"La nebulozo de Andromedo" - читать интересную книгу автора (Efremov Ivan)#264;apitro 13 An#285;eloj en alta #265;iel'Retenante la spiron, Erg Noor observis manipulojn de lertaj laborantoj. La abundo de aparatoj rememorigis pri stirejo de stel#349;ipo, sed la vasteco de la granda halo kun lar#285;aj bluetaj fenestroj tuj pelis for ajnajn pensojn pri kosma #349;ipo. En centro de la #265;ambro sur metala tablo staris kamero el dikaj platoj de rufolucito — materialo, diafana kaj por infraru#285;aj kaj por videblaj radioj. Aranea#309;o de tuboj kaj dratoj #265;irka#365;plektis la brunan emajlon de la stel#349;ipa akvocisterno, entenanta du nigrajn meduzojn el la planedo de la fera stelo. Eon Tal, rektiginte sin, kiel dum gimnastiko, kun la brako, plu senhelpe pendanta sur banda#285;o, el malproksime rigardis al malrapide turni#285;anta cilindro de registrilo. Sur la frunto de la biologo super la lar#285;aj nigraj brovoj eli#285;is gutetoj de #349;vito. Erg Noor #265;irka#365;lekis la seki#285;intajn lipojn. — Nenio. Dum kvin jaroj da vojo tie restis nur polvo, — ra#365;ke rimarkis la astrona#365;to. — Se tiel, do estas granda malfeli#265;o… por Niza kaj por mi, — respondis la biologo. — Necesos blinda ser#265;ado, eble multjara, por determini karakteron de la lezo. — #264;u vi plu pensas, ke la organoj, mortigantaj #265;asa#309;on, estas samaj #265;e la meduzoj kaj #265;e la kruco? — Ne nur mi. Grim #348;ar kaj #265;iuj ceteraj venis al sama certeco. Sed komence estis plej neatenditaj pensoj. Mi imagis, ke la nigra kruco tute ne havas rilaton al la planedo. — Anka#365; mi, #265;u vi memoras, diris al vi pri tio. Al mi #349;ajnis, ke tio estas krea#309;o el la diska stel#349;ipo kaj #285;i gardis tiun. Sed se ni pensu serioze, do kia estas senco gardi nevenkeblan fortika#309;on ekster #285;i? La peno malfermi la spiralan diskon montris absurdecon de tiaj pensoj. — Mi imagis, ke la kruco entute ne estas viva! — #264;u roboto-a#365;tomato, starigita por gardi la stel#349;ipon? — Jes. Sed nun, certe, mi rezignis pri tiu penso. La nigra kruco estas viva esta#309;o, kreita#309;o de la mondo de mallumo. Probable, tiuj krea#309;oj lo#285;as malsupre, sur la ebena#309;o. #284;i aperis el flanko de la «pordego» — la trairejo en rokoj. La meduzoj, pli malpezaj kaj movi#285;emaj, estas lo#285;antoj de la altebena#309;o, sur kiun ni alteri#285;is. La ligo inter la nigra kruco kaj la spirala disko estas hazarda, simple niaj defendiloj ne tu#349;is tiun #265;i foran angulon de la ebena#309;o, #265;iam restinta en mallumo malanta#365; la giganta disko. — Kaj #265;u vi opinias la mortigajn organojn de la kruco kaj de la meduzoj similaj? — Jes! #264;e tiuj animaloj, lo#285;antaj en samaj kondi#265;oj, devis aperi anka#365; similaj organoj. La fera stelo estas termika elektra suno. La tuta dika atmosfero de la planedo estas forte saturita per elektro. Grim #348;ar opinias, ke la animaloj akumuladis energion el la atmosfero, kreante densa#309;ojn, similajn al niaj globaj fulmoj. Rememoru la movi#285;on de brunaj steletoj la#365; tentakloj de meduzoj. — Anka#365; la kruco havis tentaklojn, sed ne havis… — Simple neniu sukcesis rimarki. Sed karaktero de la lezo la#365; nervaj trunkoj kun paralizo de la respektiva supera centro — en tio ni #265;iuj estas unuanimaj — estas sama #265;e mi kaj #265;e Niza! Tio estas la #265;efa pruvo kaj la #265;efa espero! — #264;u espero? — vigli#285;is Erg Noor. — Certe. Rigardu, — la biologo almontris glatan linion de registra#309;o de la aparato, — la sentivaj elektrodoj, metitaj en la kaptilon kun la meduzoj, nenion montras. La monstro enrampis tien kun plena #349;argo da sia energio, kiu nenien povis malaperi el la cisterno post #285;ia hermetika fermo. La izola defendo de kosmaj nutraj ujoj apena#365; povas esti penetrebla — tio estas ne niaj malpezaj biologiaj skafandroj. Rememoru, ke la kruco, lezinta Niza-n, ne malutilis al vi. #284;ia ultrasono penetris en skafandrojn de supera defendo, rompinte la volon, sed la mortigaj #349;argoj montri#285;is senfortaj. Ili trabatis nur la skafandron de Niza same, kiel la meduzoj trabatis la mian. — Sekve, la #349;argo de globaj fulmoj a#365; de io simila, kiu eniris en la cisternon, devas resti tie. Sed la aparatoj nenion montras… — #284;uste en tio estas la espero. Tio signifas, ke la meduzoj ne dispolvi#285;is. Ili… — Mi komprenas. Enkapsuli#285;is, fermis sin en ion similan al kokono. — Jes. Simila adapti#285;o estas ofta inter vivaj organismoj, kiuj devas travivi periodojn, malbonajn por la ekzisto. Longaj glaciaj noktoj de la nigra planedo, #285;iaj teruraj uraganoj #265;e «sunlevi#285;oj» kaj «sunsubiroj» — jen tiaj periodoj. Sed #265;ar ili relative rapide alternas, mi estas certa, ke la meduzoj povas rapide enkapsuli#285;i kaj same rapide eliri el tiu stato. Se la rezono estas #285;usta, do ni povos sufi#265;e simple revenigi la nigrajn meduzojn al ilia murda vivagado. — #264;u per restarigo de temperaturo, atmosfero, prilumo kaj ceteraj kondi#265;oj de la nigra planedo? — Jes. #264;io estas prikalkulita kaj preparita. Balda#365; aperos Grim #348;ar. Ni komencos trablovi la cisternon per neon-oksigen-nitrogena miksa#309;o #265;e premo je tri atmosferoj. Sed komence ni konvinki#285;u… Eon Tal konsili#285;is kun du asistantoj. Iu instala#309;o komencis malrapide alrampi al la bruna cisterno. La anta#365;a rufolucita plato de#349;ovi#285;is, malfermante aliron al la dan#285;era kaptilo. La elektrodoj ene de la cisterno estis anstata#365;igitaj per mikrospeguloj kun cilindraj prilumiloj. Unu el la asistantoj ekstaris #265;e la telerega panelo. Sur la ekrano aperis konkava surfaco, kovrita per grajneca tavolo kaj malklare reflektanta radiojn de la prilumilo — la vando de la cisterno. La spegulo estis glate turni#285;anta. Eon Tal ekparolis: — Per rentgenaj radioj estas malfacile travidi, tro forta estas la izolo. Ni devas uzi pli komplikan rimedon. Turni#285;o de la spegulo reflektis la fundon de la ujo kaj sur #285;i du blankajn bulojn en formo de neregulaj globoj kun poroza, fibreca supra#309;o. La buloj similis fruktojn de anta#365;nelonge selektita speco de panaj arboj, atingantajn sepdek centimetrojn diametre. — Konektu la TVF-on al la vektoro de Grim #348;ar, — turnis sin la biologo al la asistanto. La sciencisto, konvinki#285;inte pri praveco de la #285;eneralaj supozoj, tuj alkuris en la laboratorion. Miope mallar#285;igante la okulojn tute ne pro malforteco de la vido, sed pro kutimo, li pririgardis la preparitajn aparatojn. Grim #348;ar ne similis al famaj sciencistoj, kiuj, plej ofte, distingi#285;as per impona aspekto kaj per ordonema karaktero. Erg Noor rememoris Ren Boz-on kun lia sin#285;enema knabeca aspekto, tiel malkonforma al la grandeco de lia sa#285;o. — Malfermu la lutitan orlon! — komandis Grim #348;arm. La me#293;anika mano distran#265;is tavolon de malmola emajla maso, ne #349;ovinte de la loko la pezan kovrilon. La tuboj kun gasa miksa#309;o konekti#285;is al valvoj. Forta lum#309;etilo de infraru#285;aj radioj anstata#365;is la feran stelon. — Temperaturo… gravito… premo… elektra saturiteco… — ripetadis indikojn de la aparatoj la staranta #265;e ili asistanto. Post duonhoro Grim #348;ar turnis sin al la astrona#365;toj. — Ni iru en la ripozejon. Estas neeble anta#365;diri tempon de vivi#285;o de tiuj kapsuloj. Se Eon pravas, do tio okazos balda#365;. La de#309;orantoj avertos nin. La instituto de Nervaj Kurentoj estis konstruita malproksime de la lo#285;a zono, #265;e rando de stepa rezervejo. La tero #265;e fino de somero i#285;is seka, kaj vento estis forfluganta malproksimen kun speciala susuro, penetranta en malfermegitajn fenestrojn kun facila odoro de herboj, sekigitaj de la suno. La tri esploristoj en oportunaj foteloj enprofundi#285;is en silenton, rigardante tra la fenestroj super lar#285;bran#265;aj arboj al nebulo de la fora horizonto. De tempo al tempo iu malfermadis lacajn okulojn, sed la atendo estis tro stre#265;ita, por ekdormi. #264;i-foje la sorto ne penis elprovi paciencon de la sciencistoj. Pasis malpli ol tri horoj, kiam ekbrilis ekrano de rekta konekto. La de#309;ora asistanto apena#365; retenis sin. — La kovrilo movi#285;as! Dum unu momento #265;iuj tri aperis en la laboratorio. — Firme fermu la rufolucitan kameron, kontrolu hermetikecon! — ordonis Grim #348;ar. — Establu la kondi#265;ojn de la planedo en la kamero. Malla#365;ta siblo de potencaj pumpiloj, fajfetado de egaligiloj de premo — kaj ene de la diafana ka#285;o aperis la atmosfero de obskuro. — Kreskigu humidecon kaj elektran saturitecon, — da#365;rigis Grim #348;ar. Akra odoro de ozono ekfluis la#365; la laboratorio. Nenio okazis. La sciencisto sulkigis la brovojn, #265;irka#365;ante per rigardo la aparatojn kaj penante kompreni, kio estas forgesita. — Necesas mallumo! — subite a#365;di#285;is klara vo#265;o de Erg Noor. Eon Tal e#265; saltis. — Kiel mi povis forgesi! Grim #348;ar, vi ne estis sur la fera stelo, sed mi!.. — Polarizajn #349;utrojn! — anstata#365; respondo diris la sciencisto. La lumo estingi#285;is. La laboratorio restis prilumita nur per lumetoj de la aparatoj. La asistantoj #349;irmis la regpanelon per kurteno, kaj #265;io mergi#285;is en mallumon. Iuloke apena#365; flagretis punktoj de memlumantaj indikiloj. Spirado de la nigra planedo blovis en la viza#285;ojn de la astrona#365;toj, reviviginte en la memoro la terurajn kaj absorbajn tagojn de malfacila lukto. Pasis kelkaj minutoj da silento, en kiu a#365;deblis nur singardaj movi#285;oj de Eon Tal, agordanta ekranon por infraru#285;aj radioj kun polariza #349;irmilo, preventanta reflekton de lumo. Malforta sono kaj peza bato — falis la kovrilo de la akvocisterno ene de la rufolucita kamero. La konata flagrado de brunaj eklumoj — la tentakloj de la nigra monstro aperis super rando de la cisterno. Per subita salto #285;i ekflugis supren, etendi#285;ante kiel kovrilo de mallumo al la tuta spaco de la rufolucita kamero, kaj bati#285;is je la diafana plafono. Miloj da brunaj steletoj ekfluis la#365; la korpo de la meduzo, la «kovrilo» elstari#285;is kupole, kiel pro blovo demalsupre, kaj la meduzo apogi#285;is je la fundo de la kamero per la tentakloj, kunigitaj en faskon. Kiel sama nigra fantomo levi#285;is el la cisterno la dua monstro, nevole sugestante timon per siaj rapidaj kaj sensonaj movi#285;oj. Sed #265;i tie, malanta#365; firmaj vandoj de la eksperimenta kamero, #265;irka#365;igitaj per teleregataj aparatoj, la krea#309;oj de la planedo de mallumo estis senfortaj. La aparatoj mezuradis, fotadis, desegnadis komplikajn kurbojn, malkomponante la konstruon de la monstroj al diversaj fizikaj, #293;emiaj kaj biologiaj indika#309;oj. La homa racio ree kunigadis tiujn diverskvalitajn datumojn, ekposedante la konstruon de la nekonataj krea#309;oj de teruro kaj obeigante ilin al si. Dum #265;iu nerimarkeble preterfluganta horo Erg Noor pli konvinki#285;adis pri venko. #264;iam pli #285;oja i#285;adis Eon Tal, #265;iam pli vigla i#285;adis Grim #348;ar kaj liaj junaj asistantoj. Finfine la sciencisto aliris al Erg Noor. — Vi povas foriri trankvila. Ni restos #265;i tie #285;is fino de la esploro. Mi timas #349;alti videblan lumon — #265;i tie la nigraj meduzoj ne havas rifu#285;ejon de #285;i, kiel sur ilia planedo. Kaj ili devas respondi al #265;io, kion ni deziras scii. — Kaj #265;u vi scios? — Post tri-kvar tagoj nia esploro i#285;os plena por nia nivelo de scioj. Sed jam nun eblas imagi, kia estas efiko de la paraliza organo. — Kaj kuraci Niza-n? — Jes! Nur nun Erg Noor eksentis, kian grandan pezon portis li en si ekde tiu nigra tago, tago a#365; nokto!.. #264;u ne estas tutegale! Sova#285;a #285;ojo plenigis tiun #265;iam moderan homon. Li kun peno retenis stultan deziron #309;eti Grim #348;ar-on en la aeron, skui kaj brakumi la malaltan scienciston. Erg Noor miregis pri si mem, trankvili#285;is kaj post minuto reakiris sian #265;iaman koncentritecon. — Kiel helpos via esploro al lukto kontra#365; meduzoj kaj krucoj en la estonta ekspedicio! — Certe! Nun ni konos la malamikon. Sed #265;u okazos ekspedicio en tiun mondon de pezo kaj mallumo? — Mi ne dubas pri tio! Varma tago de norda a#365;tuno #309;us komenci#285;is. Erg Noor iris sen kutima rapideco, pa#349;ante per nudaj piedoj la#365; mola herbo. Anta#365;e, sur arbara rando, verda muro de cembroj interplekti#285;is kun senfolii#285;intaj aceroj, similaj al fostoj de maldensa griza fumo. #264;i tie, en la rezervejo, la homo ne enmiksi#285;adis en la naturon. Siaspeca #265;armo estis en senordaj densejoj de altaj herboj, en ilia miksita kaj kontra#365;dira, agrabla kaj akra odoro. Malvarma rivereto baris la vojon. Erg Noor mallevi#285;is la#365; pado. Ventaj faldetoj sur la penetrita de suno diafana akvo #349;ajnis #349;anceli#285;anta reto de ondaj oraj linioj, sur#309;etita sur buntajn rul#349;tonetojn de la fundo. Nerimarkeblaj pecetoj de musko kaj algoj na#285;is en la akvo, kaj sub ili kuris la#365; la fundo makuloj de bluaj ombroj. Malanta#365; la rivero klini#285;is la#365; vento lilaj grandaj kampanuloj. Odoro de humida herbejo kaj de skarlataj a#365;tunaj folioj promesis al homo #285;ojon de laboro, #265;ar en angulo de #265;ies animo ankora#365; nestis sperto de praa plugisto. Hela flava oriolo eksidis sur bran#265;on, eligante mokan kaj memcertan fajfon. Pura #265;ielo super la cembroj ar#285;enti#285;is pro svingo de lar#285;a flugilo de #349;a#365;maj nuboj. Erg Noor profundi#285;is en odorantan per amareta cembra pinglaro kaj rezino mallumon de la arbaro, trairis #285;in kaj levi#285;is sur monteton, vi#349;ante la malseki#285;intan nekovritan kapon. La rezerva bosko #265;irka#365; la nerva kliniko ne estis vasta, kaj Erg Noor balda#365; eliris sur vojon. La rivereto estis pleniganta kaskadon de basenoj el laktovitro. Kelkaj geviroj en banvestoj elkuris el malanta#365; vojturno kaj ekkuris la#365; la vojo inter vicoj de buntaj floroj. Apena#365; la a#365;tuna akvo estis varma, sed la kurantoj, vigligante unu la alian per rido kaj #349;ercoj, impetis en la basenon, per gaja amaso dena#285;ante malsupren la#365; la kaskado. Erg Noor nevole ridetis. Ie en loka fabriko a#365; kampara mastruma#309;o venis tempo de ripozo… Ankora#365; neniam la gepatra planedo #349;ajnis tiel bela al li, pasiginta la plej grandan parton de sia vivo en malvasta stel#349;ipo. Granda danko superplenigis Erg Noor-on al #265;iuj homoj, al la tera naturo, partoprenintaj la savon de lia rufbukla astronavigaciistino — Niza. Hodia#365; #349;i mem venis renkonten al li en la #285;ardenon de la kliniko! Post konsili#285;o kun la kuracistoj ili decidis veturi kune en polusan nervan sanatorion. Tuj kiam oni sukcesis dis#349;iri la paralizan #265;enon, foriginte stabilan bremsadon en la kortekso pro la sparko de tentakloj de la nigra kruco, Niza i#285;is tute sana. Necesis nur revenigi la anta#365;an energion post tiom longa katalepsia dormo. Niza, viva, sana Niza! Kia feli#265;o! Kiel nova kaj neatendite hela estas tiu sento, superpleniginta lian animon. Li ekvidis solecan virinan figuron, rapide irantan renkonten al li de disforki#285;o de la vojo. Li rekonus #349;in el miloj — Veda-n Kong. Veda-n, anta#365;e tiel multe okupintan liajn pensojn, anta#365; ol riveli#285;is malsameco de iliaj vojoj. La kutimi#285;inta al komputilaj diagramoj pensado de Erg Noor imagis al si krutan, ekflugantan en la #265;ielon arkon — lian strebon — kaj #349;vebantan super la planedo, mergi#285;antan en profundon de #285;iaj pasintaj jarcentoj vojon de vivo kaj kreado de Veda. Amba#365; linioj estis fore disirantaj, malproksimi#285;ante unu de la alia. La konata #285;is etaj detaloj viza#285;o de Veda Kong subite afekciis Erg Noor-on per sia simileco kun Niza. Same mallar#285;a, kun vaste dismetitaj okuloj kaj alta frunto, kun longaj disflugantaj brovoj, kun sama esprimo de karesa moko #265;e granda bu#349;o. E#265; la nazoj de amba#365;, iomete levitaj, mole rondigitaj kaj longigitaj, estis similaj, kvaza#365; #265;e fratinoj. Nur Veda rigardis #265;iam rekte kaj penseme, dum la obstina kapeto de Niza Krit ofte levi#285;adis supren en juna impeto. — #264;u vi pririgardas min? — miris Veda. #348;i etendis al Erg Noor amba#365; manojn, kaj tiu alpremis ilin al siaj vangoj. Veda, tremerinte, liberi#285;is. La astrona#365;to malforte subridis. — Mi deziris danki ilin, tiujn manojn, flegintajn Niza-n… #348;i… Mi #265;ion scias! Necesis konstanta de#309;orado, kaj vi rezignis interesan ekspedicion. Du monatojn!.. — Ne rezignis, sed malfruis, atendante «Tantron». Tutegale estis malfrue, kaj krome — #349;i estas #265;arma, via Niza! Ni ekstere similas, sed #349;i estas vera amikino de venkanto de la kosmo kaj de feraj steloj, kun sia strebo al #265;ielo kaj fidelo… — Veda!.. — Mi ne #349;ercas, Erg! Vi ja sentas, ke nun ankora#365; ne estas tempo por #349;ercoj! Necesas, ke #265;io i#285;u klara. — Al mi jam nun #265;io estas klara! Sed mi dankas vin ne pro mi — pro Niza… — Ne danku! Al mi estus malfacile, se vi perdus Niza-n… — Mi komprenas, sed ne kredas, #265;ar mi konas Veda-n Kong — tute fremdan al tia kalkulo. Kaj mia dankemo ne malaperis. Erg Noor mankaresis la #349;ultron de la juna virino kaj metis la fingrojn sur fleksi#285;on de #349;ia brako. Ili iris apude la#365; la senhoma vojo kaj silentis, #285;is Erg Noor ekparolis ree: — Do, kiu li estas, la vera? — Dar Veter. — #264;u la eksa estro de la eksteraj stacioj? Jen kiel!.. — Erg, vi diras iajn sensignifajn vortojn. Mi vin ne rekonas… — Mi #349;an#285;i#285;is, ver#349;ajne. Sed mi konas Dar Veter-on nur la#365; laboro kaj pensis, ke li same estas kosma revulo. — Tio estas vera. Li estas revulo de kosma mondo, sed sukcesinta kombini stelojn kun amo al la Tero de antikva terkulturisto. Homo de scio, kun grandaj manoj de simpla metiisto. Erg Noor nevole rigardis al sia mallar#285;a manplato kun longaj firmaj fingroj de matematikisto kaj muzikisto. — Se vi scius, Veda, mian nunan amon al la Tero!… — Post la mondo de mallumo kaj la longa vojo kun paralizita Niza? Certe! Sed… — #264;u #285;i, tiu amo, ne kreas bazon de mia vivo? — #284;i ne povas. Vi estas vera heroo kaj tial vi estas nesatigebla en heroeco. Vi anka#365; tiun amon portos kiel plenan tason, timante ver#349;i el #285;i guton sur la Teron, por fordoni al la kosmo. Sed por la sama Tero! — Veda, oni vin punbruligus dum la Malhelaj jarcentoj! — Oni jam diris al mi pri tio… Jen la disforki#285;o. Kie estas via piedvesto, Erg? — Mi lasis #285;in en la #285;ardeno, kiam eliris renkonten al vi. Mi devos reveni. — #284;is revido, Erg. Mia afero #265;i tie estas finita, venas la via. Kie ni intervidi#285;os? A#365; nur anta#365; forflugo de nova #349;ipo? — Ne, ne, Veda! Mi kun Niza forveturos en polusan sanatorion por tri monatoj. Venu al ni kaj venigu lin, Dar Veter-on. — En kiun sanatorion? #264;u en «Kor#349;tonon» sur norda bordo de Siberio? A#365; en Islandon — en «A#365;tunajn foliojn»? — Por la Arkta cirklo jam estas malfrue. Oni sendos nin al la suda hemisfero, kie balda#365; komenci#285;os somero, al «Blanka a#365;roro» sur la Tero de Graham. — Bone, Erg. Se Dar Veter ne iros tuj restarigi la sputnikon kvindek sep. Ver#349;ajne, komence devas esti preparo de materialoj… — Jen via tera homo — preska#365; jaron en #265;ielo! — Ne ruzu. Tio estas proksima #265;ielo kompare kun la neimageblaj spacoj, kiuj disigis nin. — #264;u vi beda#365;ras pri tio, Veda? — Por kio vi demandas, Erg? En #265;iu el ni estas du duonoj: unu impetas al novo, la alia gardas la pasintecon kaj #285;ojas reveni al #285;i. Vi scias tion kaj scias, ke neniam reveno atingas la celon. — Sed beda#365;ro restas… kiel florkrono sur kara tombo. Kisu min, Veda, kara!.. La juna virino obeeme plenumis la peton, facile depu#349;is la astrona#365;ton kaj rapide ekiris al la #265;efa vojo — la linio de elektrobusoj. Roboto-stiranto de alirinta buso haltis. Erg Noor longe vidis la ru#285;an robon de Veda malanta#365; la diafana muro. Rigardis anka#365; Veda tra la vitro al senmove staranta Erg Noor. En la pensoj persiste sonis refreno de versa#309;o de poeto de la erao de la Disa Mondo, tradukita kaj anta#365;nelonge muzikigita fare de Ark Gir. Dar Veter diris al #349;i foje responde al karesa ripro#265;o: Tio estis defio de antikva viro al fortoj de la naturo, forprenintaj lian amatinon. De viro, ne paci#285;inta kun la perdo kaj nenion dezirinta fordoni al la sorto! La elektrobuso jam estis proksimi#285;anta al la bran#265;o de la Spirala Vojo, sed Veda Kong plu staris #265;e la fenestro. Firme kro#265;i#285;inte al polurita manapogilo, #349;i, plenigita per hela malgajo, kantetis la mirindan romancon. «An#285;eloj — tiel en antikveco religiaj e#365;ropanoj nomis elpensitajn spiritojn de la #265;ielo, senditojn, proklamantajn volon de dioj. La vorto “an#285;elo” mem signifas “sendito” en la helena lingvo. La vorto, forgesita anta#365; multaj jarcentoj…» Veda rekonscii#285;is de la pensoj en la stacio, sed revenis al ili en vagono de la Vojo. — La senditoj de la #265;ielo, de la kosmo, — tiel eblas nomi anka#365; Erg Noor-on, kaj Mven Mas-on, kaj Dar Veter-on. Speciale Dar Veter-on, kiam li estos en la proksima, tera #265;ielo, en konstruado de la sputniko… — Veda ridetis petole. — Sed tiuokaze la demonoj estas ni, historiistoj, — la#365;te diris #349;i, a#365;skultante sonon de sia vo#265;o, kaj gaje ekridis. — Jes, tiel, la an#285;eloj en alta #265;iel' kaj demonoj de l' marimperi'! Sed apena#365; tio pla#265;os al Dar Veter… Malaltaj cembroj kun nigra pinglaro — malvarmrezista formo, selektita por Subantarkto, — bruis solene kaj egalmezure sub nemalforti#285;anta vento. Malvarma kaj densa aero fluis kiel rapida rivero, portante kun si neordinaran purecon kaj fre#349;econ, karakterizan nur por aero de malfermita oceano a#365; de altaj montoj. Tamen en montoj vento, tu#349;inta eternajn ne#285;ojn, estas seka, iom bruliganta, simile al #349;a#365;mvino. Sed #265;i tie la spirado de la oceano estis sentebla kiel peza tu#349;o, humide #265;irka#365;fluganta la korpon. Domo de la sanatorio «Blanka a#365;roro» estis mallevi#285;anta al la maro per #349;tupegoj de vitraj muroj, rememorigantaj per siaj rondaj formoj gigantajn marajn #349;ipojn de pasinteco. Pal-karmezina koloro de intermuroj, #349;tuparo kaj vertikalaj kolonoj tage akre kontrastis kun kupolaj masoj de malhelaj, #265;okolad-lilaj andezitaj rokoj, tratran#265;itaj per lazur-grizaj porcelanaj vojetoj el kunfandita sienito. Sed nun malfru-printempa polusa nokto heligis kaj egaligis #265;iujn kolorojn en sia speciala blanketa lumo, kvaza#365; eliranta el profunda#309;oj de la #265;ielo kaj de la maro. La suno ka#349;i#285;is por horo ie malanta#365; suda altebena#309;o. El tie kiel lar#285;a arko emer#285;is majesta brilo, sterni#285;inta la#365; la suda parto de la #265;ielo. Tio estis rebrilo de potencaj glacioj de la antarkta kontinento, konservi#285;intaj sur alta #285;ibo de #285;ia orienta duono. Ilin de#349;ovis volo de la homo, lasinta netu#349;ita nur kvaronon de anta#365;a kolosa #349;ildo de glaciejoj. La blanka glacia a#365;roro, kies nomo estis donita al la sanatorio, transformis la tutan #265;irka#365;a#309;on en kvietan mondon de facila lumo sen ombroj kaj reflektoj. Kvar homoj malrapide iris al la oceano la#365; ar#285;entaj rebriloj de porcelana vojeto. Viza#285;oj de pa#349;antaj malanta#365;e viroj #349;ajnis #265;izitaj el griza granito, grandaj okuloj de amba#365; virinoj i#285;is senfunde profundaj kaj enigmaj. Niza Krit, alpremi#285;ante per la viza#285;o al kolumo de pelta#309;o de Veda Kong, emociite kontra#365;diris al la historiistino. Veda, ne ka#349;ante facilan miron, atente rigardis al tiu junulino, ekstere simila al #349;i. — Al mi #349;ajnas, ke la plej bona donaco, kiun virino povas fari al amato, estas — rekrei lin kaj per tio da#365;rigi la ekziston de sia heroo. Ja tio estas preska#365; senmorteco! — Viroj ju#285;as alie pri ni, — respondis Veda. — Dar Veter diris al mi, ke li ne dezirus filinon, tro similan al la amatino — por li estas malfacila la penso foriri el la mondo kaj lasi #349;in sen si, sen kovra#309;o de sia amo kaj kareso por nekonata al li sorto… Tio estas resta#309;oj de antikva #309;aluzo kaj defendo. — Sed por mi estas neeltenebla la penso pri disi#285;o kun la eta, mia kara esta#309;o, — da#365;rigis absorbita de siaj pensoj Niza. — Fordoni #285;in por edukado, #309;us mamnutrinte! — Mi komprenas, sed ne konsentas. — Veda sulkigis la brovojn, kvaza#365; la junulino tu#349;is doloran kordon en #349;ia animo. — Unu el la plej grandaj taskoj de la homaro estas venko super la blinda patrina instinkto. Kompreno, ke nur kolektiva edukado de infanoj fare de speciale elektitaj kaj instruitaj homoj povas krei homon de nia socio. Nun preska#365; ne ekzistas freneza, kiel en la antikveco, patrina amo. #264;iu patrino scias, ke la tuta mondo estas tenera al #349;ia infano. Kaj tial malaperis la instinkta amo de lupino, aperinta el animala timo pri sia infano. — Mi tion komprenas, — diris Niza, — sed iel nur per racio. — Kaj mi tuta, plene, sentas, ke la plej granda feli#265;o — doni #285;ojon al alia esta#309;o — nun estas atingebla por #265;iu homo de ajna a#285;o. Tio, kio en la anta#365;aj socioj estis ebla nur por gepatroj, geavoj, kaj pleje por patrinoj… Por kio nepre #265;iam esti kun la etulo — ja tio same estas postresta#309;o de tiuj tempoj, kiam virinoj nevole vivis mallar#285;an vivon kaj ne povis esti kun siaj amatoj. Kaj vi #265;iam estos kune, dum amas… — Mi ne scias, sed fojfoje estas tia freneza deziro, ke apude iru eta, simila al li esta#309;o, ke mi kunpremas la manojn… Kaj… ne, mi nenion scias!.. — Ekzistas la insulo de Patrinoj — Javo. Tie lo#285;as #265;iuj, kiuj deziras mem eduki sian infanon. — Ho ne! Sed mi ne povus anka#365; i#285;i edukistino, kiel tion faras homoj, speciale amantaj infanojn. Mi sentas en mi tiel multe da forto, kaj mi jam unufoje estis en la kosmo… Veda mildi#285;is. — Vi estas enkorpi#285;o de juneco, Niza, kaj ne nur fizike. Kiel #265;iuj tre junaj, vi ne komprenas, kunpu#349;i#285;ante kun kontra#365;diroj de la vivo, ke ili estas la vivo mem, ke #285;ojo de amo nepre alportas maltrankvilojn, zorgojn kaj malfeli#265;ojn, des pli fortajn, ju pli forta estas la amo. Kaj al vi #349;ajnas, ke #265;io perdi#285;os post unua bato de la vivo… #264;e siaj lastaj vortoj Veda subite komprenis. Ne, ne en sola juneco estis la ka#365;zo de la maltrankviloj kaj avidaj streboj de Niza! Veda faris tipan por multaj eraron — opinii, ke vundoj de animo sani#285;as samtempe kun korpaj lezoj. Estas tute ne tiel! Longe, longe restas ankora#365; vundo de psiko, profunde ka#349;ita sub fizike sana korpo, kaj #285;i povas malfermi#285;i neatendite, iam pro tute negrava ka#365;zo. Tiel estas anka#365; #265;e Niza — la kvin jaroj da paralizo, kvankam tute senkonscia, sed lasinta memoron pri si en #265;iuj #265;eloj de la korpo, la teruro de la renkonto de la monstra kruco, preska#365; pereiginta Erg Noor-on. Diveninte la direkton de la pensoj de Veda, Niza obtuze diris: — Post la fera stelo min ne lasas stranga sento. Ie en la animo estas maltrankvila vakuo. #284;i ekzistas kune kun certa #285;ojo kaj forto, ne ekskludante ilin, sed anka#365; ne estingi#285;ante mem. Sed lukti kontra#365; #285;i mi povas nur per tio, kio devas absorbi min tutan, ne lasante min sola kun #285;i… Nun mi scias, kio estas la kosmo por soleca homo, kaj des pli mi klinas min anta#365; memoro de la unuaj herooj de stelnavigado! — Mi, #349;ajne, komprenas, — respondis Veda. — Mi estis sur perditaj en oceano malgrandaj insuletoj de Polinezio. Tie dum horoj de soleco anta#365; maro vin tutan kaptas senfina malgajo, kiel trista kanto, dissolvi#285;anta en monotona foro. Probable, la antikva memoro pri praa soleco de la konscio diras al la homo, kiel malforta kaj kondamnita li estis anta#365;e en sia #265;elo-animo. Nur komuna laboro kaj komunaj pensoj povas savi de tio — venas #349;ipo, #349;ajne, e#265; malpli granda, ol la insulo, sed la senlima oceano jam estas alia. Manpleno da kamaradoj kaj la #349;ipo — tio jam estas aparta mondo, strebanta al atingeblaj kaj obeantaj al #285;i foroj. Sama estas anka#365; #349;ipo de la kosmo — stel#349;ipo. En #285;i vi estas kun kura#285;aj kaj fortaj kamaradoj! Sed soleco anta#365; la kosmo… — Veda tremeris. — Apena#365; homo kapablas elteni #285;in. Niza alpremi#285;is al Veda e#265; pli forte. — Kiel #285;uste vi diris, Veda! #284;uste pro tio mi deziras #265;ion tuj… — Niza, mi ekamis vin. Nun mi pli konsentas kun via decido… #284;i #349;ajnis al mi freneza. Niza silente kunpremis la manon de Veda kaj enpikis la nazon en #349;ian vangon, malvarman pro vento. — Sed #265;u vi eltenos, Niza? Tio estas tiel nekredeble malfacila! — Pri kia malfacileco vi diras, Veda? — turni#285;is, a#365;dinte #349;ian lastan ekkrion, Erg Noor. — #264;u vi interkonsentis kun Dar Veter? Li jam duonhoro persvadas min doni al junularo mian sperton de astrona#365;to, sed ne foriri en flugon, el kiu oni ne revenas. — Kaj kio, #265;u sukcesis la persvado? — Ne. Mia sperto de stelnavigado estas e#265; pli necesa, por konduki «Cignon» #285;is la celo, tien, — Erg Noor almontris la helan senstelan #265;ielon, kie sub la Malgranda Magelana Nubo, sub la Tukano kaj la Hidro devis brili la hela A#293;ernaro, — konduki la#365; vojo, trairita ankora#365; de neniu #349;ipo de la Tero a#365; de la Ringo! #264;e la lasta vorto de Erg Noor malanta#365; lia dorso ekbrilis rando de la el#349;ovi#285;inta suno, kies radioj forbalais tutan misterecon de la blanka a#365;roro. La kvar amikoj aliris la maron. La oceano spiris per malvarmo, rulante sur la malkrutan bordon vicojn da sen#349;a#365;maj ondoj, pezajn ondojn de #349;torma Antarkto. Veda Kong kun intereso rigardis al la #349;tala akvo, rapide malheli#285;anta en profundo kaj sub radioj de la malalta suno akceptinta liletan koloron de glacio. Niza Krit staris apude en helblua pelta#309;eto kaj en sama pelta ronda #265;apeto, el sub kiu el#349;ovi#285;is maso da malhel-rufaj haroj. La#365; kutimo, la junulino iom levetis la kapon. Dar Veter, rigardante al #349;i, sulkigis la brovojn. — Veter, #265;u al vi ne pla#265;as Niza? — kun troigita indigno ekkriis Veda Kong. — Vi scias, ke #349;i ravas min, — morne respondis Dar Veter. — Sed nun #349;i #349;ajnis al mi tia malgranda kaj frakasebla kompare kun… — Kun tio, kio min atendas? — defie demandis Niza. — #264;u nun vi transportis la atakon disde Erg al mi?.. — Mi tute ne intencas tiel agi, — serioze kaj malgaje respondis Dar Veter, — sed mia #265;agreno estas natura. Bela krea#309;o de mia kara Tero devas malaperi en abismoj de la kosmo kun #285;ia mallumo kaj terura malvarmo. Tio estas ne beda#365;ro, Niza, sed malgajo de perdo. — Vi sentis same kiel mi, — konsentis Veda, — hela lumeto de vivo — Niza — kaj glacia senviva spaco! — #264;u mi #349;ajnas frakasebla floro? — demandis Niza. Stranga intonacio de #349;ia vo#265;o maltrankviligis Veda-n. — Kiu pli ol mi #349;atas #285;ojon de lukto kontra#365; malvarmo? — Kaj la junulino de#349;iris la #265;apeton, skuinte la rufajn buklojn, demetis la pelta#309;eton. — Kion vi faras, Niza? — unua komprenis Veda Kong, #309;etante sin al la astronavigaciistino. Sed Niza surkuris sur rokon, pendantan super la ondoj, rapide malvestis sin kaj transdonis al Veda siajn vesta#309;ojn. Malvarmaj akvoj akceptis Niza-n, kaj Veda tuta tremeregis, imaginte al si senton de tia bano. Niza estis trankvile forna#285;anta malproksimen, per fortaj pu#349;oj penetrante ondojn. Levi#285;inte sur e#285;on de ondo, #349;i komencis mansvingi al la restintoj sur la bordo, defie invitante sekvi sin. Veda Kong observis #349;in kun admiro. — Veter, Niza estas amikino ne al Erg, sed al polusa urso. #264;u vi, nordulo, retiri#285;os? — La#365; la deveno mi estas nordulo, sed mi preferas varmajn marojn, — vee diris Dar Veter, sen deziro proksimi#285;ante al pla#365;doj de maraj ondoj. Malvestinte sin, li tu#349;is la akvon per la piedo, kaj kun kriego «hu!» #309;etis sin kontra#365; #349;talan ondegon. Per tri lar#285;aj svingoj li surflugis sur pinton de la ondo kaj glitis en malhelan kavon de la dua. Nur multjara trejnado kaj tutjara sinbanado savis la presti#285;on de Dar Veter. Lia spirado interrompi#285;is, kaj ru#285;aj rondoj ekturni#285;is en la okuloj. Per kelkaj abruptaj plon#285;oj kaj saltoj li revenigis la kapablon spiri. Dar Veter alna#285;is reen blui#285;inta, frostotremanta kaj ekkuris supren kune kun Niza. Post kelkaj minutoj ili #285;uis varmon de la peltaj vesta#309;oj. E#265; la frostiga vento, #349;ajnis, nun portis spiron de koralaj maroj. — Ju pli mi ekkonas vin, — flustris Veda, — des pli mi konvinki#285;as, ke Erg Noor ne eraris en elekto. Vi, kiel neniu alia, vigligos lin en malfacila horo, #285;ojigos, konservos… La sensunbrunaj vangoj de Niza dense rozkolori#285;is. Dum matenman#285;o sur alta, vibranta pro vento vitra teraso Veda ofte renkontis penseman kaj teneran rigardon de la junulino. #264;iuj kvar estis silentemaj, kiel ordinare estas homoj anta#365; longa disi#285;o. — Estas amare ekkoni tiajn homojn kaj tuj adia#365;i ilin! — subite ekkriis Dar Veter. — Eble, vi?.. — komencis Erg Noor. — Mia libera tempo fini#285;is. Tempas grimpi alten! Grom Orm atendas min. — Tempas anka#365; por mi, — aldonis Veda. — Mi mergi#285;os en mian abismon, en anta#365;nelonge malkovritan kavernon — konservejon de la erao de la Disa Mondo. — «Cigno» estos preta #285;is mezo de la sekva jaro, kaj ni komencos prepari#285;on post ses semajnoj, — malla#365;te diris Erg Noor. — Kiu nun estras la eksterajn staciojn? — Dume Junio Ant, sed li ne deziras forlasi la memorma#349;inojn, kaj la Konsilio ankora#365; ne konfirmis la kandidaton Emb Ong-on — in#285;enieron-fizikiston de labradora F-instala#309;o. — Mi ne konas lin. — Oni lin malmulte konas, #265;ar li okupi#285;as en la Akademio de Limoj de Scio pri demandoj de megaonda me#293;aniko. — Kio estas tio? — Grandaj ritmoj de la kosmo — gigantaj ondoj, malrapide propagi#285;antaj en la spaco. En ili, ekzemple, manifesti#285;as kontra#365;diroj de frontaj lumaj rapidoj, donantaj relativajn valorojn pli grandajn ol la absoluta unuo. Sed tio ankora#365; tute ne estas ellaborita… — Kaj Mven Mas? — Verkas libron pri emocioj. Li same havas nemultan tempon en persona dispono — la Akademio de Stokastiko kaj Anta#365;diro de Estonteco faris lin konsilisto pri flugo de via «Cigno». Tuj kiam oni preparos materialojn, li devos forlasi la libron. — Doma#285;e! La temo estas grava. Nun venis tempo por #285;uste kompreni realecon kaj forton de la mondo de emocioj, — respondis Erg Noor. — Mi timas, ke Mven Mas apena#365; kapablas al malvarma analizo, — diris Veda. — #284;uste tiel devas esti, alie li verkos nenion elstaran, — kontra#365;is Dar Veter kaj levis sin, por adia#365;i. — #284;is revido! Finu pli balda#365; viajn aferojn, alie ni ne intervidi#285;os, — etendis la manojn Niza kaj Erg. — Ni revidi#285;os, — certe promesis Dar Veter. — En ekstrema okazo ni faru tion en la dezerto El Homra, anta#365; la ekflugo. — Anta#365; la ekflugo, — konsentis la astrona#365;toj. — Ni iru, an#285;elo de alta #265;iel'. — Veda Kong en#349;ovis sian manon sub la kubuton de Dar Veter, afekte ne atentante sulkon inter liaj brovoj. — Al vi, ver#349;ajne, tedis la Tero? Dar Veter staris, lar#285;e dismetinte la piedojn, sur #349;anceli#285;ema bazo de apena#365; fiksita konstrua skeleto kaj rigardis malsupren, en teruran abismon inter disi#285;intaj tavoloj de nuboj. Tie videblis la supra#309;o de la planedo. #284;ia giganteco, kun sinuaj grizaj konturoj de kontinentoj kaj malhel-lilaj konturoj de maroj, estis akre sentebla e#265; el distanco je kvin #285;iaj diametroj. Dar Veter rekonis la konturojn, konatajn ekde la infaneco la#365; fotoj el sputnikoj. Jen konkava linio kun direktitaj transverse de #285;i malheli#285;antaj strietoj de montoj. Dekstre brilas maro, kaj rekte sub la piedoj estas mallar#285;a anta#365;monta valo. Hodia#365; fortunis al li: nuboj disiris super tiu loko de la planedo, kie nun lo#285;as kaj laboras Veda. Tie, #265;e piedo de rektaj #349;tupegoj de krudfere grizaj montoj, situas ie antikva kaverno, per vastaj eta#285;oj forirante en profundon de la Tero. Tie Veda elektas el mutaj kaj polvaj rompa#309;oj de la pasinta vivo de la homaro tiujn erojn de historia vero, sen kiuj oni povas nek kompreni la nunon, nek anta#365;vidi la estontecon. Dar Veter, klini#285;inte de sur la platformo el gofritaj lamenoj de zirkonia bronzo, sendis pensan saluton al la dubinde divenita punkto, ka#349;i#285;inta sub alrampanta el la okcidento flugilo de plumecaj, netolereble brilantaj cirusoj. Nokta mallumo staris tie kiel muro, prisemita per brilado de steloj. Tavoloj de nuboj estis el#349;ovi#285;antaj kiel gigantaj flosoj, pendantaj unu super la alia. Sub ili en la malheli#285;anta abismo la supra#309;o de la Tero ruli#285;is sub la muron de mallumo, kvaza#365; por #265;iam forirante en neekziston. Kovra#309;o de milda zodiaka lumo vestis la planedon #265;e la ombrita flanko, lumante en nigro de la kosma spaco. Super la prilumita flanko de la planedo sterni#285;is lazura nuba kovra#309;o, reflektanta la potencan lumon de la #349;tal-griza Suno. #264;iu, kiu rigardus al la nuboj sen malheligaj filtriloj, perdus la vidkapablon, samkiel tiu, kiu devus turni#285;i al la minaca suno, trovi#285;ante ekster la defendo de mil kilometroj da tera atmosfero. Mallongondaj malmolaj radioj de la Suno — la ultraviolaj kaj la rentgenaj — ver#349;i#285;is per potenca torento, mortiga por #265;io vivanta. Al ili aldoni#285;is oftaj pluvoj de kosmaj partikloj kaj konstanta radiado de la zono de Van Allen. Nove eklumintaj steloj sendadis en la spacon mortigajn radiojn. Nur fidinda defendo de skafandro savadis la laborantojn de pereo. Dar Veter trans#309;etis la gardan #349;nuregon sur alian flankon kaj ekmovi#285;is la#365; apoga trabo direkte al la brilanta #265;erpilo de la Granda Ursino. Giganta tubo estis muntita la#365; la tuta longo de la estonta sputniko. #264;e amba#365; #285;iaj ekstrema#309;oj elstaris akraj trianguloj, subtenantaj grandegajn diskojn de radiiloj de magneta kampo. Kiam oni instalos bateriojn, transformantajn bluan radiadon de la Suno en elektran kurenton, eblos liberi#285;i disde #349;nuroj kaj movi#285;i la#365; magnetaj fortolinioj kun direktantaj platoj sur brusto kaj dorso. — Ni deziras labori nokte, — subite eksonis en lia helmo vo#265;o de juna in#285;eniero Kad Lajt. — La lumon promesis doni la estro de «Altajo»! Dar Veter rigardis maldekstren kaj malsupren, kie, kiel ekdormintaj fi#349;oj, pendis kelkaj kunkro#265;itaj #349;ar#285;aj raketoj. Pli supre, sub plata ombrelo — defendo kontra#365; meteor#349;tonoj kaj la Suno, — #349;vebis muntita el lamenoj de interna #349;elo provizora platformo, kie oni dismetadis kaj muntadis pecojn, venintajn en la raketoj. Tie, kiel malhelaj abeloj, kolekti#285;is laborantoj, ekbrilantaj lampire, kiam reflekta surfaco de skafandro el#349;ovi#285;as el ombro de la defenda ombrelo. Aranea#309;o de #349;nuregoj estis disiranta de nigre gapantaj aperturoj en flankoj de la raketoj, el kie tra demetita #349;elo oni estis mal#349;ar#285;antaj grandajn pecojn. Pli alte, rekte super la muntita skeleto, grupo da homoj en strangaj, ofte ridindaj pozoj klopodis super grandampleksa ma#349;ino. Nur unu ties ringo el berilia bronzo kun borazona kovra#309;o pezus sur la Tero ne malpli ol cent tunojn. #264;i tie tiu granda#309;o obeeme pendis apud la metala skeleto de la sputniko sur maldika #349;nuro, kies celo estis egaligi integrajn rivoluajn rapidojn #265;irka#365; la Tero de #265;iuj #265;i ankora#365; ne muntitaj partoj. La laborantoj i#285;is lertaj kaj certaj, kiam kutimi#285;is al malesto — pli #285;uste, al malgrandegeco — de gravitforto. Sed tiujn spertajn laborantojn balda#365; necesos anstata#365;igi per novaj. Longa fizika laboro sen pezeco kondukas al rompo de sangocirkulado, kiu povus i#285;i persista kaj #265;e reveno sur la Teron fari homon invalido. Tial #265;iu laboradis sur la sputniko dum ne pli ol cent kvindek laborhoroj kaj revenadis sur la Teron, ripozinte sur stacio «Intera», rivoluanta sur alto je na#365;cent kilometroj super la planedo, kaj pasinte kuracan regravitigon en la Palaco de Ekstera Atmosfero en Karakorumo. Dar Veter, estranta la muntadon, penis ne submeti sin al fizika stre#265;o, malgra#365; sia deziro iam plirapidigi tiun a#365; alian aferon. Li devis resti #265;i tie, sur alto je kvindek sep mil kilometroj, dum kelkaj monatoj. Doni konsenton pri nokta laboro signifis e#265; pli proksimigi la tempon de forsendo de siaj junaj amikoj malsupren sur la planedon kaj pli frue voki novan skipon. La dua planed#349;ipo, donita al la konstruado, — «Barjono», trovi#285;is en la Arizona ebena#309;o, kie #265;e televidaj ekranoj kaj regpaneloj de registraj ma#349;inoj sidis Grom Orm. La decido labori sen pa#365;zoj por glacia kosma nokto ege plirapidigis la muntadon. Dar Veter ne povis rezigni tiun eblon. Ricevinte konsenton, la homoj de sur la munta platformo dis#349;uti#285;is #265;iuflanken kaj ekis treni e#265; pli komplikan aranea#309;on de #349;nuroj. La planed#349;ipo «Altajo», kiu servis kiel komunlo#285;ejo por laborantoj de la konstruado kaj senmove pendis #265;e ekstrema#309;o de la apoga trabo, subite malkro#265;is #349;nuregojn kun pulioj, ligantajn #285;ian eniran lukon kaj la skeleton de la sputniko. La grandega korpo de la #349;ipo turni#285;is sensone kaj rapide. E#265; eta bruo ne a#365;di#285;is tra vakuo de la interplaneda spaco. La lerta estro de «Altajo» bezonis nur kelkajn batojn de motoroj, por levi#285;i sur kvardekmetran alton super la konstruejo kaj turni#285;i per siaj alterigaj lum#309;etiloj al la munta platformo. Inter la #349;ipo kaj la skeleto oni ree aran#285;is vojkondukajn #349;nuregojn, kaj tuta maso da diversspecaj objektoj, pendintaj en la spaco, ricevis relativan senmovecon, da#365;rigante samtempe sian rivoluon #265;irka#365; la Tero kun rapido #265;irka#365; dek mil kilometroj dum horo. Distribuo de nubaj masoj montris al Dar Veter, ke la konstruejo pasas super la antarkta regiono de la planedo kaj, sekve, balda#365; eniros en la ombron de la Tero. Perfektigitaj varmigiloj de skafandroj ne povis plene deteni glaciigan spiradon de la kosma spaco, kaj ve al tiu voja#285;anto, kiu senpripense el#265;erpos energion de siaj baterioj! Tiel pereis anta#365; monato arkitekto-muntisto, ka#349;i#285;inta de subita meteor#349;tona pluvo en malvarma korpo de malfermita raketo kaj ne #285;isatendinta venon sur la sunan flankon… Ankora#365; unu in#285;eniero estis mortigita de meteor#349;tono — tiujn okazojn eblis nek anta#365;vidi plene, nek preventi. Konstruado de sputnikoj #265;iam prenas siajn viktimojn — kaj kiu estos la sekva?.. La le#285;oj de stokastiko, kvankam malmulte aplikeblaj al unuopaj sableroj, kiel apartaj homoj, diras, ke la plej grandan probablon esti la sekva havas li, Dar Veter… Ja li pli longe ol #265;iuj trovi#285;as #265;i tie, sur tiu alto, malfermita al #265;iuj hazarda#309;oj de la kosmo… Sed la petola interna vo#265;o sufloris al Dar Veter, ke kun lia mo#349;ta persono nenio povas okazi. Kiel ajn absurda estu tiu certeco por matematike pensanta homo, #285;i ne forlasadis Dar Veter-on kaj helpadis al lia trankvila ekvilibrado sur traboj kaj latisoj de la nedefendita skeleto en abismo de la nigra #265;ielo. Muntadon de konstrua#309;oj sur la Tero faradis specialaj ma#349;inoj, nomataj embriotektoj, #265;ar ili funkciis la#365; principo de kresko de viva organismo. Certe, molekula konstruado de viva#309;o, farata de genetika kibernetika me#293;anismo, estis nekredeble pli komplika, obeanta ne nur al fiziko#293;emia selekto, sed anka#365; al ankora#365; ne divenita onda ritmo. Tamen vivaj organismoj kreskis nur en kondi#265;oj de varmaj solva#309;oj de jonigitaj molekuloj, dum embriotektoj laboris ordinare en polarizitaj kurentoj, lumo a#365; magneta kampo. Markoj kaj #349;losilindikoj, metitaj sur muntendajn partojn per radioaktiva taliumo, estis #285;uste orientantaj pecojn, kunigatajn fare de ma#349;inoj, kaj muntado iris kun mirinda por laiko precizeco kaj rapideco. #264;i tie, sur alto, tiaj ma#349;inoj ne estis, kaj ne povis esti. La muntado de la sputniko prezentis eksmodan konstruadon helpe de manoj de vivaj homoj. Malgra#365; #265;iuj dan#285;eroj, la laboro #349;ajnis tiom interesa, ke #285;i altiris milojn da volontuloj. Elprovaj psikologiaj stacioj estis apena#365; sukcesantaj testi #265;iujn dezirantojn deklari al la Konsilio sian pretecon esti sendita en la interplanedan spacon. Dar Veter atingis fundamentojn de sunaj ma#349;inoj, kiuj etendi#285;is ventumile #265;irka#365; grandega nabo kun aparato de artefarita gravito, kaj konektis sian dorsan baterion al enira klemo de kontrola cirkvito. En la telefono de lia helmo eksonis nekomplika melodio. Tiam li paralele konektis vitran platon kun skemo, surmetita sur #285;in per maldikaj oraj linioj. A#365;di#285;is sama melodio. Turnante du vernierojn, Dar Veter kongruigis tempajn punktojn kaj konvinki#285;is pri malesto de malkongruo ne nur en la melodio, sed anka#365; en tonalo de la agordo. La gravan parton de la estonta ma#349;ino oni muntis senripro#265;e. Eblis komenci instaladon de radiaj elektromotoroj. Dar Veter rektigis la #349;ultrojn, laci#285;intajn pro longa portado de la skafandro, kaj iom turnis la kapon. La movo e#293;is per knaro en la kolaj vertebroj, rigidi#285;intaj pro longa senmoveco en la helmo. Estas bone almena#365;, ke Dar Veter evidenti#285;is rezistema al psikozoj, disvastigitaj inter laborantoj ekster la tera atmosfero, — al la ultraviola dorma malsano kaj al la infraru#285;a rabio, alie li ne sukcesus #285;isfine plenumi la honoran mision. Balda#365; la unua #349;elo defendos la laborantojn kontra#365; aflikta soleco en malfermita kosmo, super la abismo sen #265;ielo kaj grundo! De «Altajo» disi#285;is malgranda sava ta#265;mento, kiel sago fluginta preter la konstruejo. Tio estis sendita tren#349;ipo por a#365;tomataj raketoj, kiuj portis nur #349;ar#285;on kaj haltis sur difinita alto. #284;ustatempe! Amaso da #349;vebantaj en la spaco raketoj, homoj, ma#349;inoj kaj materialoj estis foriranta sur la noktan flankon de la Tero. La tren#349;ipo revenis, trenante post si tri longajn, blue rebrilantajn fi#349;similajn obusojn, kiuj pezus sur la Tero po cent kvindek tunoj, ne kalkulante brula#309;on. La raketoj estis ali#285;antaj al la similaj #265;irka#365; la munta platformo. Dar Veter per pu#349;o transflugis sur alian flankon de la skeleto kaj trafis inter kuni#285;intajn en rondeton te#293;nikistojn, kiuj regis mal#349;ar#285;adon. La homoj estis pridiskutantaj la planon de nokta laboro. Dar Veter kunsentis kun ili, sed postulis anstata#365;igon de #265;iuj individuaj baterioj al la fre#349;aj, garantiantaj tridek horojn da seninterrompa varmigo de skafandroj, krom provizado per elektro de lampoj, aerfiltriloj kaj raditelefonoj. La tuta konstruejo plon#285;is en noktan mallumon, kiel en abismon, sed ankora#365; longe la milda cindra zodiaka lumo de sunaj radioj, difuzitaj fare de gasoj de la supraj atmosferaj zonoj, prilumadis la skeleton de la estonta sputniko, frosti#285;intan #265;e cent okdek gradoj sub la nulo. E#265; pli, ol tage, komencis malhelpi superkondukeco. E#265; plej eta rompi#285;o de izolo en instrumentoj, baterioj a#365; akumulilo #265;irka#365;kovradis proksimajn a#309;ojn per blua lumo de kurento, disver#349;i#285;anta rekte la#365; la supra#309;o, kiun ne eblis transsendi en necesa direkto. La profundega mallumo de la kosmo venis kune kun pliforti#285;inta malvarmo. Steloj lumis furioze, pikante kiel helaj bluaj pingloj. Nevidebla kaj nea#365;debla flugo de meteor#349;tonoj nokte #349;ajnis speciale timiga. Sur la supra#309;o de la malhela globo, malsupre en fluoj de la atmosfero brileradis diverskoloraj nuboj da elektra lumo, sparkoj de giganta longo a#365; strioj de difuzita lumo longaj je miloj da kilometroj. Uraganaj ventoj, pli fortaj, ol ajna tera tempesto, estis traflugantaj tie, malsupre, en la superaj tavoloj de la aera #349;elo. Saturita per radiado de la Suno kaj de la kosmo, la atmosfero da#365;rigis viglan kirladon de energio, ege malfaciligante ligon de la konstruejo kun la gepatra planedo. Subite io #349;an#285;i#285;is en la mondeto, perdita en mallumo kaj terura malvarmo. Dar Veter ne tuj komprenis, ke eklumis prilumiloj de la planed#349;ipo. E#265; pli nigra i#285;is la mallumo, malheli#285;is la ferocaj steloj, sed la platformo kaj la skeleto senteble kontrastis en la blanka hela lumo. Post kelkaj minutoj «Altajo» malgrandigis la tension. La lumo i#285;is flava kaj malpli intensa. La planed#349;ipo #349;paris energion de siaj akumuliloj. Ree, kiel tage, ekmovi#285;is kvadratoj kaj elipsoj de #349;elaj lamenoj, latisoj de #265;evronoj, cilindroj kaj tuboj de rezervujoj, poiomete trovante sian lokon sur la skeleto de la sputniko. Dar Veter palptrovis la transversan trabon, prenis puliajn tenilojn sur #349;nuroj kaj, depu#349;inte sin per la piedo, ekflugis supren. #264;e la luko mem de la planed#349;ipo li kunpremis bremsojn, trovi#285;antajn en la teniloj, kaj haltis #285;ustatempe, por ne bati#285;i kontra#365; la fermita pordo. En la transira kamero oni ne subtenis normalan teran aerpremon, por malpligrandigi perdon de aero #265;e eniroj kaj eliroj de granda nombro da laborantoj. Tial Dar Veter, ne demetante la skafandron, pa#349;is en la duan, provizore konstruitan akcesoran kameron kaj tie malkonektis la helmon kaj la bateriojn. Ekzercante la korpon, laci#285;intan pro la skafandro, Dar Veter estis firme pa#349;anta la#365; la interna ferdeko, #285;uante revenon al duono de normala gravito. La artefarita gravito de la planed#349;ipo funkciis seninterrompe. Estas neesprimeble agrable senti sin homo, firme staranta sur grundo, sed ne malpeza mu#349;eto, flirtanta en #349;anceli#285;ema kaj malfidinda vakuo! Milda lumo, varma aero, oportuna fotelo logis sterni#285;i kaj fordoni#285;i al senpensa ripozo. Dar Veter estis travivanta la #285;uon de siaj prauloj, iam mirigintan lin en antikvaj romanoj. Post longa vojo en malvarma dezerto, malseka arbaro a#365; glacikovritaj montoj homoj eniradis en varman lo#285;ejon — domon, terkabanon, feltan jurton. Kaj tiam, kiel #265;i tie, maldikaj muroj estis disigantaj ilin disde la grandega kaj dan#285;era mondo, malamika al la homo, konservante al li varmon kaj lumon, permesante ripozi, restarigi fortojn, pripensi postajn aferojn. Dar Veter rezignis la tenton de fotelo kaj libro. Li devis komuniki#285;i kun la Tero — la prilumo, #349;altita en la alto por tuta nokto, povis timigi observatoriajn observantojn de la konstruejo. Krome, necesis averti, ke novaj laborantoj necesos pli frue, ol estis planite. Hodia#365; la komunikado estis sukcesa — Dar Veter parolis kun Grom Orm ne per koditaj signaloj, sed per TVF, tre potenca, kiel en ajna interplaneda #349;ipo. La eksa prezidanto restis kontenta kaj tuj zorgis pri kompletigo de nova labora skipo kaj pri pli intensa liverado de pecoj. Elirinte el la stirejo de «Altajo», Dar Veter iris tra la biblioteko, nun farita dormo#265;ambro per instalitaj la#365; la muroj du eta#285;oj da litoj. Kajutojn, man#285;ejojn, kuirejon, flankajn koridorojn kaj anta#365;an halon de motoroj oni same provizis per aldonaj litoj. La planed#349;ipo, transformita en konstantan bazon, estis troplenigita. Dar Veter iris, apena#365; trenante la piedojn, la#365; koridoro, tegita per brunaj platoj el palpe varma plasto, kaj pigre malfermadis kaj fermadis pezajn hermetikajn pordojn. Li estis pensanta pri astrona#365;toj, pasigintaj jardekojn ene de simila #349;ipo sen ajna espero forlasi #285;in kaj eliri eksteren anta#365; mortige longa limdato. Li vivas #265;i tie sesan monaton, #265;iutage forlasante malvastajn ejojn kaj laborante en premanta vasto de la interplaneda vakuo. Kaj li jam sentas sopiron pri la kara Tero — pri #285;iaj stepoj, maro, pri bolantaj per vivo centroj de la lo#285;aj zonoj. Sed Erg Noor, Niza kaj ankora#365; dudek homoj de #349;ipanaro de «Cigno» devos pasigi en la stel#349;ipo na#365;dek du dependajn jarojn, a#365; cent kvardek terajn jarojn, kalkulante kun reveno de la #349;ipo al la gepatra planedo. Neniu el ili povos vivi tiom! Iliaj korpoj estos forbruligitaj kaj entombigitaj tie, en senfina foro, sur la planedoj de la verda zirkonia stelo… A#365; ilia vivo fini#285;os dum la flugo, kaj tiam, #349;lositaj en sepultan raketon, ili forflugos en la kosmon… Tiel forna#285;adis en maron sepultaj boatoj de liaj foraj prauloj, forportante sur si mortintajn batalantojn. Sed tiaj herooj, kiuj kura#285;as dumvivan fermitecon en la #349;ipo kaj forflugas sen espero al persona reveno, ankora#365; ne estis en la historio de la homaro. Ne, li ne pravas, Veda ripro#265;us lin! #264;u li forgesis pri sennomaj luktantoj por justeco kaj libero de la homo en antikvaj tempoj, kiuj kura#285;is multe pli teruran — dumvivan malliberon en humidaj keloj, terurajn torturojn. Jes, tiuj herooj estis pli fortaj kaj indaj, ol e#265; liaj samtempanoj, prepari#285;antaj fari la plej grandan flugon en la kosmon, al esploro de foraj mondoj! Kaj li, Dar Veter, kiu ankora#365; neniam forlasis por longe la gepatran planedon, estas eta homo kompare kun ili kaj tute ne an#285;elo en alta #265;iel', kiel lin moke nomas la senfine kara Veda Kong! |
||
|