"La nebulozo de Andromedo" - читать интересную книгу автора (Efremov Ivan)

#264;apitro 12 La Konsilio de Stelnavigado

La Konsilio de Stelnavigado delonge posedis propran domon por sciencaj sesioj, same kiel la #265;efa cerbo de la planedo — la Konsilio de Ekonomio. Oni opiniis, ke speciale aran#285;ita kaj ornamita ejo devas agordi la kunvenintojn al problemoj de la kosmo kaj per tio helpi al plej rapida movo de atento for de la teraj al la stelaj aferoj.

#264;ara Nandi ankora#365; neniam estis en la #265;efa halo de la Konsilio. Kun emocio #349;i eniris akompane de Evda Nal en tiun strangan ovosimilan halon kun parabole konkavaj plafono kaj surfaco de elipsaj vicoj de se#285;oj. La#365; la halo estis disver#349;i#285;anta roz-viola lumo, kvaza#365; efektive prenita de alia stelo. #264;iuj linioj de la muroj, de la plafono, de la se#285;oj estis kuni#285;antaj en la fino de la granda halo, #349;ajnanta ilia natura centro. Tie sur podio situis demonstraj ekranoj, tribuno kaj se#285;oj por gvidantoj de kunsido — anoj de la Konsilio.

Senbrilajn orkolorajn panelojn de la muroj trastrekis vico de reliefaj mapoj. La#365; la dekstra flanko iris mapoj de la planedoj de la suna sistemo, la#365; la maldekstra — de planedoj de proksimaj steloj, esploritaj fare de ekspedicioj de la Konsilio. La duan vicon sub blua rando de la plafono okupis desegnitaj per lumantaj farboj skemoj de lo#285;ataj stelaj sistemoj, kiujn sendis la najbaroj la#365; la Granda Ringo.

La atenton de #264;ara altiris antikva, malheli#285;inta kaj, evidente, jam plurfoje resta#365;rita pentra#309;o super la tribuno.

Malhelviola #265;ielo okupis la tutan supran parton de la grandega kanvaso. Malgranda serpo de fremda luno estis #309;etanta blanketan, malvivan lumon sur senhelpe levitan supren po#365;pon de antikva stel#349;ipo, krude konturi#285;inta sur fono de purpura sunsubiro. Vicoj da malbelaj bluaj vegeta#309;oj, sekaj kaj malmolaj, #349;ajnis metalaj. En profunda sablo apena#365; trenis sin homo en malpeza defenda skafandro. Li retrorigardis al la frakasita #349;ipo kaj al elportitaj el #285;i korpoj de pereintaj kamaradoj. Vitroj de lia masko spegulis nur purpurajn rebrilojn de la sunsubiro, sed per nesciata artifiko la pentristo sukcesis esprimi en ili senliman malesperon de soleco en fremda mondo. Sur nealta terbulo dekstre la#365; la sablo rampis io viva, senforma kaj abomena. Granda subskribo sub la pentra#309;o: «Restis sola» — estis tiom mallonga, kiom esprimiva.

Absorbita de la pentra#309;o, la junulino ne tuj rimarkis lertan arkitekturan elpensa#309;on — situon de se#285;oj la#365; ventumilformaj #349;tupegoj, tiel, ke el galerioj, ka#349;itaj en bazoj de la vicoj, al #265;iu loko estis aparta trairejo. #264;iu vico estis izolita disde la najbara — supera a#365; suba. Nur eksidinte kun Evda, #264;ara atentis antikvan ornama#309;on de foteloj, pupitroj kaj bariloj, faritaj el natura perl-griza afrika ligno. Nun neniu mal#349;parus tiom multe da laboro por tio, kio povus esti gisita kaj polurita dum kelkaj minutoj. Eble, pro karakteriza por homoj estimo al antikveco la ligno #349;ajnis al #264;ara pli varma kaj pli viva ol plasto. #348;i mankaresis la fleksitan kubutapogilon, ne #265;esante pririgardi la halon.

Da homoj, kiel #265;iam, kunvenis multe, kvankam potencaj televidsendiloj devis disporti la#365; la tuta planedo bildon de #265;io okazonta. La sekretario de la Konsilio Mir Om la#365; tradicio estis vo#265;leganta mallongajn mesa#285;ojn, amasi#285;intajn post la pasinta kunsido. El kelkaj centoj da homoj, trovi#285;antaj en la halo, ne eblis trovi e#265; unu malatentan, okupitan pri si viza#285;on. Granda atentemo al #265;io estis tre karakteriza trajto de homoj de la epoko de la Ringo. Sed #264;ara preteratentis la unuan mesa#285;on, plu pririgardante la halon kaj legante eldirojn de famaj sciencistoj, skribitajn sub la mapoj de planedoj. Speciale al #349;i pla#265;is skribita sub Jupitero alvoko esti atenta al naturaj fenomenoj: «Rigardu, kiel #265;ie nin #265;irka#365;as nekompreneblaj faktoj, kiel ili #349;ovi#285;as en la okulojn, krias en la orelojn, sed ni ne vidas kaj ne a#365;das, kiaj grandaj malkovroj ka#349;i#285;as en iliaj malklaraj konturoj». En alia loko estis ankora#365; unu skriba#309;o: «Oni ne povas simple levi kurtenon de la nesciata — nur post persista laboro, retiri#285;oj, deflanki#285;oj ni komencas kapti la veran sencon, kaj novaj senlimaj perspektivoj malfermi#285;as anta#365; ni. Neniam evitu tion, kio #349;ajnas komence senutila kaj neklarigebla».

Okazis movi#285;o sur la tribuno, kaj en la halo estingi#285;is lumo. La trankvila forta vo#265;o de la sekretario de la Konsilio tremeris pro emocio.

— Vi vidos tion, kio ankora#365; anta#365;nelonge #349;ajnis absolute neebla — foton de nia Galaksio el ekstere. Anta#365; pli ol cent kvindek jarmiloj — anta#365; unu kaj duono da galaksia minuto — lo#285;antoj de planeda sistemo… — #264;ara preterlasis vicon da nenion dirantaj al #349;i ciferoj —… en la konstelacio Centa#365;ro turnis sin al lo#285;antoj de la Granda Magelana Nubo — la sola proksima al ni ekstergalaksia stelsistemo, pri kiu estas sciate, ke tie ekzistas pensantaj mondoj, kapablaj komuniki#285;i la#365; la Ringo kun nia Galaksio. Ni ankora#365; ne povas determini precizan situon de tiu magelana planeda sistemo, sed ni same ricevis ilian elsendon — la foton de nia Galaksio. Jen #285;i!

Sur grandega ekrano ekbrilis per fora ar#285;enta lumo lar#285;a stelamaso, mallar#285;i#285;anta #265;e la ekstrema#309;oj. Profundega mallumo de la spaco surver#349;is la randojn de la ekrano. Per sama mallumo oscedis malplena#309;oj inter la spiralaj bran#265;oj, vilaj #265;e la ekstrema#309;oj. Pala lumo vestis ringon da globaj stelamasoj — la plej antikvaj stelsistemoj de nia Universo. Plataj stelaj kampoj alternis kun nuboj kaj strioj de nigra malvarmi#285;inta materio. La foto estis farita el maloportuna flanko — la Galaksio situis tre oblikve kaj supre, tiel ke la centra kerno apena#365; elstaris per brulanta konveksa maso en la centro de la mallar#285;a lento. Evidente, por ricevi plenan bildon de nia stelsistemo, necesis peti pli malproksimajn galaksiojn, situantajn pli alte la#365; galaksia latitudo. Sed ankora#365; neniu galaksio montris signojn de racia vivo dum la tempo de ekzisto de la Granda Ringo.

La teranoj, ne de#349;irante sin, rigardis al la ekrano. Unuafoje la homo povis rigardi al sia stela Universo el ekstere, el monstra foro de la spaco.

Al #264;ara #349;ajnis, ke la tuta planedo retenis la spiron, pririgardante sian Galaksion en milionoj da ekranoj sur #265;iuj ses kontinentoj kaj en la oceanoj, #265;ie, kie loki#285;is insuletoj de homa vivo kaj laboro.

— La nova#309;oj, ricevitaj de nia observatorio la#365; la Ringo kaj anta#365;e ne senditaj al la monda informreto, estas finitaj, — denove ekparolis la sekretario. — Ni transiru nun al projektoj, kiuj devas esti submetitaj al vasta pridiskuto.

Propono de Juta Gaj pri kreo de artefarita, spirota#365;ga atmosfero de Marso per eligo de malpezaj gasoj el profundaj #349;tonmasoj per a#365;tomataj instala#309;oj estis agnoskita atentinda, #265;ar #285;i estis apogita per seriozaj kalkuloj. Estos ricevita aero, sufi#265;a por spirado kaj varmizolo de niaj urbetoj, kiuj eliros el forcejaj konstrua#309;oj. Anta#365; multaj jaroj, post malkovro de naftaj oceanoj kaj montoj el malmolaj hidrokarbonoj sur Venuso, estis lan#265;itaj a#365;tomataj instala#309;oj por kreo de artefarita atmosfero sub gigantaj klo#349;oj el diafanaj plastoj. Ili ebligis planti vegeta#309;ojn kaj aran#285;i fabrikojn, provizantajn la homaron per ajnaj produktoj de organika #293;emio en kolosaj kvantoj.

La sekretario demetis flanken metalan plata#309;on kaj afable ridetis. En la pli proksima al la tribuno fino de la se#285;aj vicoj aperis Mven Mas en malhel-ru#285;a vesto, morna, solena kaj trankvila. Montrante respekton al la kunveno, li levis super la kapo la kunmetitajn manojn kaj eksidis.

La sekretario deiris de la tribuno, cedinte la lokon al juna virino kun mallongaj oraj haroj kaj miranta rigardo de la verdaj okuloj. La prezidanto de la Konsilio Grom Orm ekstaris apude.

— Ordinare ni mem informas pri novaj proponoj. Sed vi a#365;dos preska#365; finitan esploron. La a#365;toro mem Iva #284;an sciigos al vi materialon por responsa pripenso.

La verdokula virino komencis paroli per vo#265;o, premita pro sin#285;enemo. Iva komencis de tiu komune konata fakto, ke vegeta#309;oj de la sudaj kontinentoj distingi#285;as per blueta koloro de foliaro, karaktera por antikvaj formoj de teraj vegeta#309;oj. Kiel montris esploro de vegeta#309;aro de aliaj planedoj, blua foliaro karakterizas atmosferojn, pli diafanajn, ol la tera, a#365; aperas #265;e pli malmola, ol de la Suno, ultraviola radiado de stelo.

— Nia Suno, stabila en sia ru#285;a radiado, estas nestabila en la blua kaj la ultraviola, kaj anta#365; #265;irka#365; du milionoj da jaroj spertis abruptan #349;an#285;on de la viola radiado, da#365;rintan longe.

Tiam aperis bluetaj vegeta#309;oj, nigra koloro de birdoj kaj bestoj, vivintaj sur malfermitaj spacoj, nigraj ovoj #265;e birdoj, nestintaj en lokoj, ne defenditaj per ombro. Tiutempe nia planedo i#285;is nestabila rilate de la akso de sia rotacio pro #349;an#285;i#285;o de la elektromagneta re#285;imo de la sunsistemo. Jam delonge aperis projektoj pri transpumpo de maroj en kontinentajn konkava#309;ojn, por rompi establi#285;intan ekvilibron kaj #349;an#285;i situon de la terglobo rilate de sia akso. Tio estis tiam, kiam astronomoj bazi#285;is nur sur elementa me#293;aniko de gravito, tute ne atentante la elektromagnetan ekvilibron de la sistemo, multe pli #349;an#285;i#285;eman, ol gravito. Ni devas aliri solvon de la demando #285;uste el tiu flanko, kio estos multe pli simpla, malmultekosta kaj rapida. Ni rememoru, kiel en la komenco de stelnavigado kreado de artefarita gravito postulis tioman mal#349;paron de energio, ke estis praktike neebla. Nun, post la malkovro de malkompono de mezonaj fortoj, niaj #349;ipoj estas ekipitaj per simplaj kaj fidindaj aparatoj de artefarita gravito. Same la eksperimento de Ren Boz skizas #265;irka#365;vojon por efika kaj rapida #349;an#285;o de la re#285;imo de rotacio de la Tero…

Iva #284;an eksilentis. Grupo el ses homoj — la herooj de la ekspedicio al Plutono, sidantaj #265;iuj kune en la halo, — komencis saluti #349;in, etendante kunmetitajn manplatojn. La vangoj de la juna virino ru#285;i#285;is. Sur la ekrano aperis fantomaj konturoj de stereometriaj desegna#309;oj.

— Mi scias, ke la demando povas esti lar#285;igita. Nun eblas pensi pri #349;an#285;o de e#265; planedaj orbitoj, kaj, speciale, pri proksimigo de Plutono al la Suno, por revivigi tiun iam lo#285;itan planedon de fremda stelo. Sed nun mi parolas nur pri de#349;ovo de nia Tero rilate de la akso por plibonigo de klimataj kondi#265;oj de la kontinenta hemisfero.

La eksperimento de Ren Boz montris, ke eblas konverto de gravita kampo en #285;ian duan aspekton — elektromagnetan kampon, kun posta vektora polarizo en jenaj direktoj…

La figuroj sur la ekrano estis plilongi#285;antaj kaj turni#285;antaj. Iva #284;an da#365;rigis:

— Tiam la rotacio de la planedo perdos stabilecon kaj la Tero povos i#285;i turnita al la dezirata situo por plej profita kaj longa prilumo per sunaj radioj.

Sur longa vitro sub la ekrano ektiri#285;is vicoj da parametroj, anticipe kalkulitaj per ma#349;inoj, kaj #265;iu, kiu povis kompreni tiujn signojn, konvinki#285;is, ke la projekto de Iva #284;an estas, #265;iuokaze, ne senbaza.

Iva #284;an haltigis la movi#285;on de la desegna#309;oj kaj signoj kaj, klininte la kapon, deiris de la tribuno. La a#365;skultantoj vigle interrigardis kaj interflustris. Inter#349;an#285;inte nerimarkeblajn gestojn kun Grom Orm, sur la tribuno aperis la juna estro de la ekspedicio al Plutono.

— Estas sendube, ke la eksperimento de Ren Boz ka#365;zos #265;enan reakcion — eksplodon de gravegaj malkovroj. Al mi #285;i #349;ajnas kondukanta al anta#365;e neatingeblaj foroj de scienco. Tiel okazis kun la kvantuma teorio — la unua proksimi#285;o al kompreno de repagulumo, a#365; reciproka transiro, kun poste sekvinta malkovro de kontra#365;partikloj kaj kontra#365;kampoj. Poste sekvis la repaguluma kalkulo, i#285;inta venko super la principo de necerteco de la antikva fizikisto Hajzenberg. Kaj, fine, Ren Boz faris sekvan pa#349;on al analizo de la sistemo «spaco — kampo», veninte al kompreno de kontra#365;gravito kaj kontra#365;spaco, a#365;, la#365; le#285;o de repagulumo, al nul-spaco. #264;iuj neagnoskitaj teorioj finfine i#285;as fundamento de scienco!

Je la nomo de la esploristoj de Plutono mi proponas transdoni la demandon en la mondan informreton por pridiskuto. Turno de la planedo rilate de la akso malpligrandigos mal#349;paron de energio por varmigo de la polusaj regionoj, pli mildigos la polusajn frontojn, kreskigos akvan bilancon de la kontinentoj.

— #264;u klaras la demando por submeti #285;in al vo#265;donado? — demandis Grom Orm.

Responde ekbrilis multaj verdaj lumetoj.

— Do, ni komencu! — diris la prezidanto kaj #349;ovis la manon sub la pupitron de sia fotelo.

Tie trovi#285;is tri butonoj de signaloj de kalkula ma#349;ino: la dekstra signifis «jes», la meza — «ne», la maldekstra — «mi ne opinias min kapabla ju#285;i». #264;iu ano de la Konsilio same sendis nerimarkeblan por aliaj signalon. Premis la butonojn anka#365; Evda Nal kaj #264;ara. Aparta ma#349;ino estis kalkulanta opiniojn de a#365;skultantoj por kontroli la #285;ustecon de la decido de la Konsilio.

Post kelkaj sekundoj ekbrilis grandaj signoj sur la demonstraj ekranoj — la demando estis akceptita por pridiskuto fare de la tuta planedo.

Sur la tribunon suriris Grom Orm mem.

— La#365; ka#365;zo, kiun mi petas permeson ka#349;i #285;is fino de la afero, necesas trakti nun la agon de la eksa estro de la eksteraj stacioj de la Konsilio Mven Mas, kaj nur poste solvi la demandon pri la tridek oka stela ekspedicio. #264;u fidas la Konsilio al seriozeco de miaj motivoj?

Verdaj lumetoj estis unuanima respondo.

— #264;u #265;iuj scias detalojn de la okazinta#309;o?

Ree kaskado de verdaj eklumoj.

— Tio plirapidigos la aferon. Mi petas la eksan estron de la eksteraj stacioj Mven Mas-on ekspliki motivojn de sia ago, ka#365;zinta tiom fatalajn konsekvencojn. Fizikisto Ren Boz ankora#365; ne resani#285;is de ricevitaj vundoj kaj ne estis vokita de ni kiel atestanto. Li ne estas ju#285;inda.

Grom Orm rimarkis ru#285;an lumeton #265;e la se#285;o de Evda Nal.

— Al atento de la Konsilio! Evda Nal deziras aldoni al la mesa#285;o pri Ren Boz.

— Mi petas elpa#349;i anstata#365; li.

— Pro kiaj motivoj?

— Mi amas lin!

— Vi parolos post Mven Mas.

Evda Nal estingis la ru#285;an signalon kaj eksidis.

Sur la tribuno aperis Mven Mas. Trankvile, ne indulgante sin, la afrikano rakontis pri atenditaj rezultoj de la eksperimento. Pri sia mirinda vizio, kies realeco, beda#365;rinde, ne povas esti pruvita. Hasto en farado de la eksperimento, ka#365;zita de sekreteco kaj nele#285;eco de la ago, kondukis al tio, ke ili ne pripensis specialajn aparatojn por registro, kalkulante al ordinaraj memorma#349;inoj, kies riceviloj estis detruitaj jam en la unua momento. Endis alkro#265;i al la sputniko 57 malnovan planed#349;ipon kaj peni instali sur #285;in la aparatojn por orientigo de la vektoro. Pri #265;io #265;i kulpas li, Mven Mas. Ren Boz okupi#285;is pri la instala#309;o, kaj elporto de la eksperimento en la kosmon estis en la kompetenteco de estro de la eksteraj stacioj.

#264;ara kunpremegis la manojn — la akuzaj argumentoj de Mven Mas #349;ajnis al #349;i konvinkaj.

— #264;u la observantoj de la pereinta sputniko sciis pri ebla katastrofo? — demandis Grom Orm.

— Jes, ili estis avertitaj kaj kun #285;ojo konsentis.

— Min ne mirigas tio, ke ili konsentis, — miloj da junaj homoj partoprenas dan#285;erajn eksperimentojn, #265;iujare okazantajn sur nia planedo. Iam okazas, ke ili pereas… Kaj la novaj iras kun ne malplia kura#285;o, — morne kontra#365;diris Grom Orm, — al milito kontra#365; la nesciata. Sed vi, avertante la junajn homojn, per tio suspektis probablon de tia fino. Sed tamen faris la riskan eksperimenton…

Mven Mas silente mallevis la kapon.

#264;ara, ne de#349;iranta la okulojn de li, subpremis malfacilan suspiron, eksentinte sur la #349;ultro la manon de Evda Nal.

— Ekspliku ka#365;zojn, instigintajn vin fari tion, — post pa#365;zo diris la prezidanto de la Konsilio.

La afrikano ree ekparolis, #265;i-foje kun pasia emocio. Li rakontis, kiel ekde la juneco vokis lin ripro#265;e milionoj da sennomaj tomboj de homoj, venkitaj de la senkompata tempo, kiel neelteneble estis ne peni fari, unuafoje dum la tuta historio de la homaro kaj de multaj najbaraj mondoj, pa#349;on al venko super la spaco kaj la tempo, meti unuan mejlo#349;tonon sur tiu granda vojo, al kiu impetus tuj centmiloj da potencaj mensoj. Li opiniis sin ne rajta prokrasti — eble, por jarcento — la eksperimenton nur por ne submeti nemultajn homojn al dan#285;ero, kaj sin mem — al responso.

Mven Mas parolis, kaj la koro de #264;ara batis pli forte pro fiero pri sia elektito. La kulpo de la afrikano komencis #349;ajni jam ne tiom peza.

Mven Mas revenis sur la lokon kaj komencis atendi la decidon, vidate de #265;iuj.

Evda Nal transdonis magnetofonan registra#309;on de parolo de Ren Boz. Lia malforta, sufoki#285;anta vo#265;o ektondris por la tuta halo per amplifiloj. La fizikisto estis praviganta Mven Mas-on. Ne sciante tutan komplikecon de la demando, la estro de la eksteraj stacioj povis nur konfidi al li, Ren Boz, kaj tiu konvinkis lin pri nepra sukceso. Sed la fizikisto ne opiniis anka#365; sin kulpa. «#264;iujare, — diris li, — oni faras malpli gravajn eksperimentojn, iam fini#285;antajn tragike. La scienco — la lukto por feli#265;o de la homaro — same postulas oferojn, kiel ajna alia lukto. Malkura#285;uloj, tre gardantaj sin, ne sukcesas ricevi plenecon kaj #285;ojon de la vivo, kaj tiaj sciencistoj ne sukcesas fari grandajn pa#349;ojn anta#365;en…»

Ren Boz finis per konciza analizo de la eksperimento kaj de siaj eraroj kun certeco pri estonta sukceso. La registra#309;o de la parolo fini#285;is.

— Ren Boz diris nenion pri siaj observoj dum la eksperimento, — levis la kapon Grom Orm, turnante sin al Evda Nal. — Vi deziris paroli anstata#365; li.

— Mi anta#365;vidis la demandon kaj petis parolon, — respondis Evda. — Ren Boz perdis konscion kelkajn sekundojn post la #349;alto de F-stacioj kaj nenion plu vidis. Estante sur limo de sveno, li rimarkis kaj enmemorigis nur indikojn de la aparatoj, atestantajn pri apero de la nul-spaco. Jen lia registra#309;o la#365; la memoro.

Sur la ekrano aperis kelkaj ciferoj, senprokraste reskribitaj fare de multaj homoj.

— Permesu al mi aldoni ankora#365; je nomo de la Akademio de Mal#285;ojo kaj #284;ojo, — ree ekparolis Evda. — Kalkulo de popolaj eldiroj post la katastrofo donas jenon…

Vicoj da ok-signaj nombroj ektiri#285;is sur la ekrano, disi#285;ante la#365; kolumnoj de kondamno, absolvo, dubo pri la scienca aliro, akuzoj pri hasto. Sed la #285;enerala rezulto, sendube, estis por Mven Mas kaj Ren Boz, kaj la viza#285;oj de la #265;eestantoj heli#285;is.

Ekbrilis ru#285;a signalo #265;e la kontra#365;a flanko de la halo, kaj Grom Orm donis parolon al la astronomo de la tridek sepa stela ekspedicio — Pur Hiss. Tiu ekparolis la#365;te kaj temperamente, farante per la longaj brakoj mallertajn gestojn kaj elstarigante la gor#285;an pomon.

— Ni, grupo da kamaradoj-astronomoj, opinias Mven Mas-on kulpa. Lia ago — plenumo de la eksperimento sen la Konsilio — sugestas suspekton, ke Mven Mas agis ne tiel neprofiteme, kiel tion penis montri la parolintoj #265;i tie!

#264;ara ekflamis pro indigno kaj restis sur la loko, nur obeante al malvarma rigardo de Evda Nal.

Pur Hiss eksilentis.

— Viaj akuzoj estas gravaj, sed ne bazitaj, — kontra#365;is la#365; permeso de la prezidanto Mven Mas, — precizigu, kion vi nomas profitemo.

— Senmorta gloro #265;e plena sukceso de la eksperimento — jen la profita ka#349;ita motivo de via ago. Kaj malkura#285;o — vi timis, ke oni al vi rifuzos permeson de la eksperimento, tial vi agis haste kaj sekrete.

Mven Mas lar#285;e ridetis, infanece dismovis la manojn kaj silente eksidis. En la tuta aspekto de Pur Hiss aperis malica triumfo.

Evda Nal ree petis parolon.

— La eldiro de Pur Hiss estas hasta kaj tro malica por decido de serioza demando. Liaj opinioj pri ka#349;itaj motivoj de agoj transportas nin al la tempo de la Malhelaj jarcentoj. Tiel paroli pri ia senmorta gloro povis nur homoj de fora pasinteco. Ne trovante #285;ojon kaj plenecon en sia nuna vivo, ne sentante sin ero de la tuta kreanta homaro, ili timis neeviteblan morton kaj kro#265;i#285;is al plej eta espero de eterni#285;o. La sciencisto-astronomo Pur Hiss ne komprenas, ke en la memoro de la homaro vivas nur tiuj, kies pensoj, volo kaj atingoj plu efikas kaj post #265;eso de la efiko forgesi#285;as kaj malaperas. Ofte ili renaski#285;as el neekzisto, kiel multaj antikvaj sciencistoj a#365; artistoj, se iliaj verkoj ree i#285;as necesaj kaj renovigas sian efikon en socio… speciale en la multmiliarda moderna socio! Mi jam delonge ne renkontis tiom primitivan komprenon de senmorteco kaj gloro kaj miras, renkontinte #285;in #265;e kosma voja#285;anto.

Evda Nal, rektiginte sin je la tuta alto, turnis sin al Pur Hiss, kiu kunpremi#285;is en sia fotelo, prilumita per multo da ru#285;aj lumoj.

— Ni forlasu absurda#309;ojn, — da#365;rigis Evda, — kaj rigardu al la ago de Mven Mas kaj Ren Boz, preninte kiel #265;efan kriterion feli#265;on de la homaro. Anta#365;e homoj ofte ne povis pesi realan valoron de siaj faroj kaj kompari #285;in kun malutila reversa flanko, kiun nepre havas #265;iu ago, #265;iu faro. Ni delonge liberi#285;is disde tio kaj povas paroli nur pri efektiva valoro de agoj.

Anka#365; nun, kiel anta#365;e, novajn vojojn palptrovas apartaj homoj, #265;ar nur speciala agordo de cerbo, post tre longa preparo, povas rekoni novan direkton, ka#349;itan en kontra#365;diraj faktoj. Sed nun, tuj kiam definitivi#285;as nova vojo, dekmiloj da homoj ekokupi#285;as pri #285;ia ellaboro kaj lavango da novaj malkovroj rulas en senfinecon, kreskante, kiel ne#285;obulo. Ren Boz kaj Mven Mas ekiris la plej neelprovitan vojon. Mi ne posedas sufi#265;ajn sciojn, sed anka#365; por mi estas evidenta trofrueco de ilia eksperimento. En tio estas kulpo de amba#365; kaj responso pri grandega materia dama#285;o kaj kvar homaj vivoj. La#365; la le#285;oj de la Tero tio estas krimo, sed #285;i estas farita ne pro personaj celoj kaj, sekve, ne devas esti punita plej grave.

Evda Nal malrapide revenis al sia loko, Grom Orm ne plu trovis dezirantojn paroli. La anoj de la Konsilio postulis de la prezidanto la konkludon. La maldika seka figuro de Grom Orm klini#285;is anta#365;en sur la tribuno, kaj la akra rigardo enpiki#285;is en profundon de la halo.

— La cirkonstancoj por la fina ju#285;o estas nekomplikaj. Por Ren Boz mi tute ekskludas responson. Kiu sciencisto ne uzos aperantajn eblojn, speciale se li estas certa pri sukceso? La detrua fiasko de la eksperimento estos leciono. Sed estas senduba anka#365; utilo de la eksperimento. #284;i parte kompensas la materian dama#285;on, #265;ar nun la eksperimento helpos al solvo de multaj demandoj, pri kiuj en la Akademio de Limoj de Scio oni ankora#365; nur komencis pensi.

Ni solvas problemojn de uzado de produktadaj fortoj en granda skalo, de#309;etinte et-utilajn adaptajn tendencojn de la malnova ekonomio. Tamen anka#365; #285;is nun homoj ne komprenas la faktoron de sukceso, #265;ar ili forgesas pri nepreco de la le#285;oj de evoluo. Al ili #349;ajnas, ke konstrua#309;o devas levi#285;i sen fino. Sa#285;eco de estro estas en tio, ke li #285;ustatempe ekkonsciu la #349;tupon, superan por nuna momento, haltu kaj atendu, a#365; #349;an#285;u la vojon. Tia estro sur sia tre responsa posteno ne sukcesis esti Mven Mas. La elekto de la Konsilio estis erara. La Konsilio devas responsi pri tio egale kun sia elektito. Anta#365; #265;io kulpas mi mem, #265;ar la iniciativo de invito de Mven Mas, apartenanta al du anoj de la Konsilio, estis subtenita de mi.

Mi proponas al la Konsilio absolvi Mven Mas-on pri personaj motivoj de la ago, sed malpermesi al li okupi postenojn en responsaj organizoj de la planedo. Mi same devas esti forigita el la posteno de prezidanto de la Konsilio kaj sendita al likvido de sekvoj de mia nesingardo — al konstruado de la sputniko.

Grom Orm #265;irka#365;igis per la rigardo la halon, legante sinceran #265;agrenon, speguli#285;intan sur multaj viza#285;oj. Sed homoj de la epoko de la Ringo evitis persvadi, estimante decidojn de aliuloj kaj fidante al ties praveco.

Mir Om konsili#285;is kun la konsilianoj, kaj la kalkulma#349;ino sciigis la rezulton de la vo#265;donado. La konkludo de Grom Orm estis akceptita sen malkonsentoj, sed kun kondi#265;o, ke li gvidu la laboron de la kunveno #285;is la fino kaj lasu sian postenon post #285;ia plenumo.

Li riverencis, sed nenio #349;an#285;i#285;is en lia viza#285;o, firme katenita per la volo.

— Mi devas nun klarigi mian peton pri prokrasto de pridiskuto de la stela ekspedicio, — trankvile da#365;rigis la prezidanto. — La bona solvi#285;o de la afero estis evidenta, kaj mi pensas, ke la Kontrolo de Digno kaj Juro konsentos kun ni. Sed nun mi povas peti Mven Mas-on okupi sian lokon en la Konsilio. Scioj de Mven Mas estas necesaj por #285;usta solvo de gravega demando, des pli ke ano de la Konsilio Erg Noor ne povos partopreni la hodia#365;an diskuton.

Mven Mas ekiris al la se#285;oj de la Konsilio. Verdaj lumoj de bondeziro ondis la#365; la halo, markante lian vojon.

Sensone de#349;ovi#285;is la planedaj mapoj, cedante la lokon al mornaj nigraj tabeloj, sur kiuj diverskoloraj lumetoj de steloj estis kunigitaj per blua fadeno de flugoj, planitaj por jarcento. La prezidanto de la Konsilio #349;an#285;i#285;is. Malaperis malvarma senpasieco, sur la grizetaj vangoj ekvarmis ru#285;eto, la #349;talaj okuloj malheli#285;is. Grom Orm suriris la tribunon.

— #264;iu stela ekspedicio estas longe vartata revo, nova espero, zorgeme lulata dum multaj jaroj, nova #349;tupo en #349;tuparo de la granda levi#285;o. Aliflanke, tio estas laboro de milionoj, kiu ne povas resti sen rezulto, sen granda scienca a#365; ekonomia efiko, alie haltos nia movi#285;o anta#365;en kaj plua konkero de la naturo. Tial ni tiom skrupule pridiskutas, pripensas, prikalkulas, anta#365; ol en la interstelajn forojn ekflugos nova #349;ipo.

Nia devo igis nin fordoni la tridek sepan ekspedicion por la Granda Ringo. Des pli skrupule ni pridiskutadis la planon de la tridek oka ekspedicio. Sed dum la lasta jaro okazis kelkaj eventoj, #349;an#285;intaj la situacion kaj devigantaj nin revizii la vojon kaj la taskon de la ekspedicio, konfirmitajn fare de anta#365;aj kunsidoj de la Konsilioj kaj de la tutplaneda pridiskuto. Malkovro de rimedoj de prilaboro de alojoj sub granda premo #265;e temperaturo de absoluta nulo plibonigis la firmecon de korpoj de stel#349;ipoj. Perfektigo de anamezonaj motoroj, i#285;intaj pli #349;paremaj, permesas plian longon de flugo de sola #349;ipo. La planitaj por la tridek oka ekspedicio stel#349;ipoj «Aella» kaj «Tinta#285;elo»[50] malnovi#285;is kompare kun la #309;us finita «Cigno» — rondkorpa #349;ipo de vertikala tipo kun kvar kiloj de stabileco. Ni i#285;as kapablaj al pli malproksimaj flugoj.

Erg Noor, reveninta sur «Tantro» el la tridek sepa ekspedicio, sciigis pri malkovro de nigra stelo de la klaso T, sur kies planedo estis trovita stel#349;ipo de nekonata konstruo. Provo penetri internen preska#365; pereigis #265;iujn, sed oni tamen sukcesis akiri pecon da metalo de la korpo. Tio estas nekonata #265;e ni substanco, kvankam proksima al la dekkvara izotopo de ar#285;ento, trovita sur planedoj de tre varmega stelo de la klaso O8, konata jam tre delonge sub la nomo Dzeta de la Po#365;po.

La formo de la stel#349;ipo — dukonveksa disko kun kruda spirala surfaco — estas pridiskutita en la Akademio de Limoj de Scio.

Junio Ant trarigardis memorregistra#309;ojn de informo de la Ringo por #265;iuj kvarcent jaroj ekde la momento de nia ali#285;o al la Ringo. Tiu tipo de konstruo de stel#349;ipoj estas nerealigebla #265;e nia direkto de scienco kaj #265;e nia nivelo de scioj. #284;i estas nekonata sur tiuj mondoj de la Galaksio, kun kiuj ni inter#349;an#285;is mesa#285;ojn.

La tiom kolosa diska stel#349;ipo, sendube, estas gasto el neimageble foraj planedoj, eble, e#265; el ekstergalaksiaj mondoj. #284;i povis vagadi dum milionoj da jaroj kaj mallevi#285;i sur la planedon de la fera stelo en nia dezerta regiono #265;e rando de la Galaksio.

Ne bezonas klarigojn graveco de esploro de tiu #349;ipo per speciala ekspedicio al la T-stelo.

Grom Orm #349;altis duonsferan ekranon, kaj la halo malaperis. Anta#365; la spektantoj malrapide ekna#285;is registra#309;oj de memorma#349;inoj.

— Tio estas anta#365;nelonge ricevita mesa#285;o el planedo CR519, — mi forlasas por mallongeco la detalajn koordinatojn, — ilia ekspedicio en la sistemon de A#293;ernaro…

Stranga #349;ajnis la situo de steloj, kaj e#265; plej sperta rigardo ne povus rekoni en ili la delonge esploritajn sunojn. Makuloj de malklare lumanta gaso, malhelaj nuboj kaj, finfine, grandaj malvarmi#285;intaj planedoj, reflektantaj lumon de monstre granda stelo.

Diametre nur tri-kaj-duon-oble pli granda ol la Suno, A#293;ernaro lumis kiel ducent okdek sunoj, estante nepriskribeble hela blua stelo de la spektra klaso B5. La kosma #349;ipo, farinta la registra#309;on, foriris flanken. Ver#349;ajne, pasis jardekoj da vojo. Sur la ekrano aperis alia suno — hela verda stelo de la klaso S. #284;i kreskis, lumante #265;iam pli hele, dum la stel#349;ipo de la fremda mondo estis proksimi#285;anta al #285;i. Mven Mas pensis, ke la verda nuanco de #285;ia koloro estus multe pli bela tra atmosfero. Kvaza#365; responde al lia penso, sur la ekrano aperis supra#309;o de nova planedo. La fotoj estis faritaj kun pa#365;zoj — la ekrano ne montris proksimi#285;on al la planedo. Anta#365; la spektantoj subite elkreskis lando de altaj montoj, #265;irka#365;kovrita per #265;iuj penseblaj nuancoj de verda lumo. Nigre-verdaj ombroj de profundaj kanjonoj kaj krutaj deklivoj, blu-verdaj kaj lil-verdaj prilumitaj rokoj kaj valoj, akvamarinaj ne#285;oj sur montopintoj kaj altebena#309;oj, flav-verdaj terpecoj, forbruligitaj de la varmega suno. Malakitaj riveretoj kuris malsupren, al nevideblaj lagoj kaj maroj, ka#349;i#285;antaj malanta#365; monto#265;enoj.

Poste kovrita per rondaj montetoj ebena#309;o sterni#285;is #285;is rando de maro, #349;ajnanta el malproksime brilanta folio da verda fero. Bluaj arboj nebulis per densa foliaro, arbarkampetoj floris per purpuraj strioj kaj makuloj de nekonataj arbustoj kaj herboj. Kaj el profundo de la ametista #265;ielo per potenca torento fluis or-verdaj radioj. La homoj de la Tero rigidi#285;is. Mven Mas fosis en sia senlima memoro, por precize determini situon de la verda suno.

«A#293;ernaro estas la Alfa de Eridano, alte en la suda #265;ielo, apud la Tukano. La distanco estas dudek unu parsekoj… Reveno de stel#349;ipo kun sama #349;ipanaro estas neebla», — rapide flugis akraj pensoj.

La ekrano estingi#285;is, kaj stranga #349;ajnis la aspekto de la fermita halo, adaptita por pripensadoj kaj konsili#285;oj de lo#285;antoj de la Tero.

— Tiu verda stelo, — ree eksonis la parolo de la prezidanto, — kun abundo de zirkonio en la spektraj linioj, estas iomete pli granda, ol nia Suno. — Grom Orm rapide listigis koordinatojn de la zirkonia suno. — En #285;ia sistemo, — da#365;rigis li, — estas du planedoj-#285;emeloj, rivoluantaj unu kontra#365; la alia en tia distanco for de la stelo, kiu konformas al la energio, kiun ricevas la Tero disde la Suno.

Diko de la atmosfero, #285;ia konsisto, kvanto da akvo koincidas kun la kondi#265;oj de la Tero. Tiaj estas anticipaj datumoj de la ekspedicio de la planedo CR519. Samaj mesa#285;oj parolas pri malesto de supera vivo sur la planedoj-#285;emeloj. Supera pensanta vivo tiel transformas la naturon, ke #285;i estas rimarkebla e#265; por supra#309;a observo el alte fluganta stel#349;ipo. Eblas kalkuli, ke #285;i a#365; ne sukcesis tie evolui, a#365; ankora#365; ne evoluis. Tio estas nekredeble rara sukceso. Se tie trovi#285;us supera vivo, la mondo de la verda stelo estus malfermita por ni. Jam en la sepdek dua jaro de la epoko de la Ringo, anta#365; pli ol tri jarcentoj, nia planedo faris pridiskuton de demando pri lo#285;igo de planedoj kun supera pensanta vivo, kvankam ne atinginta nivelon de nia civilizo. Tiam estis decidite, ke ajna invado sur tiajn planedojn kondukas al neeviteblaj perfortoj pro profunda nekompreno.

Ni scias nun, kiel granda estas diverseco de mondoj en nia Galaksio. Estas steloj bluaj, verdaj, flavaj, blankaj, ru#285;aj, oran#285;aj, #265;iuj hidrogen-heliumaj, sed la#365; malsama konsisto de siaj #349;eloj kaj kernoj nomataj karbonaj, cianaj, titanaj, zirkoniaj, kun malsama karaktero de radiado, altaj kaj malaltaj temperaturoj, malsama konsisto de siaj atmosferoj kaj kernoj. Estas planedoj de plej malsamaj amplekso, denso, konsisto kaj diko de atmosfero, hidrosfero, distanco #285;is suno, kondi#265;oj de turni#285;o. Sed ni scias anka#365; alion: nia planedo kun siaj sepdek procentoj da akvokovrita supra#309;o, en koincido kun proksimeco al la Suno, ver#349;anta sur #285;in potencan torenton de energio, prezentas ne ofte renkontatan bazon de potenca vivo, ri#265;a je biomaso kaj diverseco de sen#265;esaj transformi#285;oj.

Tial la vivo #265;e ni evoluis pli rapide, ol sur aliaj mondoj, kie #285;i estis subpremita pro nesufi#265;o de akvo, suna energio a#365; pro malgrandaj areoj da seka#309;o. Kaj pli rapide, ol sur planedoj, tro ri#265;aj je akvo. Ni vidis en elsendoj la#365; la Ringo evoluon de vivo sur akvokovritaj planedoj, de vivo, despere rampanta supren la#365; tigoj de vegeta#309;oj, elstarantaj el eterna akvo.

Sur nia akvori#265;a planedo same estas relative malgranda areo de kontinentoj por kolekto de suna energio #265;u per nutraj vegeta#309;oj, #265;u per ligno, a#365; simple per termoelektraj instala#309;oj.

En la plej antikvaj periodoj de la historio de la Tero la vivo evoluis pli malrapide en mar#265;oj de malaltaj kontinentoj de paleozoiko, ol sur altaj kontinentoj de kenozoiko, kie okazis lukto ne nur pri nutra#309;o, sed anka#365; pri akvo.

Ni scias, ke necesas certa, la plej profita por abundo kaj potenco de vivo proporcio inter akvo kaj seka#309;o, kaj nia planedo estas proksima al tiu plej avanta#285;a koeficiento. Da tiaj planedoj estas ne tiom multe en la kosmo, kaj #265;iu prezentas netakseblan donacon por nia homaro kiel nova grundo por #285;ia dislo#285;i#285;o kaj plua perfekti#285;o.

Jam delonge la homaro #265;esis timi spontanan trolo#285;atecon, iam timigintan la forajn praulojn. Sed ni persiste strebas en kosmon, #265;iam pli disvastigante la regionon de lo#285;ado de homoj, #265;ar anka#365; en tio estas movi#285;o anta#365;en, la neevitebla le#285;o de evoluo. Malfacileco de ekposedo de planedoj, tre diferencantaj disde la Tero per fizikaj kondi#265;oj, estis tiom granda, ke #285;i jam delonge naskis projektojn pri lo#285;igo de la homaro en la kosmo sur speciale konstruitaj gigantaj konstrua#309;oj, similaj al multoble pligrandigitaj sputnikoj. Vi scias, ke unu tia insulo estis konstruita anta#365; la epoko de la Ringo, — mi diras pri «Nadiro», situanta je dek ok milionoj da kilometroj for de la Tero. Tie ankora#365; lo#285;as negranda kolonio de homoj… Sed la malsukceso de tiuj malvastaj, tre limigitaj ejoj por homa vivo estis tiom evidenta, ke ni povas nur miri pri niaj prauloj, malgra#365; tuta kura#285;eco de ilia konstrua ideo.

La #285;emelaj planedoj de la verda zirkonia stelo tre similas al la nia. Ili ne ta#365;gas a#365; estas malfacile ekposedeblaj por gracilaj lo#285;antoj de la malferminta ilin planedo CR519, pro kio ili hastis transdoni al ni tiujn informojn, same kiel ni transdonos al ili niajn malkovrojn.

La verda stelo situas en tia distanco for de ni, kian traflugis neniu nia stel#349;ipo. Atinginte #285;iajn planedojn, ni anta#365;i#285;os malproksime en la kosmon. Kaj ni anta#365;i#285;os ne sur malgranda mondeto de artefarita konstrua#309;o, sed sur firma bazo de grandaj planedoj, vastaj por organizado de oportuna vivo, de potenca te#293;niko.

Jen kial mi detale okupis vian atenton per la planedoj de la verda stelo — al mi ili #349;ajnas eksterordinare gravaj por esploro. La distanco je sepdek lumjaroj nun estas atingebla por stel#349;ipo kiel «Cigno», kaj, eble, endas la tridek okan stelan ekspedicion sendi al A#293;ernaro!

Grom Orm eksilentis kaj transiris al sia loko, turninte malgrandan stangeton sur regpanelo de la tribuno.

Anstata#365; la prezidanto de la Konsilio anta#365; la spektantoj levi#285;is malgranda ekrano, sur kiu #285;is nivelo de la brusto aperis la konata al multaj masiva figuro de Dar Veter. La eksa estro de la eksteraj stacioj ridetis, renkontita per nea#365;deblaj salutoj de verdaj lumetoj.

— Dar Veter trovi#285;as nun en la Arizona radioaktiva dezerto, de kie ekflugas grupoj da raketoj sur alton je kvindek sep mil kilometroj por konstruado de la sputniko, — klarigis Grom Orm. — Li deziris elpa#349;i anta#365; vi kun sia opinio kiel ano de la Konsilio.

— Mi proponas efektivigi la plej simplan solvon, — a#365;di#285;is la gaja vo#265;o, sonanta per metalo de transportebla sendilo. — Sendi ne unu, sed tri ekspediciojn!

La anoj de la Konsilio kaj la spektantoj rigidi#285;is pro neatenditeco. Dar Veter ne estis oratoro kaj ne uzis la efektan pa#365;zon.

— La origina plano de sendo de amba#365; stel#349;ipoj de la tridek oka ekspedicio al la triopa stelo EE7723…

Sammomente Mven Mas imagis tiun triopan stelon, antikve nomatan Omikrono 2 de Eridano. Situanta en malpli ol kvin parsekoj for de la Suno, tiu sistemo el flava, blua kaj ru#285;a steloj posedis du senvivajn planedojn, sed la intereso de esploro konsistis ne en ili. La blua stelo en tiu #265;i sistemo estis blanka nano. Amplekse egala al granda planedo, mase #285;i egalis al duono de la Suno. Mezuma specifa maso de substanco de tiu #265;i stelo dumil-kvincent-oble superis denson de la plej peza tera metalo — iridio. Gravito, elektromagnetaj kampoj, procezoj de kreo de pezaj #293;emiaj elementoj sur tiu stelo prezentis kolosan intereson kaj gravecon por ilia rekta esploro el plej eble proksima distanco. Des pli ke la deka stela ekspedicio, sendita en la pasinteco al Siriuso, pereis, sukcesinte averti pri dan#285;ero. La proksima najbaro de la Suno — la duopa blua stelo Siriuso same posedis blankan nanon de pli malalta temperaturo kaj pli granda amplekso, ol la Omikrono 2 de Eridano B kun denso, dudek-kvin-oble pli granda ol la denso de akvo. Atingo de tiu proksima stelo estis neebla pro grandegaj kruci#285;antaj meteor#349;tonaj fluoj, zonantaj la stelon kaj tiom difuzitaj, ke ne eblis precize determini disvastigitecon de la pereigaj #349;tonpecoj. #284;uste tiam, anta#365; tricent dek kvin jaroj, aperis la ideo pri ekspedicio al la Omikrono 2 de Eridano.

— …prezentas nun, post la eksperimento de Mven Mas kaj Ren Boz, — estis parolanta tiutempe Dar Veter, — tiom gravan valoron, ke rezigni pri #285;i ne eblas.

Sed esploro de la fremda, fora stel#349;ipo, trovita fare de la tridek sepa ekspedicio, povas doni al ni tiajn sciojn, kiuj ege superos malkovrojn de la unua esploro.

Eblas neglekti la anta#365;ajn regulojn de sekureco kaj riski disigi la stel#349;ipojn. «Aella-n» sendi al la Omikrono de Eridano, kaj «Tinta#285;elon» — al la T-stelo. Amba#365; stel#349;ipoj apartenas al la unua klaso, kiel «Tantro», kiu sola venkis la monstrajn malfacila#309;ojn.

— Romantiko! — la#365;te kaj malestime diris Pur Hiss kaj tuj kuntiri#285;is, rimarkinte malaprobon de la spektantoj.

— Jes, vera romantiko! — #285;oje ekkriis Dar Veter. — Romantiko estas lukso por la naturo, sed #285;i necesas en bone aran#285;ita socio! Pro abundo de korpaj kaj animaj fortoj en #265;iu homo pli rapide renaski#285;as soifo de novo, de oftaj #349;an#285;oj. Aperas speciala rilato al fenomenoj de la vivo — peno vidi pli, ol egalmezuran pa#349;adon de #265;iutageco, atendi de la vivo la plej altan normon de elprovoj kaj impresoj.

— Mi vidas en la halo Evda-n Nal, — da#365;rigis Dar Veter. — #348;i konfirmos al vi, ke romantiko estas ne nur psikologio, sed anka#365; fiziologio! Mi da#365;rigas — la novan stel#349;ipon «Cigno» sendi al A#293;ernaro, al la verda stelo, #265;ar nur post cent sepdek jaroj nia planedo ekscios la rezulton. Grom Orm tute pravas, ke esploro de similaj planedoj kaj kreo de bazo por anta#365;i#285;o en la kosmon estas nia devo rilate al la posteuloj.

— Rezervo da anamezono pretas nur por du #349;ipoj, — kontra#365;diris sekretario Mir Om. — Necesos dek jaroj, por, ne rompante la ekonomion, prepari #349;ipon por ankora#365; unu flugo. Mi rememorigu, ke nun multajn produktadajn fortojn forprenos la restarigo de la sputniko.

— Mi anta#365;vidis tion, — respondis Dar Veter, — kaj proponas, se la Konsilio de Ekonomio trovos eble turni sin al la lo#285;antaro de la planedo: #265;iu por jaro prokrastu distrajn voja#285;ojn, oni mal#349;altu televidilojn de niaj akvarioj en oceanaj profunda#309;oj, #265;esu liveri juvel#349;tonojn kaj rarajn vegeta#309;ojn el Venuso kaj Marso, haltigu fabrikojn de vesta#309;oj kaj ornama#309;oj. La Konsilio de Ekonomio determinos pli bone, ol mi, kion necesas haltigi, por #309;eti la #349;paritan energion por produktado de anamezono. Kiu el ni rifuzos redukti bezonojn nur por unu jaro, por alporti al niaj infanoj grandegan donacon — du novajn planedojn en vivigaj radioj de la verda, agrabla por niaj teraj okuloj suno!

Dar Veter etendis la manojn anta#365; si, alparolante al la tuta Tero, #265;ar li sciis, ke miliardoj da okuloj observas lin en ekranoj de televidiloj, balancis la kapon kaj malaperis, lasinte malplenan bluetan flagradon. Tie, en la Arizona dezerto, brua tondro periode tremigis la grundon, dirante pri tio, ke vica raketo ekflugis kun #349;ar#285;o ekster la limojn de la lazura firmamento. #264;i tie #265;iuj #265;eestantoj en la halo de la Konsilio ekstaris, levante la maldekstrajn manojn, kio signifis malferman kaj plenan konsenton kun la parolinto.

La prezidanto de la Konsilio turnis sin al Evda Nal:

— Nia gasto el la Akademio de Mal#285;ojo kaj #284;ojo, #265;u ne eldiros vi vian opinion rilate de la homa feli#265;o?

Evda ankora#365;foje suriris la tribunon.

— La homa psiko estas konstruita tiel, ke #285;i ne estas adaptita al longa ekscito kaj multfoja ripeto de ekscito, — tio estas defendo kontra#365; rapida eluzi#285;o de la nerva sistemo. Niaj foraj prauloj preska#365; pereigis la homaron, ne kalkulante kun tio, ke la homo en sia fiziologia bazo postulas oftan ripozon. Sed ni, timigitaj per tio, anta#365;e tro gardis la psikon, ne komprenante, ke la #265;efa rimedo de distro kaj ripozo post impresoj estas laboro. Necesas ne nur #349;an#285;o de speco de okupi#285;oj, sed anka#365; regula alternado de laboro kaj ripozo. Ju pli malfacila estas laboro, des pli longa estas ripozo, kaj tiam ju pli malfacile, des pli #285;oje, des pli la homo estas absorbita tute, plene.

Eblas paroli pri feli#265;o, kiel pri konstanta alternado de laboro kaj ripozo, de malfacila#309;oj kaj plezuroj. Longviveco de la homo vastigis limojn de lia mondo, kaj li ekstrebis en la kosmon. Lukto por novo — jen la vera feli#265;o! Sekve, la sendo de stel#349;ipo al A#293;ernaro donos al la homaro pli da rekta #285;ojo, ol la du ceteraj ekspedicioj, #265;ar la planedoj de la verda suno donacos novan mondon al niaj sentoj, dum esploroj de fizikaj fenomenoj de la kosmo, malgra#365; ilia valoro, estas perceptataj ankora#365; nur per racio. Luktante por kresko de sumo de homa feli#265;o, la Akademio de Mal#285;ojo kaj #284;ojo, probable, opinius la plej profita la ekspedicion al A#293;ernaro, sed se eblas efektivigo de #265;iuj tri, do kio povas esti pli bona!

Evda Nal ricevis rekompence de la emociita halo tutan lavangon da verdaj lumoj.

Levis sin Grom Orm.

— La demando kaj la decido de la Konsilio jam estas klaraj, kaj mia elpa#349;o, evidente, estas la lasta. Ni petos la homaron redukti siajn bezonojn por la kvarcent na#365;a jaro de la erao de la Ringo. Dar Veter ne diris pri trovo fare de historiistoj de #265;evalo de la erao de la Disa Mondo. Tiujn centojn da tunoj da pura oro eblas turni al produktado de anamezono kaj atingi rapidan faron de la fluga rezervo. Ni sendos unuafoje dum la tuta historio de la Tero ekspediciojn samtempe al tri stelaj sistemoj kaj unuafoje penos atingi mondojn, situantajn en distanco je sepdek lumjaroj!

La prezidanto fermis la kunsidon, petinte resti nur la anojn de la Konsilio. Necesis ur#285;e kompili demandojn al la Konsilio de Ekonomio, kaj anka#365; al la Akademio de Stokastiko kaj Anta#365;diro de Estonteco por klarigo de eblaj hazarda#309;oj en longa vojo al A#293;ernaro.

La laca #264;ara ektrenis sin post Evda, mirante, ke la palaj vangoj de la fama psikiatrino restis fre#349;aj, kiel #265;iam. La junulino deziris kiel eble plej balda#365; resti sola, por en kvieto trasenti la absolvon de Mven Mas. Hodia#365; estas bonega tago! Tamen, Mven Mas-on oni ne kronis kiel heroon, pri kio en la plej ka#349;itaj revoj esperis #264;ara. Oni lin por longe, se ne por #265;iam, forigis de granda kaj grava laboro… Sed #265;u oni lin ne lasis en la socio! #264;u ne estas malfermita por ili vasta kaj malfacila vojo de esploro, laboro, amo!

Evda Nal devigis la junulinon veni en la plej proksiman Domon de man#285;o. #264;ara tiel longe rigardis al la elektotabelo, ke Evda decidis agi mem, nominte en la ricevan mikrofonon de la a#365;tomato ciferojn de elektitaj man#285;a#309;oj kaj indekson de tablo. Kiam ili eksidis #265;e ovala duloka tablo, tuj en #285;ia centro malfermi#285;is luko kaj el tie aperis eta kontenero kun la mendo. Evda Nal etendis al #264;ara pokalon kun opaleska vigliga trinka#309;o «Lio», kaj mem kun plezuro trinkis glason da malvarmeta akvo kaj kontenti#285;is per gratena#309;o el ka#349;tanoj, nuksoj kaj bananoj kun kirlita kremo. #264;ara man#285;is ian man#285;a#309;on el raspita viando de raptoj — birdoj, anstata#365;intaj hejmajn kokojn kaj #265;asa#309;on en la moderna #265;iutaga vivo, kaj estis forpermesita. Evda Nal rigardis sekve al #264;ara, kiam la junulino kun sia mirinda, e#265; por la epoko de la Ringo, eleganteco estis dekuranta la#365; #349;tuparo inter statuoj el nigra metalo kaj bizare fleksitaj subteniloj de lanternoj.