"La nebulozo de Andromedo" - читать интересную книгу автора (Efremov Ivan)

#264;apitro 11 La insulo de Forgeso[49]

Glitboato estis trairanta la Palkan markolon #265;e forta renkonta vento, per saltoj superante vicojn da plataj ondoj. Nur anta#365; mil jaroj #265;i tie estis vico de malprofunda#309;oj kaj koralaj rifoj, nomata la Adama Ponto. La novegaj geologiaj procezoj kreis sur la loko de la vico grandan profunda#309;on, kaj malhelaj ondoj nun pla#365;dis super la abismo, disiganta la anta#365;en strebantan homaron disde la #349;atantoj de trankvilo.

Mven Mas staris #265;e balustrado, lar#285;e disstariginte la piedojn, kaj rigardis al la poiomete kreskanta sur la horizonto insulo de Forgeso. Tiu grandega insulo, #265;irka#365;ita de varma oceano, estis natura paradizo. Paradizo en primitivaj, religiaj konceptoj de la homo estas feli#265;a postmorta azilo sen zorgoj kaj laboro. Kaj la insulo de Forgeso same estis la azilo por tiuj, kiujn jam ne interesis la stre#265;ita agado de la Granda Mondo, kiu ne deziris labori egale kun #265;iuj.

Ali#285;ante al la sino de la Patrino-Tero en simpla, monotona agado de antikva terkulturisto, fi#349;kaptisto a#365; brutobredisto, ili pasigadis #265;i tie kvietajn jarojn.

Kvankam la homaro donis al siaj malfortaj kunfratoj grandan pecon da fekunda, mirakla tero, la primitiva mastrumado de la insulo ne povis garantii al sia lo#285;antaro vivon, plene sekurigitan kontra#365; malsato, speciale en periodoj de rikoltomankoj a#365; de aliaj malfacila#309;oj, tiom ordinaraj por malfortaj produktadaj fortoj. Tial la Granda Mondo konstante donadis parton de siaj rezervoj al la insulo de Forgeso.

En tri havenojn — nord-okcidente de la insulo, sude kaj sur la orienta bordo — oni liveradis nutra#309;on, konservitan por longaj jaroj, kuracilojn, rimedojn de biologia defendo kaj aliajn grave necesajn a#309;ojn. Tri #265;efaj regantoj de la insulo same lo#285;is norde, oriente kaj sude kaj nomi#285;is estroj de brutobredistoj, terkulturistoj kaj fi#349;kaptistoj.

Rigardante al malproksime levi#285;antaj bluaj montoj, Mven Mas subite kun amaro pensis, #265;u li apartenas al la kategorio de «bovoj» — homoj, #265;iam embarasintaj la homaron. «Bovo» estas homo forta kaj energiplena, sed tute senkompata al aliulaj suferoj kaj traviva#309;oj, pensanta nur pri kontentigo de siaj bezonoj. Suferojn, malpacojn kaj malfeli#265;ojn en fora pasinteco de la homaro #265;iam pligrandigadis #285;uste tiaj homoj, deklarantaj sin en diversaj aspektoj la solaj sciantoj de la vero, opiniantaj sin rajtaj subpremi #265;iujn malkonsentajn kun ili opiniojn, elradikigi aliajn manierojn de pensado kaj vivo. Ekde tiam la homaro komencis evitadi e#265; etajn signojn de absoluteco en opinioj, deziroj kaj gustoj kaj komencis pleje timi la «bovojn». #284;uste ili, la «bovoj», ne pensante pri la nedetrueblaj le#285;oj de ekonomio, pri estonteco, vivis nur por nuna momento. Militoj kaj neorganizita mastrumado de la erao de la Disa Mondo kondukis al disrabo de la planedo. Tiam oni elhakis arbarojn, forbruligis rezervojn da karbo kaj nafto, akumuli#285;intajn dum centmilionoj da jaroj, malpurigis la aeron per karbona dioksido kaj per fetora fumo de fabrikoj, mortigis belajn kaj sendan#285;erajn animalojn — #285;irafojn, zebrojn, elefantojn, anta#365; ol la mondo atingis la komunisman aran#285;on de la socio. La tero estis kovrita per rubo, riveroj kaj maraj bordoj estis malpurigitaj per defluoj de nafto kaj #293;emiaj for#309;eta#309;oj. Nur post serioza purigo de la akvo, la aero kaj la tero la homaro venis al la moderna aspekto de sia planedo, la#365; kiu #265;ie eblas trapasi nudpiede, nenie dama#285;inte la piedojn.

Sed ja anka#365; li, Mven Mas, ne estinte e#265; du jarojn sur la responsega posteno, frakasis la sputnikon, kreitan per penoj de miloj da homoj kaj per neordinaraj artifikoj de la in#285;eniera arto. Pereigis kvar kapablajn sciencistojn, el kiuj #265;iu povus i#285;i Ren Boz… Kaj e#265; Ren Boz-on mem oni apena#365; sukcesis savi. Kaj ree la imaga#309;o de Bet Lon, ka#349;anta sin ie tie, en montoj kaj valoj de la insulo de Forgeso, aperis anta#365; li, viva, vekanta akran kompaton. Mven Mas anta#365; la forveturo konati#285;is kun portretoj de la matematikisto kaj por #265;iam enmemorigis lian energian viza#285;on kun masiva makzelo, kun profunde kaj proksime sidantaj akraj okuloj, tutan lian potencan, atletan figuron.


La motoristo de la glitboato aliris la afrikanon.

— Estas forta surfo. Ni ne sukcesos albordi#285;i — ondo batas trans la moleon. Necesos iri en la sudan havenon.

— Ne necesas. #264;u vi havas savajn flosetojn? Mi ka#349;os tien la veston kaj #285;isna#285;os mem.

La motoristo kaj la direktilisto kun estimo rigardis al Mven Mas. Malklaraj blanketaj ondoj tumultis sur malprofunda#309;o, transver#349;i#285;ante per pezaj tondrantaj kaskadoj. Pli proksime al la bordo la senorda onda tumulto turnadis sablon kaj #349;a#365;mon, surkurante malproksime sur malkrutan pla#285;on. Malaltaj nuboj semis etan varman pluvon, oblikve flugantan la#365; vento kaj miksi#285;antan kun pla#365;doj de #349;a#365;mo. Tra #285;ia nebula reto sur la bordo hantis iaj grizaj figuroj.

La motoristo kaj la direktilisto inter#349;an#285;is rigardojn, dum Mven Mas estis demetanta kaj pakanta la veston. Forirantoj sur la insulon de Forgeso foriras el sub zorgo de la socio, en kiu #265;iu gardas #265;iun kaj helpas al li. La persono de Mven Mas sugestis nevolan estimon, kaj la direktilisto kura#285;is averti lin pri granda dan#285;ero. La afrikano senzorge svingis la manon. La motoristo alportis al li malgrandan hermetike fermitan paka#309;on.

— #264;i tie estas rezervo da koncentrita nutra#309;o por monato — prenu.

Mven Mas iom pensis kaj #349;ovis la paka#309;on kune kun la vesto en la nepenetreblan kameron, skrupule fermis la klapon kaj kun la floseto sub la brako transpa#349;is la balustradon.

— Turnu! — komandis li.

La glitboato klini#285;is en kruta turno. De#309;etita de la #349;ipeto, Mven Mas ekis furiozan lukton kontra#365; ondoj. El la glitboato oni vidis, kiel li ekflugadis sur e#285;ojn de ferocaj ondegoj, poste faladis en iliajn kavojn kaj aperadis ree.

— Li sukcesos, — diris faciligite la motoristo. — Ondoj nin de#349;ovas, necesas foriri.

La helico ekmu#285;is, kaj la #349;ipeto saltis anta#365;en, levita de alkuranta ondego. La malhela figuro de Mven Mas aperis plenalte sur la bordo kaj dissolvi#285;is en la pluva nebulo.

La#365; sablo, densigita de ondoj, movi#285;is grupo da homoj en solaj zontukoj. Ili kun jubilo trenis grandan, freneze serpentumantan fi#349;on. Ekvidinte Mven Mas-on, la homoj haltis, afable salutante lin.

— Novulo el tiu mondo, — kun rideto diris unu el la fi#349;istoj, — kaj kiel bone na#285;as! Iru al ni lo#285;i!

Mven Mas malferme kaj amike rigardis la fi#349;istojn, poste nege balancis la kapon.

— Al mi estos malfacile lo#285;i #265;i tie, sur bordo de la maro, rigardi en #285;ian vastan foron kaj pensi pri mia perdita kaj bela mondo.

Unu el la fi#349;istoj, kun forta hargrizo en la densa barbo, probable opiniata #265;i tie ornamo de viro, metis la manon sur la malsekan #349;ultron de la veninto.

— #264;u oni povis sendi vin #265;i tien perforte?

Mven Mas amare subridis kaj penis klarigi, kio venigis lin #265;i tien.

La fi#349;isto rigardis al la veninto malgaje kaj kompate.

— Ni ne komprenos unu la alian. Iru tien. — La fi#349;isto almontris al la sud-oriento, kie en dis#349;ira#309;o de nuboj estis aperantaj bluaj #349;tupoj de foraj montoj. — La vojo estas longa, kaj #265;i tie estas neniaj aliaj veturiloj, krom… — la lo#285;anto de la insulo frapis sin sur fortajn muskolojn de la kruro.

Mven Mas #285;ojis pli rapide foriri kaj ekiris per sia lar#285;a libera pa#349;maniero la#365; sinua pado, levi#285;anta al malkrutaj montetoj.

La vojo al la centra regiono de la insulo konsistigis iom pli ol ducent kilometrojn, sed Mven Mas ne hastis. Por kio? Malrapide #349;an#285;i#285;adis treni#285;antaj, ne plenigitaj per utila agado tagoj. Komence, dum li ankora#365; ne tute resani#285;is post la katastrofo, lia laca korpo petis kvieton de karesa naturo. Se ne estus la konscio de la terura perdo, li simple #285;uus senbruecon de dezertaj, priventataj altebena#309;oj, mallumon kaj praan silenton de varmegaj tropikaj noktoj.

Sed tagoj iris post tagoj, kaj la afrikano, vaganta la#365; la insulo, ser#265;ante aferon, konvenan por la koro, komencis akre sopiri pri la Granda Mondo. Lin ne plu #285;ojigis pacaj valoj kun permane prilaboritaj fruktarbaj boskoj, ne lulis preska#365; hipnotiga lirlado de puraj montaj riveroj, sur kies bordoj li povis nun sidadi dum sennombraj horoj de varmega tagmezo a#365; de luna nokto.

Sennombraj… Efektive, por kio li nombru tion, kion #265;i tie li tute ne bezonas, — tempon? Estas kiom ajn — tuta oceano da tempo, kaj samtempe tiel mizere malgranda estas tiu lia aparta, individua tempo!.. Unu mallonga kaj tuj forgesita momento!

Nur nun Mven Mas eksentis la tutan precizecon de la nomo de la insulo! La insulo de Forgeso — obtuza sennomeco de antikva vivo, de egoismaj aferoj kaj sentoj de homo! Aferoj, forgesitaj de posteuloj, #265;ar ili estis farataj nur por personaj bezonoj, ne faris vivon de la socio pli facila kaj pli bona, ne ornamis #285;in per ekflugoj de krea arto.

Mirindaj heroa#309;oj falis en sennoman nenion.

…La afrikano estis akceptita en komunumon de brutobredistoj en la centro de la insulo kaj jam dum du monatoj pa#349;tadis gregon da grandegaj ga#365;roj-bubaloj #265;e piedo de granda monto kun absurde longa nomo en la lingvo de popolo, antikve lo#285;inta sur la insulo.

Li longe kuiradis nun nigran ka#265;on sur karboj en fulgokovrita poto, kaj anta#365; monato li devis akiri en arbaro man#285;eblajn fruktojn kaj nuksojn, konkurante kun avidaj simioj, #309;etantaj al li man#285;oresta#309;ojn. Tio okazis, kiam li fordonis sian nutran rezervon al maljunulo, ekmalsaninta en malbone atingebla valo, aginte la#365; la regulo kaj la supera feli#265;o de la mondo de la Ringo — anta#365; #265;io doni #285;ojon al aliaj homoj. Tiam li komprenis, kion signifas ser#265;ado de nutra#309;o en dezertaj, nelo#285;ataj lokoj. Kia neimagebla mal#349;paro de tempo!…

Mven Mas ekstaris de sur la #349;tono kaj #265;irka#365;rigardis. La suno estis subiranta maldekstre malanta#365; randon de la altebena#309;o, malanta#365;e altis la arbara pinto de la kupolsimila monto.

Malsupre briletis en krepusko rapida rivereto, borderita de aro da grandegaj plumecaj bambuoj. Tie, je duontago da piedirado, situas dense prikreskitaj ruinoj de miljara a#285;o — la antikva #265;efurbo de la insulo. Estas anka#365; aliaj, pli grandaj kaj pli bone konservi#285;intaj, same forlasitaj urboj. Ili Mven Mas-on dume ne interesis.

La grego ku#349;i#285;is, kiel nigraj rokoj, en malheli#285;inta herbo. Nokto venis rapide. Steloj eklumadis milope en la malheli#285;anta #265;ielo. Kutima por astronomo mallumo, konataj linioj de stelfiguroj, helaj tor#265;oj de grandaj steloj. El #265;i tie videblas anka#365; la fatala Tukano… Sed kiel malfortaj estas simplaj homaj okuloj! Li neniam plu vidos majestajn spekta#309;ojn de la kosmo, spiralojn de gigantaj galaksioj, enigmajn planedojn kaj bluajn sunojn. #264;io #265;i por li estas nur lumetoj, nemezureble malproksimaj. #264;u ne estas egale — #265;u tio estas steloj a#365; lucernoj, alfiksitaj al la kristala sfero, kiel opiniis antikvuloj! Por lia vido — estas tutegale!

La afrikano salte ekstaris kaj komencis kun#349;ovi la preparitan bran#265;eta#309;on. Jen ankora#365; unu a#309;o, i#285;inta necesa — la eta flamigilo. Eble, la#365; ekzemplo de kelkaj #265;i-tieaj lo#285;antoj li balda#365; komencos enspiradi narkotan fumon, por mallongigi la tiri#285;antan gluecan tempon.

Langetoj de flamo ekdancis, dispelante mallumon kaj estingante stelojn. Apude pace snufis la bubaloj. Mven Mas mediteme rigardis al la fajro.

#264;u ne malhela domo i#285;is por li la hela planedo?

Ne, lia fiera memrezigno — estas simple memcerteco de nescio. Nescio de si mem, subtakso de alteco de la saturita per kreado vivo, kiun li vivis, nekompreno de forto de la amo al #264;ara. Estas pli bone fordoni sian vivon por horo da granda afero de la Granda Mondo, ol vivi #265;i tie ankora#365; tutan jarcenton!

Sur la insulo de Forgeso situis #265;irka#365; ducent kuracistaj stacioj, kie kuracistoj-volontuloj el la Granda Mondo disponigis al la lo#285;antoj tutan povon de la moderna medicina scienco. Junularo de la Granda Mondo anka#365; laboris en ekstermaj ta#265;mentoj, por ke la insulo ne i#285;u nesto de antikvaj malsanoj a#365; de malutilaj animaloj. Mven Mas intence evitadis renkonti#285;on kun tiuj homoj, por ne senti sin el#309;etulo de la mondo de belo kaj scio.

Dum mateni#285;o Mven Mas-on anstata#365;is alia pa#349;tisto. La afrikano liberi#285;is por du tagoj kaj decidis iri en negrandan urbeton, por ricevi mantelon — noktoj en la montoj i#285;is pli malvarmaj.

La tago estis varmega kaj kvieta, kiam Mven Mas mallevi#285;is de la altebena#309;o kaj eliris sur vastan ebena#309;on — senmankan maron da pal-lilaj kaj or-flavaj floroj, super kiu flugis buntaj insektoj. Blovoj de facila vento #349;anceladis pintojn de vegeta#309;oj, kaj floroj karese tu#349;adis per la koroloj la nudajn genuojn. Atinginte la mezon de la grandega kampo, Mven Mas haltis, influate de facila, #285;oja belo kaj de saturita aromo de tiu #265;i sova#285;a #285;ardeno. Penseme klini#285;inte, li movis la manplatojn la#365; balanci#285;antaj sub vento petaloj, sentante sin en la fora infaneco.

A#365;di#285;is apena#365; sentebla ritma sonoro. Mven Mas levis la kapon kaj ekvidis junulinon, rapide irantan #285;is la zono en floroj. #348;i turnis sin flanken, kaj Mven Mas kun plezuro rigardis al la svelta figureto inter la flora maro. Akra beda#365;ro tran#265;is Mven Mas-on — tio povus esti #264;ara, se… se #265;io okazus alie!..

La sciencista observemo sufloris al li, ke la junulino estas maltrankvila. #348;i ofte retrorigardadis kaj sen neceso plioftigadis pa#349;adon, kvaza#365; timante ion malanta#365; si. Mven Mas #349;an#285;is la direkton kaj rapide aliris la junulinon, rektigante sin je tuta sia grandega alto.

La nekonatulino haltis. Bunta #349;alo estis kruce strikte #265;irka#365;anta #349;ian korpon, malsupra#309;o de ru#285;a jupo malheli#285;is pro roso. Maldikaj braceletoj sur la nudaj brakoj ektintis pli la#365;te, kiam #349;i de#309;etis de sur la viza#285;o implikitajn de vento malhelajn harojn. La malgajaj okuloj koncentrite rigardis el sub mallongaj haraj bukloj, neglekte dis#349;uti#285;intaj sur la frunton kaj la vangojn. La junulino malfacile spiris, probable, pro longa irado. Malmultaj roseroj de #349;vito aperis sur #349;ia bruneta bela viza#285;o. La junulino faris al li kelkajn necertajn pa#349;ojn.

— Kiu vi estas kaj kien tiel rapidas? — demandis Mven Mas. — Eble, vi bezonas helpon?

La junulino atente pririgardis lin kaj ekparolis interrompe kaj haste:

— Mi estas Onar el la kvina vila#285;o. Helpon mi ne bezonas.

— Mi vidas alion. Vi estas laca, kaj io vin turmentas. Kio povas minaci al vi? Kial vi rezignas pri mia helpo?

La nekonata junulino levis la okulojn, ekradiintajn profunde kaj pure, kiel #265;e virino de la Granda Mondo.

— Mi scias, kiu vi estas. Granda homo, el tie. — #348;i almontris en direkto de Afriko. — Vi estas bonkora kaj fidema.

— Estu anka#365; vi tia. #264;u vin persekutas iu?

— Jes! — kun despero elkriis la junulino. — Li persekutas min…

— Kiu li estas, kial li arogas timigi, persekuti vin?

La junulino ru#285;i#285;is kaj mallevis la okulojn.

— Unu homo. Li deziras, ke mi i#285;u lia…

— Sed ja elektas vi, respondante a#365; ne respondante al li? Kiel eblas devigi amon? Li venos #265;i tien, kaj mi diros…

— Ne indas! Li same venis el la Granda Mondo, sed delonge, kaj li estas same forta… Sed ne tia, kiel vi… Li estas timiga!

Mven Mas senzorge ekridis.

— Kien vi iras?

— En la kvinan vila#285;on. Mi estis iranta en la urbeton kaj renkontis…

Mven Mas kapjesis kaj prenis la manon de la junulino. Tiu obeeme lasis siajn fingrojn en lia mano, kaj ili amba#365; ekiris la#365; flanka pado, kondukanta al la vila#285;o.

Dum la vojo la junulino, de tempo al tempo maltrankvile retrorigardante, rakontis, ke tiu homo persekutas #349;in #265;ie.

La timo paroli malka#349;e senfine indignigis Mven Mas-on. Li ne povis paci#285;i kun penso pri subpremo, kiel ajn hazarda #285;i estu nun, sur la aran#285;ita Tero!

— Kial nenion faras viaj homoj, — diris Mven Mas, — kaj ne scias pri tio la Kontrolo de Digno kaj Juro? #264;u en viaj lernejoj oni ne instruas historion, kaj vi ne scias, al kio kondukas e#265; etaj fontoj de perforto?

— Instruas… scias… — respondis Onar, rigardante rekte anta#365; si.

La floranta ebena#309;o fini#285;is, kaj la pado, farante krutan turnon, estis malaperanta malanta#365; arbustaro. El malanta#365; la turno aperis alta morna homo, barinta la vojon. Li estis nuda #285;is la zono, kaj atletaj muskoloj ludis sub grizaj haroj, kovrantaj lian torson. La junulino spasme el#349;iris sian manon, flustrante:

— Mi timas pri vi. Foriru, homo de la Granda Mondo!

— Haltu! — tondris ordonema vo#265;o.

Tiel malafable neniu parolis en la epoko de la Ringo. Mven Mas instinkte #349;irmis per si la junulinon.

La alta homo aliris kaj penis forpu#349;i lin, sed Mven Mas staris kiel roko.

Tiam kun fulma rapido la nekonato batis lin per la pugno al la viza#285;o. Mven Mas #349;anceli#285;is. Neniam en la vivo li renkontis senkompate prikalkulitajn batojn, faratajn kun la celo ka#365;zi kruelan doloron, #349;oki, ofendi homon.

#348;okita, Mven Mas malklare a#365;dis malfeli#265;an ekkrion de Onar. Li #309;etis sin al la kontra#365;ulo, sed falis sur la teron pro du fortegaj batoj. Onar #309;eti#285;is sur la genuojn, #349;irmante lin per sia korpo, sed la malamiko kun jubila krio kaptis #349;in. Li fleksis la kubutojn de la junulino malanta#365;en, kaj #349;i sufere fleksi#285;is kaj ekploregis, tute ru#285;ega pro kolero.

Sed Mven Mas jam ekregis sin. En la juneco en liaj Heraklaj heroa#309;oj estis pli seriozaj bataloj kontra#365; malamikoj, ne ligitaj per la homa le#285;o. Li rememoris #265;ion, pri kio oni lin instruis por manbatalo kontra#365; dan#285;eraj animaloj.

Mven Mas nehaste levis sin, #309;etis rigardon al la misformita per furiozo viza#285;o de la malamiko, elektante punkton por frakasa bato, kaj subite rekti#285;is, for#349;anceli#285;inte. Li rekonis tiun karakteran viza#285;on, tiel longe persekutintan lin en la suferaj pensoj pri rajto al la eksperimento en Tibeto.

— Bet Lon!

Tiu ellasis la junulinon kaj rigidi#285;is, atente rigardante al la nekonata al li malhelha#365;ta homo, nun perdinta tutan karakteran por li bonanimecon.

— Bet Lon, mi multe pensis pri renkonti#285;o kun vi, opiniante vin kunfrato la#365; malfeli#265;o, — ekkriis Mven Mas, — sed mi neniam imagis, ke tio estos tiel!

— Kiel tiel? — impertinente demandis Bet Lon, ka#349;ante koleron, brulantan en liaj okuloj.

La afrikano faris forigan geston.

— Por kio vanaj vortoj? En tiu mondo vi ne diris ilin kaj agis kvankam krime, sed je nomo de la granda ideo. Kaj #265;i tie — je nomo de kio?

— De mi mem, kaj nur de mi mem! — malestime #309;etis tra la kunpremitaj dentoj Bet Lon. — Sufi#265;e mi konsideradis aliulojn, la komunan bonon! #264;io #265;i ne necesas al homo, kiel mi komprenis. Tion sciis anka#365; kelkaj antikvaj sa#285;uloj.

— Vi neniam pensis pri aliuloj, Bet Lon, — interrompis lin la afrikano. — Cedante al vi mem pri #265;io, kio vi i#285;is nun — perfortulo, preska#365; animalo!

La matematikisto faris movon, intencante #309;eti sin al Mven Mas, sed retenis sin.

— Sufi#265;as, vi parolas tro multe!

— Mi vidas, ke vi perdis tro multe, kaj deziras…

— Sed mi ne deziras! For de la vojo!..

Mven Mas ne movi#285;etis. Klininte la kapon, li certe kaj minace staris anta#365; Bet Lon, sentante tu#349;on de la tremetanta #349;ultro de la junulino. Kaj tiu tremo plenigis lin per batala kolero multe pli, ol la ricevitaj batoj.

La matematikisto, ne movi#285;ante, rigardis en la radiantajn koleran flamon okulojn de la afrikano.

— Iru, — brue elspiris li, depa#349;ante for de la pado.

Mven Mas ree prenis Onar-on je la mano kaj kondukis #349;in inter arbustoj, sentante malamegan rigardon de Bet Lon. #264;e la turno de la pado Mven Mas haltis tiel subite, ke Onar kunpu#349;i#285;is kun lia dorso.

— Bet Lon, ni revenu kune en la Grandan Mondon!

La matematikisto ekridis kun la anta#365;a senzorgeco, sed la sentema orelo de Mven Mas kaptis noteton de amaro en la impertinenta brava#265;o.

— Kiu vi estas, por proponi al mi tion? #264;u vi scias?..

— Mi scias. Mi estas tiu, kiu same faris malpermesitan eksperimenton, pereigis fidintajn al mi homojn. Mi iris proksime de via vojo en esploro, kaj ni… Vi, kaj mi, kaj aliaj estas jam anta#365; la venko! Vi necesas al homoj, sed ne tia…

La matematikisto pa#349;is al Mven Mas kaj mallevis la okulojn, sed subite turnis sin kaj malestime #309;etis trans la #349;ultron mal#285;entilajn negajn vortojn. Mven Mas senvorte ekiris la#365; la pado.

#284;is la kvina vila#285;o restis #265;irka#365; dek kilometroj.

Eksciinte, ke la junulino estas sola, la afrikano konsilis al #349;i foriri al la orienta bordo, en #265;emarajn vila#285;ojn, por ne renkonti#285;i plu kun la kruela kaj kruda homo. La eksa fama sciencisto estis i#285;anta tirano en la kvieta kaj disa vivo de etaj vila#285;oj de la monta regiono. Por preventi sekvojn, Mven Mas decidis tuj iri al la vila#285;o kaj peti pri observo pri tiu #265;i homo. Mven Mas adia#365;is Onar-on #265;e enirejo en la vila#285;on. La junulino rakontis al li, ke anta#365;nelonge en arbaroj de la kupola monto la#365; onidiroj aperis tigroj, #265;u forkurintaj el la rezervejo, #265;u #285;is nun konservi#285;intaj en nepenetreblaj #285;angaloj, #265;irka#365;antaj la plej altan monton de la insulo. Forte kaptinte lian manon, #349;i petis esti pli singarda kaj neniuokaze iri tra montoj nokte. Mven Mas rapide ekpa#349;is malanta#365;en. Pripensante la okazinta#309;on, li vidis anta#365; si la lastan rigardon de la junulino, plena je maltrankvilo kaj fidelo. Unuafoje Mven Mas pensis pri veraj herooj de la pasinteco — pri homoj, kiuj inter humiligo, kolero kaj fizikaj suferoj, en la potenca regno de besta memamo, faris sian plej malfacilan heroa#309;on — restis veraj, bonaj homoj.

Duobleco de la vivo #265;iam starigis anta#365; homoj siajn kontra#365;dirojn. En la antikva mondo, inter dan#285;eroj kaj humiligo, la forto de amo, fidelo kaj tenero nekredeble kreskis #285;uste #265;e rando de pereo, en malamika kaj kruda #265;irka#365;a#309;o. Obeo al arbitro de kruda forto faris #265;ion efemera kaj malstabila. Sorto de aparta homo povis en ajna momento #349;an#285;i#285;i plej abrupte, kondamnante al falo liajn planojn, esperojn kaj revojn, #265;ar en la malbone aran#285;ita socio de la antikveco tro multaj aferoj dependis de hazardaj homoj. Sed tiu antikva efemereco de esperoj, amo kaj feli#265;o, anstata#365; ol malfortigi, plifortigadis la senton.

Jen kial la plej bona en la homo ne povis perei, malgra#365; malfacilaj traviva#309;oj de sklaveco de la Malhelaj jarcentoj a#365; de la erao de la Disa Mondo.

Unuafoje la afrikano pensis, ke en la antikva vivo, #349;ajnanta al #265;iuj modernaj homoj tia malfacila, estis kaj feli#265;o, kaj esperoj, kaj kreado, iam, eble, pli fortaj, ol nun, en la fiera erao de la Ringo.

Mven Mas preska#365; kun kolero rememoris teoriistojn de scienco de tiu tempo, apogi#285;intajn al la false komprenita malrapideco de #349;an#285;i#285;o de specioj en la naturo kaj a#365;gurintajn, ke la homaro ne i#285;os pli bona dum miliono da jaroj.

Se ili pli amus homojn kaj scius dialektikon de evoluo, tia absurdo neniam povus veni en iliajn kapojn!

Malanta#365; ronda #349;ultro de la giganta monto la sunsubiro farbis #285;ian nuban kovrilon. Mven Mas #309;etis sin en rivereton.

Fre#349;iginte sin kaj definitive trankvili#285;inte, li eksidis sur platan #349;tonon, por seki#285;i kaj ripozi. Anta#365; veno de la nokto li ne sukcesis atingi la urbeton, kaj li kalkulis transiri la monton #265;e levi#285;o de la luno. Mediteme kontemplante akvon, #349;a#365;mantan la#365; #349;tonoj, la afrikano subite eksentis sur si ies rigardon, sed neniun ekvidis. Tiu sento de gvatantaj lin nevideblaj okuloj #285;enis Mven Mas-on anka#365; tiam, kiam li transiris la rivereton kaj komencis levi#285;on.

Mven Mas rapide iris la#365; vojo, glatigita de veturiloj, al plata#309;o, alta je mil okcent metroj, levi#285;ante de #349;tupego sur #349;tupegon, por transiri la arbaran bran#265;on de la monto kaj la#365; la plej mallonga vojo trafi al la urbeto. Mallar#285;a serpo de nova luno povis prilumi la vojon dum ne pli ol horo kaj duono. Trairi krutan montan padon en senluna nokto estus tre malfacile. Mven Mas hastis. Maloftaj kaj nealtaj arboj #309;etadis longajn ombrojn, ku#349;i#285;antajn per vico de nigraj strioj sur la seka tero, heligita de la luno. Mven Mas pa#349;adis, atente rigardante sub la piedojn, por ne stumbli je sennombraj etaj radikoj, kaj pensis.

Minaca murmuro, sterni#285;inta la#365; la tero, tremigante la grundon, a#365;di#285;is malproksime dekstre, kie deklivo de la monta bran#265;o estis malkrute levi#285;anta kaj dronis en profunda ombro. Al #285;i respondis malalta mu#285;o en la arbaro inter makuloj kaj strioj de luna lumo. En tiuj sonoj senteblis forto, penetranta en profundon de la animo, vekanta en #285;i delonge forgesitajn sentojn de timo kaj kondamniteco de viktimo, elektita fare de nevenkebla rabobesto. Kiel kontra#365;ago al la antikva teruro, ekbrulis ne malpli antikva furiozo de batalo — la heredo de sennombraj generacioj da sennomaj herooj, defendintaj la rajton de la homa gento por la vivo inter mamutoj, leonoj, gigantaj ursoj, frenezaj bovoj kaj senkompataj lupaj grupoj, dum senfortigaj tagoj de #265;asadoj kaj dum noktoj de persista defendado.

Mven Mas staris iom, #265;irka#365;rigardante kaj retenante la spiron. Nenio #349;anceli#285;is en la nokta silento, sed kiam Mven Mas faris kelkajn pa#349;ojn la#365; la pado, li tuj komprenis, ke oni #265;assekvas lin. #264;u tigroj? #264;u la informo de Onar evidenti#285;is vera?

Mven Mas ekkuris, penante kompreni, kion li faru, kiam la rabobestoj — da ili, sendube, estis du — atakos lin.

Savi#285;i sur nealtaj arboj, sur kiujn tigro grimpas pli bone ol homo, estas sensence. #264;u batali? #264;irka#365;e estis nur #349;tonoj, e#265; ta#365;gan klabon ne eblis derompi de tiuj bran#265;oj, firmaj, kiel fero. Kaj kiam la gra#365;lo a#365;di#285;is malanta#365;e tute proksime, Mven Mas komprenis, ke li pereis. Etenditaj super la polva pado bran#265;oj de arboj sufokis la afrikanon. Li deziris #265;erpi kura#285;on de la lastaj minutoj el la eternaj profunda#309;oj de la stela #265;ielo, al kies esploro estis fordonita tuta lia pasinta vivo. Mven Mas ekkuris per grandegaj saltoj. La sorto favoris al li — li elkuris sur randon de granda arbarkampeto. En #285;ia centro li rimarkis amason da dis#349;utitaj #349;tonaj rompopecoj, #309;etis sin tien, kaptis tridekkilograman akrangulan pecegon kaj turnis sin al la arbaro. Nun li ekvidis movi#285;antajn malklarajn fantomojn. Striitaj, ili perdi#285;is inter kruci#285;antaj ombroj de maldensaj arboj. La luno jam tu#349;is per sia rando pintojn de arboj. Plilongi#285;intaj ombroj ekku#349;is tra la kampeto, kaj la#365; ili, kiel la#365; nigraj vojoj, du gigantaj kategoj komencis alrampi al Mven Mas. Kiel tiam, en la subtera #265;ambro de la Tibeta observatorio, Mven Mas eksentis alproksimi#285;antan morton. Nun #285;i aperis ne elinterne de li, sed elekstere, brulis per verda flamo en la fosforeskaj okuloj de la rabobestoj. Mven Mas enspiris ventoblovon, alflugintan en sufoka varmego, rigardis supren, al la brilanta gloro de la kosmo, kaj rektigis sin, levinte super la kapo la #349;tonon.

— Mi estas kun vi, kamarado!

Alta ombro #309;eti#285;is sur la kampeton el mallumo de la deklivo, minace levante kurban bran#265;egon. Miregigita Mven Mas por sekundo forgesis pri la tigroj, rekoninte la matematikiston. Bet Lon, preska#365; senspiri#285;inta pro freneza kurado, ekstaris apud Mven Mas, kaptante la aeron per la malfermita bu#349;o. La kategoj, retiri#285;intaj malanta#365;en, ree komencis sencede alproksimi#285;i. La maldekstra tigro estis jam en distanco de tridek pa#349;oj. Jen li subtiris sub sin la malanta#365;ajn krurojn, preti#285;ante salti.

— Rapide! — a#365;di#285;is la#365; la tuta kampeto la#365;ta krio.

Palaj lumeksplodoj de grenad#309;etiloj ekbrilis de tri flankoj malanta#365; la dorso de Mven Mas, faliginta pro neatenditeco sian armilon. La plej proksima tigro ba#365;mis plenalte, paralizaj grenadoj krevis per tamburaj batoj, kaj la rabobesto retrofalis sur la dorson. La dua faris salton al la arbaro. De tie aperis ankora#365; tri siluetoj de rajdantoj. Vitra grenado kun potenca elektra #349;argo frakasi#285;is je la frunto de la tigro, kaj #285;i etendi#285;is, enpikinte la pezan kapon en sekan herbon.

Unu el la rajdantoj eliris anta#365;en. Neniam ankora#365; al Mven Mas #349;ajnis tiel bela la labora vesto de la Granda Mondo — lar#285;a, mallonga, super genuoj, pantalono, malstrikta #265;emizo el blua artefarita lino kun malfermita kolumo kaj du po#349;oj sur brusto.

— Mven Mas, mi sentis, ke vi estas en dan#285;ero!

#264;u povis li ne rekoni tiun altan vo#265;on, nun sonantan per tia maltrankvilo! #264;ara Nandi!

Li forgesis respondi kaj staris senmove, #285;is la junulino desaltis de la #265;evalo kaj alkuris al li. Poste alrajdis kvin #349;iaj kunuloj. Mven Mas ne sukcesis ilin pririgardi, #265;ar la luna serpeto ka#349;i#285;is malanta#365; la arbaro kaj sufoka nokta mallumo kovris la arbaron kaj la kampeton. La mano de #264;ara trovis la kubuton de Mven Mas. Li prenis la maldikan manradikon de la junulino kaj almetis #349;ian manon al sia brusto, kie estis emociite bateganta la koro. Apena#365; senteble la fingropintoj de #264;ara glatigis la elstarantan plata#309;on de la muskolo, kaj tiu facila kareso donis al Mven Mas nespertitan trankvilon.

— #264;ara, tio estas Bet Lon, nova amiko…

Mven Mas turnis sin kaj trovis, ke la matematikisto malaperis. Tiam li kriis en la mallumon per tuta forto:

— Bet Lon, ne foriru!

— Mi venos! — a#365;di#285;is el malproksime la forta vo#265;o, kaj en #285;i ne estis jam la amara impertinenteco.

Unu el la kunuloj de #264;ara — probable, la estro de la grupo — demetis alfiksitan malanta#365; la selo signalan lanternon. Malforta lumo kune kun nevidebla radiondo ekflugis en la #265;ielon. Mven Mas komprenis, ke la venintoj atendas flugaparaton. #264;iuj kvin evidenti#285;is knaboj — laborantoj de eksterma ta#265;mento, elektintaj kiel unu el siaj Heraklaj heroa#309;oj patrolan servon de lukto kontra#365; malutilaj animaloj sur la insulo de Forgeso. #264;ara Nandi ali#285;is al la ta#265;mento por ser#265;o de Mven Mas.

— Vi eraras, opiniante nin tiom divenemaj, — diris la estro, kiam #265;iuj eksidis #265;irka#365; la lanterno kaj Mven Mas komencis neeviteblajn pridemandojn. — Al ni helpis junulino kun helena nomo.

— Onar! — ekkriis Mven Mas.

— Jes, Onar. Nia ta#265;mento estis aliranta la kvinan vila#285;on el la sudo, kiam alkuris la junulino, apena#365; viva pro laco. #348;i konfirmis onidirojn pri tigroj, kiuj venigis nin #265;i tien, kaj konvinkis veturi post vi senprokraste, timante, ke vin povas ataki la tigroj, kiam vi revenos en la urbeton tra la montoj. Kaj vidu, ni preska#365; malfruis. Nun venos #349;ar#285;a helikoptero, kaj ni sendos viajn provizore paralizitajn malamikojn en la rezervejon. Se ili vere montri#285;os homman#285;antoj, oni ilin ekstermos. Sed oni ne rajtas pereigi tiom grandan rara#309;on sen elprovo.

— Kia elprovo?

La knabo levis la brovojn.

— Tio estas ekster nia kompetenteco. Probable, anta#365; #265;io oni ilin trankviligos — injektos malaltigilon de viva aktiveco. I#285;inte provizore malforta, la tigro multon ellernos…

Forta tremanta sono interrompis la junulon. Desupre nehaste mallevi#285;is malhela maso. Blindiga lumo priver#349;is la kampeton. La striitaj kategoj estis enigitaj en molajn kontenerojn por frakaseblaj #349;ar#285;oj. La malbone videbla en mallumo granda#309;o de la #349;ipo malaperis, malferminte la kampeton al kvieta lumo de steloj. Kun la tigroj ekveturis unu el la kvin knaboj, kaj lian #265;evalon oni donis al Mven Mas.

La #265;evaloj de la afrikano kaj de #264;ara iris apude. La vojo estis mallevi#285;anta en valon de rivereto Galle, en kies enfluejo, #265;e la bordo, situis medicina stacio kaj la bazo de la eksterma ta#265;mento.

— Unuafoje sur la insulo mi veturas al la maro, — rompis la silenton Mven Mas. — #284;is nun al mi #349;ajnis, ke la maro estas malpermesa muro, por #265;iam forbarinta mian mondon.

— #264;u la insulo estis por vi nova lernejo? — duondemande kaj #285;oje diris #264;ara.

— Jes. Dum la mallonga tempo mi travivis kaj trapensis tre multe. #264;iuj #265;i pensoj delonge vagadis en mi…

Mven Mas rakontis pri siaj delongaj timoj, ke la homaro evoluas tro racie, tro te#293;nike, ripetante, certe, en nekompareble malpli kripla formo, la erarojn de la antikveco. Al li #349;ajnis, ke sur la planedo de la Epsilono de la Tukano tre simila kaj same bela homaro pli multe zorgis pri perfekteco de la emocia flanko de la psiko.

— Mi multe suferis pro sento de neplena harmonio kun la vivo, — silentinte iom, respondis la junulino. — Mi bezonis pli multon de io antikva kaj multe malpli de la #265;irka#365;a#309;o. Mi revis pri epoko de nedisipitaj fortoj kaj sentoj, akumulitaj jam per praa selekto dum la epoko de Eroso, iam estinta en la antikva Mediteraneo. Kaj mi #265;iam strebis veki veran forton de sentoj en miaj spektantoj. Sed, ver#349;ajne, nur Evda Nal #285;isfine komprenis min.

— Kaj Mven Mas, — serioze aldonis la afrikano. Kaj, rigardante al la lar#285;e malfermitaj okuloj de #264;ara, li rakontis al #349;i, kiel foje #349;i imagi#285;is al li kiel kupraha#365;ta filino de la Tukano.

La junulino levis la viza#285;on, kaj en malkura#285;a lumo de komenci#285;anta a#365;roro Mven Mas ekvidis la okulojn, tiajn grandegajn kaj profundajn, ke li eksentis facilan kapturni#285;on, de#349;ovi#285;is kaj ekridis.

— Iam niaj prauloj en siaj romanoj pri estonteco imagis nin duonvivaj rakituloj kun troevoluinta kranio. Malgra#365; milionoj da distran#265;itaj kaj torturitaj animaloj, ili longe ne povis kompreni la cerban ma#349;inon de la homo, #265;ar ili penis enrompi#285;i kun tran#265;ilo tien, kie necesis delikategaj mezuriloj de molekulaj kaj atomaj skaloj. Nun ni scias, ke forta agado de la racio postulas potencan korpon, plenan je viva energio, sed la sama korpo kreas fortajn emociojn.

— Kaj ni plu vivas #265;enitaj de la racio, — konsentis #264;ara Nandi.

— Multo jam estas farita, sed tamen la intelekta flanko #265;e ni iris anta#365;en, dum la emocia postrestis… Pri #285;i necesas zorgi, por ke ne #285;i bezonu la #265;enon de la racio, sed iam e#265; la racio mem bezonu #285;ian #265;enon. Mi ekopiniis tion tiom grava, ke mi intencas verki libron.

— Ho, certe! — verve ekkriis #264;ara, #285;eni#285;is kaj da#365;rigis: — Malmultaj grandaj sciencistoj fordonis sin al esploro de le#285;oj de la belo kaj de pleneco de sentoj… Mi diras ne pri psikologio.

— Mi komprenas vin! — respondis la afrikano, admire rigardante al la junulino, pro #285;eni#285;o pli alte levinta la fieran kapon al radioj de la sunlevi#285;o, ree donintaj al #349;ia ha#365;to la koloron de ru#285;a kupro.

#264;ara facile kaj libere estis sidanta sur la alta nigra vir#265;evalo, pa#349;anta samtakte kun la rufa #265;evalino de Mven Mas.

— Ni postrestis! — ekkriis la junulino, pelante per la konduk#349;nuro, kaj tuj #349;ia #265;evalo impetis anta#365;en.

La afrikano atingis #349;in, kaj ili amba#365; ekrajdis apude la#365; la malnova vojo. Atinginte siajn junajn kamaradojn, ili retenis la #265;evalojn, kaj #264;ara turnis sin al Mven Mas:

— Kaj tiu junulino, Onar?..

— #348;i devas veni en la Grandan Mondon. Vi mem diris, ke sur la insulo #349;i restis hazarde pro alligiteco al la veninta #265;i tien kaj anta#365;nelonge mortinta patrino. Al Onar estus bone labori #265;e Veda — en elfosado necesas sentemaj kaj teneraj virinaj manoj. Ja estas ankora#365; miloj da aferoj, kie ili necesas. Kaj Bet Lon, la nova, kiu revenos al ni, retrovos #349;in nove!..

#264;ara kun#349;ovis la brovojn, atente rigardis al Mven Mas.

— Kaj #265;u vi ne foriros de viaj steloj?

— Kia ajn estu decido de la Konsilio, mi da#365;rigos la aferon de la kosmo. Sed unue mi devas verki pri…

— Pri steloj de homaj animoj?

— #284;uste, #264;ara! Spirado haltas pro ilia grandega diverseco… — Mven Mas eksilentis, rimarkinte, ke la junulino rigardas al li kun karesa rideto. — #264;u vi ne konsentas kun tio?

— Certe, konsentas! Mi pensis pri via eksperimento. Vi faris #285;in pro pasia malpacienco doni plenecon de la mondo al la homoj. En tio vi same estas artisto, ne sciencisto.

— Kaj Ren Boz?

— Por li la eksperimento estas nur vica pa#349;o la#365; lia vojo de esploro.

— #264;u vi pravigas min, #264;ara?

— Plene! Kaj mi estas certa, ke anka#365; multe da homoj, la plejmulto!

Mven Mas kaptis la konduk#349;nuron per la maldekstra mano, kaj la dekstran etendis al #264;ara. Ili enveturis en la vila#285;eton de la stacio.


Ondoj de la Hinda oceano egalmezure bruegis super kruta#309;o. En ilia bruo al Mas a#365;di#285;is ritma pa#349;ado de basoj en la simfonio de Zig Zor pri la vivo, strebanta en la kosmon. Kaj la potenca noto, la #265;efa noto de la tera naturo — la blua fa, — kantis super la maro, igante homon respondi per la tuta animo, kuni#285;ante kun la naskinta lin naturo.

La oceano estis diafana, brilanta, ne plu malpurigata per for#309;eta#309;oj, purigita disde rabaj #349;arkoj, venenaj fi#349;oj, moluskoj kaj dan#285;eraj meduzoj, kiel estas purigita la vivo de la moderna homo disde kolero kaj timo de la anta#365;aj jarcentoj. Sed ie en la senlimaj vasta#309;oj de la oceano ekzistas sekretaj anguletoj, en kiuj kreskas restintaj semoj de malutila vivo, kaj nur al preteco de la ekstermaj ta#265;mentoj ni dankas sekurecon kaj purecon de la oceanaj akvoj.

#264;u ne same en diafana juna animo subite elkreskas kolera obstino, memcerteco de kreteno, egoismo de animalo? Tiam, se la homo ne obeas al a#365;toritato de la socio, direktita al sa#285;o kaj bono, sed gvidas sin per sia hazarda gloramo kaj personaj pasioj, kura#285;o i#285;as brutaleco, kreado — kruela ruzeco, kaj fidelo kaj sinoferemo i#285;as bastiono de tiraneco, de kruela ekspluatado kaj perforto… Facile de#349;ireblas la kovrilo de disciplino — necesas nur unu a#365; du generacioj da malbona vivo. Mven Mas rigardis en tiun viza#285;on de besto #265;i tie, sur la insulo de Forgeso. Se ne reteni #285;in, liberigi — ekfloros monstra despotismo, #265;ion tretanta sub si kaj dum tiom da jarcentoj trudinta al la homaro senkonsciencan arbitron.

La plej mirinda en la historio de la Tero estas apero de neestingebla malamo al scio kaj belo, nepra en malicaj profanoj. Tiuj malfido, timo kaj malamo trairas #265;iujn homajn sociojn, komencante de la timo anta#365; praaj sor#265;istoj kaj finante per bu#265;ado de anta#365;intaj sian tempon pensuloj en la erao de la Disa Mondo. Tio estis anka#365; sur aliaj planedoj kun alte evoluintaj civilizoj, sed ankora#365; ne sukcesintaj gardi sian socian ordon kontra#365; arbitro de etaj grupoj da homoj — kontra#365; oligarkio, kiu aperadis subite kaj inside en plej diversaj specoj… Mven Mas rememoris mesa#285;ojn la#365; la Ringo pri lo#285;ataj mondoj, kie plej altaj atingoj de la scienco estis uzataj por timigo, torturoj kaj punoj, por legado de pensoj, por transformo de homamasoj en obeemajn duonidiotojn, pretajn plenumi ajnajn monstrajn ordonojn. Krio pri helpo el tia planedo tra#349;iri#285;is en la Ringon kaj flugis en la spaco jam multajn jarojn post kiam pereis kaj la sendintaj #285;in homoj, kaj iliaj kruelaj regantoj.

Nia planedo staras jam sur tia stadio de evoluo, ke tiaj terura#309;oj por #265;iam i#285;is nepenseblaj. Sed ankora#365; ne sufi#265;as la spirita evoluo de la homo, pri kiu nelacigeble zorgas homoj, similaj al Evda Nal…

— Pentristo Kart San diris, ke sa#285;o estas kombino de scio kaj sentoj. Ni estu sa#285;aj! — a#365;di#285;is malanta#365;e la vo#265;o de #264;ara.

Kaj, trakurinte preter la afrikano, #264;ara #309;etis sin de sur la alto en la bruantan abismon.

Mven Mas vidis, kiel #349;i glate renversi#285;is en la aero, flugile dismovis la manojn kaj malaperis en ondoj. La banintaj sin knaboj de la eksterma ta#265;mento rigidi#285;is. La#365; la dorso de Mven Mas trakuris frosteto de admiro, limanta kun timo. Neniam la afrikano saltis de sur tia freneza alto, sed nun li sentime ekstaris sur rando de la deklivo, demetante la veston. Poste li rememoris, ke en la malklaraj momentaj pensoj #264;ara #349;ajnis al li diino de antikvaj homoj, kiu #265;ion povas. Se povas #349;i, do anka#365; li!

Malforta averta krio de la junulino aperis en la bruo de ondoj, sed Mven Mas, #309;etinte sin malsupren, #285;in ne a#365;dis. La flugo estis beate longa. Bona majstro de saltoj, Mven Mas precize eniris en la akvon kaj mergi#285;is tre profunde. La maro estis tiel mirinde diafana, ke la fundo #349;ajnis al li dan#285;ere proksima. La afrikano fleksis sian korpon kaj ricevis tian senkonsciigan baton de neestingita inercio, ke por momento #265;io #265;esis ekzisti por li. Kiel fulmorapida raketo Mven Mas elflugis sur la supra#309;on, renversi#285;is sur la dorson kaj ekbalanci#285;is sur ondoj. Rekonscii#285;inte, li ekvidis alna#285;antan #264;ara-n Nandi. Unuafoje paleco de timo kovris la helan bronzon de la sunbruno de la junulino. Ripro#265;o kaj admiro radiis en #349;ia rigardo.

— Por kio vi faris tion? — apena#365; spirante, flustris #349;i.

— #264;ar tion faris vi. Mi iros post vi #265;ie… konstrui nian Epsilonon de la Tukano sur nia Tero!

— Kaj revenos kun mi en la Grandan Mondon?

— Jes!

Mven Mas turni#285;is, por na#285;i pluen, kaj ekkriis pro neatenditeco. La mirinda diafaneco de la maro, trompinta lin, #265;i tie, malproksime de la bordo, i#285;is e#265; pli granda. Li kaj #264;ara kvaza#365; estis #349;vebantaj sur kapturniga alto super la fundo, videbla en plej etaj detaloj tra nekredeble pura akvo, kiel tra aero. Mven Mas-on ekposedis kura#285;o kaj jubilo, kiun sentis homoj, trafintaj ekster limojn de la tera gravito. Flugoj dum tempesto la#365; oceano, saltoj en nigran abismon de la kosmo el sputnikoj ka#365;zadis samajn sentojn de senlima kura#285;o kaj sukceso. Mven Mas impete alna#285;is al #264;ara, flustrante #349;ian nomon kaj legante varmegan respondon en #349;iaj klaraj kaj kura#285;aj okuloj. Iliaj manoj kaj lipoj kuni#285;is super la kristala abismo.