, komencante la dan#285;eran aferon.

Mven Mas kunpremis per la granda mano la malgrandan fortikan manon de Ren Boz. Kapbalanco — kaj la silueto de la estro de la eksteraj stacioj vidi#285;is jam sur deklivo de la monto, survoje al la observatorio. Malvarma vento malbona#365;gure ekhurlis, deruli#285;ante de sur glacii#285;intaj montaj gigantoj, gardantaj la valon. Tremo penetris Mven Mas-on. Li nevole rapidigis siajn e#265; sen tio rapidajn pa#349;ojn, kvankam li ne devis hasti: la eksperimento estis komenci#285;onta post la sunsubiro.

Mven Mas sukcese komuniki#285;is kun la sputniko 57 per luna radidiapazono. Instalitaj sur la stacio reflektiloj kaj direktiloj fiksis la Epsilonon de la Tukano dum tiuj kelkaj minutoj de movi#285;o de la sputniko ekde la tridek tria grado de norda latitudo #285;is la Suda poluso, dum kiuj la stelo estis videbla el #285;ia orbito.

Mven Mas okupis lokon #265;e regpanelo en subtera #265;ambro, tre simila al la sama en la Mediteranea observatorio.

Trarigardante jam milan fojon foliojn kun datumoj pri la planedo de la stelo Epsilono de la Tukano, Mven Mas metode kontrolis la kalkulitan orbiton de la planedo kaj denove komuniki#285;is kun la sputniko, interkonsentinte, ke en la momento de #349;alto de la kampo la observantoj sur la sputniko 57 tre malrapide #349;an#285;ados la direkton la#365; arko, kvaroble pli granda ol la paralakso de la stelo.

Malrapide treni#285;is tempo. Mven Mas neniel povis liberi#285;i de pensoj pri Bet Lon — la krima matematikisto. Sed jen sur la ekrano de TVF aperis Ren Boz #265;e regpanelo de la eksperimenta instala#309;o. Liaj malmolaj haroj estis hirtigitaj pli ol ordinare.

Avertitaj reguligistoj de la energistacioj sciigis pri preteco. Mven Mas ekprenis manipulilojn de la regpanelo, sed movo de Ren Boz sur la ekrano haltigis lin.

— Necesas averti la rezervan Ku-stacion en Antarkto. La nuna energio ne sufi#265;os.

— Mi faris tion, #285;i pretas.

La fizikisto pensis dum ankora#365; kelkaj sekundoj:

— En la #264;uk#265;a duoninsulo kaj en Labradoro estas konstruitaj stacioj de F-energio. Se ni povus interkonsenti kun ili, por #349;alti ilin en la momento de konverto de la kampo, — mi timas pri neperfekteco de la aparato…

— Mi faris tion.

Ren Boz ekradiis kaj svingis la manon.

Giganta fosto de energio atingis la sputnikon 57. En la duonsfera ekrano de la observatorio aperis ekscititaj junaj viza#285;oj de la observantoj.

Mven Mas salutis la kura#285;ulojn, kontrolis kongruecon kaj sekvon de la fosto de energio post la sputniko. Tiam li trans#349;altis la povumon al la instala#309;o de Ren Boz. La kapo de la fizikisto malaperis el la ekrano.

Indikiloj de prenado de povumo klinis siajn montrilojn dekstren, montrante sen#265;esan kreskon de kondenso de energio. La signaloj brilis #265;iam pli hele kaj pli blanke. Tuj kiam Ren Boz #349;altis unu post la alia radiilojn de la kampo, indikiloj de pleneco salte falis al la nula streko. Singulta sonoro, a#365;di#285;inta de la eksperimenta instala#309;o, tremerigis Mven Mas-on. La afrikano sciis, kion li devas fari. Movo de manipulilo — kaj kirla povumo de la Ku-stacio enfluis en la estingi#285;antajn okulojn de la aparatoj, vivigis iliajn falantajn montrilojn. Sed tuj kiam Ren Boz #349;altis la #285;eneralan konvertilon, la montriloj saltis al nulo. Preska#365; instinkte Mven Mas al#349;altis samtempe amba#365; F-staciojn.

Al li #349;ajnis, ke la aparatoj estingi#285;is, stranga pala lumo plenigis la ejon. Sonoj #265;esis. Ankora#365; sekundo — kaj ombro de morto pasis la#365; la konscio de la estro de la stacioj, obtuziginte la sentojn. Mven Mas estis luktanta kontra#365; na#365;za kapturni#285;o, kunpreminte per la manoj la randon de la regpanelo, ploretante pro penoj kaj pro terura doloro en la spino. La pala lumo komencis heli#285;i #265;e unu flanko de la subtera #265;ambro, #265;e kiu — tion Mven Mas ne povis determini a#365; forgesis. Eble, #265;e la ekrano a#365; flanke de la instala#309;o de Ren Boz…

Subite kvaza#365; #349;iri#285;is #349;anceli#285;anta kurteno — kaj Mven Mas klare eka#365;dis pla#365;don de ondoj. Neesprimebla, nememorebla odoro penetris en liajn lar#285;e #349;velintajn nazotruojn. La kurteno #349;ovi#285;is maldekstren, sed en la angulo estis plu #349;anceli#285;anta la anta#365;a griza nebulo. Nekredeble realaj ekstaris altaj kupraj montoj, borderitaj per bosko de turkisaj arboj, kaj ondoj de viola maro ekpla#365;dis #265;e la piedoj mem de Mven Mas. Ankora#365; pli maldekstren #349;ovi#285;is la kurteno, kaj li ekvidis sian revon. Ru#285;ha#365;ta virino sidis sur supra placeto de #349;tuparo #265;e tablo el blanka #349;tono kaj, kubutapoginte sin je #285;ia polurita supra#309;o, rigardis al la oceano. Subite #349;i ekvidis — #349;iaj lar#285;e sidantaj okuloj pleni#285;is per miro kaj admiro. La virino ekstaris, kun belega gracieco rektiginte sian figuron, kaj etendis al la afrikano la malfermitan manon. #348;ia brusto spiris profunde kaj ofte, kaj en tiu delira momento Mven Mas rememoris #264;ara-n Nandi.

— Offa alli kor!

La melodia, karesa kaj forta vo#265;o penetris en la koron de Mven Mas. Li malfermis la bu#349;on, por respondi, sed surloke de la vizio #349;velis verda flamo, tremiganta fajfego trakuris la #265;ambron. La afrikano, perdante la konscion, eksentis, kiel milda, nesuperebla forto faldas lin trioble, turnas, kiel rotoron de turbino, kaj, finfine, platigas kontra#365; io malmola… La lasta penso de Mven Mas estis pri la sorto de la stacio kaj de Ren Boz…


La loki#285;intaj malproksime sur la deklivo kunlaborantoj de la observatorio kaj konstruistoj vidis tre malmulte. En la profunda tibeta #265;ielo glitis io malheliginta la lumon de steloj. Ia nevidebla forto falegis desupre sur la monton kun la eksperimenta instala#309;o. Tie #285;i ricevis konturojn de kirlo, kiu kunkaptis amason da #349;tonoj. Nigra funelo kun #265;irka#365; kilometra diametro, kvaza#365; #309;etita el giganta hidra#365;lika kanono, traflugis al la domo de la observatorio, ekflugis supren, revenis malanta#365;en kaj ree batis la monton kun la instala#309;o, plene frakasinte la tutan konstrua#309;on kaj dis#309;etinte la rompopecojn. Post momento #265;io eksilentis. En la aero, plenigita per polvo, restis odoro de varmega #349;tono kaj brulo, miksi#285;inta kun stranga aromo, rememoriganta odoron de florantaj bordoj de tropikaj maroj.

Sur la loko de la katastrofo la homoj ekvidis, ke la#365; la valo inter la monto kaj la observatorio iras lar#285;a sulko kun fanditaj randoj, kaj la turnita al la valo deklivo de la monto estas plene de#349;irita. La domo de la observatorio restis nedetruita. La sulko atingis la sud-orientan muron, detruis la distribuan galerion de memorma#349;inoj kaj trafis al la kupolo de la subtera kamero, surver#349;ita per kvarmetra tavolo da fandita bazalto. La bazalto estis fortran#265;ita, kvaza#365; per giganta fajla ma#349;ino. Sed parto de la tavolo restis, savinte Mven Mas-on kaj la subteran #265;ambron de plena pereo.

Rivereto da ar#285;ento rigidi#285;is en grunda kavo — fandi#285;is gardiloj de la riceva energistacio.

Balda#365; oni sukcesis restarigi kablojn de porakcidenta prilumo. Sub radio de lum#309;etilo sur lumturo de alira vojo la homoj ekvidis mirindan spekta#309;on — la metalo de konstrua#309;oj estis dis#349;mirita la#365; la sulko per maldika tavolo, pro kio #285;i brilis, kiel kromizita. En vertikalan muron de la fortran#265;ita, kiel per tran#265;ilo, deklivo de la monto enpremi#285;is peco de bronza spiralo. La #349;tono disfluis per vitreca tavolo, kiel vakso sub varmega sigelo. Mergitaj en #285;in bukloj de ru#285;eta metalo kun blankaj dentoj de reniaj kontaktiloj brilis en elektra lumo kiel floro, enmuntita en emajlon. Pro rigardo al tiu juvela arta#309;o kun diametro je ducent metroj oni sentis timon anta#365; la nesciata forto, aginta #265;i tie.

Kiam oni purigis la super#349;utitan per rompopecoj enirejon en la subteran kameron, oni trovis Mven Mas-on sur la genuoj, enpikinta la kapon al #349;tono de la malsupra #349;tupo. Probable, la estro de la eksteraj stacioj en momento de heli#285;o de la konscio faris penojn elrampi. Inter la volontuloj trovi#285;is kuracistoj. La potenca organismo de la afrikano kun helpo de ne malpli potencaj kuraciloj venkis la kontuzon. Mven Mas ekstaris, tremante kaj #349;anceli#285;ante, subtenata #265;e amba#365; flankoj.

— Ren Boz?..

La homoj, starantaj #265;irka#365; la sciencisto, morni#285;is. La estro de la observatorio ra#365;ke respondis:

— Ren Boz estas kruele kripligita. Li apena#365; longe vivos…

— Kie li estas?

— Oni trovis lin malanta#365; la monto, sur #285;ia orienta deklivo. Probable, li estis el#309;etita el la ejo. Sur la pinto de la monto nun nenio ekzistas… e#265; la ruinoj estas plene forvi#349;itaj.

— Kaj #265;u Ren Boz ku#349;as samloke?

— Lin ne eblas tu#349;i. Estas frakasitaj la ostoj, rompitaj la ripoj…

— Kio?

— La ventro estas dis#349;irita, kaj la interna#309;oj elfalis…

La kruroj de Mven Mas fleksi#285;is, kaj li spasme kro#265;i#285;is je la koloj de la homoj, tenantaj lin. Sed la volo kaj la racio agis.

— Ren Boz-on necesas savi je ajna kosto! Li estas grandega sciencisto!..

— Ni scias. Tie estas kvin kuracistoj. Super li oni starigis sterilan operacian tendon. Apude ku#349;as du volontuloj, dezirintaj doni sangon. Tiratrono, artefaritaj koro kaj hepato jam funkcias.

— Tiam konduku min en la komunikejon. Konekti#285;u kun la monda reto kaj voku la informejon de la norda zono. Kio pri la sputniko kvindek sep?

— Ni vokis #285;in. #284;i silentas.

— Trovu la sputnikon per teleskopo kaj rigardu kun granda amplifo per elektronika konvertilo…

— La ma#349;inoj estas grave dama#285;itaj, kaj novaj registra#309;oj sur la indikilo mankas.

— #264;io pereis, — flustris Mven Mas, mallevante la kapon.

Nokta de#309;oranto de la norda informejo ekvidis sur la ekrano malpurigitan per sango viza#285;on kun febre brilantaj okuloj. Li atente fiksrigardis, anta#365; ol povis rekoni la estron de la eksteraj stacioj — la personon, vaste konatan sur la planedo.

— Mi bezonas prezidanton de la Konsilio de Stelnavigado Grom Orm-on kaj Evda-n Nal, psikiatron.

La de#309;oranto kapjesis kaj komencis operacii kun butonoj kaj vernieroj de la memorma#349;ino. Respondo venis post minuto.

— Grom Orm estas preparanta materialojn kaj noktumas en lo#285;a Domo de la Konsilio. #264;u mi voku la Konsilion?

— Voku. Kaj Evda Nal?

— #348;i estas en la kvarcent deka lernejo, en Irlando. Se necesas, mi provos voki #349;in, — la de#309;oranto rigardis al la skemo, — al la komunika punkto 565SP.

— Tre necesas! Temas pri vivo kaj morto!

La de#309;oranto de#349;iri#285;is de siaj skemoj.

— #264;u okazis malfeli#265;o?

— Granda malfeli#265;o!

— Mi transdonas la de#309;oron al mia asistanto, kaj mem okupi#285;os eksklude pri via afero. Atendu!

Mven Mas mallevi#285;is sur al#349;ovitan fotelon, kolektante pensojn kaj fortojn. En la #265;ambron enkuris la estro de la observatorio.

— Oni #309;us fiksis la situon de la sputniko kvindek sep. #284;i ne ekzistas!

Mven Mas ekstaris, kvaza#365; ricevis neniajn lezojn.

— Restis peco de la anta#365;a parto — la haveno por akcepto de #349;ipoj, — da#365;ris la neniiga raporto. — #284;i flugas la#365; la sama orbito. Ver#349;ajne, estas ankora#365; etaj pecoj, sed ili dume ne estas trovitaj.

— Do, la observantoj?…

— Sendube, pereis!

Mven Mas kunpremis per la pugnoj la neelteneble dolorantajn tempiojn. Pasis kelkaj turmentaj minutoj da silento. La ekrano ekbrilis ree.

— Grom Orm estas #265;e la aparato de la Domo de Konsilioj, — diris la de#309;oranto kaj turnis manipulilon.

Sur la ekrano, spegulinta grandan, malhele prilumitan halon, aperis la karaktera, al #265;iuj konata kapo de la prezidanto de la Konsilio de Stelnavigado. La mallar#285;a, kvaza#365; distran#265;anta spacon viza#285;o kun la granda #285;iba nazo, la profundaj okuloj sub la skeptikaj angulecaj brovoj, vola flekso de la firme kunpremitaj lipoj.

Mven Mas sub la rigardo de Grom Orm mallevis la kapon, kiel kulpa knaba#265;o.

— #308;us pereis la sputniko kvindek sep! — La afrikano #309;etis sin en la konfeson, kiel en malhelan akvon.

Grom Orm tremeris, kaj lia viza#285;o i#285;is pli akra.

— Kiel tio povis okazi?

Mven Mas koncize kaj precize rakontis #265;ion, ne ka#349;inte la malpermesitecon de la eksperimento kaj ne indulgante sin. La brovoj de la prezidanto de la Konsilio kuni#285;is, #265;irka#365; la bu#349;o montri#285;is longaj sulkoj, sed la rigardo restis trankvila.

— Atendu, mi parolos pri helpo al Ren Boz. #264;u vi pensas, ke Af Nut…

— Ho, se Af Nut!

La ekrano malheli#285;is. Ektreni#285;is atendo. Mven Mas devigis sin elteni per lastaj fortoj. Balda#365;, restis nemulte… Kaj jen Grom Orm!

— Mi trovis Af Nut-on kaj donis al li planed#349;ipon. Ne malpli ol horon li bezonos por preparo de aparataro kaj asistantoj. Post du horoj Af Nut estos en la observatorio. Nun pri vi — #265;u la eksperimento sukcesis?

La demando i#285;is por la afrikano neatendita. Li, sendube, vidis la Epsilonon de la Tukano. Sed #265;u estis tio reala tu#349;o de la neatingeble fora mondo? A#365; la detrua efiko de la eksperimento al la organismo kaj la varmega deziro ekvidi kombini#285;is kune en klara halucina#309;o? #264;u li povas deklari al la tuta mondo, ke la eksperimento sukcesis, ke necesas novaj penoj, oferoj, elspezoj por #285;ia ripeto, ke la vojo, elektita de Ren Boz, estas pli sukcesa, ol la vojoj de liaj anta#365;uloj? Esperante al la memorma#349;inoj, ili faris la eksperimenton duope, frenezuloj! Kaj kion vidis Ren, kion povas li rakonti?.. Se povos… se vidis!

Mven Mas ekstaris e#265; pli rekte.

— Pruvojn, ke la eksperimento sukcesis, mi ne havas. Kion observis Ren Boz, mi ne scias…

Sincera beda#365;ro reflekti#285;is sur la viza#285;o de Grom Orm. Anta#365; minuto nur atenta, nun #285;i i#285;is severa.

— Kion vi intencas fari?

— Mi petas permesi al mi tuj fordoni la stacion al Junio Ant. Mi ne plu meritas estri. Poste — mi estos kun Ren Boz #285;is la fino… — La afrikano stumblis kaj korektis sin: — #284;is la fino de la operacio. Poste… poste mi foriros sur la insulon de Forgeso #285;is la ju#285;o… Mi mem jam ju#285;is min!

— Probable, vi pravas. Sed al mi estas neklaraj multaj cirkonstancoj, kaj mi detenas min de ju#285;o. Via ago estos esplorita en la plej proksima kunsido de la Konsilio. Kiun vi opinias la plej inda por anstata#365;i vin — anta#365; #265;io pri restarigo de la sputniko?

— Pli bonan kandidaton, ol Dar Veter, mi ne scias!

La prezidanto de la Konsilio konsente kapjesis. Li dum ioma tempo fiksrigardis al la afrikano, intencante ankora#365; ion diri, sed faris silentan adia#365;an geston. La ekrano estingi#285;is, kaj #285;ustatempe, #265;ar #265;io nebuli#285;is en la kapo de Mven Mas.

— Al Evda Nal sciigu vi mem, — flustris li al direkto de la staranta apude estro de la observatorio, falis kaj post vanaj penoj levi#285;i rigidi#285;is.

La centro de atento en la observatorio en Tibeto i#285;is nealta flavviza#285;a homo kun gaja rideto kaj neordinara ordonemo de gestoj kaj vortoj. Venintaj kun li asistantoj obeadis al li kun tia #285;ojo de obeo, kun kia, probable, iris post grandaj militestroj de la antikveco iliaj fidelaj soldatoj. Sed la a#365;toritato de la instruisto ne subpremis iliajn proprajn pensojn kaj entreprenojn. Tio estis neordinare kohera grupo de fortaj homoj, meritaj lukti kontra#365; la plej terura kaj nevenkebla malamiko de la homo — kontra#365; la morto.

Eksciinte, ke la heredeca mapo de Ren Boz ankora#365; ne estas ricevita, Af Nut eligis indignajn ekkriojn, sed same rapide trankvili#285;is, kiam oni informis lin, ke #285;in faras kaj alveturigos Evda Nal mem.

La estro de la observatorio singarde demandis, por kio necesas la mapo kaj per kio povas helpi al Ren Boz liaj foraj prauloj. Af Nut ruze mallar#285;igis la okulojn, montrante intiman sincerecon.

— Preciza scio de heredeca strukturo de #265;iu homo necesas por kompreno de lia psika kompleksio kaj por prognozoj en tiu tereno. Ne malpli gravas datumoj pri ne#365;rofiziologiaj specialecoj, pri rezistemo de la organismo, pri imunologio, pri selekta sentivo al tra#365;moj kaj pri alergio al kuraciloj. Elekto de kuraco ne povas esti preciza sen kompreno de heredeca strukturo kaj de kondi#265;oj, en kiuj vivis la prauloj.

La estro ion ankora#365; deziris demandi, sed Af Nur haltigis lin:

— Mi donis la respondon por memstara pripenso. Por plia mi ne havas tempon!

La astronomo balbutis ekskuzojn, kiujn la #293;irurgo ne a#365;skultis.

Sur placeto, preparita #265;e piedo de la monto, oni estis konstruantaj moveblan domon de operaciejo, alkondukantaj akvon, elektron kaj kunpremitan aeron. Grandega nombro da laboristoj proponadis sian servon, kaj la domon oni muntis dum tri horoj. El kuracistoj, eksaj konstruintoj de la instala#309;o, la asistantoj de Af Nut elektis dek kvin homojn por priservo de la tiom rapide konstruita #293;irurgia kliniko. Ren Boz-on oni transportis sub diafanan plastan kupolon, plene steriligitan kaj trablovitan per sterila aero, liverata tra specialaj filtriloj. Af Nut kaj kvar liaj asistantoj eniris en la unuan fakon de la operaciejo kaj restis tie dum kelkaj horoj, prilaborataj per baktericidaj ondoj kaj per aero, saturita per steriliga emana#309;o, #285;is ilia spirado mem i#285;is sterila. Dum tiu tempo la korpo de Ren Boz estis forte malvarmigita. Tiam komenci#285;is rapida kaj certa laboro.

La rompitaj ostoj kaj la #349;iritaj angioj de la fizikisto estis kunligitaj per tantalaj, ne ekscitantaj vivan histon krampoj kaj surmeta#309;oj. Af Nut komprenis la lezojn de la interna#309;oj. La krevintaj intestoj kaj la stomako estis liberigitaj disde nekrozi#285;intaj pecoj, kunkudritaj kaj metitaj en ujon kun rapide restariganta likva#309;o RR14, konforma al la somataj speciala#309;oj de la organismo. Post tio Af Nut komencis la plej komplikan. Li elprenis el la subripa zono la nigri#285;intan, trapikitan per rompopecoj hepaton, kaj, dum la asistantoj tenis #285;in levita, kun mirinda certeco disigis kaj eltiris maldikajn fadenetojn de a#365;tonomaj nervoj de la simpata kaj la parasimpata sistemoj. E#265; malplej granda lezo de la plej maldika bran#265;eto povis ka#365;zi nekorekteblajn kaj gravajn detruojn. Per fulmorapida movo la #293;irurgo tran#265;is vejnon, konektinte al amba#365; iliaj finoj tubojn de artefaritaj angioj. Farinte samon kun arterioj, Af Nut metis la hepaton, kunigitan kun la korpo nur per nervoj, en apartan ujon kun likva#309;o RR. Post la kvinhora operacio artefarita sango fluis en angioj de la korpo de Ren Boz, pelata per la propra koro de la vundito kaj per akcesora dua koro — a#365;tomata pumpilo. Nun i#285;is eble atendi restarigon de la elprenitaj organoj. Af Nut ne povis simple anstata#365;igi la lezitan hepaton al alia el konservataj en la #293;irurgia fonduso de la planedo, #265;ar por konekto de nervoj necesis kromaj esploroj, kaj la stato de la malsanulo ne permesis perdi e#265; kroman minuton. Apud la korpo, senmova, sternita, kiel preparita kadavro, restis de#309;ori unu el la #293;irurgoj en atendo, #285;is la anstata#365;a grupo finos la sterili#285;on.

Pordo de la defenda bara#309;o, konstruita #265;irka#365; la operaciejo, kun bruo dis#349;ovi#285;is, kaj Af Nut, mallar#285;igante la okulojn kaj tirante sin, kiel #309;us veki#285;inta rabobesto, aperis, #265;irka#365;ita de siaj asistantoj, malpurigitaj per sango. Evda Nal, laca kaj pala, renkontis lin kaj etendis la heredecan mapon. Af Nut avide kaptis #285;in, trarigardis kaj suspiris.

— #348;ajne, #265;io estos bonorda. Ni iru ripozi!

— Sed… se li rekonscii#285;os?

— Ni iru! Rekonscii#285;i li ne povas. #264;u ni estas tiom stultaj, por ne anta#365;zorgi tion?

— Kiom longe necesas atendi?

— Kvar-kvin tagojn. Se la biologiaj esploroj estas precizaj kaj la kalkuloj estas #285;ustaj, do tiam eblos operacii denove, metinte la organojn reen. Poste aperos la konscio…

— Kiom longe vi povos esti #265;i tie?

— #264;irka#365; dek tagojn. La katastrofo sukcese trafis en la momenton de pa#365;zo de la okupi#285;oj. Mi uzos la okazon pririgardi Tibeton — #265;i tie mi ankora#365; ne estis. Mia sorto estas vivi tie, kie estas plej multe da homoj, do en lo#285;a zono!

Evda Nal kun admiro rigardis al la #293;irurgo. Af Nut malserene ridetis.

— Vi rigardas al mi, kiel, probable, anta#365;e oni rigardis al bildo de dio. Tio ne konvenas al la plej sa#285;a el miaj dis#265;iplinoj!

— Mi efektive nove vidas vin. Unuafoje la vivo de homo, kara por mi, estas en la manoj de #293;irurgo, kaj mi bone komprenas la emociojn de tiuj homoj, kiuj en la vivo renkontis vian arton… Scio kuni#285;as kun neripetebla majstreco!

— Bone! Admiru, se vi tion bezonas. Kaj mi sukcesos fari al via fizikisto ne nur la duan operacion, sed anka#365; la trian…

— Kian trian? — maltrankvili#285;is Evda Nal, sed Af Nut, ruze mallar#285;iginte la okulojn, almontris padon, levi#285;antan de la observatorio.

La#365; #285;i, mallevinte la kapon, lamis Mven Mas.

— Jen ankora#365; unu adoranto de mia arto… nevola. Parolu kun li, se vi ne povas ripozi, sed mi bezonas tion…

La #293;irurgo malaperis malanta#365; elstara#309;o de monteto, kie situis provizora domo de la alflugintaj medicinistoj. Evda Nal rimarkis de malproksime, kiel maldiki#285;is kaj maljuni#285;is la estro de la eksteraj stacioj… Ne, Mven Mas jam nenion plu estras. #348;i rakontis al la afrikano #265;ion, kion sciigis al #349;i Af Nut, kaj li faciligite suspiris.

— Tiam anka#365; mi forveturos post dek tagoj!

— #264;u vi #285;uste agas, Mven? Mi estas ankora#365; #349;okita, por pripensi la okazinta#309;on, sed al mi #349;ajnas, ke via kulpo ne postulas tiom decidan kondamnon.

Mven Mas dolore sulki#285;is.

— Mi tro pasii#285;is pro la brila teorio de Ren Boz. Mi ne rajtis enmeti la tutan forton de la Tero jam en la unuan provon.

— Ren Boz estis pruvanta, ke kun malplia forto estus senutile provi, — kontra#365;is Evda.

— Tio estas vera, sed necesus fari malrektajn eksperimentojn. Sed mi estis malracie malpacienca kaj ne deziris atendi longajn jarojn. Ne mal#349;paru vortojn — la Konsilio konfirmos mian decidon, kaj la Kontrolo de Digno kaj Juro ne abolos #285;in.

— Mi mem estas ano de la Kontrolo de Digno kaj Juro!

— Krom vi, tie estas ankora#365; dek homoj. Kaj #265;ar mia afero estas tutplaneda, do vi devos decidi per la unui#285;intaj Kontroloj de la Sudo kaj de la Nordo — sume dudek unu homo, krom vi…

Evda Nal metis la manon sur la #349;ultron de la afrikano.

— Ni eksidu, Mven, viaj kruroj estas malfortaj. #264;u vi scias, ke kiam unuaj kuracistoj esploris Ren-on, ili decidis kolekti konsili#285;on de morto?

— Mi scias. Mankis du homoj. Kuracistoj estas konservativaj homoj, kaj la#365; la malnovaj reguloj, kiujn oni ankora#365; ne kura#285;is aboli, decidi pri facila morto de malsanulo rajtas nur dudek du homoj.

— Ankora#365; anta#365;nelonge la konsili#285;o de morto konsistis el sesdek kuracistoj!

— Tio estis resta#309;o de sama timo de misuzoj, pro kiu en antikveco kuracistoj kondamnadis malsanulojn al longaj kaj vanaj suferoj, kaj iliajn proksimulojn — al malfacilegaj moralaj suferoj, kiam eliro jam ne ekzistis kaj morto povus esti facila kaj rapida. Sed vidu, kiel utila i#285;is la tradicio — du kuracistoj mankis, kaj mi sukcesis voki Af Nut-on… danke al Grom Orm.

— #284;uste pri tio mi deziras rememorigi vin. Via konsili#285;o de socia morto dume konsistas el unu homo!

Mven Mas prenis la manon de Evda kaj alportis al siaj lipoj. #348;i permesis al li tiun geston de granda kaj intima amikeco. Nun #349;i estis sola #265;e li, forta, sed premita per morala responso. Sola. Se sur #349;ia loko estus #264;ara? Ne, por akcepti #264;ara-n nun, la afrikano bezonus animan levi#285;on, al kiu li ankora#365; ne havis fortojn. #264;io okazu kiel okazas #285;is resani#285;o de Ren Boz kaj #285;is la kunsido de la Konsilio de Stelnavigado!

— #264;u vi ne scias, kia tria operacio atendas Ren-on? — #349;an#285;is la temon Evda.

Mven Mas pensis dum kelka tempo, rememorante la konversacion kun Af Nut.

— Li deziras uzi la malfermitan staton de Ren Boz kaj purigi la organismon disde akumuli#285;inta entropio. Tio, kion oni faras malrapide kaj malfacile helpe de fiziko#293;emiterapio, en kombino kun tia profunda #293;irurgio rezultos multe pli rapide kaj fundamente.

Evda Nal elvokis el la memoro #265;ion, kion #349;i sciis pri bazoj de longviveco — pri purigo de organismo disde entropio. Fi#349;aj, lacertaj prauloj de la homo lasis en lia organismo tavolojn da kontra#365;diraj fiziologiaj strukturoj, kaj #265;iu el ili havis siajn specialecojn en kreado de entropiaj resta#309;oj de vivagado. Esploritaj dum jarmiloj, tiuj antikvaj strukturoj — iamaj fontoj de maljuni#285;o kaj malsanoj — i#285;is submeteblaj al energia purigo — al #293;emia kaj radia tralavo kaj al onda priskuo de maljuni#285;anta organismo.

En la naturo #285;uste liberi#285;o de vivaj esta#309;oj disde kreskanta entropio ka#365;zas la neceson de naski#285;o fare de malsamaj individuoj, devenantaj el diversaj lokoj, do el malsamaj genetikaj linioj. Tiu miksado de heredeco en lukto kontra#365; entropio kaj #265;erpado de novaj fortoj el la #265;irka#365;anta mondo estas la plej komplika enigmo de scienco, por kies kompreno jam dum jarmiloj rompadis la kapojn biologoj, fizikistoj, paleontologoj kaj matematikistoj. Sed la kaprompado estis ne vana — la eventuala vivda#365;ro jam atingis preska#365; ducent jarojn, kaj la #265;efa atingo estas tio, ke malaperis peniga, estingi#285;anta maljuneco.

Mven Mas divenis la pensojn de la psikiatrino.

— Mi pensis pri nova granda kontra#365;diro de nia vivo, — malrapide diris la afrikano. — Potenca biologia medicino, pleniganta la organismon per novaj fortoj, — kaj #265;iam pliforti#285;anta krea laboro de la cerbo, rapide forbruliganta la homon. Kiel #265;io estas komplika en le#285;oj de nia mondo!

— Tio estas #285;usta, kaj tial ni prokrastas dume evoluigon de la tria signala sistemo de la homo, — konsentis Evda Nal. — Legado de pensoj tre faciligas komunikadon de individuoj inter si, sed postulas grandan mal#349;paron de fortoj kaj malfortigas la centrojn de bremsado. Tiu lasta afero estas la plej dan#285;era…

— Kaj tutegale plejmulto da homoj — efektivaj laborantoj — vivas nur duonon de eblaj jaroj pro fortegaj nervaj stre#265;oj. Kiom mi komprenas, kun tio medicino lukti ne povas — nur malpermesi laboron. Sed kiu forlasos laboron por kromaj jaroj da vivo?

— Neniu, #265;ar la morto estas terura kaj igas kro#265;i#285;i al la vivo nur tiam, kiam la vivo pasis en senfrukta kaj malgaja atendo de netravivitaj #285;ojoj, — mediteme diris Evda Nal, nevole pensinte, ke sur la insulo de Forgeso homoj vivas, probable, pli longe.

Mven Mas denove komprenis #349;iajn neeldiritajn pensojn kaj severe proponis reveni en la observatorion por ripozo. Evda obeis.

…Post du monatoj Evda Nal trovis #264;ara-n Nandi en supera halo de Palaco de informo, simila al gotika templo per siaj altaj kolonoj. Oblikvaj sunaj radioj, falantaj de supre, kruci#285;is sur duono de alto de la halo, kreante briladon supre kaj mildan mallumon malsupre.

La junulino staris, apogante sin je kolono, kunkro#265;inte malanta#365; la dorso la mallevitajn manojn kaj kruciginte la krurojn. Evda Nal, kiel #265;iam, ne povis ne aprezi #349;ian simplan veston — mallongan, grizan kun bluo, forte malfermitan robon.

#264;ara rigardis trans la #349;ultron al proksimi#285;anta Evda, kaj #349;iaj malgajaj okuloj vigli#285;is.

— Por kio vi estas #265;i tie, #264;ara? Mi pensis, vi preparas vin por afekcii nin per nova danco, sed vin altiras geografio.

— La tempo de dancoj pasis, — serioze diris #264;ara. — Mi elektas laboron en konata al mi tereno. Estas loko en fabriko de artefarita kreskigo de ledo en internaj maroj de Celebeso kaj en stacio de hibridigo de longflorantaj vegeta#309;oj en la eksa dezerto Atakama. Mi sentis min bone, kiam mi laboris en Atlantiko. Tiel hele kaj serene, tiel #285;oje pro forto de maro, pro senpensa kuni#285;o kun #285;i, pro lerta ludo kaj konkuro kun potencaj ondoj, kiuj #265;iam estas #265;i tie, apude, kaj sufi#265;as nur fini laboron…

— Anka#365; mi, kiam cedas al melankolio, rememoras laboron en psikologia sanatorio en Nov-Zelando, kie mi komencis kiel tute juna flegistino. Kaj Ren Boz nun, post sia terura vundo, diras, ke plej feli#265;a li estis, kiam laboris kiel riparisto de platformaj helikopteroj. Sed vi ja komprenas, #264;ara, ke tio estas malforteco! Laco pro grandega stre#265;o, necesa, por plu teni vin sur tiu krea alto, kiun sukcesis atingi vi, vera artisto. E#265; pli forta #285;i estos poste, kiam via korpo #265;esos esti tia bonega #349;argo de vivenergio. Sed dum #285;i ne #265;esis, plu donu al ni #285;ojon de via arto kaj belo.

— Vi ne scias, Evda, kiel malfacile estas al mi. #264;iu preparo de danco estas #285;oja ser#265;ado. Mi konscias, ke al homoj ankora#365;foje estos donita io bona, kio alportos #285;ojon, tu#349;os profundon de sentoj… Mi vivas per tio. Venas la momento de realigo de la ideo, kaj mi fordonas min tutan al ekflugo de pasio, varmega kaj senprudenta… Probable, tio transdoni#285;as al spektantoj, kaj pro tio la danco estas tiom forte perceptata. Min tutan — al vi #265;iuj…

— Kaj kio? #264;u poste okazas abrupta falo?

— Jes! Mi estas kvaza#365; kanto, forfluginta kaj dissolvi#285;inta en la aero. Mi kreas nenion eternigitan per penso.

— Estas multe pli granda afero — via kontribuo al animoj de homoj!

— Tio estas tre nemateria kaj nelonga — mi diras pri mi mem!

— #264;u vi ankora#365; ne amis, #264;ara?

La junulino mallevis la okulharojn.

— #264;u tio estas simila? — respondis #349;i per demando.

Evda Nal balancis la kapon.

— Mi diras pri tre granda sento, al kiu kapablas vi, sed tute ne #265;iuj…

— Mi komprenas — #265;e plia malri#265;eco de la intelekta vivo al mi restas ri#265;o de la emocia.

— La esenco de la penso estas #285;usta, sed mi klarigus, ke vi estas tiom ri#265;a emocie, ke la alia flanko ne estos malri#265;a, kvankam, certe, pli malforta, la#365; natura le#285;o de kontra#365;diroj. Sed ni parolas abstrakte, dum mi bezonas vin pri ur#285;a afero, rekte rilatanta al la temo. Mven Mas…

La junulino tremeris.

Evda Nal prenis #264;ara-n je la mano kaj kondukis al unu el flankaj absidoj de la halo, kie ornama#309;o el malhela ligno severe harmoniis kun bunteco de blu-oraj koloraj vitroj en lar#285;aj arkadaj fenestroj.

— #264;ara, kara, vi estas lum#349;atanta tera floro, transplantita sur planedon de duopa stelo. La#365; #265;ielo iras du sunoj — blua kaj ru#285;a, kaj la floro ne scias, al kiu #285;i turni#285;u. Sed vi estas filino de la ru#285;a suno, kaj por kio vi tiri#285;u al la blua?

Evda Nal forte kaj karese altiris la junulinon al sia #349;ultro, kaj tiu subite tuta alpremi#285;is al #349;i. La fama psikiatrino kun patrineca kareso glatigis la densajn, iomete malmolajn harojn, pensante pri tio, ke jarmiloj da edukado sukcesis anstata#365;igi etajn personajn #285;ojojn de homo per grandaj kaj komunaj. Sed kiel malproksima ankora#365; estas venko super soleco de animo, speciale de #265;i tia komplika animo, saturita per sentoj kaj impresoj, kreskigita de vivri#265;a korpo!.. Kaj a#365;deble #349;i diris:

— Mven Mas… #264;u vi scias, kio okazis al li?

— Certe, la tuta planedo pridiskutas lian malsukcesan eksperimenton!

— Kaj kion vi pensas?

— Ke li pravas!

— Mi same. Tial necesas lin elpreni el la insulo de Forgeso. Post monato okazos jara kunveno de la Konsilio de Stelnavigado. Lian kulpon oni pridiskutos kaj transdonos la decidon al konfirmo de la Kontrolo de Digno kaj Juro, kiu observas la sorton de #265;iu homo de la Tero. Mi havas solidan esperon pri milda ju#285;o, sed necesas, ke Mven Mas estu #265;i tie. Ne konvenas al la homo kun sentoj same fortaj, kiel #265;e vi, longe esti sur la insulo, des pli en soleco!

— #264;u mi estas tiomgrade antikva virino, por ke mi faru planojn de la vivo depende de aferoj de viro, e#265; de tiu elektita de mi?

— #264;ara, infano mia, ne necesas. Mi vidis vin amba#365; kune kaj scias, kio vi estas por li… samkiel li por vi. Ne ju#285;u lin pro tio, ke li ne intervidi#285;is kun vi, ke li ka#349;i#285;is for de vi. Komprenu: kiel malfacile estas al la homo, sama, kiel vi, veni al vi, la amata, — estas tiel, #264;ara! — kiel malfeli#265;a, venkita, ju#285;inda kaj ekzilinda? Al vi — unu el la ornamoj de la Granda Mondo!

— Mi ne pri tio diras, Evda. #264;u mi necesas al li nun — al laca, rompita?.. Mi timas, ke al li ne sufi#265;os fortoj por granda anima levi#285;o, #265;i-foje ne de la racio, sed de la sentoj… por tia kreado de amo, al kiu, #349;ajnas, kapablas ni amba#365;… Tiam al li venos dua perdo de kredo je si, kaj tian malagordon kun la vivo li ne eltenos. Kaj mi pensis, ke mi nun prefere estu en la dezerto Atakama.

— #264;ara, vi pravas, sed nur unuflanke. Estas ankora#365; soleco kaj troa memju#285;o de la granda kaj pasia homo, kiu havas nenian apogon, se li foriris el nia mondo. Mi mem veturus tien… Sed mi havas apena#365; vivan Ren Boz-on, kaj li, kiel grave vundita, havas prioritaton. Dar Veter — li estas taskita konstrui la novan sputnikon, kaj en tio estas lia helpo al Mven Mas. Mi ne eraros, se diros al vi firme: veturu al li, postulante de li nenion, e#265; karesan rigardon, neniajn planojn por estonteco, nenian amon. Nur subtenu lin, semu en li dubon pri propra praveco kaj tiam revenigu en nian mondon. En vi estas forto por fari tion, #264;ara! #264;u vi veturos?

La junulino, ofte spirante, levis al Evda Nal la infane fidemajn okulojn, en kiuj staris larmoj.

— Jam hodia#365;!

Evda Nal firme kisis #264;ara-n.

— Vi pravas, necesas hasti. La#365; la Spirala Vojo ni kune alveturos Anatolion. Ren Boz estas en #293;irurgia sanatorio sur la insulo Rodos, kaj vin mi direktos al Dejr ez Zor, al bazo de spiralavioj de te#293;nik-medicina helpo, kiuj faras flugojn al A#365;stralio kaj Nov-Zelando. Mi anta#365;sentas #285;uon de piloto transporti la dancistinon #264;ara-n — ve, ne la biologinon #264;ara-n — en ajnan deziratan punkton…

Estro de la trajno invitis Evda-n Nal kaj #349;ian kunulinon en la #265;efan stirejon. La#365; tegmentoj de grandegaj vagonoj iris koridoro, kovrita per silikola klo#349;o. La#365; #285;i de unu fino de la trajno al la alia iradis de#309;orantoj, observante aparatojn de DES. Amba#365; virinoj levi#285;is la#365; spirala #349;tuparo, trairis la supran koridoron kaj trafis en grandan kajuton, elstarantan super la aerodinamika kapoto de la unua vagono. En la vitra elipsoido sur sepmetra alto super la vojo sidis en foteloj du ma#349;inistoj, disigitaj per alta piramida klo#349;o de elektronika stiristo-roboto. Paraboloidaj ekranoj de televidiloj permesis vidi #265;ion okazantan flanke kaj malanta#365;e de la trajno. Tremantaj sur la tegmento tigetoj de antenoj de averta aparato devis raporti pri apero de fremda objekto sur la vojo en distanco je kvindek kilometroj, kvankam tiela#309;o povis okazi nur #265;e tute escepta koincido de cirkonstancoj.

Evda kaj #264;ara eksidis sur divanon apud la malanta#365;a vando de la kajuto je duonmetro pli alte ol la se#285;oj de la ma#349;inistoj. Ili amba#365; submeti#285;is al hipnoto pro la fluganta renkonten lar#285;a Vojo. La giganta vojo sekcadis montojn, kuradis super malalta#309;oj la#365; kolosaj remparoj, trairadis markolojn kaj golfetojn la#365; malaltaj, profunde sidantaj en akvo viaduktoj. #264;e rapido je ducent kilometroj dum horo arbaro, plantita la#365; deklivoj de la gigantaj remparoj, sterni#285;is kiel seninterrompa tapi#349;o, ru#285;eta, malakita a#365; malhel-verda depende de speco de arboj — pinoj, e#365;kaliptoj a#365; olivoj. La kvieta maro Arkipelago amba#365;flanke de la viadukto ondi#285;is pro blovo de aero, dissekcita de vagonoj de la trajno, lar#285;a dek metrojn. Strioj de grandaj akvaj faldoj diskuradis ventumilforme, malheligante la diafanan bluan akvon.

Amba#365; virinoj sidis silente, observante la vojon, enprofundi#285;intaj en siajn pensojn, plenajn je zorgoj. Tiel pasis kvar horoj. Ankora#365; kvar horojn ili pasigis en molaj foteloj de la dua eta#285;o, inter ceteraj pasa#285;eroj, kaj disiris sur stacio nemalproksime de la okcidenta bordo de Anatolio. Evda transiris en elektrobuson, kiu transportis #349;in en la plej proksiman havenon, kaj #264;ara da#365;rigis la vojon #285;is la stacio Orienta Ta#365;ro — la unua meridiana bran#265;o. Ankora#365; du horoj da vojo — kaj #264;ara trafis sur varmegan ebena#309;on, en nebulon de varmega seka aero. #264;i tie, #265;e rando de la eksa Siria dezerto, situis Dejr ez Zor — la flughaveno de spiralavioj, dan#285;eraj por lo#285;ataj lokoj.

Por #265;iam enmemorigis #264;ara Nandi la turmentajn horojn, pasigitajn en Dejr ez Zor en atendo de vica spiralavio. La junulino senfine pripensadis siajn vortojn kaj agojn, penante imagi al si renkonti#285;on kun Mven Mas, faris planojn de ser#265;ado sur la insulo de Forgeso, kie #265;io malaperis en vico de tagoj, markitaj per nenio.

Finfine malsupre eksterni#285;is senfinaj kampoj da termoelementoj en dezertoj Nefud kaj Rub-el-Hali — gigantaj energistacioj, transformantaj sunan varmon en elektran energion. Fermitaj per noktaj kaj kontra#365;polvaj latkurtenoj, ili vici#285;is per regulaj spaliroj sur firmigitaj kaj egaligitaj dunaj sabloj, sur altebena#309;oj, detran#265;itaj kun klino suden, sur labirintoj de sur#349;utitaj ravinoj — monumentoj de la giganta lukto de la homaro por energio. Post ekposedo de novaj specoj de nuklea energio P, Ku kaj F la tempo de strikta #349;parado delonge forpasis. Senmove staris arbaroj da ventmotoroj la#365; la suda bordo de la Arabia duoninsulo, same konsistigantaj rezervan povumon de la norda lo#285;a zono. La spiralavio preska#365; momente transiris apena#365; videblan malsupre limon de la bordo kaj ekflugis super la Hinda oceano. Kvin mil kilometroj estis malgranda distanco por tia rapida ma#349;ino. Balda#365; #264;ara Nandi, akompanata per bondeziroj de balda#365;a reveno, eliris el la avio, necerte pa#349;ante per la malforti#285;intaj kruroj.

La estro de la alteriga stacio sendis sian filinon stiri etan glitboaton al la insulo de Forgeso. Amba#365; junulinoj malka#349;e #285;uis rapidegan kuron de la boateto la#365; grandaj ondoj de la alta maro. La glitboato iris rekte al la orienta bordo de la insulo de Forgeso, al granda golfeto, kie situis unu el la medicinaj stacioj de la Granda Mondo.

Kokosarboj, klinante plumecajn foliojn al ondoj, egalmezure susurantaj sur malprofunda#309;oj, salutis la venon de #264;ara. La stacio evidenti#285;is senhoma — #265;iuj laborantoj forveturis en la profundon de la insulo por ekstermo de iksodoj, trovitaj sur arbaraj ron#285;uloj.

#264;e la stacio estis #265;evalejoj. #264;evalojn oni bredadis por laboro en lokoj, similaj al la insulo de Forgeso, a#365; en sanatorioj, kie ne eblis uzi helikopterojn pro bruo a#365; surterajn elektroa#365;tojn pro manko de vojoj. #264;ara ripozis, alivestis sin kaj iris por rigardi al la belaj kaj raraj animaloj. Tie #349;i renkontis virinon, lerte regantan ma#349;inojn — distribuilon de nutra#309;o kaj purigilon. #264;ara helpis al #349;i, kaj la virinoj ekkonversaciis. La junulino demandis pri tio, kiel plej facile kaj rapide trovi sur la insulo homon, kaj ricevis konsilon: ali#285;i al iu el la ekstermaj ta#265;mentoj. Ili voja#285;as la#365; la tuta insulo kaj konas #285;in e#265; pli bone ol la lokaj lo#285;antoj. La konsilo pla#265;is al #264;ara.